Unuafoje post 2019 okazas ĉeesta Universala Kongreso. La komitato de UEA en sia unua kunsido en Montrealo elektis novan estraron – sen grandaj ŝanĝoj. Duncan Charters plu prezidos. Gbeglo Koffi ne estis elektita kiel komitatano C.
En sabato komenciĝis la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado. Origine tie devus okazi jam la 105-a UK en 2020, sed ĝi estis nuligita pro la pandemio. Nuligita estis ankaŭ la 106-a UK, kiu devus okazi en Belfasto. Laŭ la informoj en la retejo de UEA al la ĉi-jara UK aliĝis entute 827 personoj el 56 landoj.
Multaj aliĝintoj tamen ne povas partopreni pro diversaj kialoj – interalie la pandemio, la postulo de aprobita vakcino kaj la milito en Ukrainio. Laŭ prezidanto Duncan Charters la breĉo inter la kvanto de aliĝintoj kaj kvanto de efektivaj ĉeestantoj ĉi-jare estos pli granda ol iam ajn. La movadan foiron en ĵaŭdo partoprenis proksimume tricent homoj.
La unua programero de la kongreso estis la kunveno de la supera decida organo de UEA, la komitato. Dum la pasintaj du jaroj la komitataj kunsidoj okazis rete. Ĉi-jare unuafoje la komitato kunsidis hibride: parto de la komitatanoj aliĝis al la kunsido per la reto, dum la ĉefa parto ĉeestis en Montrealo.
La kvanto de ĉeestantoj iom variis, sed dum la ĉefa parto de la kunsido fizike ĉeestis iom pli ol dudek komitatanoj, dum rete partoprenis iom pli ol dek komitatanoj. La kunsido komenciĝis kun ioma prokrasto, sed poste la tekniko ŝajne funkciis senprobleme. La kunsido estis ankaŭ dissendita per Youtube, kie ĝin dum diversaj partoj sekvis ĝis dudeko da spektantoj.
La ĉefa decido de la sabata komitata kunsido estis la elekto de nova estraro, kiu alportis neniujn surprizojn. La asocion plu prezidos Duncan Charters. Kiel vicprezidanto daŭrigos Fernando Maia. Kiel nova dua vicprezidanto estis elektita Amri Wandel.
Novaj estraranoj estas Aurora Bute kaj François Lo Jacomo. Lo Jacomo ĉeestis la kunsidon rete – kiel nevakcinito li ne povis veturi al Kanado. Kiel ĝenerala sekretario daŭrigas Aleks Kadar. En la estraro daŭrigas ankaŭ Jérémie Sabiyumva kaj So Jinsu.
Duncan Charters antaŭ la balotado klarigis, ke li unue volis liberigi sian lokon al vicprezidanto Fernando Maia. Li tamen akceptis rekandidati por dua mandato, ĉar kaj Fernando Maia kaj aliaj estraraj kolegoj tion preferis.
– Estis raporto, ke mi ne estis entuziasma, sed tio ne estas ĝusta. Mi estis hezitema, jes, sed ne temis pri manko de entuziasmo pri la laboro aŭ la kunlaboro, ĉar ĉi tiu estraro estis unu el la plej harmoniaj spertoj kiujn mi havis.
Ankaŭ Amri Wandel akcentis la harmoniecon de la estrara laboro.
– Mi jam ĉeestis kvar estrarojn, kaj ĉi tiu estis la plej harmonia. UEA havas antaŭ si epokfarajn decidojn, do mi akceptas kaj dankas la elektan komisionon, ke ili sugestis min kiel duan vicprezidanton.
Duncan Charters diris, ke la vendo de la Centra Oficejo dum la sekva mandatperiodo donos al UEA novajn eblojn:
– Ni havas tre belan okazon, laŭ tio kion diris Amri, sen la Centra Oficejo, kien iris plejparto de nia mono, por oficistoj. Ni nun povas uzi la plej talentajn personojn en ĉiuj partoj de la mondo. Tio donos al ni grandegajn okazojn uzi la talentojn kie ili troviĝas, kunigi la fortojn, prioritatigi tion, kio vere antaŭenigos Esperanton.
La estraro estis elektita preskaŭ unuanime, kiel kutime. Plej malmultajn voĉojn ricevis François Lo Jacomo, kiu dum la pasinta jaro en la komitato de UEA aktive kontraŭis la vendon de la Centra Oficejo:
- Bute 35
- Charters 34
- Kadar 34
- Lo Jacomo 29
- Maia 35
- Sabiyumva 35
- So 35
- Wandel 35
Jam antaŭ la elekto de la estraro oni voĉdonis pri novaj komitatanoj C, ĉar kelkaj el tiuj poste devis eniri la estraron. Origine inter la kandidatoj estis ankaŭ Duncan Charters, sed li fine ne kandidatis, ĉar li iĝis komitatano A por Usono. Aliflanke kandidatis Renato Corsetti, kiu ne estis inter la originaj kandidatoj.
Estis do sep kandidatoj: Aurora Bute, Renato Corsetti, Gbeglo Koffi, Zsófia Kóródy, Stephan MacGill, Rakoen Maertens, Jérémie Sabiyumva. El tiuj klare plej debatiga estis Gbeglo Koffi – iama estrarano de UEA kiu dum pluraj jaroj troviĝis en akra konflikto kun UEA. Anstataŭ la proponitaj sep komitatanoj C oni decidis havi nur ses, tiel ke la komitato efektive havis ŝancon elekti.
Michael Boris Mandirola, komitatano A por Francio, forte malrekomendis elekti Gbeglo Koffi:
– Temas pri homo, kiu aktive kontraŭbatalis la strebojn de TEJO okazigi la IJK-n en Afriko, kontraŭbatalis la projekton pri afrika-eŭropa junulara kapabligo, sendante dosieron plenan je kalumnioj, je akuzoj, al ĉiuj instancoj de la urba, de la nacia kaj eŭropa niveloj, kontraŭ TEJO.
– Estas homo, kiu asertis inter la multegaj diraĵoj, ke en TEJO oni praktikas samseksemon kaj ke oni volis iri al Afriko por amuziĝi kun la lokaj knaboj. Mi ne pensas ke homo, kiu tiajn konceptojn esprimas pri la agado de junulara sekcio de UEA devus esti en la komitato de UEA. Sen mencii la sennombrajn atakojn, kiujn li faris al aktivegaj esperantistoj kiel Osmo Buller kaj pluraj aliaj.
Duncan Charters atentigis, ke Gbeglo Koffi ne ĉeestas la kunvenon kaj ne povas respondi al la akuzoj.
– Sendepende de tio kion ni opinias pri la kritikoj al s-ro Gbeglo, la fakto ke li ne ĉeestas por defendi sin por mi estas unu faktoro en malaprobo de lia kandidateco, replikis Brian Moon, komitatano A por Luksemburgio.
Granda majoritato de la komitato efektive voĉdonis kontraŭ Gbeglo Koffi, kiu ricevis nur kvin porajn voĉojn. Plej popularaj inter la kandidatoj estis Aurora Bute kaj Stephan MacGill:
- Bute 31
- Corsetti 28
- Gbeglo 5
- Kóródy 28
- MacGill 31
- Maertens 28
- Sabiyumva 28
Ĉiuj krom Gbeglo Koffi do estis elektitaj. Oni elektis ankaŭ financan komisionon, kiun eniris Pascal Dubourg Glatigny, Gary Evans, Piotr Karcz kaj Francesco Maurelli.
Kadukan Chartes diras ke nun eblos ke talentoj de la tuta mondo laboros por UEA. Kial tio ne eblis antaŭ la malmunto de la UEA-domo? Ĉio estas preteksto por rozkolorigi la estrarajn fi-agojn.
Per malrespekto kaj moko vi nuligas vian argumentadon, kiun mi eventuale povus trovi interesa, kaj bedaŭrinde ankaŭ vin mem.
Vi pravas, ke malrespekto kaj moko ne helpas firmigi argumentadon kaj ke vortoj kiel “kaduka” estas nenecesaj – kaj certe nek uzeblaj nek uzindaj ĉe homoj kiel Charters.
Sed tiu mispaŝo ne deturnu nian atenton de la vere interesa kaj grava kritiko: kial necesis komplete malmunti la CO antaŭ ol komenci serĉi tiun (ver?)ŝajnan talentularon tra la mondo.
Krome ne malbonvenus detala sciigo pri tio, kiel laŭ la konkretaj planoj (ĉu ekzistas tiaj?) funkcios la laboro de la (duon)volontuloj. Imagu, ke cent talentuloj kandidatos: kelkaj plenvolontule, aliaj kontraŭ pago, ankoraŭ aliaj kontraŭ ekz. nura membreco ktp. Kiu instruos ilin? Kiu kunordigos ilin? Kion oni faros, kiam iu el ili subite rezignos pri la al li/ŝi difinita, nemalhavebla tasko? Ja iu povas malsaniĝi, trovi novan postenon, perdi la entuziasmon…
Kiam mi laboris ĉe UEA, instrui volontulojn postulis signifajn tempoinveston kaj penon – evidente ne pro tio, ke volontuloj estis mallertaj, sed pro tio, ke homoj unue devas lerni. Ni havis nur 1-2 volontulojn samtempe, kaj eĉ tiu relative malalta nombro, kiel dirite, postulis de ni oficistoj signifajn fortostreĉojn: kiel do oni faros ĉe 5, 10, 20 aŭ 50 (duon)volontuloj?
Eble ĝuste tion ŝi celis, malrespekton kaj mokon, ĉu ne? Via “vi nuligas vian argumentadon” estas infaneca. Certe, iun, kiu montras nur malrespekton kaj mokojn oni ne aŭskultas, sed Alina ankaŭ donis bonan argumenton, kaj tiu certe ne nuliĝis pro ŝia antaŭa vortelekto.
Eble pli grave: Vi tute ne scias, kio, Alina celis diri per “kaduka”.
Konsiderante la aĝon kaj facilmovecon de Charters, mi apenaŭ povas kredi, ke ŝi celis laŭliteran sencon de la vorto.
En figura senco (vidu signifon 3 de “kaduka” en PIV) mi plene subtenas ŝian vortelekton. Pli eĉ, ne nur Charters, sed la tuta estraro kaj komitato estas kadukaj, eĉ tuta UEA.
Tiun kadukecon oni ne forskuas per vendo de laŭdire “kaduka” domo.
Iu, kiu konkludas alie, ne havas grandan realecpercepton.
Evidente vi komprenas predikon, kiel bovo muzikon.
Eble vi povus respondi iom pli enhave kaj pli originale, vi jam uzis tiun proverbon por fini diskuton kun Sebastiano:
https://www.liberafolio.org/2021/08/24/uea-farigos-nur-sildo-super-agadoj-de-aliaj/#comment-7603
Ĝuste la emo fini diskuton per tia proverbo nuligas *vian* argumentadon.
Ne, tute male: proverboj estas resumo, maniero rapide diri ion, kiam ne valoras la penon diskuti kun certaj personoj. Evidente mi ne volas diskuti kun vi.
“Ni havas tre belan okazon, laŭ tio kion diris Amri, sen la Centra Oficejo, kien iris plejparto de nia mono, por oficistoj. […] Ni nun povas […] prioritatigi tion, kio vere antaŭenigos Esperanton”.
Tiaj frazoj donas la impreson, ke la CO estis la ĉefa bremso de UEA – kaj de la lingvo. Ni ĝoju! Finfine oni povos vere antaŭenigi Esperanton post liberiĝo de la plumba ŝtipo alkroĉita al la kruro… Eble eksoficistoj (ne plu indas diri “oficistoj”) de UEA eĉ pardonpetu, ke ili dum jardekoj malhelpis la sukceson de la afero?
Nu bone, UEA, gratulon, vi jam seniĝis je la peza ŝarĝo: nun pruvu, ke vi kapablas antaŭenigi Esperanton.
Ĉu Charters ne scias, ke eĉ papoj ne plu nepre ĝis la morto restas en ofico?
Tiu amatore organizita komitatkunveno pli similis al paroĥa kunveno ol al tio, kion oni atendus de tutmonda organizo.
Pastro Becklin povus ĉiumomente ekstari por fari ekumenan meson.
Eble Maia nur ne aprezus tion meze de la gejfiera periodo.
Mi bedaŭregas la LKK, kiu – mi ne dubas – laboregis en malfacilaj cirkonstancoj – por okazigi finfine la UK-on.
Devas esti seniluziige ricevi “Universalan” Esperanto-Asocion, kiu reduktiĝis al sako da mono kun neofronoj flugantaj ĉirkaŭ ĝi.
UEA fariĝis velŝipeto sencele ŝanĉeliĝanta en granda oceano kaj de la junuloj oni ankaŭ ne plu atendu pli nun kiam eĉ la membrorevuo Kontakto por kiuj homoj jam pagis ne plu aperas.
Kia honto por la esperantistaro.
Georgo Handzlik, nia “Bardo sen barbo”, jam profete kantis pri la nova UEA-prezidanto:
Dek klubanoj kunvenadis
En la klubo “Verda Stel’ ”
Kaj elekti prezidanton
Estis ties ĉefa cel’.
Kaj kverelis, babiladis,
Kafumadis, ktp.
Unu diris: Adiaŭ!
Kaj restis nur klubanoj naŭ.
Sed aliaj ĉiam ridis
Pri l’ ideo kaj la klub’.
Iun timigis stulta mok’
Kaj estis nur klubanoj ok’.
Ĉiuj laboris tre fervore,
Sindoneme, tamen, sed,
Al John naskiĝis eta beb’
Kaj restis nur klubanoj sep.
Kune planis forvojaĝi,
Sed al iu mankis mon’
Por vojaĝi al kongres’
Kaj restis nur klubanoj ses.
Sed Mark’ prenis jakon, ĉapon,
Ĉar ekvidis knabo, ke
Ekstere staras belulin’
Kaj restis nur klubanoj kvin.
Tamen Ĵak – samideano
Antaŭ venis al la klub’
Vodkon aĉetis en stratbar’
Kaj restis nur klubanoj kvar.
Kvar kverelis, kiu estos
De la klubo prezidant’
Iu laŭtblasfemis: Fi’ !
Kaj restis nur klubanoj tri.
Iufoje dum ses horoj
Ĉarma daŭris la preleg’,
Unu mortis pro enu’
Kaj restis nur klubanoj du.
Unu vangofrapis duan
Ĝis evidenta senkonsci’
Kaj tiam glore, plenhonore
Prezidanto restis mi.
Pardonu! Mi celis nu nur la Prezidanton, sed la tutan Estraron, de la Universala Asocio!
La asertoj de Sro Wandel shajnas esti hipokritaj, sciinte ke en la pli frua artikolo ni povis legi pri ”administra subvencio” kiun TEJO perdis kaj kion UEA kunfinancos. Kial li ne diras al TEJO: ”uzu la plej talentajn personojn en ĉiuj partoj de la mondo, oficistoj estas balasto”. Menciindas fakto ke vidante mizeran staton kaj atingoj de ploranta TEJO ne venas la konkludoj pri malpraveco de la estraraj/direktoraj decidoj. Nur unu konkludo venas el asertoj de la menciita estrarano: UEA bezonas vendi domon por povi vivi. Trista resumo. Kun oficistoj ne necesis vendi domon. Ghis nun diversaj brilaj projektoj fiaskas unu post la alia. Kartdomo komencas tremi. Kial do la du senutilaj oficistoj devis nepre iri al UKo. Chu novaj profesiaj organizantoj ne povis zorgi pri chio mem.
Do oni daŭrigis la malamkampanjon kontraŭ Gbeglo Koffi. Legu lian libron ‘Sub la verda ĉemizo’. Osmo Buller ne estis elektita Estrarano, sed li gvidis la kampanjon por faligi Gbeglo Koffi kiam li estis la elektita Estrarano de UEA pri Afriko, kaj faris mirindan laboron. Poste Renato Corsetti gvidis la kontraŭagadon al Gbeglo Koffi. Iam tiuj du Komunistoj estis ĉe la kolo unu de la alia, sed nun ili kune gvidas la formadon de publika opinio por subfosi la plej iniciateman Esperantiston en Afriko. Mi devas nun demandi al mi, ĉu tiu disputaĉo inter la du el ili estis vera, aŭ fabrikita. En la tempo de Lapenna la Komunista Partio de Granda Britio estis dominata de malantaŭ la kulisoj de MI5, tiel supozigante al Lapenna, ke La Puĉo havas Komunistan fonton.
En Lahti mi metis proponon al Jérémie Sabiyumva por fini tiun marĝenigon de Gbeglo Koffi. Li ŝajnis tre pozitiva. Preterpasanta estis Renato Corsetti, kaj mi petis lian subtenon en tio. Li diris, “Jes, jes, jes”. Poste mi mallonge parolis kun Duncan Charters, dirante, ke unu vorto de li faros grandan diferencon al la projekto. Li konsentis. Evidente la iniciato devus veni de la unuaj du. Intertempe mi regule renkontiĝis kun Renato Corsetti en miaj ĉiumonataj vizitoj al Londono, ĉar mi havis altajn esperojn. Evidente nenio okazis pri tiu afero. Fine mi demandis rekte, kial nenio okazis, kaj li diris, “Mi ne scias, kial nenio okazas”. Tutsimple nenio okazas ĉar li nenion faras. Posta korespondado montris la saman antagonismon kontraŭ Gbeglo Koffi kiu evidentiĝis dum jaroj antaŭe. La akceptemo al miaj ideoj estis nura blufo.
Tiu ĉi afero estas politika. La plej sukcesa Esperantista kampanjanto en Afriko estis maldemokratie eliminita en UEA. La plej sukcesa Prezidanto de UEA estis simile eliminita en 1974. La plej sukcesa Esperantisto en Britio en la formado de publika opinio estis simile eliminita en 2006, kaj vidante la grandan bildon mi poste ekfieris pri tio.
Necesas, ke la nuna Prezidanto, kiun mi mem subtenis, forŝiru sin de la magneteco de la aristokratoj de UEA, kaj ke li mem analizu la situacion kaj metu proprajn ideojn al la Estraro kaj al la Komitato. Nepopularaj ideoj en UEA ne povas esti aŭdataj, ĝuste kiel skribis George Orwell pri la britaj amaskomunikiloj siatempe. Nun la situacio estas multe pli ekstrema.
Ankaŭ mi ne povus ĉeesti en Montrealo, ĉar mi rifuzis la injekton de venenaĵo kiun oni misnomas ‘vakcino’. Sed mia decido ŝanĝi mian intencon ĉeesti la UK ŝuldiĝis antaŭ tio al tio, ke mi ne plu sentas min parto de UEA. Mi pagis miajn kotizojn, tamen ne estas traktata kiel membro.
Do pli malpli la malnova estraro restas. Kial? Ili jam detruis la Asocion.
Ĉu por starigi tombomonumenton?
Restas unu konsileto: La portreto de Charters neniam pendos en vico kun tiuj de antaŭaj prezidantoj sur la muro de Nieuwe Binnenweg 176, nek tiu de Maia.
Tamen la komuna historio de la esperantistaro neniam karmemore rememoros ilin, la Grandajn Detruantojn.
Tute alia afero: En la unua numero de la kongresa kuriero, la “Sciulo”, troviĝas reklamo por la montreala geja “Fiereca Parado” (kiu cetere ne okazis ĉar ankaŭ tie mankis volontuloj).
Nu, mi mem estas geja, sed tamen demandas min, kial anonco pri tiu evento (eĉ ne esperantista) devis aperi en la unua numero de la kongresa kuriero.
Ni gejoj ne kaŝiĝu, certe ne, sed konsiderante, ke eĉ pri terure detrua milito kun dekmiloj da mortintoj kaj grandegaj damaĝoj la figvidantoj de UEA restas neŭtralaj, oni tamen povas miri pri la ja klare politika mesaĝo favore al la geja movado.
Ĉu eble Fernando Maia persone prizorgis tion?
Ĉiukaze, la t.n. “neŭtraleco” de UEA denove montriĝas esti “neŭtrala” laŭ la propraj politikaj konvinkoj kaj interesoj de la gvidantoj.
Jam temp’ está por nova freŝa organizo, kiu povas arigi ĉiujn e-istojn laŭ la Bulonja Deklaracio sen politika prefero.
Ĝenerale nur la kontraŭuloj de la Fierecaj Paradoj diras, ke ili estas “politika afero”. Kaj oni ricevus belan krinovaĵon ankaŭ pri “UEA rifuzis anoncon pri Fiereca Parado”. Ankaŭ en la kanada gazetaro…
En nia okcidenta mondo eble jes, sed UEA estas tutmonda, ĉu ne?
Aŭ oni estu vere neŭtrala aŭ oni klare prononcu sin por homaj rajtoj por ĉiuj homoj.
Kial oni tiel klare videbligas aferon favore al gejaj rajtoj, eĉ ne esperantistan eventon en UK-kuriero kaj kial oni rifuzas plej severe kondamni la rusajn faraĉojn en Ukrainujo?
Homaj rajtoj estas universalaj kaj por ĉiuj: Oni ne povas elekti kiam ja aŭ ne fervore defendi ilin.
UEA laŭ mia kompreno neniam estis oficiale neŭtrala rilate la homajn rajtojn. Sed ĝuste ĝia tutmondeco malhelpas kondamni la rusian agreson – multaj esperantistoj de Brazilo ĝis Ĉinio subtenas Rusion. Tio tamen estus iom stranga motivo ne subteni Fierecan Paradon, ĉu ne?
La problemo de UEA estas, ke la koncerna artikolo pri neŭtraleco en la statuto havas internajn kontraŭdirojn. Ĝi asertas neŭtralecon koncerne kelkajn aferojn (nacieco, sekso ktp) inkluzive de “sociaj problemoj” sed samtempe deklaras, ke homaj rajtoj estas esencaj en la laboro de UEA. Mi rigardas tion el jura vidpunkto sed vi ja estas lingvisto, mi supozas, ke mi ne devas ekspliki, kial tio estas kontraŭdira.
Vi povus starigi alian demandon:
Nek pri samseksamo, nek pri la milito en Ukrainujo ekzistas tutmonda konsento.
Kial geja afero aperas en la unua numero de la kongresa kuriero kaj nenio pri tiu terura milito en Ukrainujo pro kiu multaj samideanoj suferas, verŝajne eĉ ne povas partopreni la UK-on, eĉ se ili volus.
Ne justas laŭplaĉe elekti al kies homaj rajtoj oni donas pli aŭ malpli da atento. Des pli ne se niaj samideanoj nemalgrandnombre suferas.
El la jam nomitaj kontraŭdiroj en la statuto sekvas ankaŭ aliaj problemoj, ekz. kio signifas neŭtraleco se de, ni diru esperantistoj en Afriko, oni atendas ne diskriminacii gejojn, sed aliflanke oni aktive reklamas la Fierecan Paradon?
Resume, mia starpunkto estas, ke oni ĉiam defendu homajn rajtojn aŭ oni tute ne okupiĝu pri ili, almenaŭ ne aktive.
Ĉu vi povas sekvi mian pensfadenon?
Vi skribas: ”Resume, mia starpunkto estas, ke oni ĉiam defendu homajn rajtojn aŭ oni tute ne okupiĝu pri ili, almenaŭ ne aktive.” – Tio sonas logike, sed tamen: kvankam ekzistas finiaj listoj de homaj rajtoj (ekzemple la koncerna Deklaracio de UN, kiu tamen estas mankhava rilate lingvajn homajn rajtojn), la listo de homrajtaj problemoj en la mondo estas certe ege longa. Eĉ organizaĵoj, kiuj okupiĝas ĉefe pri ili (ekzemple Amnestio Internacia) devas fari elektojn, al kio turni sian atenton. Vi kompreneble povas kritiki kaj diri, ke UEA elektas malbone, sed postuli “ĉion aŭ nenion” estas nerealisme. UEA certe rajtas subteni kanadajn gejojn eĉ se ĝi ne subtenas viktimojn de enfamilia perforto en Finnlando.
S-ro Lindstedt, mi nek diris, ke UEA ne rajtus subteni (kanadajn) gejojn, nek faris komparon al enfamilia perforto en Finnlando.
Mi faris komparon al la terura invado kaj milito en Ukrainujo fare de Rusujo por kiuj multe da samideanoj kaj ukrainaj kaj neukrainaj petis atenton kaj fortan kondamnon.
Tiu forta kondamno ne venis de UEA dum tiu milito ne perfortas unu sed multegajn homajn rajtojn.
Ankaŭ ekzistas verdikto de la haga Kortumo, kiu diras, ke ne okazas genocido en la donbasa regiono (kion Rusujo asertis) kaj en tiu sama verdikto la Kortumo ordonis al Rusujo tuj ĉesigi la armean operacon.
Do ne temas pri “rajtigita milito”.
Evidente mi parolas pri perfortoj de homaj rajtoj, kiuj tuŝas la esperantistaron (aŭ subgrupojn) speciale.
Kompreneble ne eblas – kiel vi mem jam diris – defendi ĉion kaj ĉiun. Gravas, ke de iu perforto de homaj rajtoj tuŝiĝas konsiderebla parto de la esperantistaro kaj/aŭ ke granda indigno ekestis pro iu homrajta perforto.
Mi povus per jura precizeco ellabori ĉi-supran, sed mi kredas, ke vi komprenas min ĉu ne?
Ne estas ajna kialo doni fortan signalon de subteno ja al gejoj kaj ne al niaj ukrainaj samideanoj.
Se mi ankoraŭ nur iomete estimus UEA, mi esperus, ke ĝi venus kun forta kondamno dum la UK, sed mi nek plu estimas UEA (pro multaj kialoj, ne nur tiu ĉi homrajta afero), nek plu havas esperon rilate UEA.
Jes, se vi diras ke oni devas elekti, kaj precipe laŭ esperantista vidpunkto, tiam mi komprenas kaj konsentas. Ankaŭ mi forte bedaŭras, ke UEA ne kapablas klare kondamni la fian rusian agreson — kvankam mi komprenas, kial ne eblas atingi konsenton pri tio ene de la asocio. Sed ataki pro tio la anoncon pri la loka Fiereca Parado ŝajnas al mi nelogika salto.
En la historio de la Esperanto-movado, oni foje provis “nenion” ĉu ne? Tio neniam prosperis.
Mi konfesas, ke mi malmulte sekvis diskutojn inter la membraro de UEA, kaj tial ĝojus, se iu informus min pri la alternativaj planoj, kiujn la estraro (kaj evidente ankaŭ la komitato) malakceptis rilate la Centran Oficejon. Konkrete: (1) Per kia financa plano oni povintus konservi la domon kaj ankaŭ fari la necesajn riparojn kaj renovigojn, ĉu oni ekzemple devus prunti monon kaj hipoteki la domon? (2) Kial la dungotaj oficistoj devus transloĝiĝi al Roterdamo – en multaj firmaoj kaj organizaĵoj oni, tute male, pliigas hejman laboradon? (Pri la biblioteko Hodler mi ne demandas, mi komprenas ĝian valoron – sed ie mi legis, ke ĝi ne havis ĝisdatan katalogon kaj tial ne estis biblioteko en la plena senco de la vorto.)
Laŭ mia scio, oni konfidence traktis la alternativajn planojn, ĉar oni ne volis publike kritiki la planojn kaj la homojn malantaŭ tiuj planoj. Kompreneble tiel la decido de la estraro fariĝis nekontrolebla. Ĉu kromefiko aŭ intenca? Mi pensas, intenca.
Serioza financa plano por konservi la domon ne fariĝis.
Kion atendi de direktoro Schäffer, kiu asertas, ke la risko teni la domon en Roterdamo estas tro granda pro inundorisko…? – cetere ridinda aserto.
Tiu sama direktoro ankaŭ ĉiam uzis la energipostulon por oficejoj por 2023 kiel argumenton por vendi.
Laŭ mia propra esploro kaj el kontakto kun la respondeca ministerio montriĝis, ke UEA ne devus plenumi tiun energipostulon – ĉiukaze, Schäffer nek la estraro iam liveris pruvon pri la deviga karaktero de tiu energispostulo kaze de UEA.
Sendube la oficejo bezonas ian renovigon, sed oni neniam serioze konsideris tiun alternativon. Por tio oni bezonas spertulojn, kiuj per ciferoj kaj kalkuloj donas klaran bildon pri eblaj alternativoj.
Nur Schäffer amatorece faris kelkajn kalkulojn, kiujn povintus fari ankaŭ lerneja knabo.
En la komitata listo Charters skribis: “La plej alta nivelo de renovigo povus atingi €300.000 aŭ eĉ €500.000.” Kompreneble jam estas grandega diferenco inter €300.000 kaj €500.000 kaj neniu devigus UEA-n renovigi “ĝis la plej alta nivelo”.
Kiu iom sekvis la diskutojn, povis konstati, ke ekde la komenco oni puŝis al vendo.
Bazan renovigon UEA certe povis pagi.
Via lasta demando dependas de vidpunktoj. Certe pro KOVIM oni vidis/vidas pli da hejmlaboro, sed nuntempe homoj ankaŭ ĉiam pli revenas al la oficejoj. Kaj el entreprena/organiza vidpunkto: Mi ne konas multajn organizojn, kiuj eĉ ne unu (ĉef-)sidejon havas.
Dankon pro la klarigo!
Lo Jacomo ĉeestis la kunsidon rete – kiel nevakcinito li ne povis veturi al Kanado.
Mi ne plene komprenas tiun punkton… S-ro Lo Jacomo estas franco en Francio, kaj klerulo (matematikisto). Ĉu ne? Oni ordinare atendus ke li ricevis ĉiujn vakcinojn necesajn, tute senprobleme.
Do — ĉu li ne povis vakciniĝi, aŭ ĉu li elektis ne vakciniĝi?
Legu lian propran klarigon: ”kial mi ne estas vakcinita” https://groups.io/g/komitato-de-uea/message/2275
Dankon — tio sufiĉe lumigas la punkton, por ke mi (iom) pli bone komprenu la aferon.
1) S-ro Lo Jacomo donis klarigon, kiel Francisco Javier Moleón jam menciis, sed ĝenerale tiaj aferoj estas konsiderataj privataj.
2) Mi miras pri la aldono ”S-ro Lo Jacomo estas franco en Francio, kaj klerulo (matematikisto)”
Kiel tio rilatas al lia vakcino-stato?
Miaopinie klerulo estas tia homo, kiu – kapabla kompreni la necesajn informojn – pezas ”por” kaj ”kontraŭ kaj faras decidon ĉu vakciniĝi aŭ ne.
Simple sekvi registarajn konsilojn – se oni kapablas fari propran decidon – laŭ mi ne estas tre klera.
Lo Jacomo estas estrarano, do kompreneble ni volus scii, ĉu li en tia grava afero rezonis logike, aŭ nur motivige.
Oni atendu, ke klerulo (eĉ pli, matematikisto) devus kapabli distingi inter la du aliroj. Krom tio, tiun kapablon ni esperas ankaŭ de tiuj kiuj gvidas nian plej gravan (ni supozu) organizon — ĉu “klerulo” aŭ ne.
Francisco Javier Moleón tre helpeme respondis mian demandon kaj direktis min al la koncernan eksplikon, kiun donis Lo Jacomo mem — kaj por mi tio sufiĉe klarigis la aferon.
Se vi pensas, ke medicino ĉiam estas logika kaj matematike prirezonebla, mi petas vin kleriĝi. Sed nu, tio estas tute alia, tre vasta temo.
Sendube S-ro Lo Jacomo mem, kies patro estis kuracisto, povus pli bone informi vin pri tio.
Ŝajnas, ke vi volas juĝi la kapablojn de Lo Jacomo por Esperanto laŭ lia elekto pri la vakcino, tio estas plene absurda.