La komitato de UEA en sia sabata kunsido decidis, ke la arkivo de la asocio estu transdonita al la Aŭstria nacia biblioteko en Vieno. La decidoj pri la sorto de la konstruaĵo en Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo kaj de Biblioteko Hodler denove estis prokrastitaj. La buĝeto por la jaro 2022 estis akceptita sen diskuto.
Sabate la 16-an de oktobro la komitato de UEA jam la kvaran fojon kunvenis rete por diskuti la planojn de la estraro por la malmunto de la Centra Oficejo en Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo. La kunsido estis eĉ pli kaosa ol kutime, interalie ĉar la komitato ricevis de la estraro neniajn skribajn informojn pri la aktuala stato de la afero rilate la sorton de la domo, nek konkretan proponon pri decidoj.
En la pasinta kunsido la komitato jam decidis, ke la libroservo kaj kongresa administrado de UEA estonte estu prizorgataj de la organizaĵo E@I en Slovakio. La sola efektiva decido farita en la nuna kunsido temis pri la transdono de la arkivoj de UEA al la Aŭstria nacia biblioteko en Vieno.
Estrarano Orlando Raola argumentis, ke la transdono nepras por savi la valorajn dokumentojn.
– Pro la apartaj cirkonstancoj ekonomiaj kaj fizikaj, en kiuj la asocio troviĝas ĉi-momente, ĝi vere ne plu povas respondece plu teni tiajn valoraĵojn. Ni volas certigi ilian ekziston por la estonteco, aliron por esploristoj, kaj ne malpli grave la ciferecigon, kiu vere disponigos ilin al multaj homoj.
Laŭ Orlando Raola ĝuste la biblioteko en Vieno havas la plej taŭgajn teknikajn kaj homajn rimedojn por certigi la pluvivon de la kolekto.
– Eĉ se estas tia sento, ke ni senigas nin je io, ni komprenu, ke estas pli alta celo ol konservado de la materialo en nia kelo. Pro tio mi vere instigas la komitatanojn fine akcepti, ke ni agas laŭ la intereso de la asocio, de la tuta esperantistaro, de la historio de la lingvo, de la kulturo de Esperanto, kaj ke oni ne plu uzu tiajn argumentojn, kiuj vere ne havas la larĝan perspektivon historian de tio, kion ni faras.
Li ricevis subtenon de Renato Corsetti:
– Mi volas subteni la proponon de la estraro, ke ĉio, kio povus iri al Vieno, iru al Vieno. La veraj malamikoj de Hodler kaj de nia historia heredaĵo, estas tiuj kiuj volas ke ĝi mortu en Roterdamo, anstataŭ esti publike alirebla en Vieno.
Osmo Buller havis alian opinion:
– Mi volas unue komenti la asertojn pri tio, ke la biblioteko kaj arkivo nun estas en kompleta malordo kaj ke la biblioteko estas en kelo, dum la Centra Oficejo eĉ ne havas kelon. La biblioteko situas en teretaĝo. Mi ne scias, ĉu Orlando entute vizitis la Centran Oficejon. La libroj kaj revuoj estas bone konservataj en metalaj ŝrankoj, kaj la arkivaj materialoj ne estas en malordo, ĉar Ziko bone inventariis ĉion jam antaŭ multaj jaroj. Sed ĉefe ĝenas min en ĉi tiu tuta diskuto, ke ni ne vere scias, por kio ni voĉdonos, ĉar ni ne havas antaŭ ni klaran dokumenton pri la kondiĉoj, laŭ kiuj okazus la transdono, kaj laŭ kiuj oni poste povus utiligi la materialojn, kiuj troviĝus en Vieno.
Buller argumentis, ke oni ne traktu la asocion kiel mortanton:
– Renato parolis ĉi tie pri morto en Roterdamo. Do oni jam konsideras UEA mortanta, aŭ baldaŭ mortonta, kaj nun temas nur pri tio kiu prizorgu la postlasaĵon, ĉar ni mem kiel mortintoj ne plu povus prizorgi ĝin. Laŭ mi UEA ne estus mortanta sen tiuj decidoj, kiujn oni nun estas farantaj, kaj bedaŭrinde jam parte faris. Mi nepre volas konservi kaj kreskigi la prestiĝon de UEA kiel io, pri kio la esperantistoj estas fieraj.
Laŭ Orlando Raola Osmo Buller vivas en la pasinteco:
– Ni jam plurfoje aŭdis la gurdadon de argumentoj fare de komitatano Buller, kiu simple ne alĝustiĝas al la nuna realo. Ni ĉiuj komprenas, ke estis iam oficejo kun deko da laboristoj kaj ĉiutaga funkciado kaj ke ĝi estis la fiero de la movado. Sed tio estas pasinta historio, kaj kion oni devas kompreni estas, ke dum jaroj tiu situacio ne plu estas eltenebla. Ke la biblioteko estas en ia konsultebla formo ĉi-momente estas absoluta mensogo. Mi ne nur vizitis, sed volontulis tie du monatojn, kaj estis surprizita, ke ĝi ne havas katalogon, nur paperajn slipetojn kun la havaĵo de la tiel nomata biblioteko. Mi bedaŭras, ke homoj ankoraŭ volas resti ankritaj en tiu pasinteco de la asocio kaj ne komprenas ke la trajno foriris de la stacio kaj ke ni devas agi respondece kaj ame al nia kulturo kaj havaĵo, kaj ne en tiu sentimentala maniero.
Post plia babilado oni fine formulis proponon pri decido, kaj voĉdonis pri ĝi. Per 35 voĉoj por, 6 voĉoj kontraŭ kaj 3 sindetenoj, la komitato decidis, ke ”UEA kontraktu kun la Aŭstria nacia biblioteko la transdonon de la asocia arĥivo kun interkonsentita prokrasto en la livero de dokumentoj”, sen pliaj detaloj.
Poste oni transiris al la demando pri la domo en Nieuwe Binnenweg. Prezidanto Duncan Charters rakontis, ke oni faris tri studojn pri la stato kaj valoro de la domo. La komitato tamen ricevis neniajn skribajn informojn pri tiuj studoj antaŭ la kunsido. Anstataŭe ĝenerala direktoro Martin Schäffer buŝe resumis ilin por la komitato jam dum la kunsido.
– Ni ricevis unu oferton pri la domo. Kiel Duncan menciis, estas informo de energi-konsilisto, kiu opinias, ke por havi energinivelon C, oni minimume devus elspezi 120 000 eŭrojn. Aldoniĝus pliaj kostoj, se ni volus ludoni la domon.
Laŭ la kalkuloj resume prezentitaj de Martin Schäffer, la suma kosto de necesaj investoj por povi ludoni la domon povus atingi 400 000 eŭrojn. Se oni poste ludonus la tutan domon, la enspezo povus esti 20 000 eŭroj jare. Tial laŭ li estas pli bone vendi la domon ol konservi ĝin kiel propraĵon de UEA.
– Se oni vendus, oni povus investi tiun kapitalon kaj havi pluson de 40 000 eŭroj, duoblon de tio, kion ni ricevos, se ni ludonos. Tio estas konservativa takso, gajno de 4–6 procentoj eblas en multaj partoj de Eŭropo, kaj investo en loĝnemoveblaĵo en Nederlando povus doni 3,5 procentojn… El administra vidpunkto ni daŭrigu esplorojn pri vendo, ĉar laŭ mia opinio ĉio alia estos iom tro riska por la asocio.
La ciferoj mirigis iujn komitatanojn, kaj Agnes Geelen el Belgio eĉ petis Martin Schäffer malkaŝi, kie oni povas atingi tian gajnon por investita mono. Cetere la nuna kapitalo de UEA tute ne donas kompareblan gajnon – laŭ la bilanco pli ol du milionoj da eŭroj simple kuŝas en bankaj kontoj, kie ili donas nenian profiton.
UEA pli frue ricevis oferton de 1 075 000 eŭroj por la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176, kaj laŭ la estraro esploroj montras, ke tio estas prezo favora al UEA.
– La homo kiu faris la proponon, volus havi respondon sufiĉe baldaŭ. Oni parolis eĉ pri marto 2022, sed mi ne kredas ke ni povos ĝis tiam decidi, diris Martin Schäffer.
Li petis, ke la komitato nun rajtigu lin elspezi monon por pliaj esplorlaboroj pri la alternativa kosto de renovigo por ludono de la konstruaĵo.
– Ni bezonas nur iun decidon, ĉu ni investu monon en esplorlaboroj kun arkitekto kaj simile, aŭ se la komitato venos al la konkludo ke oni jam nun volas vendi, ni serĉu makleriston por ricevi la plej bonan rezulton.
Komitatano Ahmad Reza Mamduhi subtenis la vendon de la domo:
– Per tiu mono, kiun ni gajnas, ni eniru en la virtualan mondon, kun bona retejo kiu donas virtualajn eblojn al niaj membroj. Ni povus enspezi multe eĉ eksteresperantuje. Ni migru al virtuala mondo kaj havu malgrandan konstruaĵon por juraj aferoj, por niaj serviloj kaj tiel plu.
Osmo Buller aliflanke proponis, ke la komitato nun nenion decidu, sed ke Martin Schäffer sendu siajn klarigojn al la komitato en skriba formo, por ke oni povu trankvile konsideri la aferon. Post pliaj senrilataj babiloj la komitato konkludis, ke Schäffer laŭeble tuj sendu skriban raporton, kaj ajnaj decidoj pri la domo estu faritaj nur post tio.
La demando pri la sorto de la biblioteko Hodler tute ne estis tuŝita dum la kunsido, eĉ se prezidanto Duncan Charters konstatis, ke se oni vendos la domon en Nieuwe Binnenweg 176, la biblioteko ĉiuokaze ne plu povos situi tie.
La buĝeto por la jaro 2022 estis akceptita preskaŭ sen diskuto, kun 29 voĉoj por, 1 kontraŭ kaj 8 sindetenoj. La buĝeto estas farita sen konsidero pri la nun okazantaj ŝanĝoj en la Centra Oficejo, kaj antaŭvidas deficiton de iom pli ol 49 000 eŭroj. Por eventualaj kostoj de la ”transiro” oni rajtigis uzon de mono el rezervoj.
Do, la novaĵoj (atendeble) aspektas malgajaj… Nun mi volas speciale atenti nur la vortojn de Ahmad Reza Mamduhi, kiuj estas bona ekzemplo de, ni diru, “alternativa realo”, en kiuj nemalmultaj E-istoj (kaj respondeculoj de la movado) ekzistas:
>Per tiu mono, kiun ni gajnas, ni eniru en la virtualan mondon, kun bona retejo kiu donas virtualajn eblojn al niaj membroj.
Ĉu do estas ŝancoj por tio post la tuta okazinta ĝis nun historio kun konstruado de la nova retejo? Kaj kiajn “virtualajn eblojn” ĝi povas doni, se Fernando Maia en sia respondo al S. Belov fakte konstatis, ke nuntempe UEA kapablas proponi nenion subtenindan?
>Ni povus enspezi multe eĉ eksteresperantuje.
Brave! Mi persone povas diri, ke mi samopinias kun tio. Tamen, kial do oni ekparolis pri tio nur en la momento de ruiniĝo? Kial oni ne pripensis tion antaŭe? Ĉu oni havas ajnan konkretan ideon, kiel tion realigi, aŭ tio restas nur vortoj por trankviligi sin?
>Ni migru al virtuala mondo kaj havu malgrandan konstruaĵon por juraj aferoj, por niaj serviloj kaj tiel plu.
Nu, ĝis nun, bedaŭrinde, UEA demonstris neniun kapablon labori en la virtuala mondo. Eĉ ne parolante pri la retejo, kio malebligus laboron en la kampo de SMM (Social Media Marketing)? Kial, ekzemple, oni ne kreis paĝojn en Fejsbuko kaj aliaj popularaj sociaj retoj en 10 ĝis 15 plej grandaj lingvoj de la mondo, en kiuj oni interese rakontus pri Esperanto kaj aferoj en ties medio al nacilingva publiko? Tio postulus eĉ ne unu groŝon elspezitan — eblus organizi tion per laboro volontula — sed tio ja povus helpi trovi pli da subteno por Esperanto kaj por UEA mem.
Ne, tute ne. Tion, kion vi prikribas ne eblas kvalite organizi per volontula laboro. Vi priskribis taskojn, kiuj fareblas per 2-4 plentempaj profesiaj komunikistoj. Mi certe ne diras, ke tio estus malinda investo, sed ĝi evidente estus financa investo kaj ne sengroŝa afero. Estas iluzio kredi, ke en interreto ĉio okazas senkoste.
Łukasz, certe estas diferenco inter volontuloj kaj profesiaj komunikistoj, sed Kirill tuŝas tre gravan temon.
La fakto, ke UEA eĉ ne povas prizorgi paĝojn en sociaj retoj montras kiel malforta, sencela kaj sendirekta la asocio estas.
UEA devus havi almenaŭ unu oficiston, kiu okupiĝu pri tio. Kaj eĉ seriozaj volontuloj pli bonas ol nenio.
Krom paĝojn/profilojn en sociaj medioj, UEA kunlabore kun ILEI devus jam delonge havi prestiĝan retpaĝaron kaj propran apon per kiuj oni povas lerni Esperanton en la plej gravaj lingvoj.
Anstataŭ okupiĝi pri tia kaj multe aliaj plej bazaj aferoj necesaj por progresigi Esperanton, la estraro nur okupiĝas pri financa “resanigo” detruante la plej lastajn erojn, el kiuj UEA ankoraŭ ĉerpis iom da prestiĝo.
Kirill:
“Fernando Maia en sia respondo al S. Belov fakte konstatis, ke nuntempe UEA kapablas proponi nenion subtenindan”
Dum pluraj homoj ĉi tie jam plurplurfoje listigis, kion UEA povus oferti, tio estas la magra eĉ senhelpa respondo de la vicprezidanto, kiu preferas direkti anstataŭ al (re-)konstruo sian energion al malkonstruo de la asocio.
Kaj dume li atakas homojn, kiuj preferas ne kontribui al asocio, kiu proponas nenion subtenindan.
Perdiĝis ĉiu realecosento.
Multe da ŝanĝiĝo mi ne atendas: La estraroj unu post la alia fuŝas, kaj en la Komitato nur manpleno da komitatanoj vere interesiĝas pri la asocio.
Mi revas pri nova monda E-organizo, ĉar UEA simple ne plu kapablas servi al la E-istaro, eĉ kun milionoj da kapitalo.
Leono skribis:
Mi ne scias, ĉu ĝuste UEA devas havi tion. UEA ĝis nun fiaskis rilate al utiligado de la reto. Sed dum la jaroj formiĝis multaj aliaj iniciativoj (parte kun subtenado de UEA), kiuj pli-malpli sukcese portas Esperanton en la reto.
Mi ne kredas, ke UEA taŭgus kiel antaŭenpuŝanto de Esperanto en la „virtuala mondo“. Atuto de UEA ĉiam estis, ke ĝi havas fortan fundamentiĝon ekster la virtuala mondo, en la reala mondo kaj tial estas multe pli konstanta, fidinda, eĉ iom pli flegma ol tiuj efemeraj „virtualaj“ projektoj, kiuj apenaŭ transvivas jardekon.
UEA havas neniun planon kaj apenaŭ ŝancon en la „virtuala“ mondo, sed nun dehakadas sian fundamentiĝon en la reala mondo. Grandioza plano! 😀
>Mi revas pri nova monda E-organizo, ĉar UEA simple ne plu kapablas servi al la E-istaro
Mi havis similajn pensojn kaj eĉ konceptis nomon por ĝi: Fondumo “Hector Hodler”. Tasko de tia organizo estu, kiel mi jam skribis, akumuli resursojn de Esperantistoj kaj organizi ilian kunlaboron por krei aĵojn kaj servojn, utilajn por ĉiu uzanto de la lingvo.
Eble oni devus organizi tion. Mi kredas, ke nuntempe multaj havas tiun revon.
Nuntempe Maia kaj kompanoj kolektas monon:
https://revuoesperanto.org/alianco_365
Tiu mono povus esti uzata ankaŭ alimaniere ol por kovrado de misuzo de mono neniel kontribuanta al la plivastigo de Esperanto.
Rimarkinte la eraron, mi ĝustigis vian frazon por vi.
Kia eraro? Ĉu vi povus ekspliki, Tim?
Mi ne komprenas vin.
Ĉu alianco 365 ne estas iniciato de la estraro?
Oni povus cetere demandi sin ĉu tiu monkolekto estus necesa sen la misestrarado de sinsekvaj estraroj.
UEA havis dum jardekoj funkciantan CO kaj nun, eĉ kun milionoj da kapitalo, preskaŭ neniu servo liverata, maldungo de la oficistaro, baldaŭa vendo de la ĉefa domo kaj financa “resanigo” , oni ankoraŭ almozpetas.
Tio estas almenaŭ rimarkinda.
Ĉu vi vere ne rimarkis?
Vi skribis: Maia kaj kompanoj kolektas monon.
Tim skribis: Maia kaj kompanoj donacas monon.
Maia agas kaj donacas!
Leon kaj kompanoj nur kritikas!
Leon neniam en sia vivo faris ion por Esperanto!
Mi petas ĉiujn komentantojn konservi aferecan tonon kaj eviti personajn insultojn.
O. Williams: Evidente vi ne komprenas, ke homoj povas donaci al sia propra monkolekto…
Kiam mi estis mezgradlernejano, mi organizis ekspozicion en mia lernejo kaj pro tio la nederlanda Els Kervers, eksa UEA-komitatanino instruis en la lernejo.
Mi verkis kelkajn artikolojn, ekz. artikolon en Kontakto pri Gestuno, internacia lingvo por surduloj kaj informojn pri HIV/Aidoso por Gejoj por la geja Esperanto-komunumo ( https://web.archive.org/web/20040216040829/http://home.wxs.nl/~roije039/aidoso.htm ).Mi kandidatiĝis por komitataneco B en UEA ( https://uea.org/aktuale/komunikoj/2001/12-kandidatoj-por-komitataneco-B ), mi estis sekretario de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-170.htm ) kaj komencis pretigon de TEJO-seminario kiu – bedaŭrinde – nuliĝis pro gejofobio ( https://groups.google.com/g/soc.culture.esperanto/c/-3HlTfr4wro/m/ah8o1WmqQ0wJ ).
Nun vi rakontu, kion VI faris por Esperanto.Uzante Google kaj ŝlosilvorton O. Williams, mi trovis NENION.
[ mesaĝo kontrolita kaj akceptita de la redakcio ]
Ankaŭ la lasta frazo estas kontrolita kaj akceptita de la redakcio – sed verkita de Leon Roijen mem 🙂
>Tion, kion vi prikribas ne eblas kvalite organizi per volontula laboro… Estas iluzio kredi, ke en interreto ĉio okazas senkoste.
El tio, ke ne ĉion oni povas fari per volontula laboro, tute ne sekvas, ke oni nenion povas fari per ĝi. Kaj UEA, samkiel aliaj E-organizoj, devus zorgi pri uzi eblojn de volontula laboro kiel eble plej komplete (ja mono ĉiam mankas ĉe ni). Tamen oni tute ne atentas tion.
Bone, ni supozu, ke la priskribita tasko postulos pagatan laboron. Ĉu tio devas deteni nin, se ĝi estas objektive bezonata? Ĉu do ni ne devas esplori, kiel eblas realigi ĝin? Kial ne uzi por tio amasfinancadon — ja E-istoj pli volonte subtenos ne nebulan “la plej bazan celon de la asocio”, sed konkretan iniciaton kun videbla rezulto. Ekzemplo de tio jam videblas.
Pardonu, sed mi ne povas opinii tion serioza rilato al la afero. “Kiu volas fari, tiu serĉas rimedojn por tio, kiu ne volas fari, tiu serĉas pretekston por tio”.
Ĉu la “transdono” estos sub formo de donaco (do kiel nerehaveblaj objektoj), de deponaĵo (rehaveblaj), aŭ ĝi okazos alie?
Sub formo de donaco (do kiel nerehaveblaj objektoj).
Do nun, tiu organizo, UEA, kiu devus esti la pinta asocio de la internacia lingvo, naciigas sian propran arĥivon dum dormas 2 milionoj da eŭroj en bankokontoj neinvestitaj.
Aŭskultu la vortojn de Osmo Buller:
https://youtu.be/7-Ok3jAvgmM?t=2696
Ruben Sanchez, alia komitatano atentigis pri la ridinde altegaj kostoj por ordinaraj E-istoj, se ili petas skanon de dokumentoj transdonintaj al Vienoj:
https://youtu.be/7-Ok3jAvgmM?t=1839
Komitatano Ahmad Reza Mamduhi subtenas la vendon de la domo kaj diras:
“ Per tiu mono, kiun ni gajnas, ni eniru en la virtualan mondon, kun bona retejo kiu donas virtualajn eblojn al niaj membroj”
Unue, la kara komitatano forgesas, ke la vivo ekzistas el multe pli ol nur la virtuala vivo, kaj due, ĉu li jam forgesis, kio estas la sorto de mono en UEA kiam oni uzas ĝin por virtualaĵoj?
Pri la cent mil eŭroj por neniam aperanta retpaĝaro kaj administra sistemo (Dank’ al eksprezidanto Fettes, kiu elspezis tiun monon kaj poste “devis” maldungi oficistojn “pro manko de mono” ĉiuj scias, kaj la Virtualaj Kongresoj helpe de e@i kostas multege pli ol ili enspezigas al UEA, kaj tio nur por artefarite altigi la “prestiĝon” de la nuna estraro. Al la disvastigo de Esperanto ili apenaŭ kontribuas.
Dankon por la rekta ligo al la kontribuo de s-ano Buller ĉe https://youtu.be/7-Ok3jAvgmM?t=2696 .
Buller diras tie:
Jes. Buller trafe priskribas esencan punkton: La domo en Roterdamo kun la CO estas loko en la reala mondo, kie Esperantujo konkretiĝis kaj fariĝis palpebla. Ĝi estas ankro de la idea Esperantujo en la reala mondo. Ĝian gravitoforton la domo en Roterdamo disvolvis per la tie laborantaj e-istoj kaj per la historia heredaĵo en formo de biblioteko kaj arĥivo, kaj ĝia gravitoforto efikis trans UEA-on al la tuta movado.
La nunaj estraro kaj komitato estas fortranĉontaj tiun ankron en la realo, transdononte UEA-on al la dispelaj blovadoj de la kaprico.
Pravaj vortoj.
Por la estraro kaj la plimulto de la nuntempaj komitatanoj UEA kaj Esperanto estas nur ludiloj… virtuala ludo…
Ne la realviva Esperanto kaj UEA de Osmo Buller, Simo Milojevic, Pasquale Zapelli, Roy McCoy, Istvan Ertl, Francisco Veuthey, Clay Magalhães, Atie van Zeist, Rob Moerbeek, Nicola Rasic, Stanka Starcevic kaj aliaj, kiuj ĉiutage plene sindediĉante laboris por la Esperantistaro, pri konkretaĵoj, ne aerkasteloj, kiuj neniam efektiviĝos.
Kiel pli frue menciite en diversaj artikoloj de LF, post emeritigho de Buller, liaj du kolegoj direktoroj perdis sufiche da mono neglektante rilatoj kiun la banko pri ”investumado”. Estas hipoktita diri nun ke nuna GhD scipovas krei profiton. Krome. Neniu punkto el la statuto mencias kiel celon investumadon. Estighas impreso ke por la GhD nur investumado estas nura grava afero. Tute forgesante Esperanton, dank al kiu entute estas mono. Pri la budgheto ’22: chu vere komitatanoj kaj precipe estraranoj akceptis linion 2b, 4, 36, 63,130? kaj 0,0 por movada evoluigo, novaj libro eldonoj 0,0. Dum en la oficiala informo sciigas pri 1 plentempa oficisto en CO, aliaj ne necesis kauze de deficita budgheto. Nun oni elspezas multe da mono por ”aliaj oficejoj” kaj vojaghoj de fantomoj. Hont hont…….jes, prave, ne nur UEA sed ankau esperanto jam mortas. Regas la mono kaj investumado. Do mi proponas vochdonigi la shanghon de la nomo kaj jura statuso, dum la sekva kunsido de la komitato.
@Demandanto 2(asterisko)
Movada Evoluigo jam de jaroj translokiĝis al alia ĉapitro en fondaĵoj. Nun fiksita procentaĵo de la kotizoj iras al Movada Evoluigo, pere de la koncernaj fondaĵoj. Do, ĉiu membreco kontribuas rekte al agadoj por movada evoluigo.
Aritmetiko neniam estis mia plej shatata studobjekto sed, kiel ajn, mi senhezite volas kun la familio tuj translokighi al la urbocentro de Roterdamo, se la klarigoj de Martin ghustas: “Se oni poste ludonus [tiu ‘poste’ signifas ke la CO estas jam renovigita] la tutan domon, la enspezo povus esti 20 000 eŭroj jare.” Se mi ghuste kalkulas kaj vortigas, sen kiel kutime utiligi sokratan ironion por malkovri la pensmanieron de estroj, europano jam povas lui ghin tre malmulte koste kaj povos ghin lui en 2022 kontrau malpli ol 400 euroj en chiu semajno! Kia lando estas Nederlando! Chu Libera Folio ghuste registris la eurojn?
Tamen la ĝenerala direktoro parolis pri la neta gajno, ne pri la luprezo. Kaj laŭ la nuna urba plano oni ne rajtas uzi la domon kiel loĝejon, kio laŭ la informoj prezentitaj de la ĝenerala direktoro malpliigas la eblan enspezon.
La urba plano ne nepre malebligas uzon kiel loĝejon.
Cetere, mi demandas min, kial oni ne vendas la volontulan domon kaj uzas tiun monon por alikonstrui Nieuwe Binnenweg 176. Parto de Nieuwe Binnenweg 176 povus fariĝi volontula domo. Ja estas Nieuwe Binnenweg 176, kiu estas historie grava, ne la alia domo.
Venis fino al mia latino
(el Proverbaro)
Pro plurfoja malobservo de la koncernaj reguloj, portempe estis ŝaltita anticipa kontrolado de la komentoj de Leon Roijen.
Nova interparolo de Barbara Pietrzak
kun Fernando Maia en Pola RetRadio, UNUA parto:
https://youtu.be/JBRRp8Ln6sk&t=12m
Maia diras en la intervjuo, ke li “ne havas firman opinion” pri vendo aŭ nevendo. Tamen jam en aŭgusto la estraro diras:
“La Estraro subtenas la vendon nur de NB176, kies proponon ĝi taksas nemaltrafebla”
https://uea.org/l/teko/komitataj/Raporto_financa_resanigo_arkivo.pdf
Do li aŭ 1) ne konsentas kun la aliaj estraranoj aŭ 2) simple ne diras la veron aŭ 3) entute ne plu scias, kion li diras…
Mi elektas opcion 2.
Nova interparolo de Barbara Pietrzak kun Fernando Maia en Pola RetRadio, DUA parto:
https://youtu.be/qDhlGlSZVDY&t=8m40s
(Bv. komenti ankaŭ en la paĝaro de Pola RetRadio aŭ en ĝia Facebook-profilo, dankon).
Maia: ”La Centra Oficejo” restos.
Tio estas klara mensogo. Restos administrejo, sed ne Centra Oficejo.
Almenaŭ de kiam ĝi estis en Roterdamo, la Centra Oficejo estis multe pli ol nur simpla administrejo. Mi kopias de Vikipedio:
”La Centra Oficejo enhavas la administran fakon de UEA, libroservon, Bibliotekon Hector Hodler, Konstantan Kongresan Sekretarion (kiu respondecas pri la organizado de la Universalaj Kongresoj) kaj eldonejon.”
Antaŭe, en la CO ankaŭ fariĝis la revuoj de UEA kaj TEJO.
La nuna estraro agas plene kontraŭstatute:
Sub art. 44 Administrado:
”La administradon de la Asocio gvidas Ĝenerala Direktoro”
Sub art. 45 Centra Oficejo
”La Centran Oficejon de la Asocio gvidas direktoro, kiu povas esti, sed ne nepre estas, la Ĝenerala Direktoro de la Asocio”
Do, se oni legas ambaŭ artikolojn, ankaŭ el tio montriĝas, ke Centra Oficejo estas pli ol nur administrejo.Krome: Artikolo 45 mencias Centran Oficejon, sed ne ĝian nuligon kaj la statuto ankaŭ ne donas al la estraro la eblecon nuligi la CO-n.
Do la detruo de la CO fare de la estraro estas plene kontraŭstatuta.
Same sub 49. Biblioteko:
”La biblioteko de UEA havas la nomon Biblioteko Hector Hodler. Ĝi disponigas, laŭ propra regularo al la membraro de UEA kaj aliaj esplorantoj la ĉefajn verkojn en kaj pri la Internacia Lingvo.”
Do transloko al Vieno estas absolute kontraŭstatuta.
Organizo en kiu kontraŭstatutaĵoj povas faritaj sen konsekvencoj ( = eksigo de la estraro) neniel plu estas serioza, sin mem respektanta organizo.
Se la Komitato volas konservi iom da iama prestiĝo de UEA, ĝi tuj forigu la nunan estraron, ĉar malrespekto de la statuto estas post fraŭdo la plej grava peko, kiun estraro povas fari.
Unu el “savantoj” de UEA parolis pri neekzistanta kelo k libroj kushantaj senorde en CO. Alia parolas pri truoj en tegmento k pluvo falanta sur la libroj. Ili pentras persiste la teruran bildon de plena senordo en CO k volas prezenti sin antau ni kiel savantoj. Mensogo! Ili estas detruantoj! Ili povas facile trovi multe monon por nefunkcianta retejo, sed por simple ripari la tegmenton k fari katalogon de libroj ne povas. Ili per tiaj vortoj kulpigas sin mem. Chu ne?
Leon plore skribis “Restos administrejo, sed ne Centra Oficejo.” Bonege, ni estas en epoko de malcentra adminstrado, distribuitaj servoj, internaciaj organizoj ktp. Plorinde estas nur, ke la estroj de UEA ne konscie preparis la vojon, sed ignoris la signalojn kaj nun estas pusxata de la evoluo. Oni povus lerni la “Civito” pri malcentra agado.
“Leon plore skribis “Restos administrejo, sed ne Centra Oficejo.” Bonege, ni estas en epoko de malcentra adminstrado, distribuitaj servoj…”
Tio ne ŝanĝas la fakton, ke la estraro agos kontraŭstatute.
Krome: “Malcentra agado” ne estas sola rimedo. Ankoraŭ tre tre longe restos hibrida formo. Tiu hibrida formo, kombino de oficeja laboro kaj (hejma) laboro je distanco nun populariĝas, sed mi ne konas multajn kompaniojn/organizojn, kiuj ne plu havas (fizikan) oficejon.
Tutcerte vi trovos ekzemplon, sed ĝenerale tio ne estas la kazo.