TEJO ne ricevis la buĝetitan administran subencion de 85 000 eŭroj. Tiu subvencio estas la ĉefa enspezo de TEJO, kaj ĝi devis kovri 58 procentojn el la kostoj de la asocio en la nuna jaro. La tuta buĝeto nun devas esti refarita kaj TEJO verŝajne devos maldungi oficistojn.
La 8-an de majo la TEJO-prezidanto Léon Kamenický skribis al la komitato de la asocio por informi ĉiujn, ke TEJO ne sukcesis ricevi la administran subvencion por 2022.
– Tiu subvencio estas la individue plej granda enspezo en nia buĝeto ĉiujare, kaj ĉi-jare ili tute ŝanĝis la proceduron pri kiel kandidatiĝi kaj kiel ili taksas ĝin. Ni ne estis tiom malproksime de la limo, sed bedaŭrinde ni (kiel pluraj aliaj eŭropaj neregistaraj junularaj organizoj kiuj antaŭe ricevis la subvencion) ne estis sukcesaj.
Li substrekis kiel grava la subvencio estas al la buĝeto de TEJO:
– En pasintaj jaroj ni ricevis 50 mil eŭrojn pro tiu subvencio, kaj ĉi-jare ni kandidatiĝis por 100 mil, kaj pro la nesukceso, tio signifas ke la Estraro de TEJO nun devas revizii la budĝeton kaj veni kun Plano B.
Laŭ la prezidanto la estraro jam decidis pri kelkaj agoj por savi monon, ekzemple la kvaronigo de la buĝeto por ĉeestaj estraraj kunsidoj. La estraro serĉos aliajn financeblojn – oni esperas ricevi monon per donackampanjo kaj aliaj subvencioj. Krome oni pledos al FOJE (Forumo Junulara Eŭropa) por pli bonaj kondiĉoj.
La estraro planas prepari novan buĝeton dum ĉeesta estrarkunsido en Prago kaj poste prezenti ĝin al la komitato ĝis la 25-a de majo.
La buĝeto de TEJO preskaŭ tute dependas de subvencioj de la Eŭropa Unio. Laŭ la buĝeto por 2022, el la tuta enspezo de 146 782 eŭroj sume 125 662 eŭroj (85 procentoj) venas de subvencioj, kaj nur 6 500 eŭroj de la membrokotizoj.
TEJO efektive petis administran subvencion de 125 000 eŭroj, sed pro la malcerteco pri tio, ĉu la peto estos akceptita, la buĝeto kompromise kalkulis nur pri enspezo de 85 000 eŭroj. Aldone oni buĝetis enspezon de iom pli ol 40 000 eŭroj de volontula subvencio, kiun oni plu ricevadas.
La buĝeto en sia teksto agnoskis la malfacilecon ricevi la administran subvencion: ”La kondiĉoj de la administra subvencio ŝanĝiĝis signife kompare al la lasta jaro, de unu flanko plialtiĝis la petebla sumo, aliflanke la buĝeto de la programo restis pli-malpli sama, kio signifas ke malpli da organizoj ricevos la subvencion.”
La buĝeto estis akceptita de la komitato senkontraŭe je la 14-a de januaro. Sed Michael Boris Mandirola, komitatano B, rimarkis la malcertecon pri la administra subvencio kaj diris ke la buĝeto “estas tre for de nia financa realo” ĉar la vera enspezo estos multe pli alta aŭ malalta.
Pro tio, la komitato jam tiam voĉdonis por ke la estraro devu prezenti novan buĝeton 21 tagoj post ekscio de la rezulto de la peto.
Responde al la malakcepto, Patricio Iglesias, komitatano B, diris ke en Argentino se organizo ne ricevas subvencion, la kutimo estas tuj organizi busojn plenaj de aktivuloj protesti antaŭ la agentejo. Li sugestis ke TEJO krei dokumenton kiu diru ion similan al:
”Pro ĉi tiu decido povas perdi siajn enspezojn 400 laboristoj de niaj organizoj kaj ties familioj, ĉirkaŭ 5 000 eŭropaj junuloj ne povos ĉeesti eventojn, pli ol 500 junuloj el Afriko, Azio kaj Latinameriko ne vizitos nian kontinenton por kulturaj interŝanĝoj, eventualaj laboraj procesoj povas signifi la malfondon de niaj NRO-j”, kaj tiel plu.
Li asertis ke neniu politikisto ŝatus ricevi tiun kritikon. Li tamen ne klarigis, kie troveblas la suferontaj 400 laboristoj de la Esperanto-organizaĵoj, la 5 000 eŭropaj kaj 500 ekstereŭropaj junuloj.
Michael Boris Mandirola diris ke ĉar TEJO ricevis la subvencion dum sep sinsekvaj jaroj, ĝi kerne rolas en la planoj de la organizo. Pro tio, li skribis: “mi dubas ke la dungosituacio povus resti senŝanĝa”. Tamen TEJO verŝajne ne devos maldungi 400 oficistojn.
Robert Nielsen
Koran dankon Robert pro via konstanta intereso pri TEJO-aferoj! Mi ĵus relegis mian retpoŝton en la komitata listo kaj mi konstatis, ke miaj vortoj eble ne estis tute klaraj. Jen mia alineo:
“Do mi provus, ekzemple, krei dokumenton signita de organizoj de FoJE kiu dirus, ekzemple: “Pro ĉi tiu decido povas perdi siajn enspezojn 400 laboristoj de niaj organizoj kaj siaj familioj, ĉirkaŭ 5000 eŭropaj junuloj ne povos ĉeesti eventojn, pli ol 500 junuloj el Afriko, Azio kaj Latinameriko ne vizitos nian kontinenton por kulturaj interŝanĝoj, eventualaj laboraj procesoj povas signifi la malfondon de niaj NRO-j, ktp.”. Komenci ege diplomate kaj, se respondoj ne estas favoraj, agi in crescendo.”
Kompreneble TEJO ne havas 400 oficistojn. Kion mi celis diri estas, ke ĉiuj FoJE-organizoj kiuj perdis siajn administrajn subvenciojn (skoltoj, religiaj aŭ politikpartiaj grupoj, profesiulaj, alispecaj homrajtaj asocioj, ktp.) devus verki komunan dokumenton (kaj fakte, laŭ la lastaj raportoj, ili prenis tiun decidon). Kune la nombro de laboristoj kiuj verŝajne devus perdi siajn enspezojn (se oni sumas ĉiujn malfavorigitajn junularajn organizojn) estas, eble, 400 homoj. Mi ne konas detale la funkciadon de la aliaj organizoj, do mi ne certas, ĉu la nombro estas malpli granda, aŭ pli granda. Sed sendube por ĵurnalistoj kaj sociaj retoj la efiko de dokumento kun la nombro de ĉiuj verŝajne eksigotaj oficistoj de FoJE-organizoj estos pli potenca ol teksto kiu nur komentas pri la nombro de laboristoj de TEJO.
Ĉu mi ĝuste rememoras, ke la TEJO-estraro plurfoje plenumis siajn devojn kiel ricevanto de subvencioj nur tre malbone aŭ tute ne? Ĉu mi ĝuste rememoras, ke TEJO-estraro kelkfoje mensogis en siaj petoj pri subvencioj por akiri pli grandan sumon? Kaj rememoru pri la kaosa librotenado de TEJO!
Kiam oni legas la artikolon, oni povas havi la impreson, ke TEJO estus nur senkulpa viktimo. Mi konjektas, ke la artikolo ne sufiĉe bone informas pri la fono kaj la kaŭzoj por la decido de la subvenciojn-donantoj.