Jevhen Kovtonjuk, la komitatano A por Ukrainio, rakontis pri la milito en Ukrainio en aparta programero dum la Universala Kongreso en Montrealo. En la komitato de UEA li levis la demandon pri la eksigo de la ĉefdelegito de Rusio.
La programero Situacio en Ukrainio — demandoj kaj respondoj en salono Lapenna de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo estis organizita rapide, ĉar pro vizaj malfacilaĵoj nur merkrede Jevhen (Eŭheno) Kovtonjuk, la organizinto de la aranĝo, alvenis al Montrealo. Ĉeestis ankaŭ du aliaj ukrainaj esperantistoj, Ihor Halajĉuk kaj Viktor Pajuk.
Komence Kovtontjuk informis pri la ĵusa decido de la Komitato de UEA rilate la ĉefdelegiton de UEA en Rusio, Svetlana Smetanina. Kovtonjuk diris, ke li postulis en la Komitato tion, kio estas reale atingebla, kaj sekve ne temas pri eksigo de Rusia Esperanto-Unio ekzemple.
La Komitato post voĉdono akceptis la proponon de Kovtonjuk, laŭ kiu la estraro raportu al ĝi ĝis la fino de septembro pri sia decido rilate la eksigon de Smetanina. La eksigon pli frue proponis Osmo Buller, kiu ne plu membras en la Komitato.
Kovtonjuk rakontis, ke necesis aranĝi apartan kunvenon pri Ukrainio, ĉar jam multaj homoj persone demandis lin pri la situacio en la lando. La kunvenon partoprenis pli ol 60 kongresanoj. Li emfazis, ke temas pri liaj personaj opinio kaj vidpunkto.
Unue li atentigis, ke ne temas pri milito inter Ukrainio kaj Ruslando, sed pri atako de Rusio en Ukrainion. Laŭ li, Ukrainio havas nur du eblojn, kontraŭstari aŭ subiĝi, meza ne ekzistas.
– La milito ne ekestis tute hazarde, ni esperis ke ĉio estas glata, sed ne okazis tiel. La radikoj de tiu milito, la tensio inter Rusio kaj Ukrainio, ekzistis jam dum multaj centoj da jaroj.
Kovtonjuk difinis, ke Rusio estas kiel ido de Kijiva Rusjo – sed nun granda fiŝo volas manĝi malgrandan fiŝon. Tio estas logika por la caro de Rusio, Putin, laŭ Kovtonjuk.
– Homoj kiuj estas pli aĝaj memoras bone Sovetunion. La sovetaj respublikoj ne estis frataj, sed estis devige unuigitaj perforte, li diris.
La nuna milito, laŭ li, ne estas malgranda, sed ĝi estas milito pri la estonteco, ĝi estas decida pri tio, kien iros la homaro. Ĝi koncernas ĉiujn landojn de Eŭropo kaj havas influon al tuta mondo, ankaŭ pro tio ke Ukrainio estas la dua lando en la mondo rilate eksporton de tritiko kaj sunflora oleo.
La milito laŭ li havas multajn flankojn, sed la plej grava estas la sufero de la ukraina popolo. Kovtonjuk rakontis, ke li vizitis Irpin kaj Buĉa, la nun tutmonde konatajn antaŭurbojn de Kijivo.
Kiam tie aperis la unuaj malamikoj, ili laŭ Kovtonjuk faris barilon sur la vojo tra kiu eblis fuĝi el tiuj urboj. Homoj ĉe la barilo estis pafitaj sendemande. La rusiaj soldatoj ankaŭ detruis sencele domojn de civiluloj, li rakontis.
Multaj el la demandoj rilatis al tio kiam la milito povas finiĝi. Komence, diris Kovontjuk, ĉiuj opiniis ke la milito finiĝos en unu semajno, sed laŭ lia sento la milito bedaŭrinde daŭros pli ol unu jaron. Se okazos io eksterordinara, kiel morto de la ”caro” aŭ pli aktiva partopreno de Eŭropo en la milito, ĝi laŭ li povas finiĝi pli rapide.
Li diris, ke estus bezonata pli granda kontraŭstaro al Putin en Rusio: venki Rusion estas tro malfacile, io devas okazi interne de Rusio. Li konstatis ankaŭ ke la potenchavuloj de Rusio tre bezonas eksteran malamikon, por ke la propra popolo ne ribelu.
Laŭ Kovtonjuk la informo ke rusaj armiloj estas malnovaj kaj ne trafas bone estas uzata kiel preteksto por atakoj al civilaj objektoj.
Al demando pri tio, ĉu en Esperantujo oni aŭdas falsajn novaĵojn, kaj kion esperantistoj devus fari kontraŭ ili, Kovtonjuk respondis, ke Ruslando faris falsan informadon ĉie jam antaŭ la milito, precipe enlande.
Li opiniis, ke se iu eksterlandano parolas pri tio kio okazas en Ukrainio, estus pli bone aŭskulti ukrainianojn mem pri tio, kio okazas en ilia hejmlando. Falsaj informoj laŭ li troviĝas ekzemple en la Facebook-grupo ”Socio, religio, politiko” kaj en Vikinovaĵoj, kiujn laŭ li redaktas subtenantoj de Putin.
Kovtonjuk rakontis, ke li scias pri unu esperantisto el la orienta parto de Ukrainio, kiu servas en la armeo. Viktor Pajuk aldonis, ke esperantistoj el Odeso volontulas en la defendo de sia hejmurbo.
Kovtonjuk ne havis bonan respondon al la demando, kial ne videblas aliaj politikistoj en Ukrainio krom la prezidento Zelenskij, sed laŭ li estas normale en milita tempo, ke aliaj politikistoj restas flanke kaj ke oni ne aŭdas multe pri ilia agado. Ĉiu politikisto laŭ li povus utiligi la militan situacion por flankigi siajn konkurantojn, sed tion oni ne konsideras prioritata en la nuna situacio.
Kovtonjuk emfazis, ke nun, kiam por ukrainianoj estas pli facile veni al Eŭropo ol por rusoj, okazis ke ukrainoj fakte helpis rusojn, kiuj volis lasi sian landon, trovi lokon kaj vojon eksterlanden.
Jukka Pietiläinen
Eŭropo faris plej gravan eraron, ne milite kontraŭstarante la anekson de Krimeo en 2014. Mi tiam jam komprenis, ke sekvos pli.
La ĉi-jara eŭropa nedefendo de la ukraina teritorio kontraŭ la enmarŝo de la rusoj kaj la sekvanta milito, estas nepardonebla. Mi kiel eŭropano, hontas pro la malkuraĝo de niaj registaroj.
Mi tamen timas, ke temas pri pli ol malkuraĝo: Se oni bone rigardas la aferon, EU sendube kaŭzas grandajn financajn problemojn al Rusujo, sed ankaŭ al si mem: En la venonta vintro, milionoj da eŭropaj familioj ne plu povos pagi elektrikon kaj gason kaj ekz. Germanujo nun jam somere troviĝas en granda energia krizo.
Tamen ĉiam oni serĉu, kiuj profitas, kaj inter tiuj interalie estas la energikompanioj kaj la armila industrio.
Mi ne kredas, ke Eŭropo ne defendis Ukrainujon por eviti militon. Oni volis tiun militon. Oni volis tiun energikrizon en Eŭropo, pro tio, ke iuj homoj kaj kompanioj tre bone enspezas pro ĝi, kaj – ho suprizo – tiu ĉi milito kaj energimanko estas “bela” preteksto por premi la eŭropan popolon fari – ofte tre malpopularajn – energiplibonigojn pro la klimato.
Niaj eŭropaj gvidantoj jam sciis, ke Eŭropo tre dependas de la rusa gaso. Do la nuna energikrizo neniel suprizas – niaj registaroj ne povas diri, ke ili ne povis antaŭvidi ĝin.
Antaŭ ol Rusujo atakis Ukrainujon, oni havis semajnojn por survojigi aerdefendajn aviadilojn kaj pli al Ukrainujo por defendi ties teritorion, sed Eŭropo faris absolute nenion. Dum ĉe la forigo de nukleaj armiloj el Ukrainujo, ankaŭ eŭropaj landoj garantiis protekton al Ukrainujo.
Se Eŭropo estus adekvate protektinta niajn eŭropajn, ukrainajn fratojn, Ukrainujo nun ne estus en milito kaj verŝajne ankoraŭ fluus rusa gaso al Eŭropo.
Pri la sensignifa UEA nur piednoto: ne tuj eksigante la rusa ĉefdelegitino pro ties naziaj eldiroj, la moralo plene mankas en tiu klubo, kiu funkcias kiel infanoj, kiuj volas “ludi UN”.
Ŝajne Sr. Kovtonjuk delonge ne tralegis Vikinovaĵon, ĉar multaj freŝaj artikoloj temas pri la invado kaj tute ne estas por-putinaj.
Ĉiam estas bona afero se la de forto tuŝitaj homoj mem rakontas pri maljusteco. Ripetoj memorigaj ade bonvenas. “Vikinovaĵoj” eble ne TIOM gravas sur skalo de internaciaj novaĵ-agentejoj… Ĉiuokaze dankon al sinjoro Kovtonjuk ke li raportis kaj provis malfermi okulojn!