La emerita japana entreprenisto Etsuo Miyoshi post multjara paŭzo rekomencis sian grandan reklaman kampanjon por Esperanto en eŭropaj gazetoj. La kostegaj anoncoj tamen estas neprofesie fasonitaj kaj laŭ iuj prijuĝoj povos eĉ malutili.
Denove en tagaj gazetoj de eŭropaj landoj aperas tutpaĝaj, kostegaj anoncoj kiuj celas popularigi Esperanton. La anonckampanjon financas la konata japana entreprenisto kaj mecenato Etsuo Miyoshi, kiu persone decidis pri la enhavo de la anoncoj.
La anoncoj laŭ la ĝisnunaj informoj aperos en Germanio, Francio kaj Pollando, entute sepfoje. Fine de januaro jam aperis tutpaĝaj anoncoj en la prestiĝaj gazetoj Frankfurter Allgemeine Zeitung en Germanio kaj Le Monde en Francio.
Ŝajnas tamen dubinde, ĉu la tre verdaj anoncoj havos pli da sukceso ol la antaŭaj kampanjoj de Miyoshi.
– Estas senutile debati inter ni pri la enhavo de la anonco. Eĉ se ĉiu el ni estas konvinkita, ke li farus tre pli efikan anoncon, tio ne estas ebla sen financanto de la afero. Do, ni provu utiligi tion, kion ni havas kaj danki Mijoŝi-n, skribis Renato Corsetti en la reta diskutejo UEA-membroj.
La antaŭa multjara ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ŝajne opinias, ke la anoncoj povas eĉ malutili al Esperanto:
– Mi kuraĝas spiti la admonon de Renato ne diskuti pri la enhavo de la anonco, por diri, ke la anonco plifortigas la bildon de eksteruloj pri esperantistoj kiel sekto, li skribis en UEA-membroj.
Laŭ Corsetti ne indas debati pri la enhavo, ĉar tia debato nenion ŝanĝus:
– Dum unu jaro kelkaj el la plej normalaj esperantistoj, kiujn mi konas, provis vane sugesti malsamajn tekstojn. Ĉiu el ni, kaj ankaŭ Ecuo, havas siajn firmajn ideojn pri la plej bona maniero prezenti Esperanton.
Ni esperu, ke la efikoj estos pli bonaj ol malbonaj.
La nuna ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, ne havis altajn atendojn pri rezultoj:
– Bone planita kampanjo altigus la efikecon multoble. Nun restas al mi nur via espero, ke la efikoj estas pli bonaj ol malbonaj. Mi tamen dubas. En la lastaj tagoj neniu skribis; malmultaj registriĝis kiel “Amiko de Esperanto”.
Lu Wunsch-Rolshoven aliflanke proponis konsideri, ĉu eble ĝuste inter sektuloj oni pli facile povus trovi novajn adeptojn de Esperanto:
– Interesa opinio, tio pri sektoj. El varba vidpunkto ni nun eble demandu nin, kiu procentaĵo de la loĝantaro ŝatas iujn sektojn. Eble estas du ĝis kvin procentoj kaj eble tie troviĝas plia celgrupo por nia varbado, ĉar ja supozeble sektuloj estas homoj, kiuj kapablas agi sendepende de antaŭjuĝoj de la socio.
Etsuo Miyoshi mem estas ano de la religio Oomoto, kiu subtenas Esperanton. Li mem eklernis kaj ekŝatis Esperanton en 1995. Ekde tiu jaro li ankaŭ financis la gravan subvencion Cigno, kiu dum 17 jaroj estis aljuĝita al diversaj esperantistaj agadoj.
Baldaŭ li decidis krome kontribui al la diskonigo de la lingvo per anonckampanjoj en eŭropaj gazetoj.
La unuaj anoncoj aperis jam komence de la 2000-aj jaroj. Poste, en 2005, aperis anoncoj en kvin ĵurnaloj en novaj landoj de EU. En 2006 la tutlanda franca gazeto “Le Figaro” publikigis tutpaĝan anoncon kun intervjuo de la konata socilingvisto Robert Phillipson pri Esperanto kaj la sorto de la eŭropa multlingveco.
La rezultoj estis limigitaj, sed Etsuo Miyoshi daŭrigis la kampanjon en 2008, kaj refoje en 2010.
Poste li dum iom da tempo turnis sian atenton al subtenado de informa agado entreprenata de landaj asocioj, pere de la premio Cigno, kiu anstataŭis la antaŭan subvencion. La unuan premion Cigno en 2012 ricevis Esperanto-Asocio de Britio.
Samjare en intervjuo de Libera Folio Etsuo Miyoshi rakontis, ke li esperas je fina venko de Esperanto en Eŭropa Unio:
– Elekto kaj koncentriĝo estas la vojo al sukceso de ĉia agado. Mi kredas, ke ŝanco de Fina Venko estas nur en EU, ĉar ĝi influos poste al la mondo.
Li tiam proponis, ke UEA sukcesigu Esperanton en Eŭropo, uzante sian kapitalon por ripetaj gazetaj anoncoj. Tion UEA ne faris. Ŝajne tial li nun decidis refoje mem provi.
La prezo de tutpaĝaj anoncoj en grandaj eŭropaj gazetoj estas sveniga, kaj sendube precipe en la reta epoko facile eblus trovi multajn manierojn uzi ĝin kun pli granda utilo al Esperanto. Martin Schäffer ekzemplis per malgranda anonc-kampanjo de Meksika Esperanto-Federacio en Facebook, kiu laŭ li rezultis en aliĝo de sep personoj al pagenda kurso, kaj tiel eĉ estis profitiga.
– Kion do diri pri la nuna reklamado, kiu kostas cent-milojn, li demandis en UEA-membroj.
Mi konas finnajn esperantistojn, kiuj rifuzis traduki la anonctekston finnen, ĉar ĝi estis tro misgvida, eĉ erara. Sed verŝajne ĉiam troviĝas esperantistoj, kiuj ne vidas en la teksto problemojn aŭ tradukas ĝin nur por komplezi. Ĉiuokaze, la ĉefa problemo ja ne estas, ĉu la anoncoj interesigos multajn homojn pri Esperanto aŭ ne. Granda nombro da homoj jam lernis Esperanton pere de Duolingo, sed ni ne havas rimedojn allogi ilin al la movado/komunumo kaj teni ilin. Eĉ sukcesa anonckampanjo restus fine senrezulta.
Miaopinie la kampanjo estas neutila, ĉar eĉ se homoj ekintersiĝus pri Esperanto, la sekva demando estos: sendu al mi ligilon al la kurso de Esperanto al al la Esperanto-apo. La ligilon ni ne havas. Do, la monon oni povus pli efike uzi por bona, alloga kurso de Esperanto. Poste sufiĉus anonco pri Esperanto kun la ligilo al la kurso. Homoj mem trovos kialon por lerni Esperanton… aŭ ne.
Ni tamen havas lernu!-kursojn kaj kelkajn similajn. La vera problemo venus nur poste: kion interesan mi povas do fari per ĉi tiu lingvo?
Interese, ke vi, Jouko, demandas pri tio, “kion interesan mi povas do fari per ĉi tiu lingvo”. Ĉu vi en via vivo, dum la pasintaj almenaŭ kvar jardekoj, trovis vere nenion interesan, kion vi povis fari per Esperanto?
Mi nomus ekzemple la interparoladon kun homoj el aliaj landoj, pri ĉio ajn – tio ja al mi permesis iom pli bone koni kaj kompreni la mondon (mi almenaŭ supozas). Miaj vojaĝoj estas pli interesaj kaj pli amuzaj danke al Esperanto, kaj ili gvidis min ankaŭ al multe pli da landoj ol antaŭ mia lernado de Esperanto.
Esperanto estis gravega parto de mia vivo – ĝi decide influis mian elekton de profesio, kaj dum kvaronjarcento ĝi estis mia ĉiutaga hejma lingvo apud la finna pro miaj infanoj-denaskuloj. Nun ĝi estas grava kaj signifodona parto de mia ĉiutaga pensiula vivo. Sed mi havas malfacilaĵojn komuniki al aliaj tiujn pozitivajn aferojn spertitajn interne de Esperantujo – ekstere ili ne aspektas sammaniere. Kaj mi havas la senton, ke ĉio ĉi interesas nur certan specon de homoj. Nu, mi koncedas, ke eĉ se ni kolektus nur ĉiujn tiujn “certaspecajn”, ni ricevus amason da novaj esperantistoj…
Dankon! Kaj plenan aprobon por via
“Nu, mi koncedas, ke eĉ se ni kolektus nur ĉiujn tiujn “certaspecajn”, ni ricevus amason da novaj esperantistoj…”
Tiel ja instruas la modelo de la disvastiĝo de novaj aferoj (kiu bedaŭrinde ankoraŭ ne alvenis en la mensoj de sufiĉe granda parto de la Esperanto-parolantoj). https://eo.wikipedia.org/wiki/Difuzo_de_novaj_aferoj#Kategorioj_de_adoptantoj ; la ‘novigantoj’ aŭ ‘pioniroj’ estas tiuj, kiuj gravas por ni – la reston ni plejparte prefere neglektu.
La ‘novigantoj’ au ‘pioniroj’? E-o ekzistas dum pli ol 130 jaroj, do jam dum pli ol kvar generacioj.
En la vikipedia artikolo, al kiu vi ligis, oni povas legi: “Novigantoj estas la unuaj individuoj, kiuj adoptas novaĵon.” E-o ekzistis jam dum la tempo de mia praavo. Mi, adoptante E-on, ne plu povas esti ‘noviganto’ au ‘pioniro’. Se mi estus pioniro, mi adoptus tradukmashinetojn, kiuj uzas artefaritan inteligentecon.
Vi argumentas per la tempo. Ni eble konsciu, ke malsamaj aferoj malsame rapide disvastiĝas. La angla estiĝis antaŭ 1500 jaroj, ĝi komencis forlasi la britajn insulojn antaŭ 500 jaroj kaj nur dum la pasintaj eble sesdek jaroj ĝi pli forte fariĝis multlande uzata internacia lingvo. Tio estas alia rapideco ol ekzemple kanto, kiu povas esti ĉie aŭdebla ene de kelkaj semajnoj. Sekve ankaŭ la fazo de pioniroj daŭras eble nur kelkajn tagojn ĉe kanto, dum ĉe lingvo ĝi povas daŭri jarcentojn; tiel jam estis ĉe la latina, franca kaj angla – laŭ mi ankaŭ ĉe Esperanto. Dume ĉe Esperanto necesas konstati, ke multaj funkcioj plene disvolviĝis nur dum la pasintaj jardekoj, ekzemple la kantokulturo aŭ leksikono.
Sed eble vi havas alian modelon ĉemane, kiu pli bone aplikeblas por la disvastiĝo de Esperanto.
@Jouko Lindstedt Mi reagis fakte pri la utila ekuzo de la mono, do mi vere opinias ke tiusence pli efika estus moderna kurso de Esperanto ol grandpaĝaj anoncoj. Min homoj ofte demandas pri la ligilo al kurso de Esperanto, do manko de moderna kurso estas por mi kaj en mia ĉirkaŭaĵo la plej urĝa problemo. Ununura lernu.net ne sufiĉas kaj ne solvas la problemon. IEI faris apon por poŝtelefonoj, sed ĝi ne povas esti ĝisdatigita pro la forpaso de programisto. Inter esperanstistoj ni, bedaŭrinde, ne sukcesis trovi fakulojn por programi novan kurson. Nova apo por Esperanto estas pli ol necesa ĉi-momente. Ne-esperantistoj volas lerni Esperanton, sed ne havas eblojn. Plej multo da homoj – kiel eble strange tio sonas – sentas grandan allogon ĝuste al la ideo de tutmonda kunigo ligita kun Esperanto (kaj tio estas io alia ol la interna ideo, kiun propragas multaj esperantistoj).
Mi samopinias kun Jouko. La problemo ne estas kursoj (surlokaj, retaj aŭ per iu aplikaĵo) aŭ lernomaterialo, sed fakte kion interesan mi povas do fari per ĉi tiu lingvo.
Miasperte multaj renkontiĝoj estas renkontiĝoj de maljunuloj, kiuj memoradas, kiel bone ĉio estis pasintjarcente. Tia agado ne allogas novajn esperantistojn.
Mi ne konas tiajn neinteresajn renkontiĝojn de nur maljunuloj, kiuj ĉefe memoradas, ke pasintjarcente ĉio estis pli bona. Mi iras regule al Novjara Renkontiĝo, Arkones kaj al Germana Esperanto-Kongreso – en tiuj tri kunvenoj estas homoj de diversa aĝo, kiuj ĉefe ĝuas la nunan kunestadon kaj la interparoladon pri ĉiaj temoj de la vivo.
Ankaŭ mi konas tiajn interesajn rekontiĝojn – en Germanio. 🙂
Mia sperto kaj la plej granda problemo estas manko de allogaj ebloj lerni Esperanton. Dirante tion mi pensas ĉefe pri homoj kiuj entute ne konas Esperanton. Senĉesa instruado de esperantistoj fariĝas eĉ ridinda afero, ne pri iloj por esperantistoj mi pensis. Sed kompreneble ĉiu havas aliajn spertojn. Renkontiĝoj de esperantistoj neniel allogas min, aŭ miajn ne-esperantistajn amikojn, ĉar tiaj renkontiĝoj ĉu kun junuloj, ĉu kun maljunuloj ne estas interesaj por ĉiuj. Mi ne neas ke tiaj renkontiĝoj povas esti agrablaj kaj interesaj por multaj esperantistoj, sed por disvastigado de Esperanto ili plej parte ne taŭgas, eble eĉ maltaŭgas. Sed tio jam ne havas ion komunan kun la ĉefa demando.
Mi tre bedaŭras, sed mi ne povas konsenti pri via sentata manko de kursoj. Eble ”modernaj” kursoj, jes – sed se iu estas ne kontenta pri vere ĉiuj nuntempe haveblaj kursoj, tiu supozeble poste estos ankaŭ ne kontenta pri ĉiuj haveblaj libroj, pri ĉiuj renkontiĝoj kaj eble eĉ pri ĉiuj Esperanto-parolantoj 😮 Do kial ni investu energion kaj tempon por tiu?
En mian kapon venas ekzemple la jenaj kursoj: Aŭdvidaj kiel Mazi aŭ Pasporto al la tuta mondo aŭ Ana Pana, haveblaj ĉe youtube; amaso da paperaj libroj; Duolingo, lernu.net, https://esperanto12.net/ , kelkaj pliaj ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_ofertataj_Esperanto-lerniloj (ĉu io mankas tie? Enmetu!). Eblas elŝuti la brazilan Kurson de Esperanto.
Mia ofta konsilo al lernanto, kiu demandas pri kurso estas: Rigardu la tutan liston de kursoj, ekzemple ĉiujn supre menciitajn, iru al ili unu post la alia, lernu kun la kurso dum unu aŭ du horoj – kaj kiam vi estos tralaborinta la tutan liston, vi verŝajne jam havas bonan bazon por iomete uzi Esperanton, ekzemple ĉe Facebook. Se plu ne sufiĉas, tiam eble denove faru la rondvojaĝon de la kursoj 🙂
Mi mem cetere eklernis per William Auld, Esperanto einmal anders (originalo: Esperanto, a new approach); mi estis fascinita de lernolibro, kiu jam post eble la kvara leciono prezentas literaturajn tekstojn. Mi ĝuegis tion 🙂 (Sed eble aliaj pasigos sian tempon per kritikado de mil kaj unu detaloj en tiu kurso…)
Jes, mi parolis pri modernaj iloj. La paĝo kies ligilon vi aldonis enhavas google tradukilon kiel Esperanto-lernilon. Nu, kion diri…
Mazi estas tiel malmoderna ke eĉ ne priparolinda, krome ne plu uzinda ĉar la licenco por Esperanto ne plu validas, se iu uzas la lernilon faras tion kontrauleĝe. Mi esperas ke BoBoCo ne legas komentojn ĉe LF.
Evidente eĉ la redakcio de Libera Folio ne konstatis la miksaĵon de vero kaj amuzita ironio en mia mesaĝo al UEA-membroj rilate al la sekto-rimarko de Osmo Buller (certe prefere mi aldonus iun 😉 signon en mia mesaĝo). Mi atentigas, ke por mi (kaj por PIV) la vorto ‘sekto’ havas tri signifojn kaj uzojn – religia, sociologia kaj insulta, https://vortaro.net/#sekto_kd . Ŝajne Osmo celis pli al la insulta signifo de la vorto, dum mi pli al la sociologia.
Kiel ni povas legi en PIV 2020 kaj ĉe vortaro.net, aldone al unuflanke la religia kaj doktrina senco kaj aliflanke la insulta uzo, la vorto ‘sekto’ havas ankaŭ figuran sencon : “Aro da personoj, apartiĝantaj de la doktrino de partio aŭ filozofia skolo pri unu aŭ kelkaj punktoj.” Laŭ mi ekzistas iu vaste disvastiĝinta doktrino, ke la angla bone solvas la internacian komunikadon (laŭ mia sperto tio vere estas pli doktrino ol bone bazita kaj argumentita prijuĝo). Ni Esperanto-parolantoj kontraste opinias, ke Esperanto laŭ multaj vidpunktoj estas signife pli bona, efika, justa, kulturegaleca kaj partopreniga ol la angla. Se uzi tiun cititan difinon de sekto, neŭtrale sociologian, oni do povas iom prave la Esperanto-komunumon nomi ‘sekto’.
Unu epizodo de la podkasto “Usono Persone” temas ĝuste pri tio – ĉu kaj kiusence ni estas “sekto”.
Por germanaj, aŭstraj, ĉeĥaj, slovakaj kaj eble pliaj esperantistoj, la vorto ”sekto” povas havi ankoraŭ plian, nerilatan signifon. Vidu la alkroĉitan bildon.
Antaŭe: du esperantistoj.
Malantaŭe: botelo da sekto.
Konkludo: Esperantistoj ne estas sekto.
Pli detale legu en neciklopedio 🙂
Botelo de ŝaŭmvino. Uzo de la vorto “sekto” en senco de trinkaĵo ŝajnas esti evitinda germanismo.
Mia sperto post longa laborado en la privata sektoro estas ke entreprenistoj kutime estas tre fokusigitaj homoj, kiuj malfacile ŝanĝas sian vojon post kiam ili prenis decidon. Jen kial ili fariĝas entreprenistoj kaj foje eĉ kial ili fariĝas sukcesaj. Mi konjektas ke Etsuo havas siajn ideojn kaj li ne facile ŝanĝos strategion.
Mi ne kredas ke la agado estos malutila. Se entute iu rimarkas kaj legas, ĝi vekos scivolemon ke iu japano okupiĝas pri tiu lingva afero. Se iu jam havis antaŭjuĝojn, la kampanjo intensigos ilin, sed tio ne zorgigu nin. Eĉ malbona propagando estas pli bona ol indiferenteco.
Ke ĉiukaze ekzistus multe pli bonaj manieroj elspezi tiun monon, nu, neniu dubas pri tio. Mi mem havas multajn ideojn. Sed mi ne havas monon kaj Etsuo jes
Ĉu sinjoro Miyoshi kampanjas nur en Eŭropo? Ĉu li publikigis ion similan jam en Japanujo aŭ en aliaj mondpartoj?
En 2011 mi sendis retpoŝte leteron al sinjoro Miyoshi, en kiu mi priskribis miajn ideojn koncerne disvastigon de Esperanto kaj, speciale, koncerne uzadon de ĝi kiel pontolingvo. Ĉi tiu koncepto tiam estis ankoraŭ ĝerma kaj, kiel mi povas juĝi nun, estis prezentita ne tre konvinke. Li dankis min pro la letero kaj respondis, ke li tamen preferas realigi sian strategion de gazeta reklamado.
Kompreneble, li investas sian propran monon kaj neniu povas tion malpermesi aŭ reguli. Ĉu eblas influi tion, estas alia demando; verŝajne, al UEA endus engaĝi sinjoron Miyoshi en pli aktivan kunlaboron — ekzemple, kreinte laborgrupon, kiu helpus efektivigi la kampanjon. Tiukaze estus ŝanco eviti malsukcesajn decidojn en ĝia enhavo.
La demandon “kial uzi tre multekostajn gazetojn, se ekzistas multe da aliaj vojoj konigi informon pri Esperanto?” eblas respondi, uzante psikologion. Estas konate, ke homoj emas pli konfidi al reklamo multekosta; ja se organizo povas permesi al si tian, tio atestas almenaŭ, ke ĝi vere disponas kapitalon, ke ĝi ne estas “veziko”. Tre probable, sinjoro Miyoshi utiligas ĉi tie sian entreprenistan sperton.
Mi opinias, ke nia atento al ĉi tiu afero (kaj maltrankvilo pro ĝi) okazas, ĉar ĝenerala nivelo de laboro pri informado kaj instruado (kaj tio ja ĉiam estis unu el ĉefaj prioritatoj de la movado) estas tute nesufiĉa. Se averaĝaj homoj havus multe da ebloj por trovi ĝustan kaj atentindan informon pri Esperanto kaj konatiĝi kun ĝi senpene, por ni ne estus grava, kiom “sektece” Esperantistoj aspektas en ĉi tiuj publikaĵoj.
Laŭ mia impreso granda parto de la problemo estas malkongruo de la deziroj de Miyoshi kaj de la spertoj de la Esperanto-aktivuloj. Miyoshi deziras progresigi Esperanton per granda reklama kampanjo, kiu rajtas kosti centmilojn da eŭroj. La Esperanto-aktivuloj havas grandparte neniun ajn sperton pri ajna reklamado. Nur kelkaj vere reklamis ion ajn. Mi mem ekzemple antaŭ jardekoj reklamis eble tridek Esperanto-kursojn, kutime kun elspezoj de deko da eŭroj kaj kelkaj laborhoroj. Mi ankaŭ varbas por Novjara Renkontiĝo, sed preskaŭ nur per retmesaĝoj en Esperantujo, sen monaj elspezoj. Mi scias pri eble kvar homoj, kiuj faris reklamajn kampanjojn, kutime kun similaj buĝetoj aŭ, eble , kun buĝeto sub mil eŭroj.
Nun venis Miyoshi kaj petis al Esperanto-funkciuloj pri konsiloj. Li mem, tion li konscias, ja ne estas tiom sperta pri Esperanto. Kie estis la grandaj Esperanto-fakuloj pri varbado? Ili simple ne ekzistas, proksimume neniu vere spertas (kun eble unu escepto). La sekvo de la interkonsiliĝo estas la reklamoj, kiujn ni konas. Ĉu miraklo?
La karajn kritikantojn ĉi tie mi petas, ke ili bv. informi, kiel oni devus fari. Tiu konsilo devus eble veni el sperto, ne nur el belaj ideoj.