Ne okazos ĝenerala voĉdonado pri la vendo de la Centra Oficejo de UEA. Tion decidis la komitato de UEA per 35 voĉoj kontraŭ 15. Nun la komitato baldaŭ mem decidos pri la planata vendo.
Malfrue la 9-an de januaro estis konigita la rezulto de la komitata reta voĉdonado pri tio, kiel oni faru la finan decidon pri la planata vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176.
Komitatano Dietrich Weidmann proponis, ke la decido estu aprobita en ĝenerala voĉdonado de la membraro kaj la landaj asocioj. En reta diskuto la propono ricevis subtenon de multaj komitatanoj, sed ankaŭ akran kritikon. La estraro kontraŭis la ideon pri ĝenerala voĉdonado.
La voĉdonado okazis ekde la 29-a de decembro ĝis la 8-a de januaro, kaj la rezulto estis diskonigita la 9-an de januaro je 23.56 laŭ la mezeŭropa horo. Partoprenis entute 52 el la 61 komitatanoj, kio laŭ ĝenerala sekretario Aleks Kadar estis rekordo.
Por la propono aranĝi ĝeneralan voĉdonadon laŭ la protokolo voĉdonis 15 komitatanoj:
Ángel Arquillos, Dietrich M. Weidmann, François Lo Jacomo, Ileana Schrøder, Maritza Gutiérrez González, Povilas Jegorovas, Jérémie Sabiyumva, Christoph Klawe, Keyhan Sayadpour, Michela Lipari, Osmo Buller, Paul Desailly, Tuomo Grundström, Nguyen Van Loi, Zsófia Kóródy.
Kontraŭ la propono voĉdonis 35 komitatanoj:
Ann-Louise Åkerlund, Aleks Kadar, Amri Wandel, Brian R. Moon, Claude Nourmont, Dennis Keefe, Andreas Diemel, Prof d-ro Duncan Charters, Emílio Carlos Vaz Cid, Eŭheno Kovtonjuk, Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr., Mark T. Fettes, Gábor Márkus, Guy Matte, Hans Becklin, Kjell Peder Hoff, Trezoro Huang Yinbao, Mag. Janez Jug, Karina Oliveira, Kristin Tytgat, Libuše Hýblová, Michael Boris Mandirola, Alexandra Mendieta, Ahmad Reza Mamduhi, S-ino Mallely Martínez Mateos, Michal Matúšov, Mariana Evlogieva, Orlando E. Raola, Rakoen Maertens, Renato Corsetti, Stefan MacGill, So Jinsu, Spomenka Štimec, Suzuki Keiichiro, Thomas Bormann
Sin detenis la komitatanoj Lee Jungkee, Rodica Todor. Ne voĉdonis la komitatanoj Chen Ji, Margarita Želve, Sibayama Zyuniti, Robert Kamiński, Rubén Luis Sánchez, Robert Moerbeek, Svetlana Smetanina, Chielismo WANG Tianyi , Yu Tao.
La rezulto signifas, ke la definitivan decidon pri la proponata vendo de la domo faros la komitato mem. La formala diskuta fazo antaŭ la komitata voĉdonado pri la temo komenciĝos baldaŭ, kaj la diskuton eblos sekvi en la komitata listo.
Koran dankon al LF pro plena k autentika informo!
Kial oni ne informas en uea.membrolisto
La Asocio fariĝas ridindaĵo – eĉ ĝiaj komitatanoj ne sekvas ĝian statuton:
Asocio, kiu eĉ ne povas respekti sian propran statuton, prefere tuj malfondiĝu.
Mi provis trovi la fontojn por viaj asertoj. Mi uzis la jenan Statutotekston: https://uea.org/teko/regularoj/statuto
Cetere mi volas rimarkigi pri art. 59 – Ŝanĝo de la Statuto –: „La Statuton povas ŝanĝi nur decido de la Komitato (…) Decido de la Komitato pri statutŝanĝo validas nur, se ĝi estas konfirmita per Ĝenerala Voĉdono (…)“
Saluton, Sebastiano:
Ĉe 1. Tio estas klara: Post transdono de la biblioteko, UEA mem ne plu povos disponigi “ laŭ propra regularo al la membraro de UEA kaj aliaj esplorantoj la ĉefajn verkojn en kaj pri la Internacia Lingvo.“
Ĉe 2. “La Universala Kongreso de Esperanto, ĉiujare organizita de UEA“. (ne de E@i). (art. 42).
Ĉe 3.Ĉar la statuto nur parolas pri la ekzisto de Centra Oficejo kaj ne pri ĝia nuligo, nek la estraro, nek la komitato rajtas nuligi sen statutŝanĝo la oficejon. Kaj kompreneble tio okazos per la vendo de la domo. Ja nur administra ĉambro en la volontula domo de TEJO ne estas Centra Oficejo. Centra Oficejo ja signifas multe pli ol nur administrejon.
Mi nun vidas, ke mi tro rapide tajpis. Bonvolu pardoni min. Sub 2 devas esti: “Same pri la organizo de Universalaj Kongresoj fare de eksteruloj”.
Vi plej ofte tro rapide skribas. Unue cerbumu, poste skribu. Dankon!
Unueco – Li (Leon) almenau sinprezentas, prenu ekzemplon, por egalnivela diskuto. Dankon 🙂
“Ke la komitata timas siajn membrojn evidentiĝis en la tre trista rezulto de tiu-ĉi voĉdono. Se temus pri verdikto de la „popolo“ oni tian verdikton devus akcepti, sed ne se temas pri decido de komitato.
Mi estas konvinkita, ke ne estas pli bona investo por kapitalo ol nevomeblaĵo en politike kaj ekonomie stabila lando kiel Nederlando kaj tial opinas, ke vendo de la domo en Roterdamo estas ekonomia stultaĵo kaj memkompreneble ne nur ekonomia, ĉar al tiu sidejo ankaŭ estas ligitaj multaj sentoj de multaj esperantistoj tra la mondo.”
El la komitata listo. Saĝaj vortoj de Komitatano Weidmann.
Mi ne scias, ĉu «saĝaj» estas la trafa termino, ĉar li asertis, ke la decido temas pri «timo» flanke de la komitato, kaj mi tre dubas, ke temas pri tio.
Mi tamen ne dubas, ke plej multaj el la membroj, ricevinte infomon pri la estrara rekomendo, voĉdonus laŭ ĝi.
Kaj eĉ se tio ne estus tiel klara, kiel mi antaŭvidas, ĝi apenaŭ gravus, pro la (laŭ mi riproĉinda) sistemo, kiu donas al landa asocio la voĉojn de ĉiuj ĝiaj membroj, kiuj ne elektis membriĝi al UEA. Ĉe mi, tio kutime transdonas al la landa asocio dufoje pli da voĉoj ol estas individuaj membroj de UEA ĉi tie. (La situacio estas ankoraŭ pli draste kaj maldemokratie favora al la landa asocio frue en la jaro, ĉar la sumo de individuaj membroj estas kompreneble pli malalta en januaro ol en sekvaj monatoj.) Do, laŭ la perspektivo de UEA, necesus simple paroli kun la plej grandaj landaj asocioj, klarigi kial la estrara rekomendo estas necesa, kaj kontentige respondi al eventualaj demandoj.
Laŭ mi, do, la decido evidente ne temas pri timo, ĉar mi ne kredas, ke ekzistas io timinda. Verŝajne temas simple pri tio, ke, laŭ la plejmulto espriminta sin, tian decidon faru komitato, tiuj homoj ja alelektitaj por fari decidojn.
Mi dualoke dubas pri la saĝeco de la esprimo «al tiu sidejo ankaŭ estas ligitaj multaj sentoj de multaj esperantistoj tra la mondo». Mi ne povas bildigi al mi, ke granda nombro el la (50.000? 80.000?) esperantistoj en la mondo havas emociajn ligon kaj sentojn al iu konstruaĵo en alia lando; certe ne sufiĉa proporcio el ili por meriti la uzadon de «multaj». Mi estas ekzemplo: kvankam ĉiutage okupata de Esperanto, kaj do apenaŭ marĝenulo, mi havas nenian senton rilate tiun konstruaĵon, kiun mi ne konas.
Tim, nek mi, nek vi, mi supozas, konas la pensojn de la komitatanoj. Mi kredas, ke estas evidente, ke inter tiuj, kiuj kontraŭis ĝeneralan voĉdonon, la plimulto estas vendemuloj. Eble povus esti studobjekto por psikologo, ĉu ilia kontraŭa voĉdono naskiĝis el timo aŭ alia emocio. Estas sensence debati pri tio.
Kompreneble via konstato, ke kelkaj grandaj landaj asocioj havas multe pli da influpovo ol la individuaj membroj, estas zorgiga afero, aŭ eble eĉ (plia) kialo por ne membriĝi en UEA.
Se temas pri la konstruaĵo mem, certe divideblas UEA(eksaj kaj nunaj) membroj en du grupoj: Tiuj, kiuj iam vizitis, konas la Centran Oficejon, kaj tiuj, kiuj ĝin ne konas. Kompreneble temas pri membroj kaj eksmembroj de UEA, ne pri la tutmonda Esperantistaro.
Mi konas la Centran Oficejon, vizitis ĝin plurfoje kaj eĉ kiel longtempa ne(plu)membro ĝi havas gravan valoron por mi. Ne ĉar ĝi troviĝas en Nederlando. Kompreneble mi estas iom fiera, ke la ĉefsidejo de UEA troviĝas en Nederlando, sed estante sudulo, mi kulture havas pli da komuna kun belgoj aŭ germanoj ol holandanoj. Do mi estus same kontenta, se la CO estus en Bruselo aŭ en Berlino, sed honeste dirite al mi same egalus se ĝi estus en Londono aŭ en Parizo.
La diferenco inter vi kaj mi estas, ke mi propraokule, ĉeeste spertis la centron de la E-mondo, mikromondon de homoj ĉiutage komune laborantaj por la lingvo kaj la Esperantistaro. Tio estas io unika, kaj nur imaginebla sed ne sentebla, se oni neniam vizitis la Centran Oficejon. Ĉio tia ne kompareblas kun reta, virtuala kunlaboro senoficeja.
Cetere, per “saĝaj vortoj” mi precipe aludis la eldiron:
Mi estas konvinkita, ke ne estas pli bona investo por kapitalo ol nevomeblaĵo en politike kaj ekonomie stabila lando kiel Nederlando kaj tial opinas, ke vendo de la domo en Roterdamo estas ekonomia stultaĵo
En Nederlando, en la grandaj urboj, certe en Amsterdamo kaj Roterdamo investantoj aĉetegas domojn ĝuste pro tio, ke ili estas bonega investo. Eĉ tiugrade, ke oni parolis pri malpermesoj investe aĉeti domojn ĉar la prezoj de domoj kaj lukostoj fariĝas tro altaj por ordinaraj homoj. Kompreneble, tia malpermeso ne trafus UEA ĉar ĝi jam posedas la domon.
Mi opinias, ke estas nemalgranda ebleco, ke la nenomita kompanio, kiu proponis aĉeti la domon, volas fari tion ĝuste por havi plian investobjekton. Ili gajnos multe da mono kaj la stultaj esperantistoj (legu: la stultaj estraro kaj direktoro) ne vidas tion. Ili nur timas investon de kelkcentmil eŭroj, mono, kiu ne perdiĝos kaj nun troviĝas en la bankokonto de UEA nerentumante.
La arda vendovolo estas tiel stranga por mi, kaj kiel mi jam rimarkis ankaŭ por kelkaj aliaj, ke ekestas duboj, ĉu ne estas unu aŭ pluraj personoj, kiuj povus havi financan avantaĝon kaze de sukcesa transakcio.
Ankaŭ mi estas por la vendo, do mi estas stultulo. Ofendado en sociaj retejoj fariĝas pli kaj pli normalaĵo, sed temas pri frenezaĵo, kiu nur semas haton kaj malpacon. Se mi ofendus vin, oni tuj forigus mian komenton. Vi tamen povas permesi al vi ofendi tute libere. Fi! Kiom malbona agado! Fine vi eĉ akuzas la homojn, kiuj dediĉas amason da tempo por la movado kaj semas suspekton, ke ili povus meti monon al propraj poŝoj. Mi restas senvorta!
La vortoj de Leon vershajne sonas ofende nur por tiuj, kiuj havas sian profiton (poshoj por tio ne bezonas) au simple ne komprenas sekvojn de siaj agoj. Ili estas ne stultuloj, ili estas stultaj perfiduloj.
“Post vendo, ni havos pligrandan liberecon investi la sumon por aĉeti nemoveblaĵon ankaŭ en ekzemple Francio, Germanio aŭ aliaj taŭgaj landoj, kaj ni povos uzi malgrandan parton de la nova nemoveblaĵo (kunlabore kun landaj asocioj aŭ investantoj), kaj luigi grandan parton por gajni monojn. La ludonaj gajnoj estos financa rimedo por nia movado.”
Pli saghaj vortoj de Komitatano Trezoro. Chu vi kredas?
Ne, tiuj vortoj estas sensencaĵo de homo, kiu klare ne komprenas, kiel kapitalismo funkcias. Nun anonima kompanio pretas pagi pli ol la taksitan valoron de la domo. Tio signifas, ke ili opinias la domon bonega investo. Do estus stultaĵo se UEA ne mem tenus la domon kiel investobjekton, samtempe konservante la historian valoron por la Esperanto-komunumo.
Kia skandalo! Skribis komitatano Lo Jacomo en la komitata retpoŝtlisto (https://groups.io/g/komitato-de-uea/): “al miaj argumentoj por KONTRAŬI la vendon de la Centra Oficejo aldoniĝis la rezulto de mia vizito en la pasinta semajnfino (29-30 januaro), laŭ kiu UEA ne estas preta por la enorma laboro farenda por malplenigi la domon, kaj nepre okazos katastrofo en la historio de nia asocio se ni forvendos la Centran Oficejon”
Sekve reagis la sekretarion de la estraro, Aleks Kadar:
“mi maldankas la komitatanojn, kiuj ne respektas la finon de la debata fazo.” kaj “Ĉu necesas fermi la retliston dum la tempo, ke daŭros la vocxdona fazo?”
Al kio la svisa komitatano Weidmann tre ĝuste respondis:
“Kaj mi maldankas al vi pri la malrespekto de la rajto al libera esprimo de opinio. Estas la libera rajto de ĉiu komitatano esprimi sian opionon ankaŭ post fino de la debata fazo por voĉdono. La fino de la debata fazo, ne signifas, ke oni ne plu rajtas diskuti la temon, ĝi nur signifas, ke tiam la voĉdono komenciĝas, kiaj evidente tiuj, kiuj esprimas argumenton post komenciĝo de la voĉdono riskas, ke ilia argumento atingas certajn voĉdonintojn tro malfrue. Sed tio tamen ne signifas, ke la argumento malpli valoras. Via ĵusa “maldanko” de estas simple superflua kaj montras vian malrespekton al opinio de aliaj homoj. Dum oni ne insultas aliajn homojn kaj ne rakontas konscie malveraĵojn, ĉiu komitatano rajtas esprimi sian opinion rilate al la temoj, kiuj apartenas al komitata laboro en ĉi-tiu listo. Kaj dum la domo ne estas efektive reale vendita, ne estas tro malfrue debati pri tiu vendo.”
Kiun ankoraŭ interesas UEA? 🙄️
>”nepre okazos katastrofo en la historio de nia asocio se ni forvendos la Centran Oficejon”
Foje oni bezonas trairi katastrofon por vere ŝanĝiĝi…
Jes. Sed ne temas pri tia katastrofo ĉe UEA. Estas unu katastrofo post la alia, neĝbulefiko, la organizo klare estas en libera falo. Ĉio detruiĝas ekde Fettes. La nuna estraro – speciale Maia, Raola, Charters – helpe de neniel kapabla direktoro (sed fidela servanto de la estraro) findetruas la asocion. Kaj la Komitato ne estas kapabla haltigi ilin.
Estas kelkaj tre spertegaj kaj inteligentaj komitatanoj (i.a. Lo Jacomo, Buller, Sánchez, Buller, Weidmann, Schrøder…) sed timendas, ke la plimulto lasas sin primensogi kiel infanetoj per la buŝe mielŝmirita Maia kaj voĉdonos por la vendo.
Kiam la katastrofo plenefektiviĝos Maia kaj kompanoj aŭ malaperos en neniejon aŭ ĝismorte sidos en la Komitato kiel iliaj antaŭuloj Corsetti kaj Fettes, dum UEA vegetos. Sed tio ne gravas, se nur ili povu plu porti la titolon de komitatana moŝto, ĉu ne?
Jen la pruvo, kia hipokritulo vicprezidanto Maia estas:
“Sekvante sian statutan mision, la Komitato decidis por ne okazigi Ĝeneralan Voĉdonon pri la temo, tamen, komprenante la intencon de la neaprobita propono por Ĝenerala Voĉdono, la Estraro decidis uzi la Forumon de UEA kaj la diskutliston UEA-membroj por starigi spacon por ke ĉiuj membroj sentu sin bonvenaj ankaŭ prezenti demandojn aŭ doni siajn opiniojn pri la temo. Tiel UEA klopodas malfermi la debaton al sia membraro, konservante la decidon al sia Komitato, la supera organo de la Asocio, sed ĉiumaniere konsultante la membraran komunumon, ”
Li ŝajnigas en tiu teksto, ke la Komitato ne pretis konsulti la membrojn, kio ne estas vera, ĉar evidente voĉdonis pluraj komitatanoj favore al propono de membrokonsulto.
Plej hipokrite estas, ke li ŝajnigas, ke la estraro, kontraŭe al la komitatanoj ja pretas aŭskulti la membrojn, kio estas absurdaĵo ĉar la estraro dekomence tuj kontraŭis la proponon de komitatano Weidmann, kiu proponis Ĝeneralan Voĉdonon. La estraro neniel volis lasi la decidon al la membroj, ili eĉ klarigis, ke se ili volus, ili eĉ ne bezonus vendoaprobon de la Komitato.
Oni povas multon atribui al Maia krom honestecon.
La estraro (kaj komitato? kaj aliaj ofichavantoj?) de UEA ŝajne vivas en paralela universo.
Jen la vortoj de vicprezidanto Maia en la komitata listo: “Ni ne argumentas, ke la Komitato postulis de ni maldungi. Unue, kiel mi jam diris, formale UEA ne maldungis, do aserti tion estas eraro/malhonesto. Tri kontraktoj estis laŭkonsente ĉesigitaj (kun financaj kompensoj), la aliaj estis reduktitaj – kaj ĉiuj oficistoj ricevis pro tiu reviziado ŝtatan subvencion kaj financajn kompensojn, kiuj garantiis al ili saman monatan enspezadon dum longa periodo, foje ĝis emeritiĝo”.
> Unue, kiel mi jam diris, formale UEA ne maldungis
Ne. UEA nur diris proksimume “Se vi akceptos vian propravolan eksiĝon, vi eĉ ricevos kompenson. Se vi ne akceptos, ni kiel ajn eksigos vin sen kompenso kaj post proceso, kiun vi perdos. Do vi rajtas mem decidi tute sen premo”.
Alivorte: la sikario metas revolveron al ies brusto kaj diras “Se vi propravole saltos, mi eĉ donos al vi etan paraŝuton. Se vi ne propravole saltos, mi pafos vin kaj vi falos sen paraŝuto. Do vi rajtas mem decidi tute sen premo”.
> Tri kontraktoj estis laŭkonsente ĉesigitaj
Laŭkonsente ĉesigitaj? Ĉu la oficistoj diris al UEA “Ni volas ĉesigi niajn kontraktojn” aŭ UEA diris al la oficistoj “Ni ĉesigos viajn kontraktojn. Se vi ne akceptos…”?
Alivorte: la giganto diris al la nano “Eliru el la domo aŭ mi frakasos vian kapon”. Kaj la nano laŭkonsente eliris el la domo.
> ĉiuj oficistoj ricevis pro tiu reviziado ŝtatan subvencion kaj financajn kompensojn, kiuj garantiis al ili saman monatan enspezadon dum longa periodo, foje ĝis emeritiĝo
Do longan feriadon kontraŭ sama salajro! Kiom bonkora estas UEA! La fortunaj eksoficistoj devas danki pro sia “neformala” maldungo. Krom ke tiu absurdaĵo apenaŭ kredeblas, ni por momento naivu kaj kredu: kio do post la fino de la “longa” (kiom longa estas longa?) periodo?
UEA: almenaŭ kuraĝu akcepti la fakton, ke vi maldungis la oficistojn, anstataŭ provi disvastigi “alternativajn faktojn”. La aserto, ke “formala” maldungo ne okazis (ja por atingi la celon sufiĉis rektaj aŭ nerektaj minacoj), eble taŭgas por kvietigi vian konsciencon kaj ŝajnigi vin homamaj savantoj anstataŭ detruantoj, sed por nenio alia. Tio estas ankaŭ provo manipuli la historion por mistifiki estontajn historiistojn, sed espereble tiuj ne montros sin tiom naivaj.