Protesta letero sendita nome de ”rusiaj esperantistoj” postulas, ke UEA ĝis la 1-a de decembro ree enoficigu la eksigitan ĉefdelegiton Svetlana Smetanina kaj pardonpetu al ŝi pro la eksigo. Laŭ la Estraro de UEA la komentoj de Smetanina subtene al militaj agoj de Rusio damaĝas la publikan bildon de la asocio.
Fine de aŭgusto La Estraro de UEA decidis ”provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio”. Tio signifas, ke ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdis sian postenon. Ŝi estis forte kritikata pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio aperintaj en Facebook. Pli frue Universitato Adam Mickiewicz nuligis la studrajton de la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, Aleksandr Lebedev, pro liaj deklaroj subtenantaj la invadon de Rusujo kontraŭ Ukrainujo.
Smetanina devas rericevi sian postenon kiel ĉefdelegito de UEA kaj Lebedev devas esti restarigita kiel studento de la pola universitato, postulas malferma protesta letero direktita al la estraro de UEA. Krome la estraro de UEA devas pardonpeti al Smetanina kaj Lebedev pro ”senbaza kalumnio de ilia propra opinio kaj pozicio” kaj danki Smetanina pro ŝia ”50-jara altruista agado favore al Esperanto”, postulas la letero.
La letero estas sendita nome de ”rusiaj esperantistoj”, sed la sola konkreta nomo de rusia esperantisto en ĝi (krom tiuj de Smetanina kaj Lebedev) estas tiu de Valerij Sipoviĉ, ”esperantisto ekde 2004 jaro”. Ŝajne li estas la aŭtoro de la letero.
La letero estis sendita pasintsemajne por aprobo al multaj rusiaj esperantistoj kaj almenaŭ iuj landaj asocioj de UEA. Ĝi iĝis pli vaste konata ĉi-semajne, kiam komitatanoj de UEA ricevis ĝin kaj komencis diskuti ĝin en fermita grupo ekster la publika diskutejo de la komitato.
La mekanismo de la aprobo, priskribita fine de la letero, estas siaspeca:
Bv aprobi ĉi leteron. Kiel diris L. Zamenhof, – ”Silento estas konsento!” Se vi havas kion oponi, bv sendi vian opinion al suba adreso. /…/ Via opinio estas atendita ĝis la 5 de novembro 2022.
La teksto de la letero fidele sekvas la asertojn de la rusia ŝtata propagando, laŭ kiu en Ukrainio regas nazioj kaj la milito tie temas pri freneza atako de ”Okcidento” kontraŭ la popolo de Donbaso.
”Ne restis flanke ankaŭ Esperanto-movado. Anstataŭ subteni Ruslandon en ĝia batalo kontraŭ novnaziismo la Estraro de UEA laŭ instigo de la prezidantino de latva E-asocio Margarita Ĵelve sub preteksto kvazaŭ de apogo de rusiaj esperantistoj de milito en Ukrainio provokis sovaĝan rusofobion,” la letero daŭrigas.
Fakte, Margarita Ĵelve neniel rolis en la diskuto pri la eksigo de Smetanina, krom ke la kritikataj eldiraĵoj de Smetanina aperis kiel respondoj al afiŝo de Ĵelve en Facebook. Interesa estas ankaŭ la aserto de Sipoviĉ, laŭ kiu la eksigo de Smetanina okazis ”laŭ propono kaj insisto de eksprezidanto de UEA Osmo Buller”. Buller efektive grave rolis en la diskuto, sed li neniam estis prezidanto de UEA.
Kun la letero estis dissendita ankaŭ deklaro de Svetlana Smetanina, laŭ kiu ŝi neniam kaj nenie publike afiŝis sian opinion pri la ”milita operaco far Ruslando”. Ŝi ne klarigas, kiel eblas, ke la kritikataj komentoj tamen aperis ŝianome en Facebook, sed petas la komitaton kaj estraron de UEA ”restarigi plene mian ĉefdelegitecon kiel reprezentanto de Ruslando”.
Efektive ĉefdelegito tamen neniam estas reprezentanto de ajna lando, sed reprezentanto de UEA en la koncerna lando.
Ŝi aldonas: ”Domaĝe, ke M. Ĵelve kaj ankaŭ UEA-Estraro ne kontaktis rekte min kaj ne ĝustigis falsajn informojn kvazaŭ esprimitaj/n/ de mia nomo.” Tamen efektive la prezidanto de UEA, Duncan Charters, dum la komitata kunsido en Montrealo klare indikis, ke li vere havis rektan kontakton kun Smetanina:
– Ankaŭ la ĉefdelegito de Rusio plendis pri misinformoj. Mi ne scias ĉu mi volas diri pli, sed ŝi en konversacio diris, ke tio, kion oni raportis pri ŝiaj diroj ne estas vera, kaj oni povas scii tion, ĉar ne estas laŭ ŝia stilo, li diris.
La prezidanto de UEA nun ne respondis al demando de Libera Folio pri tio, kiel – se iel – UEA intencas reagi al la letero.
Libera Folio demandis la dissendinton de la letero, Valerij Sipoviĉ, ĉu la letero havas ajnan rilaton al REU, kaj kio okazos, se UEA ne plenumos la postulojn starigitajn en la letero. Li respondis:
– La plimulto de esperantistoj, kiuj ricevis kaj aprobis ĉi leteron, estas membroj de REU. Ni atendu la decidon de UEA-Estraro.
Li ne respondis al demando de Libera Folio pri tio, kiom da homoj efektive aktive aprobis la sendon de la letero.
En la reta diskutejo de REU estrarano Irina Gonĉarova atentigis, ke neniu rajtigis Sipoviĉ sendi la leteron.
– Mi protestas ankaŭ kontraŭ akcepto de trasilento de la adresitoj kiel konsento kun la teksto de la deklaro. Al kontraŭuloj sinjoro Sipoviĉ proponas organizi privatajn opiniinterŝanĝojn. Tio ne estas normala. En demokratia socio oni ne evitas publikajn diskutojn por ellabori komunan opinion, ŝi skribis.
Al tio reagis Valentin Melnikov:
– El ĉiuj rusiaj e-istoj la klare kontraŭan opinion pri la nuna situacio, krom vi, iam esprimis nur 4 homoj, el kiuj unu delonge elmigris, do ne plu konsidereblas kiel ”rusia” e-isto, alia plene forlasis E-movadon – do ne plu konsidereblas kiel e-isto entute. Se vi tiom laŭte apelacias al ”demokratia socio” – do en demokratia socio minoritato cedas kaj akceptas la volon de majoritato.
Estrarano Nikolaj Gudskov siavice skribis, ke Sipoviĉ kompreneble rajtas skribi ĉion ajn al kiu ajn, sed nur propranome:
– Li rajtas skribi egale, ĉu 2×2=5, ĉu 2×2=4, sed nek tiu, nek alia aserto estas opinio de ĉiuj rusiaj esperantistoj aŭ ĉiuj rusiaj matematikistoj. Ĉiuj sin ne esprimis tiurilate. Li povas diri eĉ, ke li estas prezidanto de la Terglobo, kaj tiel subskribi la leteron – sed tio estas lia privata opinio, kiu sen subteno de aliaj homoj valoras neniom, kaj ajna normala leganto ne prenos tispecan subskribon serioze.
Kiel impertinenta kaj malhumila oni povas esti?
La ununura damaĝo, kiu okazas, estas la rompo de la valoroj de pacemo kaj kunlaboremo ĝis nun komunaj al la plej multaj Esperantistoj fare de la rusiaj subtenantoj de la genocida atako kontraŭ Ukrainujo.
Honton kaj malhonoron al ili, kaj eternan ostracismon en la rondo familia!
> eternan ostracismon en la rondo familia!
Ĉi tio levas interesan demandon: kion ni faros post la fino de la milito (kaj ĝi finiĝos, ĉar feliĉe ĉiuj militoj finiĝas) pri la sangosoifaj ”samideanoj”?
Poreterne ignori kaj prifajfi ilin? Akcepti ilin re en la gregon, kvazaŭ nenio okazis? Postuli antaŭan kaj sinceran pentofaron (kian?) kiel kondiĉon por la reakcepto? …?
Nu, la vera problemo ja estas ke tiaj homoj sentas sin hejme en la movado, dum aliaj, kiuj devus, ne sentas sin hejme. Se la movado estus kia ĝi devus esti, ĝi forpuŝadus kelkajn kaj allogadus multegajn, tiel ke ĝi prosperus universale. La aktuala instruo estas ke ni devas akrigi la neŭtralecon tiel ke ni scias postuli ĝin ankaŭ de ŝtataj agantoj, kie ajn tio havas sencon. Ekzemple kiel reago al la eseo de Putin.
Parencan demandon mi faris en komento en Libera Folio la 8-an de marto: ”Ĉu tiuj, kiuj ĉi tie kaj aliloke apogas la agresmiliton kontraŭ Ukrainio, ne pensas pri la tago, kiam ili eble denove povos iri al Esperanto-renkontiĝoj kaj renkonti alilandajn, ne nur ukrainajn, esperantistojn, kiuj nun legas iliajn afiŝojn kaj tre verŝajne ne forgesos ilin?” — Mi pensas, ke la pordoj ne estu fermitaj por ĉiam, sed tiuj, kiuj kulpis pri fikalumnioj al kaj pri ukrainoj kaj Ukrainio, certe devos distanciĝi de tiaj misfaroj kaj pardonpeti.
Estus interese rigardi, kion faris la germanaj E-istoj post la Dua Mondmilito. Mi supozas, ke tiuj, kiuj aktive, publike subtenis la naziismon, ne revenis post 1945 al la movado. Aŭ pro timo aŭ pro honto.
Ĉiel ajn, neniu devas esti heroo. En Rusujo estas (aŭ estis) krimo nomi la militon milito, tiom pli publike kontraŭstari ĝin. Sufiĉas silenti por resti honestulo sub tiaj kondiĉoj.
Sed estas alia afero sendevige subteni la agreson publike – tiu sinteno ne estas akordigebla kun la Interna Ideo, kaj homo, kiu konscie tiel procedas (oni tamen ne forgesu, ke de jardekoj oni mensogas al la publiko en Rusujo) ne povas esti mia samideano. Ĉiuj aliaj – ankaŭ tiuj, kiuj trompiĝis kaj komprenos tion – estos bonvenaj.
Komento de Ulrich Lins, sendita al la redakcio:
Cyrill Robert Brosch (nov 10, 12:15) prave supozas, ke germanaj esperantistoj, kiuj publike apogis la nazian reĝimon, preferis silenti post 1945. Estis ĉiuokaze tre malmultaj, kiuj subtenis la naziojn eĉ post la malpermeso de la movado. Bedaŭrinde unu (kiu movade ne aktivis antaŭ 1945) postmilite neis holokaŭston. “Esperantisto kaj neanto de holokaŭsto”: laŭ Clemens J. Setz, la aŭtoro de “Die Bienen und das Unsichtbare”, tio estas “ege absurda kombino”.
Tio estas brula demando. Al ĉiuj flankoj, ankaŭ al vi. Vi en via propra orgojlo miskomprenas la rondon familian kiel prude puritanisman sekton.
Nihilismo estas tre malmultkosta filozofio
La letero de Smetanina hieraŭ estis publikigita (ankaŭ la teksto de Sipoviĉ) en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2022/11/smetanina-3/
Mi ne tute bone komprenas, kio priparolindas tie. La letero prezentas opinion de precize unu homo, tio estas kiel malfermitaj leteroj funkcias. Ĉiam estis. Ĉiam estos. Ĝis pli da homoj subskribos ĝin, ĝi daŭre prezentos opinion de precize unu homo, sendepende de kiom da imagitaj amikoj li havas.
Se REU bezonas longan kaj akran disputadon por konstati tiun ĉi memevidentaĵon, nu, mi ĝojas ke mi neniam aliĝis al ĝi.
Mi eksiĝis el REU antaŭ kvarona jarcento, en 1997. Certe mi ne remembriĝos.
Ĉi-jare REU ricevis nur 25 individuajn membrokotizojn.
1. Mi konstraŭ-staras al invado de Rusio en Ukrainio. Mi tut-kore subtenas la kuraĝan ukrainan popolon! Ukrainio batalas por siaj popolo kaj ŝtato. Sed Ukrainio batalas ne nur por si mem, ĝi batalas ankaŭ por ni ĉiuj! Ukrainio batalas por paco de Eŭropo, batalas por moderna civilizacio de nia mondo. Se Ukrainio estus konkerita, Putin turnus sin al sekvantaj celoj. Ni ĉiuj devas danki ukrainan popolon, kaj stari kune kun Ukrainio.
2. Certe mi malkonsentas kun rusaj esperantistoj, kiuj subtenas rusan militan agadon en Ukrainio. Sed mi opinias, ke ne estas konvena, ke oni pelas tiujn rusajn esperantistojn el internaciaj esperantaj organizoj. Ĉiuj rajtas esprimi siajn opiniojn. Neniu estu punita nur pro siaj opinio kaj vidpunkto.
3. Se ni pelas tiujn rusajn esperantistojn el organizoj, ambaŭ flankoj perdiĝas: rusajn esperantistoj perdas ŝanĉon informiĝi kun fakto kaj vero, kaj ni perdas ŝancon ŝanĝi ilian vidpunkton.
4. Almenaŭ antaŭ la milito, enlanda kaj internacia cirkulado de informoj estis tute liberaj en Rusio. Kial tiuj rusoj ne gajnis veron de la fakto? Kaj speciale, kial tiuj esperantistoj, kiuj kapablas komunikiĝi kun alilandaj homoj per Esperanto, estas tiel ne-prudentaj, ke ili ne kapablas distingi veron kaj malveron? Ĉu Esperanta estas nur lingvo laŭdata, sed ne lingvo uzata kaj utila? Kio estas la utileco de Esperanto por tiuj rusaj esperantistoj?
5. Estas tre bedaŭrinde, ke ne ĉiuj homoj estas kuraĝaj kontraŭ perversa potenco aŭ tirano. Sed almenaŭ oni povas silenti, sed ne krii “hura!” al fortaj malbonuloj.
6. Mi sincere esperas, ke post la milito, esperantistoj en Ukrainio kaj Rusio povas kunlabori por forigi malamikecon kaj denove restarigi amikecon inter popoloj de du landoj.
Smetanina ne estis forpelita de iu organizo. UEA ne plu elektis ŝin kiel _sian_ reprezentanton en Rusio. Rimarku, ke la delegitoj ĉiam reprezentas UEA-n en iu lando, ne la sialandajn esperantistojn en UEA! – Lebedev ne estis forpelita de iu Esperanta organizo, sed de pola universitato. Multaj universitatoj en multaj landoj limigis kunlaboron kun rusianoj; la detalojn de la kazo mi ne konas. – Ankaŭ mi esperas, ke esperantistoj ukrainaj kaj rusiaj iam povos kunlabori, sed mi konsideras esti tre kompreneble, se la ukrainoj neniam kunlaboros kun tiuj rusiaj esperantistoj, kiuj nun subtenis la atakon al iliaj lando, urboj kaj vilaĝoj.
Ŝajne daŭre oni pensas, ke s-ino Smetanina perdis sian ĉefdelegitecon pro sia subteno al la agresa milito kontraŭ Ukrainio. UEA ja kondamnas — aŭ pli ĝuste devus kondamni — la agreson, ĉar Unuiĝintaj Nacioj kondamnis ĝin kaj UEA sekvas la politikon de UN. Ĉiu membro tamen rajtas teni sian propran opinion, ankaŭ se ĝi estas alia ol tiu de UN kaj UEA. La misfaro de Smetanina ne estis ŝia opinio sed tio, ke ŝi atakis la latvan ĉefdelegiton s-inon Želve kun neakceptebla, tre aĉa lingvaĵo. Tion ŝi faris kiel komenton al s-ino Želve, kiam ŝi reklam la alvokon de UEA pri festado de la ĉi-jara Esperanto-tago. En sia komento ŝi ridindigis tiun alvokon, kiu pledis por amikeo, justeco kaj dialogo inter popoloj. Per tio ŝi krude malrespektis la statutan celon de UEA “kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj”. Estis klare, ke post tio ŝi ne plu povis esti renomumita kile ĉefdelegito.
Koran dankon pro klarigoj de sinjoroj Jouko Lindstedt kaj Osmo Buller.
Mi esperas, ke ankaŭ tiuj rusaj esperantistoj scias, kio estas iliaj eraroj.