La konata kanada muzikisto Yves Desrosiers pasintjare publikigis sian unuan albumon en Esperanto. Nun partoprenantoj de la kongreso en Montrealo povis ĉeeste ĝui lian prezenton en Esperanto.
Post sia kunlaborado kun la plurlingva kantistino Lhasa de sela (La Llorona) kaj sia francigo de kantoj far la rusa poeto Vladimir Visockij (”Volodia”), Yves Desrosiers devis fatale renkonti Esperanton. La rezulton oni povis ĝui mardon, la 9-an de aŭgusto, ĉe la teatro Imperial, kadre de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo.
La ĉapelita muzikisto aŭdigis la erojn de sia lasta KD, Nokta ŝoforo, antaŭ atenta aŭskultantaro, kiu varme aplaŭdis la foje meditemajn, foje rokstilajn kreaĵojn. Kvazaŭsonĝaj bildoj akompanis la muzikon sur scenej-funda ekrano.
Desrosiers invitis nin sperti kun li la longan solecon pensoplenan de vojaĝo sencela en aŭtomobilo, punktita de haltoj en moteloj kaj motorpaneoj.
La ses muzikistojn (inkluzive la filon de Desrosiers mem) oni bone aŭdis, malgraŭ etaj sonproblemoj, interalie, kelkaj instrumentoj estis ne sufiĉe aŭdeblaj. Kiam li ne alparolis la publikon rekte, la kantisto aŭdigis recitadon, kiun li mem surbendigis. Eble li devus refari tiujn, ĉar lia prononcado en Esperanto intertempe grande pliboniĝis.
Tamen, tiuj detaletoj ne malpermesis al ni ĝui poeziplenan verkon, kiun kelkaj spektantoj ne hezitis kompari kun la muziko de Pink Floyd! Oni povas nur esperi, ke Yves Desrosiers daŭrigos sian rilaton kun nia lingvo, kaj ke li decidos ne nur ludi gitaron, sed ankaŭ kanti pli ofte, ĉar lia voĉo estas emocianta kaj kortuŝa.
Stéphane Brault