En la nova jaro 2022 UEA ŝajne decidos pri la vendo de la Centra Oficejo, sed kompense eble ekhavos novan retejon en majo. Nun montriĝas, ke la laboro pri la retejo estas parte financata per administra subvencio de EU al TEJO.
La renovigo de la retejo de UEA estis deklarita prioritata tasko dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko en 2013. Tiam la nova estraro petis kaj ricevis de la komitato la rajton uzi 100 000 eŭrojn por tiu celo. Granda parto de tiu mono estis elspezita sen videbla rezulto, sed per krea aranĝo de UEA kaj TEJO oni sukcesis financi plian laboron per administra subvencio pagata de EU.
Spite la prioritaton, efektiva laboro pri nova retejo por UEA komenciĝis nur en 2017. En februaro 2018 la tiama prezidanto de UEA, Mark Fettes, promesis novan retejon ene de kelkaj monatoj, sed la unua teamo elektita por la tasko fine nenion liveris.
En 2019 UEA tial faris kun TEJO interkonsenton pri la reteja renovigo. La precizaj kondiĉoj de la kontrakto ne estas konataj. En aŭgusto 2020 la nova prezidanto, Duncan Charters, anoncis kiel celdaton por lanĉo de la nova retejo la 15-an de decembro 2020. Poste li ŝovis la limdaton al ”januaro, aŭ plej malfrue februaro 2021”.
Nun ŝajnas, ke la nova retejo eble aperos en majo 2022. Tiun celitan lanĉotempon mencias la protokolo de la estrara kunsido de TEJO, okazinta la 29-an de decembro. Fernando Maia, vicprezidanto de UEA, atentigas, ke temas ne nur pri nova retejo, sed pri kompleta sistemo, kun kiu la uzantoj povos interagi. La lanĉo laŭ li ne okazu pli frue, por ne ĝeni la membrovarbadon de UEA dum la unua jarkvarono:
– Tiu estas la plej intensa laborperiodo de la Centra Oficejo, kiu devas dum ĝi trakti milojn da (re)aliĝoj. Estus nek saĝe nek efike lanĉi la sistemon dum aliĝoj jam venas per la malnova sistemo. Krom eviti neutilan duobligon de aliĝeblecoj, kiu povus konfuzi la publikon, tiu decido ankaŭ permesos pli trafe trakti neantaŭviditajn cimojn, ĉar la lanĉo okazos en periodo, kiam la ritmo de (re)aliĝoj malpliiĝas.
Dum la aliĝperiodo oni anstataŭe poluros la enhavon de la retejo, kiu postulas kelkajn korektojn kaj ĝisdatigojn, Fernando Maia klarigas.
– Fine mi aldonu, ke tiu decido, bone prikonsentita kun la Centra Oficejo, portis neniun perdon por la Asocio.
Laŭ pli frua informo de Aleks Kadar, ĝenerala sekretario de UEA, la kosto de la reteja projekto por UEA, spite la multjaran malfruon, ne superos la sumon de 100 000 eŭroj, buĝetitan en 2013. Tio ne bone kongruas kun la elspezoj de TEJO buĝetitaj por la projekto, kiuj nur dum la tri jaroj 2020-2022 sumiĝas al pli ol 80 000 eŭroj.
Krome ne klaras, de kie venas la mono por la reteja projekto, ĉar laŭ la bilanco de UEA, el la rezervo “Reteja renovigo” dum la jaro 2020 estis elspezitaj malpli ol mil eŭroj. Fine de 2020 el la buĝetitaj 100 000 eŭroj tie restis 29 436 eŭroj.
– La rezervo restis preskaŭ netuŝita, ĉar laŭ la kontrakto la venonta pago de UEA al TEJO devos okazi antaŭ la publikigo de la sistemo, klarigis Fernando Maia al Libera Folio en junio 2021, kiam la bilanco aperis en la retejo de UEA.
La bilanco de la pasinta jaro ankoraŭ ne estas publika, sed se efektive pago okazu nur post la ekfunkciigo de la nova retejo, evidente nenio estis pagita de UEA ankaŭ en 2021. Kiel do estas financata la laboro, kiu laŭ la buĝeto de TEJO kostas dekmilojn da eŭroj ĉiujare?
Ebla klarigo de la enigmo nun legeblas en la freŝa estrara protokolo de TEJO: la mono por la nova retejo de UEA almenaŭ ĉi-jare venos el la buĝeto de EU, kiu pagas administran subvencion al junularaj organizaĵoj kiel TEJO.
Laŭ la ankoraŭ ne aprobita buĝeto de TEJO por 2022, UEA dum la nuna jaro pagos 5 000 eŭrojn por la reteja laboro, dum ĝiaj sumaj kostoj estos 35 900 eŭroj. La ĉefa parto de tiu kosto estas la salajro de tuttempe dungita programisto dum unu jaro, kaj tiu salajro estas pagata el la administra subvencio de EU, kiel klare montras la jena frazo en la estrara protokolo:
”Dungo de PHP-programisto estos nur ĝis majo, plua dungo dependos de administra subvencio.”
Komparo kun la buĝetoj de la jaroj 2020 kaj 2021 montras, ke ankaŭ ĝis nun almenaŭ parto de la laboro kredeble estis efektivigita helpe de la administra subvencio de EU. Ĝuste la subvencio ebligas, ke la malriĉa TEJO dungas novajn oficistojn, dum la granda UEA malpliigas sian oficistaron.
Laŭ la prezidanto de TEJO, Léon Kamenický, UEA ne devos pagi pli por la reteja laboro, se oni povos ĝin financi per la administra subvencio:
– En ideala kazo, ni sukcesus financi nian teknikan oficiston per administra subvencio, ĉar ri ne nur okupiĝas pri AKSO sed ankaŭ Centra Reto de TEJO kaj aliaj teknikaj aferoj kiujn TEJO uzas por sia funkciado, ekzemple cirkuleroj, voĉdonado, kaj tiel plu. AKSO mem estas projekto kiu rilatas ne nur al UEA, sed ankaŭ al TEJO (ekz. ĝi estas tre grava por administrado de membrecoj). Pro tio ni sentas respondecon ke la sukceso de la projekto, do transiro al pli modernaj sistemoj, tuŝas ambaŭ organizojn.
Libera Folio: Tamen temas pri laboro, kiun TEJO faras por UEA laŭ aparta kontrakto. Ĉu ne ekzistas risko, ke la EU-instancoj trovos, ke la aranĝo kontraŭas la kondiĉojn de la subvencio, kaj postulos repagon?
– En la projektopropono por la subvencio ni travideble priskribis pri kio okupiĝos niaj oficistoj kaj ni certe ne intencas kaŝe profiti de publika mono sed ĉion travideble uzi por nia agado.
Tio temas pri 2022, sed rigardante la buĝetojn de 2020 kaj 2021 oni ricevas la impreson, ke ankaŭ en tiuj jaroj oni uzis la administran subvencion por financi la Akso-projekton. Ĉu ne estas tiel?
– En la pasintaj jaroj oni ricevis nur maksimume 8 800 eŭrojn po oficisto jare. Pro tio ne okazis duobla financado, ĉar la buĝeto de AKSO ne kovris ĉiujn kostojn de la projekto (nome homfortojn). Aldone, la fakto ke ni ricevis 8 800 por kovri dungokostojn de teknika oficisto (temas pri pli-malpli triono) ni povis investi la “ŝparitan monon” en aliajn bezonatajn aktivaĵojn de la projekto (pliajn partatempajn oficistojn kiel mi jam menciis) kaj ankaŭ uzi rin por aliaj teknikaj laboroj de TEJO.
Laŭ la buĝeto de TEJO por la koncernaj jaroj, la administra subvencio en 2020 estis sume 37 424 eŭroj kaj en 2021 sume 32 746 eŭroj. En 2022 oni antaŭvidas administran subvencion de 85 000 eŭroj.
“la unua teamo elektita por la tasko fine nenion liveris.”
Mi forte dubas la aserton de oni liveris NENION; tia maljusta aserto povus pensigi ke UEA estis trompita de maliculoj.
Dum la Universala Kongreso en Lisbono (en 2018) okazis publika programero dum kiu oni prezentis tiaman version de la retejo.
Kredeble, fine de la kontrakto, la unua teamo liveris ĉion kion ĝi faris; estus pli juste skribi ke kunlaboro finiĝis antaŭ ol la unua teamo povis liveri la finan produkton.
Finfine, tre baldau, UEA kaj TEJO ighos nur la retejoj. Kaj la ceter’ nur la histori’!
Ne tute. Ili ĉefe estas lertaj melkantoj de subvencioj, kiuj poste fluas en ies poŝojn.
Mi apartenis al la kunmelkantoj el la ”shtata posho” de Pola Popola Respubliko. PEA kaj PSEK, simile kiel niaj ”samideanoj” en: Bulgario, GDR, Hungario, Kubo, Vjetnamio, China Popola Respubliko, Sovetunio kaj aliaj landoj, dum kelkaj jardekoj ”sukcesis ricevadi” subvenciojn por: libroj, revuoj, radioelsendoj, aranghoj. Oficiale ni – ekzemple en Pollando – havis dekmilojn da membroj kaj UEA havis multajn, ne nur ”aligitajn”, membrojn. La plejmulto da ili, post la falo de la berlina murego kaj de la subvencioj, forgesis pri Esperanto. La subvenciado, ekzemple en EU, postulas: planojn, raportojn kaj amason da burokratio. Chu tio forte evoluigos la E-movadon kaj progresigos la lingvoscion – mi sincere dubas! Tamen, se kelkaj ne nur melkas la sistemon, sed ankau: verkigas, eldon(ig)as, instru(ig)as, aplikas – kial ne. Nur – el la mia sperto – por chio oni devas pagi!
Tre baldaŭ iĝos nur la retejoj? Ili certe iĝos nur la retejoj, sed mi dubas, ke tio okazos tre baldaŭ.
En Esperantujo mi ekaktivis en 1981 kaj chesis aktivi en 2009. Fakte post 1992 mi nur tre malofte partoprenas E-aranghojn, inter ili nur 1 UEA-kongreson, kiun mi kunorganizis en Bjalistoko). El la vidpunkto du unu homa vivo mi opinias, ke post 30 jaroj (kompare kun pli ol 130 jaroj de E-historio) nur ege malmultaj deziros partopreni la UEA-kongresojn kaj krom la (multekosta) partopreno en la kongresoj, kion alian proponas la nuna UEA? Kaj 30 jaroj, precipe por homoj el mia generacio, pasos fulmrapide!
Kara Jarek, bonvolu nomi Esperanto-asociojn, kiuj proponas pli ol la nuna UEA. Cetere kion vi opinias pri la sekvaj servoj aŭ agadoj? Ĉu neniun el ili vi taksas daŭriginda post 30 jaroj? Internacia Kongresa Universitato (IKU), Belartaj Konkursoj, Oratora Konkurso, Biblioteka Apogo Bachrich, Revuo Esperanto, Revuo Kontakto, reta revuo Esperanto, voĉlegata revuo Esperanto, uea.facila.org, Eventa Servo, ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro, Virtuala Kongreso de Esperanto, Unesko-kuriero, Libroservo, faka, kultura, landa, scienca agado, konsultaj rilatoj kun UN kaj Unesko…
Homaviv’, post tiu impona listigo de UEA-servoj al Esperanto, al la esperantistaro kaj al la mondo: kial UEA perdadas membrojn (en pagofortaj kategorioj)? Ĉu tiuj neremembriĝantaj kaj tiuj nemembriĝantaj estas simplaj fiuloj malkapablaj vidi la lumon?
Kial UEA perdas membrojn? Simple pro malbona prezento. La aktualaj membroj estis varbitaj per la iluzio, ke ili estus anoj de forta, mondvaste akceptita organizo, kiu laboregas por la progreso de Esperanto. Dum la lastaj du jardekoj evidentigxis,ke ne estas la vero.