La FAME-premio estas kredeble la plej granda kulturpremio en Esperantujo. Ĵus estis fine solene transdonita la 17-a premio, kiu estis aljuĝita al Ĵomart kaj Nataŝa jam antaŭ du jaroj – la ceremonio prokrastiĝis pro la pandemio. Ni petis Ulrich Matthias, unu el la estraranoj de la FAME-fondaĵo, rakonti pli pri la premio.
La FAME-fondaĵo estis fondita en 1988 de Franz Alois Meiners, germana esperantisto, kiu celis subteni per valora premio la kreadon kaj disvastigon de esperantaj kulturaĵoj. Ĝin ricevis ekzemple jam muzikistoj kiel Kajto, verkistoj kiel William Auld kaj Marjorie Boulton, eldonistoj kiel Ito Kanzi, Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La unua premio iris en 1991 al Claude Gacond, la ĝis nun lasta, jam la 17-a, al Ĵomart kaj Nataŝa.
Libera Folio: Kiu aljuĝas la premion, kaj surbaze de kiuj kriterioj? Kial ĝin ricevis nun Ĵomart kaj Nataŝa?
Ulrich Matthias: – Pri la alĵuĝo decidas la estraro de nia fondaĵo. Ni estas nuntempe kvar personoj. Laŭ nia regularo, ni povas aljuĝi la premion al persono, organizo aŭ institucio, kiu dum la daŭro de sufiĉe longa tempo akiris meritojn per kreo aŭ disvastigo de kulturaj verkoj en Esperanto. En 2016, ni opiniis Katalin Kovács kaj Ilona Koutny aparte meritplenaj kaj decidis honori unue Katalin en 2016 kaj poste Ilona en 2018; la definitivan decidon ni tamen faras ĉiam nur ĉirkaŭ duonan jaron antaŭ la planita transdono.
– En 2020, ni konstatis, ke post Kajto en 2004 ni jam delonge ne plu distingis esperantajn kantistojn kaj do aparte atentis pri la muzika kulturo. Kompreneble tie venis multaj nomoj en niajn kapojn. Pensante pri ĉio – la daŭro kaj abundo de ilia agado, la populareco kaj simpatio, kiujn ili ĝuas inter esperantistoj, la kvanto kaj kvalito de iliaj verkoj, ni fine unuanime decidiĝis por Ĵomart kaj Nataŝa, kvankam kompreneble ankaŭ aliaj muzikistoj meritus nian premion. Sed ja ĉiun duan jaron aperas nova ŝanco.
– En 2022, ni ne elektis novajn premiotojn, ĉar la transdono planita por 2020 ŝoviĝis pro la pandemio. Ni alĵugos la venontan premion nur en 2024 kaj tiamaniere ŝparis elspezojn dum la tempo de malaltaj interezoj, kiu bonŝance nun finiĝis.
Kiom valoras la premio?
– Nuntempe ĝi estas ĉiam 3000 €. Krome la urbo Aalen kutimas pagi al la premiitoj, okaze de la solenaĵo, du tranoktojn en bona hotelo. La veturon la premiitoj kutime pagas mem. Sed certe neniam iu premiito pentis esti vojaĝinta al tia grandioza solenaĵo kun neforgesebla, kortuŝa honorigo. La urbo Aalen organizas la solenaĵon kunlabore kun lokaj esperantistoj. Ĝi zorgas ekzemple pri taŭga salono kaj ties ornamado, kaj pri senpaga bufedo (trinkaĵoj kaj sandviĉoj por ĉiuj ĉeestantoj). Aparte menciindas, ke kutime la ĉefurbestro de Aalen persone gvidas la ceremonion. Ankaŭ la nuna nova ĉefurbestro montris favoran sintenon al Esperanto kaj ĝojis esti inter ni.
– Laŭ mia scio, temas certe pri la plej granda premio en Esperantujo. En la Belartaj Konkursoj de UEA, oni kutime ankaŭ premias per entute ĉirkaŭ 3 000 €, tamen tie la sumo dividiĝas inter dekoj da premiitoj.
Kial Aalen? Ĉu la donacinto loĝis tie? Ĉu la partopreno de la urbo estas bazita sur iu oficiala decido?
– La donacinto Alois Meiners loĝis en Stuttgart, nur 70 km for de Aalen. Jam en la tempo de la fondiĝo de FAME en la urbo Aalen regis favora sinteno al Esperanto, pro vigla loka Esperanto-grupo, kiu atingis ankaŭ, ke la urba biblioteko de Aalen pretis transpreni en 1989 en siaj salonoj la Germanan Esperanto-Bibliotekon. Unue en la loka Esperanto-grupo kaj poste en la urba administrejo favore akceptiĝis la ideo okazigi la transdonon de la premio ĝuste en Aalen. Mi tamen ne certas, ĉu la urba konsilio aŭ tamen nur la kultura oficejo de Aalen decidis organizi la solenaĵon. Ĉiukaze menciindas ankaŭ, ke dum kelkaj jaroj la ŝparkaso de Aalen pretis financi la kulturpremion.
Dankon al la FAME-Fondaĵo, iniciatita de la neforgesebla Franz Alois Meiners kaj al Estraro de la Fondaĵo, precipe al Doktoro Ulrich Matthias, kiu sukcesis kaj nun sukcesas en la urbo Aalen fruktodone, dum jardekoj, kultivi la Eperanto-kulturon!