UEA devus pli klare kondamni la militan agreson de Rusio kontraŭ Ukrainio. Tion opiniis pluraj partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio. Pro la politika situacio neniu el la aliĝintaj rusianoj povis ĉeesti la aranĝon.
Kun 263 aliĝintoj el 31 landoj la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klaipėda (Litovio) estis la unua granda tutsemajna Esperanto-aranĝo en la nuna jaro. Ĝi daŭris de la 9-a ĝis 17-a de julio, kaj efektive venis ĉirkaŭ 200 partoprenantoj. Pro la politikaj cirkonstancoj, neniu el la 13 aliĝintaj rusoj sukcesis veni.
Dum la akceptado, multaj kongresanoj malĝojis pro du aferoj: eĉ tiuj, kiuj jam antaŭpagis ĉion, devis krompagi ankoraŭ 20 ĝis 30 eŭrojn pro la kreskinta inflacio, kaj ĉirkaŭ duonon de la kongresanoj oni loĝigis 4 km for de la kongresejo. La buskunligo estis sufiĉe bona, sed malfacilis trovi informojn pri linioj kaj akiro de semajna bileto.
Okazis tre interesaj prelegoj de renomaj prelegantoj. Antaŭtagmeze aŭdeblis kutime esperantologia prelego de prof. Ilona Koutny, prelego pri spacteleskopoj de prof. Amri Wandel kaj prelego pri interkultura kompetento aŭ alia temo de prof. Duncan Charters. Multaj kongresanoj bedaŭris, ke la prelegoj de Koutny kaj Wandel estis ĉiam samtempaj.
Aparte entuziasmiga (kaj danciga) estis la koncerto de Sepa kaj Asorti, sed menciindas ankaŭ koncertoj de Georgo Handzlik, Saŝa Pilipovic, Anjo Amika kaj Mikaelo Bronŝtejn (kiu partoprenis nur per Zoom, dum Sergeo Straŝnenko kantis liajn kantojn surloke). Tre ridigis la ĉeestantojn la kabaredo „Mi diros al vi sekrete“ de la teatro „Verda Banano“, prezentita de Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipovic.
Post la oficiala vespera programo oni ofte kunvenis por ankoraŭ kanti kun gitaro – precipe la „orajn kantojn“ el Rusio.
Estis preskaŭ ĉiam tre agrabla, ofte suna, sed neniam tro varma vetero. Tio helpis al sukcesaj ekskursoj, ekzemple al la Kurŝa Terlango kaj al la delto de la rivero Nemuno. Sed BET-anoj ankaŭ multe ekskursis memstare en etaj grupoj. Estis tre facile atingi belegajn strandojn sur la Kurŝa Terlango (kiuj estis multloke preskaŭ senhomaj) aŭ ĉe Palanga (kie abundis turistoj).
Resume, tiu ĉi unua vere granda Esperanto-aranĝo en orienta Eŭropo de post la pandemio estis ege sukcesa, pro interesa programo, belegaj koncertoj, agrablaj ekskursoj kaj bonega etoso. Unu kongresano konstatis post la reveno, ke li infektiĝis de kronviruso. Ni esperu, ke li restis la sola.
Fortajn emociojn dum BET vekis la diskuto ”UEA hodiaŭ: demandoj kaj respondoj“. Ĝin enkondukis la du ĉeestantaj estraranoj de UEA, Duncan Charters kaj Amri Wandel. Ili parolis mallonge pri aktualaj defioj de UEA kaj menciis aparte la vendon de la domo en Roterdamo – kaj la sintenon de UEA al la milito en Ukrainio.
De tiam, la kunveno traktis nur tiun ĉi duan punkton. Kvar el la ĉirkaŭ 30 ĉeestantoj esprimis fortan malkontenton pri la deklaro de UEA de la 27-a de februaro, laŭ kiu UEA ”ne prenas politikajn poziciojn, krom pledi por la justeco de egalrajtiga internacia komunikilo“.
Sinsekve Ulrich Matthias (germana aktivulo), Povilas Jegorovas (prezidanto de Litova Esperanto-Asocio), Tuomo Grundström (estrarano de Esperanto-Asocio de Finnlando) kaj Świętosław Fortuna (estrarano de Internacia Jurista Esperanto-Asocio) esprimis la fortan deziron, ke UEA klare kaj decide kondamnu la agresan militon de Rusio kontraŭ Ukrainio.
Jegorovas, kiu dufoje alparolis kaj vidis en la sinteno de UEA indiferentecon pri homaj rajtoj, ricevis fortan aplaŭdon de la ĉeestantoj – kaj eĉ subtenon de estrarano Amri Wandel, kiu tamen atentigis pri tio, ke UEA tute ne estas indiferenta pri la milito.
Charters klopodis defendi la ”neŭtralecon“ kaj atentigis pri iu ”dua deklaro de UEA“, kiu aperis kelkajn tagojn post la unua. Sed montriĝis, ke tiu ĉi ”dua deklaro“ ne estas konata al la ĉeestantoj, kaj ke li celis per tiu esprimo nur la enkondukajn vortojn de gazetara komuniko de la 5-a de marto pri “Helpo-servo de UEA kaj TEJO”, kiu parolas pri “kondamnataj militaj agresoj”.
Kiel lasta kontribuanto, Jozef Reinvart, estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio, subtenis Charters en la opinio, ke, se oni kondamnas unu militon, oni devus kondamni ankaŭ ĉiujn aliajn militojn en la mondo.
Jam post la kunveno Duncan Charters ricevis kritikon ankaŭ de alia flanko: en la ĉiutaga BET-gazeto ”Lumturo“ la BET-anino Dalia Pileckienė riproĉis al li troan atenton pri ”flankaj opinioj“, tiel ke ”oni ne devas miri pri la lastatempa krizo en la organizo ĝenerale“.
Laŭ ŝi, la demando pri la sinteno de UEA al la milito en Ukrainio ”vere interesis nur kelkajn personojn (2-3), sed la aliajn interesis ankaŭ onta strategio de UEA“.
Ulrich Matthias
Se UEA kondamnus la militan agreson de Rusio, ĝiaj rusaj membroj povus esti leĝe persekutataj laŭ la nova leĝo pri rilatoj kun eksterlandaj organizaĵoj. Per ĉi tio mi tamen ne sugestas, kion UEA fine devus fari aŭ ne fari.
Vi certe pravas, sed mi suspektas, ke la rusajn membrojn de UEA oni povas persekuti sendepende de tio, kion UEA diras, se iu aŭtoritatulo en Rusio tiel volas.
Vi certe pravas, sed mi suspektas, ke la rusajn membrojn de UEA oni povas persekuti sendepende de tio, kion UEA diras aŭ ne diras, se iu aŭtoritatulo en Rusio tiel volas.
Tuomo Grundström ne estas sekretario de Esperanto-Asocio de Finnlando, sed ordinara membro de la estraro de EAF.
Plejmulto ne povas imagi kio okazas en Rusio. Jen, por ekzemplo: antaŭ dek unu tagoj (la 8-an de julio 2022) sesdekjara moskvano Aleksej Gorinov estas kondamnita al sepjara enprizonigo nur pro tio ke li nomis la tiel nomatan «specialan operacion» milito.
Imagu do, kio povas sekvi en Rusio, se UEA kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj kritikos agojn de Kremlo. Povas okazi, ke Esperanto denove iĝos en Rusio danĝera lingvo.
Mia persona retejo havas tri lingvajn versiojn: angla, Esperanto, rusa. Kaj mi klare skribas tie ke mi scias Esperanton. Ankaŭ mia sinprezento en mia paĝo en Mastodon estas trilingva. Mi ne deziras trafi al prizono; ĉu do mi bezonas urĝe kaŝi la fakton ke mi scias Esperanton?
Nelonge post la atako de Rusio kontraŭ Ukrainio la SAT-Plenumkomitato kaj la Organiza Komitato de la neokazonta SAT-kongreso en Moskvo prezentis deklaron, en kiu aperas jenaj vortoj: Ni kondamnas la teruran agreson de la nuntempa registaro en Rusio kontraŭ la ukraina popolo. Ni subtenas la kontraŭmilitan movadon en Rusio, kaj esperantistojn, laboristojn, studentojn kaj popolojn en la mondo, kiuj helpas civilulojn en Ukrainio.
En SAT membras multaj esperantistoj el Rusio (cetere, inter ili troviĝas homoj, kiuj publike deklaris sin kontraŭ la milito, sed ankaŭ tiuj, kiuj apogis la tiel nomatan specialan operacon). Kiom el ili estis arestitaj? Mi imagas, ke la nombro estas ronda nulo.
Sed rimarku, ke nur ĵuse en Rusio estis akceptita la nova leĝo, laŭ kiu estas krimo havi kontakton kun eksterlanda aŭ internacia organizaĵo, kiun la rusaj aŭtoritatoj rigardas iel kontraŭ-rusia. Kompreneble neniu vere scias, kio estas permesata aŭ malpermesata; ĝuste per tiu neantaŭvidebleco oni timigas la rusojn por ke ili silentu. La subpremado en Rusio estas jam klare pli forta ol en la komenco de la rusa agreso – ke ĝis nun neniu esperantisto estis arestita, ne pruvas ion.
Tiu argumento estas plene absurda. Ĉu ”longa brako” de Moskvo decidu, kion E-organizoj rajtas diri aŭ ne diri? Ĉu E-organizoj prefere silentu, ĉar rusaj geesperantistoj povus enmalliberejiĝi dum ukrainaj samideanoj vivas sub mortominaco? Tia pensmaniero estas absolute frenezaĵo.
Jen alia pruvo de la morala kompromitiĝo de UEA: Anstataŭ maldungi la redaktorojn en Moskvo kie pluraj leĝoj minacas la liberan esprimon (interalie se temas pri la ukraina milito, pri GLAT-aferoj…) UEA plu uzas iliajn servojn dum la oficistoj de la Centra Oficejo, en libera lando, ĉiuj maldungiĝis.
Mi neniel celas la rusajn redaktorojn persone, sed tiu ĉi situacio denove montras, ke UEA ne nur historie (la UK en nazia Germanio) sed ankaŭ nuntempe elektas ne kondamni la plej aĉajn, kondamnindajn reĝimojn.
MIa argumento ne povas esti “absurda”, ĉar ĝi ne estis argumento. Kiel mi skribis en la komenco de la diskuto, mi ne celas sugesti, kion UEA devus fari aŭ ne fari. Mi simple deziris demandi, ĉu la situacio de la esperantistoj en Rusio povos eventuale iĝi minacata pro la nova leĝo.
Vere kredindan respondon al tio kredeble povas doni nur juristo kun bona kono de la aktuala situacio en Rusio, sed mi supozas ke la aktuale plej danĝera lingvo en Rusio estas la Rusa. Oni ne estas punata se oni malfavore prezentas la landon al eksteruloj; oni sankcias tiujn kiuj esprimas opozician opinion al siaj samlandanoj. Almenaŭ dum la milito oficiale restas “speciala operaco”, mi dubas ĉu la aŭtoritatoj reagos eĉ al denunco de Esperantisto fare de alia Esperantisto, krom se temus pri disvastigo de informoj al multaj homoj en la Rusa. La nuntempa reĝimo havas tute alian indiferentan rilaton al eksterlanda opinio ol dum Sovetaj tempoj, kaj ne konsideras la Esperantomovadon kiel propagandilon kiun oni devas forigi se malbone funkcias.
Ĉiuokaze, eĉ se Rusio sukcese finus sian “operacon”, estas nepenseble ke ĝi povus gajni la postan pacon. Tio estas tiel absolute klara ke neniu povis imagi ke Putin ne komprenis tion. Tial la milito venis kiel surprizo, kvankam Putin reale deklaris ĝin jam la 12-an de Julio 2021. Imagu se UEA avertus pri tiu militdeklaro en unu el siaj gazetaraj komunikoj. Ni pretendas esti seriozaj pri lingvaj kaj etnaj aferoj, do tia publika atentigo estas tasko de UEA.
> Tio estas tiel absolute klara ke neniu povis imagi ke Putin ne komprenis tion.
Putin havas problemon, kiun havas multaj aŭtokratoj: neniu kuraĝas kontraŭi lin, neniu povas diri ke li eraras. Oni ripetas al li tion, kion li mem diras kaj pensas, kaj sekve eraroj kaj miskomprenoj ne estas korektitaj, sed plifortigitaj.
Kie oni kutimas pensi pri la konsekvencoj de siaj militoj, oni kutimas ne komenci ilin. Ankaŭ en demokratiaj landoj povas esti problemo ke la regantoj troviĝas en eĥoĉambro kie iliaj antaŭjuĝoj estas konstante konfirmataj.
Vi skribis:
”Se UEA kondamnus la militan agreson de Rusio, ĝiaj rusaj membroj povus esti leĝe persekutataj”
Tio ne aspektas kiel demando al mi. Sed bone, ni ne vortludu, ni akceptu, ke vi estas la scienca, ”neŭtrala” observanto, ĉu tiel mi bone vortumas vian rolon?
Do se ni uzu la pli neŭtralan vorton ”observo” anstataŭ ”argumento” ni povas konstati, ke ankaŭ tiu estas absurda: Ja eventualaj leĝaj persekutoj de rusaj e-istoj ne estas sekvo de kondamno de la rusa murdado kaj detruado en Ukrainujo fare de E-asocioj sed sekvo de leĝo farita de la nedemokrata rusa reĝimo.
Mi parolas pri E-asocioj, ĝenerale – UEA jam estas kadavro neniel plu grava, ne en Esperantujo kaj eĉ malpli ekster nia Esperantujo.
Cetere, kiom ajn mi surpriziĝis pri la subtenantoj de la milito inter (rusaj sed ne nur) esperantistoj, mi eĉ pli surpriziĝis kaj fieras pro kelkaj unuopaj samideanoj rusaj, kiuj kuraĝegis publike deklari sin kontraŭ la milito.
Ne, mi ne estas neŭtrala observanto. Mia koro sangas pro tio, kion Rusio faras en Ukrainio, kaj mi forte malestimas Rusion kaj la plimulton de la rusoj. Min ankaŭ zorgigas la estonta sorto de Esperanto en Rusio, sed tio estas multe malpli granda doloro. Mi tamen vidas, kiel la subpremado kreskas en Rusio, semajnon post semajno. Ĝis nun nenio minacis esperantistojn tie pro ilia esperantisteco, sed mi povas imagi kelkajn scenarojn, kiel tio povus okazi; kaj mi esperas, ke mia timo estas vana.
Certe UEA estas danĝere proksima al kompleta sensignifeco. Sed kiel oni reformu ĝin tiel ke estonte ĝi deklaros sin ne nur kontraŭ militoj, sed ankaŭ kontraŭ militdeklaroj? Ĉu vi havas planon?
“Oni” ne reformas UEA, Jens… oni (t.e. Komitato kaj estraro) nur detruas (“detruis” verŝajne estas pli korekta). UEA ne pereas, sed jam pereis, aŭ, se vi volas, fariĝis malsanulo enkomatiĝinta, nur vegetanta.
Cetere, la situacio de TEJO ne estas multe pli bona:
Mi hieraŭ malkovris, ke Kontakto, la magazino de la junularo tiun ĉi jaron ankoraŭ tute ne aperis… imagu! Junuloj pagas membrecon atendante revuon kaj ricevas nenion… la plej bona maniero por malvarbi membrojn kaj neniam plu revidi ilin! Kia amatorismo…
Same, TEJO volis organizi du seminariojn dum la ĉi-jara IJK kun subvencio de eŭropaj instancoj. Oni ne sukcesis trovi sufiĉe da partoprenantoj…dum kiam mi estis junulo, tiaj seminarioj ĉiam rapide pleniĝis.
Kialo, kompreneble, same kiel ĉe UEA, estas la mankanta sed necesa membrobazo.
Kaj oni ne plendu pri “ŝanĝantaj tempoj” kaj neceso de “modernigo” kiujn la estraro de UEA nun uzas kiel preteksto por ruinigi la asocion: Ne, kulpas la plena neglekto de “ordinaraj” membroj kaj absoluta malkapableco de kaj Duncan Charters kaj Fernando Maia gvidi internacian organizon.
Pri la komitato de UEA, eksmoda fosila organo, ni eĉ ne parolu.
Kadre de tio, “politika polemiko” estas nur unu el multaj misoj.
Tamen, por respondi al via demando: Kulpas la statuto de UEA. Ĝi diras, ke UEA estas neŭtrala, tamen diras ke homaj rajtoj estas “esencaj”. Kompreneble estas kontraŭdiraj deklaroj: oni ne povas diri, ke homaj rajtoj estas gravaj kaj samtempe resti neŭtrala. Eble tio funkciis en iu pratempo, nuntempe certe ne plu.
UEA ne plu estas savebla, ĉar gividata de homoj plene nekompetentaj por la tasko, kaj en proksima estonto tio ne ŝanĝiĝos: Anstataŭ kompreni, ke ili estas malkapablaj savi la asocion, ili simple daŭrigas.
Tamen, se oni demandus al mi kion fari, mi dirus: reiru al la bazo: Reokupiĝu pri la lingvo mem kaj ĉio ligita kaj zorgu pri la membraro. Forstreku ĉian politikon de la agendo. Koncentriĝu denove pri kernaj taskoj, ofertu ion palpeblan, kelkajn indajn produktojn kaj servojn al la membraro.
De organizo strikte lingva oni ne atendas, ke ĝi okupiĝu pri politiko kaj kondamnoj de militoj.
La agado de Kremlo jam estas kritikita de aliaj Esperanto-organizaĵoj. Ekzemple TEJO deklaris: ”La milita agado fare de la registaro de Rusio kontraŭas niajn idealojn pri demokratio, tutmonda paco kaj interkompreniĝo; ĝi estas danĝera malrespekto de la fundamentaj homaj rajtoj. Tial ni decidis ne silenti pri ĝi.” Se vi atente tralegos la artikolon, vi rimarkos, ke (kiel montriĝis fine ankaŭ en la diskuto en BET) eĉ UEA jam publike parolis pri ”kondamnataj militaj agresoj”.
La menciita danĝero do devus ĉiukaze jam ekzisti. Sed mi esperas, ke ĝi ne estas tro granda. Ja estas tute normale, ke ”okcidentaj” ŝtatestroj, civitanoj kaj asocioj decide kondamnas la militon.
Rigardu mian respondon al Przemysław ĉi-supre.
Pardonu, sed al mi estas ege malfacile senti zorgon pri via trilingva blogo.. Dum en Ukrainio ili detruas tutajn urbojn per artileria kaj raketa bombado.
Konsentas tiu ĉi E—o kun k Duncan Charters k Ganliel Fiŝkin.
UEA simple fariĝis mizera, malmorala organizo ne plu inda reprezenti Esperanton, jen la bedaŭrinda vero.
Se UEA eĉ metis la proprajn longjare servintajn oficistojn surstraten sen iu ajn bezono kaj eĉ volis ne pagi por pensioj, ĉu oni povas atendi, ke ĝi eĉ sekundon zorgas pri malproksimaj homoj eĉ ne esperantistoj? Ni ne trompu nin mem.
La 28a de junio estis la lasta labortago de Clay Magalhães kiel la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, sed eĉ ne dankvorto de UEA aperis por homo ĉiam tiel afable kaj bonkore servinta la esperantistaron.
Estis eksdirektoro Osmo Buller, kiu proprainiciate verkis etan artikolon, kiu publikiĝis en La Ondo de Esperanto, sed nenia oficiala komuniko de UEA.
La organizo vere morale putras.
Shokante jenaj vortoj de Aleksandr Lebedev sur la oficiala retpagharo de REU (
https://reu.ru/informoj/eo/342 ) pri la 9-a de majo:
“… Gloron al la granda Soveta Lando, por kiu ili batalis, kaj al la soveta ruĝa standardo, kiu kondukis nian armeon kaj estis hisita en Berlino! Ni, nun vivantaj, estu indaj heredantoj de la prauloj, kaj, rebatante nuntempajn defiojn, ni kune faru Rusion same forta kaj nevenkebla, kia estis nia granda historia Patrujo.”
Che la hisota flago de la indaj heredantoj de la prauloj CERTE ne temas pri verda , pacpromesanta flago kun kvinpinta stelo!
””Domaĝe, ke UEA nur en la oka jaro de la milito en Donbaso rememoris pacon. Dum tiu tempo, la nazioj de Okcidenta Ukrainio mortigis 15,000 virinojn, la maljunulojn kaj infanojn de Donecko kaj Lugansk.” Pri tiuj vortoj de la rusa ĉefdelegitino Svetlana Smetanina al la ĉefdelegito de UEA por Latvio en Facebook atentigis komitatano Osmo Buller.
Komitatano Buller petis la eksigon de la rusa ĉefdelegitino:
”Ŝia elpaŝo tamen estas tute ne akceptebla por funkciulo de UEA, pro kio mi postulas, ke la Estraro esprimu al ŝi malkonfidon (Regularo pri Delegitoj, art. 7.2) kaj nuligu ŝian ĉefdelegitecon”
Ĉar la estraro ne reagis, komitatano Buller – post subtenoj de aliaj komitatanoj – rememorigis pri sia peto, post kiu Kadar, la sekretaria servanto al la estraro nur reagis:
”La Estraro tute ne ignoras vian mesagxon (…) la nuna Estraro ne plu kunsidos antaux la UK”…
Evidente tiel skandaleca reago de landa ĉefdelegito supozigas tujan reagon.
Tamen, gesinjoroj, ne en la ”neŭtrala” UEA.
En UEA, laŭ la itala komitatano Corsetti ”ĉiu rajtas havi sian opinion pri faktoj kaj okazaĵoj kaj neniu havas la monopolon pri pravo. ni restu monda plurisma asocio”…
Do dum UN kondamnas Moskvon, la estraro de UEA ne sentas la bezonon tuj reagi al la naŭzegaj eldiroj de la rusa ĉefdelegitino.
Gesinjoroj, la historio ripetas sin: UEA pasintece ne distanciĝis de la nazioj, nun UEA lasas spacon al la nazioj (inter kiuj eĉ iuj esperantistoj) de Rusujo.
Kaj la homoj respondecaj, prezidanto Duncan Charters, vicprezidanto Fernando Maia, baldaŭ denove elektiĝos.
Miaj vortoj de ”ordinarulo” ne havas multan valoron, sed tamen mi volas diri, ke mi ne renkontis multajn homojn same decajn kiel Osmo Buller, kaj en Esperantujo, kaj ekster nia verda mondo.
Pro respekto al li, mi ne komentos lian suban mesaĝon el la komitata listo.
Jen lia mesaĝo:
Estas seniluziige partopreni en sia lasta semajno kiel komitatano diskuton kiel tiu ĉi, kiu dolorige atestas pri tre limigita kaj mallarĝa pensmaniero en nia supera organo. Renato kaj aliaj ne ŝajnas ĝeniĝi de la lingvaĵo de Smetanina, eĉ se ŝi elĵetis siajn malpuraĵojn kontraŭ alia ĉefdelegito de UEA ĝuste en la Esperanto-tago, ofendante la vorton kaj spiriton de la slogano de tiu tago. Neniu en tiu ĉi listo same multe tamtamis pri la slogano de la tago kiel Renato. Oni kredus, ke temis por li pri io sankta, sed lia sinteno al la malrespekto de tiu slogano montras, ke lia fervorado estis hipokrita.
Kiel jam ripete dirite, la sinteno de UEA al la agreso kontraŭ Ukrainio estas tiu de Unuiĝintaj Nacioj. Same estis siatempe rilate Krimeon, vidu: https://sezonoj.ru/2015/08/krimeo-5/?fbclid=IwAR3GujNXHeUeNcDNP2jlbsncjWANvcd6Ad57nXfcBTDOybthv9IJ0wB6SdM
Tamen, mi ne proponis eksigon de Smetanina el ĉefdelegiteco pro tio, ke ŝi malrespektis la starpunkton de UN. Ŝi havu sian opinion, sed en Esperanto-kunteksto ŝi ne rajtas uzi lingvaĵon, kiun ŝi uzis sturmante kontraŭ nia latva ĉefdelegito, kiam tiu ĉi reklamis la Esperanto-tagon en Facebook. Pri tio temas kaj pri nenio alia. Renato k.a. ne vulgarigu la aferon per la stultaĵo, ke tiuj, kiujn la konduto de Smetanina ŝokas, iĝis senkritika predo de usona propagando. Malmultaj inter ni estas same nekapteblaj de usona propagando kiel mi.
Sed… por mi sufiĉas tiu ĉi diskuto. Se vojmontra al la Komitato estas la banaleco de Renato ansatataŭ la veraj interesoj de UEA, estu tiel. En tia Komitato — kiu fakte ne meritas majusklon — feliĉe post kelkaj tagoj mi jam ne plu membros. Post 56 jaroj kiel membro kaj 26 jaroj kiel oficisto mi demandas min, ĉu mia loko entute plu estas en la nuna UEA, ĉar morale ĝi ne plu estas mia.
Osmo Buller
komitatano B
Mia opinio de “ordinarulo” ne havas multan valoron, sed tamen mi volas diri, ke mi ne renkontis multajn homojn same decajn kiel Osmo Buller, nek en Esperantujo, nek ekster nia verda mondo.
Jen mesaĝo lia hodiaŭ en la retpoŝtlisto de la komitato de UEA.
Mi ne aldonas komenton pro respekto al li. Liaj vortoj ne bezonas klarigon.
La mesaĝo de Komitatano Osmo Buller:
Estas seniluziige partopreni en sia lasta semajno kiel komitatano diskuton kiel tiu ĉi, kiu dolorige atestas pri tre limigita kaj mallarĝa pensmaniero en nia supera organo. Renato kaj aliaj ne ŝajnas ĝeniĝi de la lingvaĵo de Smetanina, eĉ se ŝi elĵetis siajn malpuraĵojn kontraŭ alia ĉefdelegito de UEA ĝuste en la Esperanto-tago, ofendante la vorton kaj spiriton de la slogano de tiu tago. Neniu en tiu ĉi listo same multe tamtamis pri la slogano de la tago kiel Renato. Oni kredus, ke temis por li pri io sankta, sed lia sinteno al la malrespekto de tiu slogano montras, ke lia fervorado estis hipokrita.
Kiel jam ripete dirite, la sinteno de UEA al la agreso kontraŭ Ukrainio estas tiu de Unuiĝintaj Nacioj. Same estis siatempe rilate Krimeon, vidu: [ligo]
Tamen, mi ne proponis eksigon de Smetanina el ĉefdelegiteco pro tio, ke ŝi malrespektis la starpunkton de UN. Ŝi havu sian opinion, sed en Esperanto-kunteksto ŝi ne rajtas uzi lingvaĵon, kiun ŝi uzis sturmante kontraŭ nia latva ĉefdelegito, kiam tiu ĉi reklamis la Esperanto-tagon en Facebook. Pri tio temas kaj pri nenio alia. Renato k.a. ne vulgarigu la aferon per la stultaĵo, ke tiuj, kiujn la konduto de Smetanina ŝokas, iĝis senkritika predo de usona propagando. Malmultaj inter ni estas same nekapteblaj de usona propagando kiel mi.
Sed… por mi sufiĉas tiu ĉi diskuto. Se vojmontra al la Komitato estas la banaleco de Renato ansatataŭ la veraj interesoj de UEA, estu tiel. En tia Komitato — kiu fakte ne meritas majusklon — feliĉe post kelkaj tagoj mi jam ne plu membros. Post 56 jaroj kiel membro kaj 26 jaroj kiel oficisto mi demandas min, ĉu mia loko entute plu estas en la nuna UEA, ĉar morale ĝi ne plu estas mia.
Osmo Buller
komitatano B