La 23-an de julio la komitato de TEJO elektos novan estraron por unujara mandato. Naŭ homoj kandidatiĝas kaj ĉiuj ricevis rekomendon de la Elekta Komisiono. La kandidatoj venas el kvar kontinentoj sed nur unu estas virino. Por la prezidanteco kandidatas Albert Stalin Garrido. Libera Folio intervjuis lin.
Albert Stalin Garrido estas 24-jara filipinano, kiu nun loĝas en Madrido en Hispanio. Li estas fakulo pri geografio, sed profesie instruas la anglan al adoleskuloj. Krom sia agado en TEJO, kiu komenciĝis en 2014, li havis diversajn rolojn en la movado en Filipinoj, en Azio, kaj internacie. Li fondis Filipinan Esperanto-Junularon (FEJ) en 2013 kaj estas ĝia prezidanto ekde 2016.
Libera Folio: Probable homoj aparte atentos pri la nomo Stalin. Ĉu vi povus klarigi kial vi havas tiun nomon? Ĉu la nomo iel ajn rilatas al viaj politikaj opinioj?
Albert Stalin Garrido: – Mi mem estas maldekstrulo kaj eksa studenta aktivisto, sed la nomo ne rilatas al miaj politikaj preferoj. La simpla sed amuza rakonto malantaŭ mia dua persona nomo “Stalin” estas, ke ni havis enciklopediaron hejme kaj siatempe miaj gepatroj legis pri la nomo Stalin – sen koni la personon malantaŭ tio –, opiniis ĝin belsona kaj donis ĝin al mi. Ke mi iĝis maldekstrulo ne vere estas pro ĝi. Homoj en Filipinoj emas doni al siaj infanoj hazardajn nomojn kaj unu el miaj fratinoj fakte nomiĝas ”Ireland”.
Kial vi volas esti prezidanto de TEJO?
– Mi volas daŭrigi la bonajn praktikojn, kiujn la du antaŭaj estraroj komencis, kaj samtempe enkonduki ŝanĝojn, kiujn mi elpensis en la pasintaj jaroj. Esti prezidanto donos al mi sufiĉe da spaco por influi sur la direkton de nia agado per miaj vizioj pri tio kia TEJO estu.
– La amuza parto estas, ke mi parte sentis ke estas iel neevitebla sorto por mi kiel la unua vicprezidanto kaj eĉ foje aganta prezidanto kiam Léon ferias. Mi jam de pluraj jaroj prezidas landan sekcion de TEJO, do mi jam konas la bazojn kaj kapablas gvidi teamon. Iĝi prezidanto de TEJO estas eble la kulmino, sed certe ne la fina parto, de mia preskaŭ dekjara aktivado en la internacia aktivularo de TEJO.
Pro nericevo de administrada subvencio, TEJO nun havas buĝetan krizon. Kion vi farus pri la problemo?
– Nu, mi ne dirus ke ĝi estas ”krizo”, ĉar TEJO daŭre plene kapablas liveri siajn ĉiutagajn respondecojn al siaj membroj (kaj ni ankoraŭ ne komencis vendi ion grandan por reakiri monon…)
– Ni komencis la politikon de ŝparemo en multaj kampoj de la administrado de TEJO, en la senco ke ni evitas grandajn elspezojn rilate estrarajn kunsidojn kaj vojaĝojn, interalie. Al mi tio helpas ke mi estas advokato de retaj kunsidoj, kiuj helpos nin eviti nenecesajn kostojn kiujn kaŭzas ĉeestaj kunsidoj. La ŝparemo tamen nepre ne inkluzivas maldungon de niaj oficistoj, kaj male, ni provas ĉe pluraj aliaj instancoj kaj organizoj, en kaj ekster la movado, subvencipeti specife por sekurigi la salajrojn por niaj oficistoj, kiuj mem multege helpas nin por la preparado de subvencipetoj por ĉi-jaraj projektoj kaj estonta administra subvencio komence de 2023.
– Krome, kelkaj el la elirontaj estraranoj, kiuj estas enplektitaj en la financa planado de TEJO, pretas en aliaj, malpli grandaj roloj aktive subteni la organizon en tiu kampo. Unu el niaj pluraj planoj estas okazigi donackampanjojn, kiuj eble okazos dum la UK aŭ/kaj dum la cetero de la jaro.
Kiuj estus viaj prioritatoj kiel prezidanto?
– Al mi vere gravas teni ekvilibron inter daŭrigo de la bonaj iniciatoj kiujn komencis la elironta estraro kaj novigoj kaj ŝanĝoj en TEJO en la venonta. Jen kelkaj el miaj prioritatoj:
1. Krom prizorgi ŝpareman administradon de TEJO en tempo de financaj defioj, mi planas teni la klare gravan rolon de TEJO en transiraj aferoj kiel la vendo de la Centra Oficejo kaj la finpretigo de AKSO.
2. Vere gravas ke mi kaj miaj samestraranoj komprenu pli bone niajn rolojn. Iuj kandidatoj estas novuloj en la kerna aktivularo de TEJO kaj ili bezonos gvidadon. Estante mem neeŭropano mi sentas min ”eksterulo” pri eŭropaj kaj eŭropuniaj aferoj kaj certe same sentas aliaj venontaj estraranoj, sed ni kune lernos kiel navigi tra tiu ”labirinto” por bone gvidi TEJO-n.
3. Pro mia fono de Landa kaj Faka Agado nepre ne mankos inter miaj prioritatoj la pli aktiva kunlaboro kun sekcioj por plitutmondigi la agadon de TEJO en la tempo kiam la junulara movado restariĝas el la limigoj de la pandemio.
4. Fine de majo, mi kiel estrarano pri Edukado komencis kunlabori kun la prezidantoj de ILEI kaj UEA por difini pli konkretajn planojn pri triflanka kunlaboro pri edukado. Kiel prezidanto mi estos en la plej bona pozicio por komuniki kun ili rilate ĉion kio rilatas la tri grandajn organizojn. En la pasintaj jaroj ne vere estas tia ”tripartia” kunlaboro inter TEJO, UEA, kaj ILEI, kaj mi ŝatus ŝanĝi tion.
5. Al mi vere gravas konstanta kapabligo. Se ni eĉ ene de niaj aktivulaj rondoj povus okazigi regule mallongajn kaj malpezajn trejnsesiojn rilate diversajn organizajn kompetentojn, tio estus vere bona kaj daŭripova por aktivuloj.
Nur unu el la naŭ kandidatoj por la estraro estas virino, kion vi farus por allogi pli da virinoj al gvidaj postenoj?
– Tio estas vere granda problemo kaj mi vere malĝojas pro la manko de virinaj kandidatoj. En la elironta estraro estas nur du virinoj, sed ili tre imprese faras sian laboron kaj mi bedaŭras, ke ili ne rekandidatiĝis.
– Metafore, jam estas tempo vere renovigi kaj replenigi la ”basenon” da aktivuloj funkciigante fontojn, kiujn oni ofte preteratentas. Mi parolas ĝenerale, ne nur pri virinoj, sed kun emfazo al neviroj kaj ekstereŭropanoj. Kaj ni rigardas denove niajn landajn kaj fakajn sekcioj, kaj niajn individuajn membrojn same, kiel potencialajn fontojn. Mi havas duetapan planon, kies paŝoj povus okazi samtempe aŭ ne, por realigi tion:
1. Lingva kaj organiza edukado – menciinte tiun kunlaboron kun UEA kaj ILEI ni planas reprovi okazigi grandajn enkondukajn kursojn en naciaj lingvoj (kiel okazis pri la hispana en 2020-2021), sed kun la eksplicita celo engaĝi la lernantojn en la movadon (ĉar antaŭe oni ne havis tian celon). Aliflanke, mi jam parolas kun la komisiono pri Aktivula Trejnado, ke ili okazigu retajn, pli fokusitajn trejnadojn, kiujn ĉeestas estraranoj de landaj kaj fakaj sekcioj kaj eventuale ankaŭ individuaj membroj por pli bone kompreni la laboron en la junulara movado. Bonas ankaŭ havi regulajn, retajn kunvenojn eĉ neformalajn pri la laboroj de virinoj ene de TEJO kaj siaj profesiaj vivoj, en kiuj ili havos liberan, sekuran spacon interŝanĝi bonajn praktikojn.
2. Varba agado – ĉi tie klare rolas la Komisionoj pri Talento kaj Egaleco de TEJO, kiuj bedaŭrinde ne povis multe aktivi en tiu ĉi mandato. Mi esperas revivigi ilin en la venonta kaj taski al ili, ke ili kreu formularon, dissendotan al individuaj, asociaj kaj aligitaj membroj, en kiu ili povos klare elekti, en kiuj komisionoj aŭ interesgrupoj membri kaj aktivi. Ni krome jam planas dum la Junulara Movada Foiro (dum la IJK), kunorganizata de mi cetere, ke ĉiu komisiono kaj interesgrupo havu propran tablon por varbi homojn. Kaj en novembro ni planas okazigi Retoson, kiu pruvis esti fonto de novaj virinaj aktivuloj en 2021 kaj espereble denove estos. La fina celo estas havi pli da aktivuloj kaj inter ili, espereble, pli multe da virinoj.
Kiuj estas la plej grandaj fortoj kaj malfortoj de TEJO?
– La plej fortaj punktoj de TEJO:
- ke ĝi sufiĉe rapide alkutimiĝis kaj adaptis sian agadon malgraŭ la pandemio (en la reglamentoj kaj praktike) kaj okazigis vere ekzemplajn agadojn, kiujn ne ĉiuj organizoj en tiel granda skalo povis realigi (ekz. Retoso, IJK 2020 & 2021), kiuj ankaŭ estis pli inkluzivaj;
- ke aperas novaj generacioj de aktivuloj kaj estas transdono de scioj (ekzemple, estis deko da novaj TEJO-trejnistoj danke al Trejnu Novajn Trejnistojn organizita de JEFO en junio);
- ke ĝi lernigas homojn pri tre valoraj konceptoj de demokratio, tutmonda civitaneco, homaj rajtoj, ktp.
– La plej malfortaj punktoj de TEJO:
- ke daŭre aperas la samaj vizaĝoj en kelkaj ŝlosilaj roloj kaj rondoj, kelkaj el kiuj baldaŭ eliros la TEJO-aĝon (aŭ eĉ jam eliris)
- ke kelkaj ŝlosilaj funkciuloj ne konscias pri movadoj ekster Eŭropo kaj prifajfas ilin (eĉ ne klopodas pli multe scii pri tiuj movadoj)
Intervjuis Robert Nielsen
Nedeziro de virinoj esti kanditatoj estas normale. Se ili volos esti, tia situacio ankaŭ estos normale. Virinoj ne devas elektiĝi nur pro ili estas virinoj, ĉar tio malutilos. Kandidatoj devas elektiĝi pro tri aferoj: ilia deziro, iliaj spertoj kaj iliaj scipovoj. Tial mi ne opinias, ke tiu situacio estas problemo.
La nomo Stalin ne plu aktualas. Pli modernus Putin.
Mi ne kredas tiun parton, ke li ricevis nomon Stalin hazarde au des pli sxerce. Neniu donus tian nomon al sia filo sen kialo. Kaj ecx se tio okazus, li povus simple ne uzi sian mezan nomon publike.
Krome sinjoro Stalin ecx ne kasxas la fakton ke li ja estas aktiva maldekstrulo. Kaj Esperanta movado certe jam havas tro multe de tiuj.
Ekzemple, cxu vi scias la mezan nomon de la Usona eksprezidanto Obama? Certe vi gxin ne ofte audas publike, cxu ne?
Se vi ne kredas la rakonton, mi persone tute bonvenigas vin viziti la tombon de mia patrino kaj demandi al ŝi persone, kial ŝi donis al mi tiun nomon.
Estu certa, sinjoro Stalin – mi vizitis multegajn tombojn de Orienta Eŭropo ĝis Mezazio. Kaj multaj de ili flustris vian nomon.
Kio ajn estis via sperto kun Sovetunio, ne enmiksu min en viajn personajn aferojn. Kaj certe ne pretendu scii pli pri iu, kiun vi eĉ neniam antaŭe renkontis. Pli ol maldekstruloj, estas tro da homoj en Esperantujo, kiuj sentas ke ili scias pli ol aliaj kaj ke ili devas havi komenton pri ĉio. Mi planas daŭre uzi mian duan nomon kaj neniu via opinio ŝanĝos mian decidon.
Mi ne volis kritiki vian nomon – tion mi certe ne rajtas. Mi nur konstatis ke plu modernus Putin ol Stalin koncerne nomon de krimulo el Sovetunio. Interesa estus diskuto chu Stalino vere estis maldekstrulo. Kaj sekve: kio signifas ghenerale esti maldekstrulo? Putin certe estas fashisto kreskinte en (maldekstra?) Sovetunio.
S-ro Schwaiger, vi devas lerni unu lecionon de nuntempa politiko – oni NENIAM pardonpetas al la maldekstremuloj. Ili ne pardonos vin en iu kazo, rigardu la negativajn vocxdonojn sub viaj (kaj ankau miaj) komentoj.
Eble la negativaj voĉoj ŝuldiĝas ne al dekstremo aŭ maldekstremo de legantoj sed al la fakto, ke legantoj (prave aŭ malprave) opinias la komentojn absurdaj, nenecesaj, malmoderaj, malraciaj kaj/aŭ eksterlimaj.
Francisco Javier Moleón, Unu ulo ŝajne trovis vian komenton “absurda, nenecesa, malmodera, malracia kaj/aŭ eksterlima” 🙂
Ĉu eblus ĉesigi tiun absurdan diskuton ? Neniu homo mem elektis sian antaŭ-nomon. Ĉu vi pensas ke plene kontentas geknaboj kiuj nomiĝas Dolores, Desdemona, Cruz, Danger aŭTristess ? Tamen tion elektis iliaj gepatroj, foje iom hazarde, kaj la nomo estas nun parto de ilia familia historio.
En Francio, iuj nomoj povas esti rifuzitaj de administracio. Ĉar iuj intencis bapti sian idon Nutella, Ikea, Anal aŭ Prince-William…. En Afriko kaj Azio longe estis laŭmodaj iuj antaŭnomoj el eŭropa historio : simple ĉar ili sonis ekzotike belsonaj kaj moderne okcidentaj. Sed pri la historia signifo de tiuj nomoj homoj havis malprecizan percepton. Same kiel en okcidento ni ne vere scias kiun simbolan valoron havas la antaŭnomoj Kriŝna aŭ Wen ge (kultura revolucio). En Afriko antaŭ kelkaj jardekoj estis ŝatataj Fetnat, Dieu aŭ Napoleon…
Mi do sugestas ke ni ne ĉion misku, ke ni flankenmetu la ĝeneralajn diskutojn pri Stalino kaj pri maldekstruloj en Esperantujo kaj bondeziru al s-ro Garrido la necesan energion por plenumi la defian taskon gvidi TEJO en la nuna momento.Dankon!
Permesu al mi unu lastan demandon. Ĉu vi estus same tolerema pri publika uzo de ies meza nomo, se ĝi estus ne “Stalin”, sed la nomo de tiu alia amasmurdisto de la 20-a jarcento. Nu vi scias, tiu komencanta per la litero H.. Kaj plu – persono kun tiu nomo volus gvidi internacian organizon, kaj inter aliaj landoj okaze viziti.. nu Israelon, kial ne? Kaj eĉ plu – imagu, ke tiu persono senhezite agnoskus esti aktiva dekstrulo!
Feliĉe tiu estas via lasta demando! Mi eĉ ne deziras scii el kiu esenca teorio vi deduktas, ke homoj kiuj ricevis (do ne elektis) iun nomon estante maldekstruloj devige estas stalinistoj kaj kiam dekstruloj naziistoj? La mondo estas iom pli varia kaj kompleksa ol vi supozas. Ĉu vi konsideras ke ĉiuj kiuj portas la nomon Christian estas fanatikaj kristanoj? Kaj tamen tiom da murdoj estis plenumitaj nome de Kristo, Stalino kaj Hitler.
Li certe povis elekti ne uzi la mezan nomon publike (ĝuste kiel jam menciita s-ro Obama), kaj tiam ni ne havus ĉi tiun diskuton.
Kaj mi neniam diris, ke li ja estas stalinisto (mi esperas, ke ne!) – nur rimarkis la fakton ke li mem diris esti maldekstremulo.
Fine ni ne forgesu ke ni parolas ne pri s-ro Garrido persone, tamen pri lia ebla estrado de unu el la plej gravaj organizoj de Esperantujo. En tiu posteno li certe devos renkonti homojn el la meza kaj orienta Europo. Kaj tie la nomo Stalin ĝis nun estas sufiĉe polemika.
Estimata samideano,
vi forgesis mencii aliajn gravajn amasmurdistojn, ekz. Mao Zedong…
Ĉu vi vere opinias, ke iu ĵurnalisto el Panamo ne rajtas lerni esperanton kaj estri esperantistan asocion, same kiel li ne povas krei konton en la kutimaj sociaj retoj F** kaj T**?
https://elpais.com/tecnologia/2020/02/14/actualidad/1581695530_280241.html
Iu rajtas provi iĝi estro de iu organizo. Kaj la anoj povas akcepti aŭ ne akcepti la kandidaton laŭ kiuj ajn kriterioj ili elektas. Kaj la nomo de la kandidato certe povas esti unu el tiuj kriterioj. Mi persone neniam eĉ estus en unu ĉambro kun persono, kiu senhezite nomas sin same kiel la plej grandaj aĉuloj de nia historio, inklusive “Stalin”, kaj ankaŭ la H-nomon, kiun mi eĉ ne volas skribi ĉi tie. Kaj mi certe neniam rilatus al la organizo kun tiel nomata gvidanto.
Mi komprenas, ke neniu elektas sian nomon denaske, tamen plenkreskuloj povas ŝangi ĝin entute, aŭ almenaŭ modifi unu-du literojn por soni malsame de iu nedezirata vorto. Speciale, se temas pri la meza nomo, kiu ofte eĉ ne devas aperi en dokumentoj aŭ publikaj cirkonstancoj. Kaj minimume – se pro iu kialo ĉi tio ne eblas – mi atendus, ke tiu persono montros, ke li komprenas la situacion, kaj iom distancus sin de la maloportuna samnomulo.. Kaj dumtempe, nia sinjoro Stalin faris nenion tian – eble eĉ male.
Ŝajnas al mi, ke esperantisto devus kompreni, ke la rilato al sia propra nomo estas ne nur intima afero, sed ankaŭ afero ege rilata al la kulturo de ĉiu homo. Eĉ senkonsidero de la nomo mem, eŭropano kaj filipinano ne havas la saman rilaton al sia nomo, simbole, tradicie, praktike, socie, religie. Eĉ ene de Eŭropo, sameo kaj eŭsko, ekzemple, ne same rilatas al sia persona nomo.
Vi do, kiel esperantisto, ne rajtas, ja ne rajtas morale, postuli de alikulturano, ke li havu tian aŭ alian sintenon rilate al sia nomo. Tio estas manko de respekto ne nur al la homo, sed al lia tuta gento kaj nacio.
Tial vi devas toleri tion, kio ne estas tolerebla en viaj litovaj kulturo kaj historio, de juna filipinano kiu havas alian kulturon. Se li postulus la Litovan naciecon estus tute pravigeble postuli de li nomŝanĝon. Sed li kandidatas nur por estrarano de multkultura internacia organizaĵo, kiel juna filipinano, kun sia propra kulturo.
Krome, nomi lin S-ro Stalin estas, laŭ via vidpunkto, insulta esprimo, li ne estas S-ro Stalin, do bonvolu nomi lin S-ro Garrido aŭ Alberto Stalin.
Mi “devas” nenion. Kaj mi “rajtas” skribi kion ajn mi volas, dum la moderantoj de ĉi tiu retejo permesas – ĝuste kiel vi. Do havu vian moralisman predikadon al si mem.
Vi pravas, neniu “devas” provi kompreni aliulojn, kaj ĉiuj “rajtas” esti etmensa, maltolerema kaj malĝentila.
Pardonu mian maltaŭgan komenton kaj bone ĝuu la vivon.
Ĉi tiu forumo devus esti bonega ilo por demandi al ASG pri pliaj detaloj de liaj projektoj, doni respekteme retrokuplon (ĉu pozitiva, ĉu negativa) aŭ eĉ oferi helpon. Eventuale por taksi la taŭgecon de lia vivresumo por estri TEJO-n, kvankam tio ne havus senson: li ja havas longegan sperton en la movado kaj loknivele kaj internacie (eble neniu TEJO-ano de lia aĝo traveturis tiel riĉan padon). Sed nu, ĉiuj komentoj (kelkaj ege agresemaj) rilatas al lia dua nomo… Tiel ja neniu havos emon preni respondecojn en la esperantistaro.
Bonŝancon, Albert! Estos plezuro por mi iel fari mian etan kontribuon al tiom grandaj projektoj!
Albert Stalin Garrido, vi estas brava. Mi gratulas al via kandidatiĝo ĉe TEJO!
Mi kredas vian rakonton pri via meznomo. Fakte, kiel emerita komercisto vizitinte multajn lokojn, mi ne admiras, kiam mi vidas markon Esperanto surstrate, kio rilatas kun nia lingvo. En Ĉinio ĝenerale oni ne konas la eŭropajn vortojn, kaj kutime prenas tian markon ĉu voĉbela aŭ ne. Same en Ulanbatoro mi vidis la kafejon Esperanto, kaj ĝin eniris, sed la mastrino tute ne scias, kio estas Esperanto, rakontante ke hazarde en Koreio ŝi vidis kaj kopiis la markon. Alie, Stalin laŭ la ĉina fonetika skribo estas Si Da Lin(斯大林)
Mi deziras al vi multe da bonŝanco kaj sukceso, Albert!
Tamen komprenu, ke TEJO troviĝas en granda krizo. Mi vidis, ke seminarioj ne povas okazi ĉar ne estas sufiĉe da partoprenantoj, kio jam estas ege serioza (tio neniam okazis kiam mi estis junulo…tiam oni maltrafis la ŝancon partopreni en seminario pro tro da aliĝantoj, se oni ne sufiĉe frue aliĝis….
Mi ankaŭ vidis ke la tutan nunan jaron ne aperis Kontakto. Kio okazis?
Junuloj pagas membrecon aŭ abonon kaj poste ne ricevas je kio ili rajtas…ĉu tio ne estas la plej rapida vojo al perdo de membroj?
Koncentriĝu pri la bazo, zorgu, ke junuloj el plej diversaj tavoloj de la socio interesiĝu pri kaj eklernu Esperanton (kaj poste aliĝos al TEJO).
Oficialaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj estas belaj surpapere, sed ne faros pli da E-istoj.
Ne akceptu ke perdo de membroj estas “sekvo/malfacilaĵo de la moderna tempo”, kion la malkompetenta estaro de UEA uzas por kamufli sian malkompetentecon.
Se oni havas ion por oferti, homoj interesiĝas kaj volas esti membro.
Restu prezidanto almenaŭ du jarojn, en unu jaro oni ne povas multe atingi.
Pri via nomo, tio estas via afero kaj mi ne volas vere enmiksiĝi, mi nur volas diri: Eble indus iomete klopodi kompreni la reziston kontraŭ via dua nomo en iuj landoj – negrave, ke viaj gepatroj elektis tiun nomon sen vere scii pri Stalin.
Ĉar ĝi estas via dua nomo, vi povus, kaj eble ankaŭ estus saĝe, ne tro uzi ĝin en internacia agado, vi mem jam rimarkas reziston ĉe homoj. Kaj mi diras tion kiel okcident-eŭropano, kiu neniam vivis sub komunisma reĝimo. Mi tamen iom komprenas la sentemon en orienteŭropaj landoj.
Agadi en internaciaj rondoj ankaŭ iom postulas kompreni tiajn sentemojn, eĉ se ene de (en tiu ĉi kazo) orienteŭropaj landoj ne ĉiuj pensas same pri la afero.
Sed nenion mi volas altrudi al vi, nur pensigi. Mi ankaŭ komprenas vian opinion, ideala por ĉiuj kontentiga solvo ne ĉiam ekzistas…