Ĉu la Akademio de Esperanto modernigu sin? Tiu estas unu el la demandoj, kiujn oni pritraktos dum la reta konferenco de la Akademio ĉirkaŭ la Zamenhof-tago. Krom prelegoj, okazos la premiero de nova premio: la Laŭro de la Akademio.
La konferenco de la Akademio okazos marde la 14-an de decembro kaj merkrede la 15-an de decembro, kaj eblos partopreni en ĝi per Zoom. Poste la prelegoj estos spekteblaj ankaŭ per Youtube, informas François Lo Jacomo, la sekretario de la Akademio.
Laŭ li la celo de la konferenco estas plibonigi la kontakton inter la Akademio kaj la esperantista publiko:
– La Akademio de Esperanto, prestiĝa institucio, aspektas silenta ĉar ne aperas novaj decidoj, nova aldono al la Universala Vortaro… Tamen, krom la publikaj kunsidoj dum la Universalaj Kongresoj, Akademianoj abunde pridiskutas interesajn demandojn kaj multaj el ili aktivas en la Esperantologia kampo.
Kelkajn el tiuj demandoj la akademianoj pritraktos en la ok publikaj prelegetoj, kiuj konsistigas la ĉefan enhavon de la konferenco. Sume la konferenco daŭros tri horojn kaj la prelegoj do estos ne pli longaj ol po dudek minutoj.
Inter la temoj estas la nun okazanta revizio de PIV, en kiu partoprenas pluraj Akademianoj. Pri ĝi prelegos Bertilo Wennergren, kiu pasintjare transprenis la redaktorecon de la ĉefa vortaro de Esperanto.
François Lo Jacomo en sia prelego demandas, ĉu modernigi la Akademion, dum Aleksandro Shlafer parolas pri tio, kiel la Akademio kontribuu al Vikipedio. Cyril R. Brosch rakontos pri la konsultejo de la Akademio. Plena programo troveblas en la retejo de la Akademio.
Fine de la konferenco estos proklamita la unua ricevanto de la Laŭro de la Aademio, nova premio subvenciata de UEA kaj SAT. La premio estas aljuĝota al libroj “arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuantaj al evoluigo de esperantlingva kulturo”.
Diference de la Belartaj Konkursoj de UEA, kie rajtas partopreni nur nepublikigitaj manuskriptoj, la Laŭro de la Akademio estas aljuĝata al aŭtoro de jam aperinta verko. La premia sumo estas 100 eŭroj.
Inter la statutaj celoj de la Akademio longe ekzistis la eblo “doni premiojn al la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj”, sed nur en 2020 tia premio estis starigita.
Kion precize “modernigi sin” signifas? La lasta afero kiun Esperantujo bezonas, estas Akademio plena je aktivistoj kiuj estas obsedataj de rasa kaj genra identecpolitiko, kaj kiuj volas enmeti “novpronomojn” kaj aliajn stultaĵojn en la lingvon. Mi esperegas ke la Akademio ne iru laŭ tiu vojo dornplena…
“La lasta afero kiun Esperantujo bezonas, estas Akademio plena je aktivistoj kiuj estas obsedataj de rasa kaj genra identecpolitiko”
Ŝajnas ke vi estas tiu kiu estas obsedata pri rasa kaj genra identecpolitiko, ĉar nenie en la artikolo tio estas menciata.
Se antau kelke da jaroj iu skribus sian opinion pri nuna sorto de biblioteko de Hodlero, ankau neniu kredus tion.