La retservo Amikumu lanĉas renovigitan, kvaran version de sia poŝtelefona apo por sia 5-jara naskiĝtago, la 22-a de aprilo. Ni parolis kun Chuck Smith por ekscii, kio okazis pri la servo dum la lastaj kvin jaroj kaj kiajn perspektivojn ĝi havas nun. Dum la lasta monato milo da homoj uzis la apon, kaj 60 procentoj el la Amikumu-membroj almenaŭ iom scias Esperanton.
Libera Folio: Kiam vi lanĉas novan apon?
Chuck Smith: – Ni lanĉis Amikumu 4.0 la 18-an de aprilo, unue la version por iPhone, ĉar Guglo ankoraŭ ne aprobis la apon dum 3 tagoj da atendado, sed poste samtage ili aprobis, do la Android-versio aperis kelkajn horojn poste.
Kiel ĝi pli bonas ol la antaŭa?
– Ni reprogramis la tutan apon! Interne, ni nun uzas alian sistemon (por teknikuloj nomiĝas Xamarin.Forms), tiel ke ni povas programi nur unu fojon kaj ĝi konstruiĝas por Android kaj iOS per la sama kodaro. Tio ja necesas, ĉar ni volas baldaŭ “liberigi” la kodon de la kliento por pli engaĝi la komunumon kaj esti pli travideblaj pri tio kiel ni uzas la datumojn de niaj membroj.
– Por averaĝa membro, plej grave estas, ke la mesaĝilo en la nova versio simple ne plu funkcias. Antaŭ du semajnoj, nia mesaĝila provizanto, Applozic, informis nin, ke ĝi ne plu funkcios ekde la 19-a de aprilo. Judith Meyer do rapidege programis novan babilejan sistemon por ni kaj migrigis ĉiujn mesaĝojn de la malnova mesaĝilo al la nova. Tanja Orme kaj mi laboris pri la apa flanko. Pro tio ke ni havis tiom malmultege da tempo, kompreneble daŭre estas cimoj kaj ĝi ne estas kompleta, sed ni faris kiel eble plej bone kaj plu laboras por malerarigi ĉion kaj kompletigi ĝin.
– Krom tio, ni ankoraŭ aldonis iujn novajn funkciojn. Nun eblas forigi mesaĝojn en la babilejo. Krome eblas aldoni kialon kiam oni raportas alian uzanton, flueron aŭ mesaĝon. Se iu uzas la malhelan reĝimon de sia poŝtelefona aspekto, ni nun subtenas ankaŭ tion.
Kiom da homoj nun aktive uzas Amikumu?
– Pli ol mil homoj uzis la apon dum la pasinta monato, kaj ni imagas, ke tio pligrandiĝos post ĉi tiu nova versio. Ni kredas ankaŭ, ke ĉar la pandemio nun pli kaj pli foriras, pli da homoj vojaĝos kaj revenos al Amikumu. Bedaŭrinde la kronviruso estis terura bato al nia servo.
Kiom el la uzantoj estas esperantistoj?
– Ne eblas vidi precize kiom el la aktivaj uzantoj estas esperantistoj, sed laŭ la tuta kvanto de membroj ni povas vidi, ke 60% el niaj membroj parolas Esperanton (almenaŭ baznivele). El tiuj:
60,7% baznivelaj
25,4% meznivelaj
12,2% altnivelaj
1,4% denaskaj
Kiuj nun estas la plej parolataj lingvoj?
– Surprizos neniun, ke la plej parolata lingvo estas la angla. Verŝajne neniu alia socia reto havas Esperanton kiel la duan lingvon. La 3-a ĝis 5-a estas la hispana, franca kaj germana. Estas tamen kelkaj aliaj surprizoj se oni rigardas iom pli. La 14-a ĝis 16-a plej parolataj lingvoj estas la kimra, Tokipono kaj eĉ Latino! Oni povas vidi la plenan statistikon publike ĉe Amikumu.
Kiajn atendojn vi havis antaŭ kvin jaroj?
– Mi atendis povi vojaĝi al ajna urbo kaj trovi esperantistojn, kaj kutime tio ja funkcias! Mi tamen devas diri, ke mi plej ofte uzas ĝin por rerenkonti malnovajn amikojn dum vojaĝado, sed ja ankaŭ tio estas grava.
Kiuj estis la plej grandaj atingoj dum tiuj jaroj?
– Estas vere bele aŭdi rakontojn de homoj, kiuj renkontiĝis per Amikumu aŭ kredis, ke neniu esperantisto loĝas proksime, sed per Amikumu ili sukcesis trovi unu la alian. Ni krome ĝojas, ke esperantistoj nun havas bonegan respondon kiam oni diras, ke “neniu parolas Esperanton”. Oni povas simple montri esperantistojn proksime!
Kiajn perspektivojn por evoluo vi vidas?
– Ni tiom longe koncentriĝis pri ĉi tiu nova versio, ke ni vere devas diskuti ene de la teamo kion ni volas ŝanĝi. Grava celo por ni ja estas havi liberan kodon de la apo. Ni ankaŭ ŝatus oferti versiojn de nia apo por minoritataj lingvoj. Ni krome ŝatus aldoni funkciojn por konekti homojn de la sama intereso kaj homojn, kiuj ĉeestas la saman eventon. Ni havas multajn ideojn kaj ĝojas kiom da homoj daŭre uzas Amikumu malgraŭ la pandemio.
– Krome, ni hodiaŭ komencas kampanjon por ekhavi novajn orajn membrojn kaj malfermas novan vendejon ĉe RedBubble, kiu estas multe pli bonpreza ol nia antaŭa solvo… ĉefe por neaŭstralianoj.
En Usono, laŭ mia sperto, Amikumu apenaŭ utilis/utilas por Esperanto. Unuflanke temas pri niaj grandaj distancoj, aliflanke temas pri la usona emo ne kontaktiĝi kun nekonataj homoj.
Foje aperis homoj eĉ en mia urbo. Sed ili ne repondis al kontakto-provoj. Kaj mia sperto ne estas unika.
Saluton.
Se la aplikaĵo uzas ”Mono” (.net forms)… ĉu vi povus havigi linuksan version?
Dankon, kara.
Bedaŭrinde Xamarin.Forms subtenas nur iOS kaj Android. :-/ Ni tamen konsideras krei komputilan version nur por babili se estas sufiĉe da postulo.
Gratulon pro tiu ĉi jubileo! Mi ĵus realiĝis kiel ora membro.
Dankegon pro via subteno. Sen la subteno de homoj kiel vi, Amikumu ne plu povus ekzisti!
Mi estas unu el tiuj kiuj lastatempe revenis al Amikumu.
Dum du jaroj ne havis sencon indiki kie mi estas, ĉar estis ĉiam pli-malpli la sama loko, kaj renkontiĝi kun nekonatoj mi ne volis.
Lastatempe mi denove trajnis tra Nederlando kaj instalis la apon, sed kiel vi povas konkludi el la uzita ekranbildo, mi ankoraŭ ne sukcesis ĝisdatigi mian profiltekston. 😂
Dankon pro via reveno kaj cimraporto. Ni nun prilaboras tiun problemon kaj verŝajne havos solvon jam venontsemajne!
Mi lastatempe reinstalis Amikumu kaj esperplene bondeziras, ke la apo iĝu denove populara.
Ankaŭ en tiu parto de la mondo, en kiu mi loĝas, Amikumu-uzantoj estas tiel maldense, ke inter la cent plej proksimaj, kiujn Amikumu montras, estas uzantoj, kiuj estas mil kilometrojn malproksime (entute de ses landoj). Malgraŭ ke mi ĝis nun ne renkontiĝis kun multaj homoj per Amikumu, jam kelkfoje okazis, ke iu petis mian helpon (ekz. kiuj vidindaĵoj estas en mia loko) aŭ mi petis viziti kafejan renkonton de mia klubo. Do Amikumu jam ”liveris” tion, kion ĝi promesis.
(Jes, mi estas ora membro.)
Mi malinstalis la apon ne pro tio, ke mi ne kontentis pri ĝia kvalito, sed pro iom ĝena neatenditaĵo. Kelkfoje mi disbabilis, jen kaj jen, kun almenaŭ du ne tro foraj personoj, kiuj asertis aparteni al nia kolektiĝo de pacaj batalantoj. Tamen poste evidentiĝis, ke ili uzadas la Google-tradukilon por konversacii kun mi ŝajnigante, ke ili sufiĉe bone posedas la lingvon. Iliajn stumbletojn kaj bagatelajn malglataĵojn mi atribuis al pardonebla, eĉ kompatinda manko de efektiva, vid-al-vida parolado kun aliaj verduloj. Sed kiam fine, lacaj pro la propravole elektita komedio, ili konfesis, ke ili ne scipovas eĉ mem meti la ĉapelon sur la ĉ de “ĉarlatano”, mi bedaŭris la tempoperdon kaj sentis, ke ili prenis min por internacia idioto.
Kio pruvas, ke la kvalito de la Google-tradukilo, ankaŭ al Esperanto, iĝis elstara.