Antaŭ unu jaro komenciĝis la grandskala rusia invado de Ukrainio. Multaj ukrainiaj esperantistoj estis rekte trafitaj de la milito – vivis sub rusia okupacio aŭ fuĝis de siaj hejmoj al aliaj partoj de la lando aŭ eksterlanden. En Rusio la prezidanto de la landa asocio gratulas ĉiujn rusiajn batalantojn.
La 24-an de februaro 2022 komenciĝis la grandskala atako de Rusio kontraŭ Ukrainio. Kelkajn tagojn poste Libera Folio intervjuis la esperantiston Ihor Jasinskij, kiu fuĝis de la urbo Ĥarkiv al Nederlando.
– Mi proponis min por la teritoria defendo, sed oni diris ke mi jam estas tro maljuna. Mi estas 64-jara, kaj oni akceptas ĝis 60. Al mi jam tedis sidi sub la tero kaj atendi bombon, li tiam rakontis.
Nun li loĝas en Amsterdamo kaj trovis laboron en granda manĝodeponejo.
– Nun mi kontaktas nur foj-foje kun lokaj esperantistoj en Amsterdamo. Okaze de la trista datreveno mi pensas ke, certe, Ukrainio ne estis tre bone preparita por la invado sed ankaŭ la helpo estis ne rapida kaj ne tre signifa, bedaŭrinde, li diras.
Natalia Ivanova en Kijivo rakontas, ke la plej multaj esperantistoj restas en Ukrainio, kaj dum la milito daŭre restas en kontakto unu kun la alia.
– Ni ege maltrankvilis kiam ni dum monato ne povis kontakti Ivan en la urbeto Dimer en la regiono de Kijivo. Dimer estis okupita, li loĝis tie dum monato sen elektro kaj akvo, li renkontis la okupantojn, ili venis al la loĝejo kaj serĉis tie “Bandera”, se vi aŭdis tiun nomon. Sed tamen kiam la urbo estis liberigita, haleluja, Ivan restis viva kaj havis tiun barbon teruran, tre similis al Zamenhof.
Alia esperantisto, Svetlana, estis sub okupacio en la regiono de Ĥarkiv, rakontas Natalia Ivanova.
– Ŝi trovis tie sian vunditan amikinon kaj okupiĝis pri tiu vundo. Estis terura afero, ĉar komenciĝis gangreno. Ili telefone kontaktis kun kirurgo kiu diris ke necesas ĉion fortranĉi. Ŝi rakontis al mi ke ŝi ploris kaj tranĉis, ĉar ŝi simple devis tion fari. Poste iu tute freneza volontulo sukcesis alveturi kaj ili venis al Ĥarkivo. La vundita virino restis viva kaj ĉio nun estas en ordo pri ŝi.
Svetlana kune kun sia filino venis al Kijivo kaj dum iom da tempo loĝis tie. Poste, kiam komenciĝis la amasa bombado de elektra infrastrukturo kaj la regiono de Ĥarkivo jam estis liberigita, ŝi reveturis tien, Natalia Ivanova rakontas.
– Ŝia loĝejo ĉi tie estas en la naŭa etaĝo kaj ĉio estas dependa de elektro. Se ĝi estas, ĉio estas en ordo. Se ne estas, la lifto ne funkcias, ne eblas ion prepari por la manĝo kaj estas terure malvarme. Ili revenis al la privata domo en Balakleja en la regiono de Ĥarkiv, tie estas pli-malpli normale.
Natalia Ivanova mem en la komenca fazo de la milito fuĝis al okcidenta Ukrainio, sed revenis al Kijivo, kiam la ĉirkaŭa regiono estis liberigita.
– Komence estis terura timo kaj tuta senforto, konstanta maltrankvilo pri parencoj, amikoj, soldatoj, konatuloj, maldeziro manĝi kaj nekapablo dormi. Dum la unua semajno de la milito mi perdis 5 kilogramojn. Nun apetito revenis, sed ekdormi restas problemo.
– Mi trovis por mi stimulon por vivi kaj esti necesa kaj vivi ĝis la venko: mi ĉiutage veturas al volontula organizaĵo, kie homoj okupiĝas pri multaj aferoj por subteni nian armeon. Persone mi plektas kamuflajn retojn.
Almenaŭ du esperantistoj servas en la ukraina armeo. Neniu ukraina esperantisto ĝis nun pereis rekte pro la milito, Natalia Ivanova diras.
– Esperantistoj en Ukrainio ne multas, kaj estas plejparte maljunaj homoj. En vilaĝo apud Buĉa estis unu esperantisto kiu tie travivis la okupacion, sed pri ŝi ĉio estas en ordo.
En Rusio multaj esperantistoj ŝajnas subteni la militon kontraŭ Ukrainio. Tiuj, kiuj ĝin ne subtenas, ĉefe silentas, ĉar malsilentado povus konduki al seriozaj sekvoj.
La 23-an de februaro la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, Aleksandr Lebedev, atentigis la rusiajn esperantistojn okaze de grava nacia festotago:
“Hodiaŭ nia lando festas Tagon de defendanto de la Patrujo. Okaze de la festo mi gratulas ĉiujn, kiuj iam servis aŭ nun servas en nia armeo kaj floto, kaj unuafoje tiujn, kiuj batalas por Rusio ĝuste nun. Mi gratulas ankaŭ laborantojn de armilindustrio kaj ĉiujn aliajn, kiuj klopodas por nia armeo en sia laborkampo. Gloron al vi ĉiuj, fortunon kaj venkojn!”
Evidente ne nur rusiaj esperantistoj simpatias kun la agado de la regantoj en Kremlo. Iu usona esperantisto eĉ decidis translokiĝi al Rusio jam post la komenciĝo de la milito, laŭ informo de Andrej Grigorjevskij en retpoŝta listo de rusiaj esperantistoj:
“En Peterburgo aperis usona e-isto, kiu decidis migri al Rusio. Fluge li atingis Helsinkon, de tie buse veturis al Peterburgo. Peterburganoj renkontis lin, loĝigis, helpis pri la unuatempa adapiĝo. Li nomas sin rusmaniere “David Ivanovich” aŭ mallonge Dave. Li planas ekloĝi ie en Volgio, preferinde en Saransk (pri kiu li legis kiel la plej ekologie pura rusia regiona centro).”
Estas iom hontinde paroli pri propraj animaj elreviĝoj, kiam la ukrainoj ĉiutage suferas korpe. Sed mi tamen diru, ke mia elreviĝo pro la agreso de Rusio estas duobla. Unue, samkiel la plej multaj finnoj, mi dum jardekoj kredis, ke la najbara Rusio iom post iom demokratiĝos kaj ĉesos esti minaco al siaj najbaroj (pri tio mi blogis: https://lingvatereno.blogspot.com/2023/01/infano-el-porkkala.html). Due, kiel esperantiston min ŝokis vidi, ke multaj esperantistoj, ĉefe en Rusio sed ne nur, eksplicite pravigas la militan atakon kaj eĉ neas la ekzistorajton de la ukrainaj nacio kaj ŝtato. Tio laŭ mi estas komparebla al la decido de la germanaj Esperanto-organizaĵoj en la tridekaj jaroj eksigi ĉiujn judajn membrojn. Kiel skribis Anna Stecay en Beletra Almanako: “Ekde februaro 2022 ekzemple mi rezignis pri la uzo de la vorto “samideano”, ĉar evidentiĝis ke estas multaj homoj eĉ influaj en la movado, kiuj prifajfas la celojn de paco kaj humaneco sed proklamas tiun militon taŭga politika rimedo.” Kolapsis kaj la baze pozitiva sinteno de la finnoj rilate Rusion, kaj mia kredo je tio, ke ia “interna ideo” unuigas la esperantistojn. Pardonu la pesimisman tonon…
La germanaj organizaĵoj estas tro malproksima kaj ne tre preciza ekzemplo: Rusio aŭ persone Putin ne proklamas sian superecon super aliaj homaj estaĵoj aŭ sian deziron havigi teron por loĝigi tie siajn biologie, rase superajn homojn (tion senkaŝe faris Hitlero).
Pli bona ekzemplo estas finnoj, kiuj ne turmentas sin ĉiunokte pro multaj miloj da civiluloj mortintaj en 1942-43 pro la artefarita malsato en Leningrado, organizita de germanoj, hispanoj kaj finnoj. Facilas diri: “Estis aliaj finnoj, ne mi. Kaj ili havis pri kio venĝi, estis milito post la vintra milito, sovetoj kulpis”. Ankaŭ iuj rusoj trovas klarigojn, ne kulpigu ilin pli ol vi kulpigas vin mem. La dramo estis evitebla, sed neniu montris bonvolon en novembro kaj decembro – por rezultigi februaron.
Mi ne komparis Putin-on kaj Hitler-on, sed la agojn de la iamaj germanaj kaj nunaj rusaj movadestroj kontraŭ la idealoj de Esperanto. – Pro tio, ke la finna armeo sendube havis ian tute ne laŭdindan rolon en la sieĝo de Leningrado (tamen la finnoj rifuzis rekte ataki la urbon tere aŭ aere, malgraŭ tiucelaj petoj de la germanoj), precize nun post 80 jaroj mi kiel finno viaopinie ne havas rajton kondamni la rusajn kruelaĵojn en Ukrainio. Iom ekstrema ekzemplo de kio-pri-ismo…
La komentinto ŝajne ne insistas, ke vi estas finno, ne esats evidenta, eble li mencias finnojn, ĉar la posedanto de la loko estas finno. Mi ne vidas ke estas kiopriismo. Landa movado ne estu kulpigata, ĉar ankaŭ en aliaj jaroj neniu kulpigis finnajn esperantistojn ke ili ne mortas batalante kontraŭ sia registaro, aŭ usonan movadon pro troa militado de ilia armeo en Vjetnamio, Irako, Serbio kaj aliaj lokoj.
Mi celis kulpigi ne la rusian movadon, sed nur tiujn individuajn esperantistojn, kiuj subtenas la rusian agreson kaj neas la ekzistorajton de la ukrainaj nacio kaj ŝtato, kaj ankaŭ disvastigas propagandon pri ukraina “naziismo”. Bedaŭrinde troviĝas multaj tiaj. Mi ne postulas, ke ordinara rusia esperantisto risku sian liberecon publike kondamnante la militon, kvankam ekzistas ankaŭ tiaj kuraĝuloj.
Mi jam delonge kontraŭas la nocion “samideano”. Kiel montras la sperto, nura scipovo uzi la Internacian Lingvon ne estas sufiĉa kondiĉo por nomi iun esperantiston per tiu vorto. Kiel montras la vivo, bedaŭrinde, al nia, precipe honesta komunumo, iam aliĝas uloj, kiuj prakike estas malmoralaj… Prezidanto de REU estas “elstara” ekzemplo laŭ mia vidpunkto. Estas eĉ pli bedaŭrinda fakto, ke li havas siajn “samideanojn”, do li ne estas sola…
Por mi la eventoj de februaro 2022 kaj iliaj sekvoj signifis plenan kaj porĉiaman perdon de la kredo je onta senlima, unuhomara mondo. Escepte de kelkaj (ge)justuloj, kiuj esprimis sin kontraŭ la agreso, aŭ publike, aŭ almenaŭ private – la rusa Esperanto-parolantaro por mi ĉesis ekzisti. Eternan malbenon al ilia terorista ŝtato! Solidare al la venko super rusio!
Estas stranga sinteno, se nenio nova fakte okazis: antaŭe esperantistoj travivis militojn inter diversaj ŝtatoj kaj de diversaj skaloj kaj povis poste normale interparoli, vi per viaj propraj okuloj vidis kroatojn kaj serbojn paroli kaj interagi. Pasos ankaŭ tio.
Loĝante en Belostoko-Bjalistoko, kiu jen estis juda, jen formale rusia, jen formale belorusia, jen pola pro pure politikaj konsideroj (verŝajne por rekompenci perdon de Lvovo por poloj), vi povus pli filozofie rilati al naciismaj konfliktoj pri teritorioj kaj homaj mensoj.
Ni retrovos pacon, speciale inter ni en la movado, se ni deziros ĝin, ne se ni estus “solidare kontraŭ”, kio metas nin “solidare kun” i. a. nov-nazioj, kies gravan rolon en Ukrainio priskribis antaŭ du-tri jaroj BBC, Reuters kaj ĉiu ajn.
En la parlamentaj elektoj de 2019, la ekstreme dekstraj partioj de Ukrainio ricevis 2,15 % de la voĉoj, signife malpli ol en multaj landoj de Eŭropa Unio (https://en.wikipedia.org/wiki/Far-right_politics_in_Ukraine). Paroli pri “nov-nazioj” estas nur rusa propagando, kiun oni disvastigas kiam la rusia armeo torturas, seksperfortas kaj mortigas ukrainajn civilulojn. Eĉ se la ekstrema dekstro en Ukrainio estus dekoble pli forta, tio estus nula pravigo por la milita agreso. Bonvolu ne klopodi turni atenton for de la veraj militkrimuloj.
Ne temas pri unuanima subteno de ekstremdekstruloj, tio estus pli facila afero. Temas pro subteno de la nemultaj ekstremdekstruloj fare de NATO, pri tio plenas kredeblaj por okcidentano okcidentaj fontoj, ekzemple.
Post la komenco de la milito nenio ŝanĝiĝis, la trejnitaj ekstremdekstruloj el diversaj landoj nun ricevas militan sperton. Kion ili faros poste?
Laŭ tiu artikolo (mi agnoskas, ke la fonto estas serioza), Kanado trejnis ukrainiajn soldatojn, el kiuj kelkaj montriĝis ekstremistoj. Ukrainio decidis kiujn soldatojn oni trejnu. Kanado ne rajtis diri “ni trejnos tiujn, sed ne tiujn aliajn”, kaj ĉiuokaze Kanado ne kompetentus pri tia decido.
Ĉu valoris sendi naziojn al Kanado por trejni ilin?
Eksigi ilin el la ukraina armeo, doni aŭtonomion al Donbaso, ĉu estus troa prezo por eviti militon? Aŭ ĉu la granda milito kontraŭ Rusio estis la celo de Okcidento?
Evidente Rusio bezonis longajn pacajn jarojn por progresi, ne tiun militon.
La kanadaj trejnistoj iris al Ukrainio, ne inverse.
Rusio povas tuj retiri sian armeon el Ukrainio, konforme al pluraj rezolucioj de UN, kaj ĝi tuj ekhavos tiujn ”longajn pacajn jarojn”. Estas tiel simple!
Tio absolute ne sufiĉos, interalie la reĝimo devos esti juĝata pro la krimo kontraŭ la paco. Plie necesos devigi la terorisman ŝtaton al altegaj reparacioj.
Problemo estas, ke se homo pensas ke li riskas teruran punon, tiam, por eviti tiun punon, li ne rezignos, sed male daŭrigos, esperante ke li tamen fine gajnos.
Mi ne diras, ke oni ne punu, sed oni ja atentu ke oni ne kaŭzu ĝuste tion, kion oni volas eviti.
Ne ŝercu. La homo estas psikopato, kiun oni devas haltigi, ĉar li mem ĉiuokaze neniel rezignos. Ne plu estas tempo por dorlotado de la monstro.
Cetere punoj tre malofte havas tian timigan efikon.
Kara Przemysław, kion vi opinias, ĉu necesas juĝi la gvidadon de Ukrainio dum 8 jaroj da senŝeligado de Donbaso fare de la armitaj fortoj de Ukrainio, grandega nombro da mortintaj civiluloj. Ĉu vi scias pri la strateto de anĝeloj en Donecko? (dediĉita al la infanoj, kiuj mortis pro la senŝeligado de la armetrupoj de Ukrainio), por torturado de kaptitoj kaj pridemandi la militistaron ĉe fotilo, kio estas malpermesita de internaciaj konvencioj kaj ajnaj reguloj de milito, por la uzo de kemiaj armiloj, por mortigi homojn. kiuj kapitulacis kaj multe pli? Ĉi tiuj ĉiuj estas militkrimoj. Kiel vi opinias, ke ili estu juĝitaj de la gvidantaro de Ukrainio aŭ ĉu vi subtenas iliajn krimajn agojn?
Kiel iam diris Arthur C. Doil: ”Fari konkludojn sen havi ĝustan inform-bazon, estas granda eraro…” De kie vi ĉerpis la informojn pri t.n. ”senŝeligado” far ukrainiaj militfortoj? Ĉu vi scias pri longtempa propaganda laboro de rusiaj amaskomunikiloj sur teritorio de Donbaso? Rezulte de tiu laboro ”aperis” t.n. Donecka kaj Luhanska ”popolaj respublikoj”… Por plifortigi tiujn ”respublikojn” kaŝe venis rusia armeo… Ĉu vi scias pri ŝatata rusia maniero ”agi sub fremda flago”? Do, faru la konkludojn…
Mi eltiras konkludojn pri senŝeligado de parencoj de mia familio kaj iliaj najbaroj, kiuj regule atendis atakojn en la kelo de sia etaĝkonstruaĵo ekde 2014. Ili sciis precize sur kiu flanko kio estas kaj de kie ili pafas kaj kiu pafas, ili loĝis tie. Sed vi fidas vian televidilon pli ol la lokulojn))
Mi scias nenion pri la longtempa propaganda laboro de la rusaj amaskomunikiloj en tiuj teritorioj. Mi vizitis parencojn ĝis 2014, ili havis plejparte nur ukrainajn televidkanalojn, ne estis propagando tie, estis multaj tendoj de ukrainaj politikaj partioj, ili ĉiuj estis preterpasitaj, estis malmultaj homoj interesitaj pri politiko entute. Homoj nur volis labori normale kaj vivi en paco. Mi persone ne vidis signojn de propagando. Sed denove, via televidilo scias pli kaj pli bone ol mi, kiu estis tie))
De kie vi ricevis la informojn pri la sekrete alproksimigita armeo sub aliaj flagoj? Estus tute alia milito, io kiel nun. Ĉiuj jam scias la nomojn de tiuj ministoj kaj aliaj antaŭe civiluloj, kiuj batalis tie por aŭtonomio sur malnova teknika ekipaĵo parte prenita el muzeoj. En ĉiuj tiuj jaroj, neniu pruvo de la ĉeesto de regulaj unuoj de iu speco de armeoj estis prezentita tie. Ne satelitaj bildoj, ne kio alia. Pasintjare, ĉiuj vidis kiel la batalado de la regula armeo diferencis de la popola defenda movado, kiu estis. Nun estas eĉ strange paroli pri iuj sekretaj armeoj.
Kiu vi estas, ”Demando”? Ĉu ia propagandisto? Mi dubas, ke vi vere parolas Esperanton, konsiderante ke ”senŝeligado” estas ridinda mistraduko el la angla.
Mi esperas, ke la administranto forigos tiun sterkan komenton, ĉar ĝi diskonigas mensogon pri la popolo-viktimo de la faŝista rusa agreso.
Komunismo estas soveta potenco kaj elektro en la tuta lando.
Demokratio estas senlaca cenzurado kaj nigra-blanka rigardo.
Do, laŭ tiu difino, en Rusio nepre regas demokratio…
La ofte uzata propagandcele sinonimeco inter kapitalismo kaj demokratio komplikas, estas laboriga celo demokratio, verŝajne ne aperas magie nur pro tio ke ne la ŝtato kontrolas ekonomion
Kompreneble oni povas riproĉi min aŭ vin pro tio, ke ni nun tiel forte reagas al la rusa agreso, dum en Azio kaj Afriko okazis kaj ĝuste nun okazas aliaj kruelaj militoj, pri kiuj ni ne parolas tiom laŭte. Sed unue, oni ja rajtas reagi pli forte al militoj, kiuj okazas geografie proksime kaj kiuj ŝancelas onian propran senton de sekureco – tio estas nur homa afero. Due, ĝuste ĉi tiu milito malkaŝis, ke iuj esperantistoj kapablas esti komplete cinikaj rilate militon, se ili volas pravigi sian propran landon, kaj ke iuj aliaj esperantistoj estas esperantistoj nur por simplisme kontraŭi la anglan lingvon kaj por deklari Usonon ĉiam aŭtomate malprava en ĉiuj konfliktoj de la mondo. Rilate la rusian esperantistojn – mi tre klopodas pensi pri la kelkaj justuloj, kiujn vi menciis, kaj kontraŭbatali mian propran emon al kolektiva kondamno.
Ni parolas pri popolo de sklavoj, kiuj mem por si konstruis la prizonon kaj eĉ fieras pri la verko. Mi havas nulan kredon, ke rusio povas evolui en ion bonan.
Mi havas nulan kredon, ke mi vidos demokratan Rusion dum mia vivo (mi estas naskita en 1955), sed pli foran estontecon mi ne antaŭvidas. Ĉiuokaze, kiel esperantistoj ni devas tamen klopodi serĉi la homon malantaŭ la fasado de “nacio”. Sed kompreneble oni ne povas amiki kun ĉiuj nur ĉar ili estas esperantistoj.
Ĉu gravas demokratieco ĉi tie? Ŝajnas al mi, ke ankaŭ demokratiaj landoj povas esti tre militemaj, kaj kelkaj tute maldemokratiaj landoj estas pacemaj kaj traktas siajn loĝantojn ne tro malbone.
Mi supozas, ke vi konas Rusion pli bone ol mi. Ĉu laŭ vi Rusio estas plene maldemokratia, kiel (laŭ mi) Sauda Arabio, aŭ pli duondemokratia, kiel ekzemple (laŭ mia impreso) Turkio? Kiel vi ordigus, laŭ demokratieco, jenaj landoj: Barato, Britio, Ĉinio, Germanio, Hungario, Rusio, Sauda Arabio, Svislando, Turkio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Usono? Kiam mi mem provas respondi tiajn demandojn, mi trovas, ke demokratio estas tre glita koncepto, kaj el praktikaj vidpunktoj ne la plej grava afero. La lando, kiun mi plej bone konas, Britio, havas reĝon, stultan konstitucion, stultan balotsistemon (ne indas voĉdoni), kaj rilate eksterlandan politikon la registaro ŝajne prenas siajn ordonojn de Usono; sed la kulturo ŝajnas tre demokratia, kaj la registaro efektive atentas la publikan opinion (se ĝi povas tion fari sen malobei ordonojn el Usono).
Bonaj demandoj sed, jes, demokratio gravas ankaŭ ĉi-rilate. Dum la vjetnama milito aperis en Usono forta kontraŭmilita movado, ĉar Usono tamen estis demokratio. En Rusio oni lastatempe tute sufokis la demokration ĝuste por ke neniu povu publike esprimi sin kontraŭ la milito. La demokrata Federacia Germanio povis publike pritrakti sian nazian pasintecon kaj iom post iom liberiĝi de ĝi; en GDR tio ne okazis tiel efike (kio plu videblas en la orientaj germanaj regionoj), kaj en Sovet-Unio/Rusio oni neniam liberiĝis de la stalinisma tradicio (Stalino estas denove konsiderata unu el la herooj de la lando). – Cetere, mi havas unu personan kriterion rilate demokration: lando estas pli-malpli demokratia, se via kunparolanto surstrate ne rigardas malantaŭ sian ŝultron antaŭ ol kritiki la registaron. Tiun tipan rigardon malantaŭ la ŝultron mi siatempe lernis en la komunisma Bulgario, kaj mi certas, ke tian oni trovas nuntempe en Rusio, kie eĉ tre junaj homoj estas kondamnitaj al longaj punoj en malliberejo pro unuopaj porpacaj afiŝoj en la reto.
Sed responde al ĉi tio: “Mi supozas, ke vi konas Rusion pli bone ol mi. Ĉu laŭ vi Rusio estas plene maldemokratia, kiel (laŭ mi) Sauda Arabio, aŭ pli duondemokratia, kiel ekzemple (laŭ mia impreso) Turkio?” – Miaopinie Rusio estas nuntempe plene maldemokratia ĝuste kiel Sauda Arabio, sed Rusio atingis tiun staton iom post iom dum la pasintaj dudeko da jaroj, dum Sauda Arabio evidente ĉiam estis nedemokratia. La demokratio-indico de Sauda Arabio laŭ iuj kriterioj estas 2,08, tiu de Rusio 2,28, tiu de Turkio 4,35, kio ŝajnas al mi kredinda (https://en.wikipedia.org/wiki/Democracy_Index).
Jes, tiu listo ŝajnas plejparte kredinda. Laŭ ĝi: Svislando > Germanio > Britio > Usono > Barato > Hungario > Turkio > Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj > Rusio > Sauda Arabio > Ĉinio
Tamen, mi iom miras pri la alta pozicio de la Emirlandoj, kiuj eĉ ne ŝajnigas esti demokratiaj, laŭ mia kompreno, kvankam la leĝoj kaj tribunaloj estas pli-malpli fidindaj kaj ne estas multe da koruptado: ili pli similas al bone regata privata firmao ol al lando. La plej multaj loĝantoj ne estas civitanoj, do oni simple forpelas ilin, se ili kaŭzas ian ajn problemon, same kiel firmao maldungus homon. Normala lando ne povas fari tion.
Ĉu vi iam estis en Rusio? Aŭ vi simple ripetas tion, kion montras al vi la amaskomunikiloj, kiuj en iu ajn lando estas 99% malveraj. Aŭ fidu tiujn afiŝojn, kiuj antaŭenigas sociajn retajn algoritmojn, kiuj estas armilo de informa militado. Ne estu tiel naiva, infanece kredante je ĉio ĉi kaj libervole fariĝante viktimo de la informa milito.
”amaskomunikiloj, kiuj en iu ajn lando estas 99% malveraj” — Mi supozas, ke tio estas troigo eĉ pri la rusaj amaskomunikiloj! Pri la informoj, kiujn vi elektis por ni el ili, via procentaĵo eble estas ĝusta.
99%, ĉar foje unu procento estas la filmaĵo, kiu estis efektive prenita, sed la informa prezentado kaj konkludoj, kiuj konsistigas la ĉefan parton de la informa novaĵo, estas preskaŭ tute distorditaj, uzataj por manipulado ktp. Tial, entute, 99 % de mensogoj estas akiritaj.
Kion mi priskribis en alia komento estas la faktoj kiujn mi konas persone, aŭ de tiuj homoj kiuj estis kaj konas. Miaj parencoj, kiuj kaŝis sin en keloj, estis ankaŭ sub fajro. Mi persone provas ne rigardi la amaskomunikilaron, sed ricevi informojn de tiuj, kiuj estis atestantoj aŭ komunikis kun atestantoj. Kaj kiam novaĵoj kaptas mian atenton, mi kontrolas ilin el diversaj fontoj, neniam okazis ke, kiel rezulto de kontrolo, la novaĵo estis vera, kaj ne fikcio bazita sur eventoj aŭ individuaj frazoj. Mia alia komento estis nur, ke homo juĝas unu flankon, kaj la alia flanko estas preta tuj kaj senkondiĉe pardoni ĉiujn krimojn, ajnajn trompojn. Ŝajnas al mi, ke se homo konsideras sin principa kaj justa homo, tiam liaj principoj ne estu malsamaj depende de kia flago kaj kiaj homoj faras krimojn. Precipe se homo nomas sin adepto de demokratio. Mi esperas, ke li komprenas la signifon de la vorto demokratio.
Mi loĝas en lando geografie pli proksima al norda afriko ol al centra eŭropo, tamen oni same multe parolis en amaskomunikiloj pri la milita agreso de Rusio en Ukrainio kaj ne aŭ apenaŭ pri aliaj barbaraĵoj pli proksimaj geografie, tre verŝajne pli pro tio ol pro aliaj kialoj almenaŭ mialande homoj multe opinias pri milito en Ukrainio, male same kiel pri aliaj temoj nenion dirus.
Ne utilis tre klare la parolado en amaskomunikiloj por ke estu ekzemple pli da apogo al rifuĝintoj (triste iom male okazas) aŭ pripensado pri internaciaj rilatoj sed utilis por pravigi grandigon de buĝeto por militiloj, malpermeson de komunikiloj kaj bizare eĉ atakojn al asocioj, porpaca movado kaj partio.
Anekdote kaj verŝajne pro politiko en almenaŭ unu urbo apogo al rifuĝintoj de asocio haltis ĉar oni akuzis asocianojn je esti rusaj spionoj (malprave laŭ posta esplorado). Ĉu la parolado en komunikiloj tiel kiel ĝi okazas utilos al paco kie ajn mi iom dubas, same dubas pri la pozitivaj efikoj de pluraj politikaj decidoj kiuj okazadas teorie pro la milita agreso en Ukrainio kaj por paco, espere malprave.
Brave, Przemysław!
Tradicie partieca artikolo de LF pri politikaj aferoj. Dum ok jaroj esperantistoj de Donecka kaj Luganska provincoj vivis (kaj plu vivas) sub bombado fare de ukraina armeo kaj neniu aŭtoro de LF vizitis aŭ almenaŭ retpoŝte kontaktis ilin, interesiĝis pri ilia vivo kaj opinio. Ankaŭ en tiu ĉi artikolo ili ne ekzistas. Simpligi la mondobildon ĝis nigrablanka kliŝo estas malnova propaganda truko, sed ĉu necesa ankaŭ en Esperantujo?
Dum ok jaroj Rusio fie utiligis la loĝantojn de tiuj provincoj por aneksi ilin al Rusio. Sen la rusaj instigo kaj subteno tie neniam aperus armita ribelo.
Malnova eŭropa tradicio – neado de ekzistado de la Alia. Ekzistas nur eŭropanoj kaj tiuj kiujn ili konsideros ekzistantaj. Ribeluloj en Kosovo ekzistas, ribeluloj en Donecko estas “pupoj fiuzataj de Rusio”. Teroristoj en Irako ekzistas, teroristoj en Sirio estas “podemokratia opozicio”. Islamistoj en Francio ekzistas kaj estas danĝera minaco, islamistoj en Ĉeĉenio ne ekzistas kaj estas nuraj “ĉeĉenaj disidentoj”. Koloniisma pensmaniero daŭras.
Kompreneble en Donecko ekzistas ankaŭ lokaj ribeluloj, kiuj batalas kontraŭ la ukraina ŝtato helpante la rusan armeon, miaopinie neniu neas ilian ekziston. Kompreneble en Ĉeĉenio ekzistis ankaŭ islamistoj, tio nur ne pravigis la detruon de tutaj urboj fare de la rusa armeo. Kaj rilate koloniisman pensmanieron – se la rusia invado de Ukrainio kaj la iom-post-ioma anekso de Belorusio ne estas koloniismo, mi ne scias, kio estas.
1. Fabelo pri rusia armeo ekde 2014 batalanta en Ukrainio estas amuza, sed ĝiaj adeptoj devas demandi sin mem: se tio estas vero, kial dum ok jaroj rusia armeo retiriĝis tiom ke ukrainaj taĉmentoj establis sin rande de Donecko kaj senĝene bombas la urbon de tie dum ok jaroj dum en 2022 la sama rusia armeo en kelkaj monatoj okupis 20% de Ukrainio?
2. Detruado de tutaj urboj okazas kiam okazas bataloj en tutaj urboj. Tion faris usona kaj eŭropaj armeoj en Irako kaj Afganio sen mencii pli fruajn eŭropajn agresojn. Se vi konas alian manieron haltigi teroristojn – bonvolu rakonti pri via unika metodo. Ĝis nun eŭropa polico ĉiam mortigis la teroristojn kiuj atakis eŭropanojn, sen zorgi ĉu tio okazas en urbo aŭ ne.
3. Anekso de Belorusio estas via fantazio senpruva.
4. Rusio dum ok jaroj diris al Kievo: “Donbaso estas Ukrainio. Plenumu la Minskajn interkonsentojn kaj reprenu ĝin”. Kievaj regantoj dum ok jaroj rifuzadis tion fari kaj nun malkaŝe diras ke tiu internacia interkonsento estis nura falsaĵo kies celo estis trompi Rusion kaj prepari Ukrainion al nova milito. Eksaj ŝtatestroj de Francio kaj Germanio, kiuj oficiale garantiis plenumon de tiu ĉi interkonsento, ankaŭ diris ke ekde komence ĝi estis nura trompo. Ĉu vi atendis ke Rusio pliajn ok jarojn trankvile rigardos kiel ukraina armeo mortigas homojn en Donbaso kaj Kievaj klaŭnoj malkaŝe rifuzas plenumi siajn promesojn? Mirakloj ne ekzistas.
Pardonu min plej kore, Stano, sed “kiam vi parolas, aperas la impreso, ke vi deliras”. Espereble vi rekonis la citaĵon el la fama sovetia kinfilmo…
https://youtu.be/DXb65nm2aJA
“Anekso de Belorusio estas via fantazio senpruva.”
ne nur….
https://novayagazeta.eu/articles/2023/02/21/zhurnalisty-poluchili-dostup-k-dokumentu-kremlia-soglasno-kotoromu-rossiiskie-vlasti-sobiraiutsia-k-2030-godu-okkupirovat-belarus-news
Se tia dokumento ekzistus, ĝi estus publikigita antaŭ longe. Ĉi tie, la vortoj “fakulo”, “akirita aliro” estas amplifiloj (kiu alia donus ĝin al ili, tiaj dokumentoj estas almenaŭ ŝtata sekreto kaj estas protektataj por ke ĝi ne estu io, kion ĵurnalistoj ne ricevos, sed nur ekstreme. mallarĝa rondo de homoj). Sed eĉ se ni supozas la ekziston de tia dokumento, do kiu estas ĝia celgrupo? Ĉu vi opinias, ke por tiuj, kiuj devus konscii tiajn planojn, necesas eldoni tian dokumenton? (tiajn homojn oni povus kalkuli sur la fingroj de unu mano) Tio estas tiel neserioza kaj stulta falsaĵo, ke eĉ analizi ĝin estas iel stranga, kaj eĉ pli prezenti ĝin kiel argumenton aŭ pruvon. Ĝi estas kvazaŭ Colin Powell svinganta provtubon de blanka materio ĉe UN, ŝajne pruvo de la produktado kaj uzo de tiaj armiloj en Irako. Kaj kio estas la rezulto? Ili preskaŭ detruis la landon Irako, detruis ĝian prezidanton, mortigis multajn civilulojn kaj faris la vivkondiĉojn de la ceteraj loĝantoj neelteneblaj, kaj la kemiaj armiloj neniam estis trovitaj, pro kio ili invadis.
Cetere, la hodiaŭa voĉdonado en UN – Rusio devas senkondiĉe tuj retiri sian armeon el Ukrainio: 141 por, 7 kontraŭ, 30 sindetenoj – montras, ke ne nur la “eŭropa koloniismo” kondamnas la rusan agreson.
Cetere REALA politiko de la monda plimulto montras ke nur Usono kaj grupeto da ĝiaj vasaloj starigis sankciojn kontraŭ Rusio kaj militas kontraŭ ĝi, uzante la ukrainojn kiel kanonviandon kaj ilian landon kiel batalejon. La tuta mondo plu havas bonajn rilatojn kun Rusio, bonvenigas rusiajn turistojn, komercistojn kaj politikistojn, kreskigas ekonomiajn, kulturajn kaj politikajn interŝanĝojn kun Rusio kaj kategorie rifuzas aliĝi al la okcidentaj sankcioj aŭ sendi armilojn al Ukrainio. Neniam Eŭropo estis tiom izolta kiel nun kaj tio certe iĝis ŝoko por viaj regantoj. Ili ankoraŭ povas devigi afrikanojn, azianojn kaj sudamerikanojn premi butonon dun UN-kunsidoj, sed jam ne plu povas devigi ilin fari ion ajn realan. La epoko de eŭropa koloniismo finiĝas nun.
Vera koloniismo estas via sugesto, ke la diplomataj reprezentantoj de la afrikaj, aziaj kaj sud-amerikaj landoj nur “premas butonon” laŭ ies ordono en UN anstataŭ pensi mem.
Vera koloniismo estas opinii, ke ili premas la butonojn, sed faras nenion alian ĉar ili estas stultaj sovaĝuloj kiuj simpole forgesas fari tion. Se vi vere interesiĝas pri la opinio de la monda plimulto, vi facile trovos en Interreto sennombrajn dirojn de la afrikaj kaj aziaj altranguloj pri premado fare de Usono dum tiuj ĉi kunsidoj kaj pri ilia maldeziro fuŝi siajn rilatojn kun Rusio kiun ili konsideras sia amiko. Foje ili diras tion ekstreme rekte kiel ministro pri eksteraj aferoj de Ugando, dirinta ke Rusio neniam koloniis Afrikon kaj ĉiam helpis al ĝi, do afrikanoj konsideras ĝin ne malamiko, sed amiko kaj nenia okcidenta premo devigos ilin ŝanĝi tion. Jen amara realo por eŭropaj koloniistoj.
“La tuta mondo plu havas bonajn rilatojn kun Rusio, bonvenigas rusiajn turistojn, komercistojn kaj politikistojn, kreskigas ekonomiajn, kulturajn kaj politikajn interŝanĝojn kun Rusio kaj kategorie rifuzas aliĝi al la okcidentaj sankcioj […]. Neniam Eŭropo estis tiom izolta kiel nun…” – Se oni anstataŭigas “Rusion” per “Sovet-Unio” kaj “Eŭropon” per “kapitalismaj landoj”, tio ege similas al tiuj tekstoj, per kiuj mi lernis la rusan lingvon antaŭ kvindek jaroj. Devas esti vere, ĉar oni tion de tiel longa tempo ripetas… 🙂
La 37 ne voĉdonintaj “por” tamen ampleksas pli ol trionon de la tuta monda loĝantaro; statistiko de la mondanoj laŭ la nombro de la ŝtatoj estas misgvida, se oni volas paroli pri reprezentanteco de UN
Nun ne temas pri tutmonda opinisondado; tian oni devus fari alimaniere. La ĉefa ideo de la internacia juro estas, ke ŝtatoj grandaj kaj malgrandaj havas samajn rajtojn. Kaj ke malgraŭ sia grandeco, la grandaj ne rajtas invadi aŭ aneksi malgrandajn. Ni kvin milionoj da finnoj, kun 1300 km da komuna landlimo kun Rusio, sentus nin tre nesekuraj en mondo, en kiu oni solvus la aferojn surbaze de la grandeco de la loĝantaroj.
La divido en UN (kiu estas asocio de ŝtatoj, ne ja de nacioj, kiel misgvide montrus ĝia nomo) varias laŭ la rezulto de militoj/packontraktoj. Neniu dubas pri la internacia juro kaj pri la rajto de ĉiu ŝtato esti sekura kontraŭ atakoj; mi nur atentigis ke tiu jura divido ne montras la opiniojn en la mondo. Se ja oni sondus tutmondan opinion, mi opinias, ke 99,99% de la mondanoj volas pacon ĉiam, kaj ke la esperantistoj ja klopodas alceli tion
Mi nek kredas tiel altegan procentaĵon — en multaj landoj estas facile trovi grupojn de homoj, kiuj predikas militon por korekti tiun aŭ alian historian nejustecon — nek vidas, kiel nia movado, kiu tuj disdividiĝas se aperas vera milito, povas fari por antaŭenigi pacon.
Laŭ la rusa opinisondejo 71% de la rusoj subtenas la tiel nomatan specialan operacon de rusio en Ukrainio. Eĉ se tiu rezulto estas troa, tiaj homoj certe konsistigas pli ol 0,01%. Do en rusio loĝas dekoj da milionoj da homoj, kiuj memevidente ne „volas pacon ĉiam”.
Pŝemek, vi ne scias kio estas diktaturo kaj kiel oni ricevas tiajn rezultojn de opinisondoj en tiuj reĝimoj.
Similaj balotrezultoj estis akiritaj en frankisma Hispanio. Mi pensas, ke samaj rezultoj okazis en Pollando sub la komunistoj. Estas strange, ke vi estas membro de sennacieca organizo, sed emfazas naciajn diferencojn.
Mi tre, tre volus kredi, ke la plimulto de la rusianoj kontraŭas la militon. Sed mi legis vere multajn publikajn kaj privatajn eldirojn de diversaj rusianoj, kaj ĉiam aperas la sama bildo: eĉ tiuj, kiuj kontraŭas la militon, diras, ke la plimulto de iliaj konatoj pli-malpli pozitive rilatas al ĝi.
Cetere, tio estas socipsikologia fenomeno. Se naciŝtato estas en milito, la plimulto de la civitanoj subtenas ĝin, ĉar ili sentas, ke ili devas solidari kun sia nacio (kiun reprezentas la ŝtato) – precipe, se oni sukcesas persvadi ilin pri tio, ke ekzistis ekstera minaco kaj malbonvolaj planoj de aliaj landoj. Do, estus glora escepto, se la plimulto de la rusianoj _ne_ subtenus la militon almenaŭ iom.
Mi nur respondis al la ideo, ke preskaŭ ĉiuj homoj sur la tero ĉiam volas pacon. Eĉ se ne 71%, sed ekz. 10% da rusoj subtenas la militadon, temas pri milionoj da homoj.
Cetere, mi membras en la sennacieca organizo, en kiu membras ekz. smetanina subtenanta murdadon de Ukrainoj, sed mi ne estas sennaciisto.
Se vi komencas kalkuli la kvaliton de popolo, tiam vi iras laŭ rekta vojo al faŝismo. Memoru la naziojn, kiam ili mezuris kaj decidis, kiuj popoloj estas pli bonaj kaj kiuj ne indas vivi. La poloj estis en ilia nigra listo kiel subevoluinta nacio. Ĉu vi forgesis pri tio?
Kial vi decidis, ke Smetanina estas en SAT? Ŝi estas en UEA. SAT-anoj neniam tuŝas la temon pri nacioj,
Nu, via mesaĝo plenas de strangaĵoj.
1. Se ŝi iam estis membro de SAT, tio ne signifas, ke nun estas tiel. Por kontroli facile rigardu la lastan Adresaron – liston de SAT-anoj.
2. Ne estis eĉ unu insulta vorto kontraŭ nacioj en Barcelono, temis nur pri solvado de akra nacia demando, kaj tute ne pri nacioj, ĉi tio estas granda diferenco. Vi uzis la frazon “popolo de sklavoj”, kiu montris inklinon al la ideologio de la faŝismo. Via eldiro, ke “la rusa Esperanto-parolantaro ĉesis ekzisti por vi” ankau montras la saman. “Malneŭtrala engaĝiĝo” de SAT ne signifas, ke estas permesita uzi la ofendojn kontraŭ homoj kaj popoloj.
3. Via lasta frazo signifas, ke vi ne respektas, kiu esprimas alian opinion kaj ofendas ilin.
Esperantujo estas detruata de esperantistoj, kiuj permesas al si rekte ofendi homojn.
Rakontu tion al la luganska esperantisto A. Griŝĉenko, kiu dum kelkaj monatoj estis torturata en la subterejoj de la Luganska ”POPOLA” Respubliko, sed nun vivas pli-malpli normalan vivon (nu, se nur konsideri la militajn cirkonstancojn) en Kievo.
Kiam mi kreskigxis en Germanio, mi lernis pri la diversaj okazintajxoj en dua mondomilito. Unu temo estas la germanoj elpelitaj el siaj teritorioj en (tiama) orienta Germanio. (Mi havas familian rilaton al tio.) Estis publika diskuto cxu oni rajtas priplori la elpelon konsiderante la antauxan agresmiliton.
Nun devizo multe akceptata en Germanio estas, ke oni rajtas tion priplori, sed nur konsciante pri la antauxa agresmilito, la germanaj krimoj kontraux homeco en la okupitaj landoj ktp.
Gxis nun mi uzis tiun devizon nur por Germanio. Sed ekde 2022 mi opinias: Rusoj rajtas priplori la krimojn kiujn la lando suferis pro eksterlanda agreso en la dua mondomilito. Sed nur se ili konsideras: la Hitler-Stalin-pakton, la sovetajn krimojn en la sovete okupitaj landoj, kaj la krimojn de Stalin en Rusio.
Vidu en tiu cxi diskuto: persono “NI NI” volas subfosi la komenton de Jouko Lindstedt, menciante la finnan partoprenon en la germana milito kontraux Sovetunio. Mi opinias: se vi sxatas “forgesi” pri la soveta atako kontraux Finnlando en 1939, tiam silentu pri la finna agado 1941-44.
Mi neniel volis “subfosi” Lindstedt, mi nur proponis malpli ekstreman etalonon ol hitlerismo kaj perfido de judaj samideanoj. Nenio kompareblas al Holokaŭsto, kaj ni lasu ĝin la plej grava tragedio de la tuta eŭropa historio.
Dum paroli pri Finnlando, ankaŭ la atako de 1939 havis antaŭhistorion ekster la nun kutimaj naciismaj terminoj, ne estis atako de rusoj al finnoj: la venkintaj “blankuloj” de Finnlando fizike neniigis la “ruĝulojn” en 1920aj, la laboristan movadon kaj komunistojn. Sovetio kiel la lando de venkintaj “ruĝuloj” atakis la “blankulojn”, kiel oni supozas, kun la maksimuma celo establi komunistan regadon en Finnlando kaj unuigi finnojn kaj karelojn en unia respubliko (ne mortigi ĉiujn por loĝigi rusojn, grava diferenco disde hitlerismo).
Fakte la ŝtata politiko en Sovetunio kaj Rusio estas silenti pri la “finna agado”, kiel vi nomis partoprenon en genocido, pro la bonaj rilatoj kun postmilita Finnlando. Ĝuste kiel vi volas. Tamen ĉu vi ankaŭ etendas la saman pensmanieron al la ukraina situacio? Ĉu eblas paroli pri la invado sen paroli pri la milito en Donbaso, la “lingvaj leĝoj”, punoj sen juĝado kaj ĉio cetera?
Mia praavo batalis en la ruĝa flanko en la interna milito de Finnlando en 1918 kaj mortis en malliberejo post tio pro la manko de nutraĵoj kaj la malbonaj kondiĉoj Multaj “ruĝuloj” estis ankaŭ kontraŭleĝe ekzekutitaj tuj post la milito. Sed tia “fizika neniigo” ne daŭris en la 1920-aj jaroj, kiel vi skribis, kaj kvankam la komunisma partio estis malpermesita, la laborista socialdemokrata partio ne estis. Sed tre multaj finnaj ruĝuloj rifuĝintaj en Sovet-Union estis poste mortigitaj en la persekutoj de Stalin — kiuj sendube estis, post Holokaŭsto, la dua plej granda tragedio en la eŭropa historio de la 20-a jarcento. — Sed kompreneble vi kondukas la diskuton al ĉi tiaj aferoj nur por forgesigi, ke la rusia agreso estas tiel klare kaj nude kontraŭ internacia juro kaj la principoj de UN, ke defendi ĝin postulas vortajn akrobataĵojn.
Kiam mi renkontas ruson, mi ne alparolas lin pri la milito. Mi ne scias pri lia situacio, kiom libere li povas paroli ktp. SED: kiam tiu ruso mem parolas pri la milito, kaj se li lauxdas Putinon aux bagateligas la militon, tiam mi JES permesas al mi prezenti kontrauxan opinion.
Mi opinias ke almenaŭ la prezidanto de la Rusia Esperanto-Unio estos forpelita de la UEA. Kaj, tiu Usanano, kiu migris al Rusio, se li subtenas la Rusian buĉadon kantraŭ Ukrainio, perdos la Usonan civitanecon!
Usonanoj, kiuj subtenis la bombadon de Serbio, la invadon kaj terurajn militajn operaciojn en Irako, Afganio, Libio, Sirio kaj pluraj aliaj landoj, estis forpelitaj el iuj asocioj? Eble ili estis senigitaj de sia civitaneco? Aŭ ĉu ili estis publike kondamnitaj? Esperanto estas lingvo kreita por venki miskomprenojn inter homoj. Por fari tion, vi devas interesiĝi, komuniki, demandi demandojn, provi eltrovi ĝin. Kion mi vidas ĉi tie en la komentoj? Provoj kategorie juĝi surbaze de la falsaĵoj, kiujn homoj konsumas. Se vi ne scias ion, eble almenaŭ demandu tiujn homojn, kiuj eble konas kaj estas sur la tero?
Mi prezentu nun unu ĝeneralan konstaton pri la nuna diskuto: Ankaŭ al ĉi tiu milito, kiel al ĉiuj antaŭaj, la esperantistoj reagas laŭ siaj nacia deveno, politikaj opinioj ktp. Iu armeo povas por unuj esti kruela agresanto sed esti tamen pravigata de aliaj esperantistoj per politikaj argumentoj. La Esperanto-movado havas nenian rolon en la antaŭenigado de la monda paco, tio estas nur trompa ĥimero dorlotata de la esperantistoj. Nin kunigas nur la lingvo, kiun ni lernis pro variaj motivoj — laŭbezone ni povas eĉ pafi unu kontraŭ aliaj.
Ne granda, sed tre grava klarigo. Subteni vian militistaron tute ne estas la sama kiel subteni militon aŭ konsenti kun iuj militaj decidoj de la gvidantaro de la lando. Ĉi tio estas nur la subteno de la militistaro, kiuj estas najbaroj, amikoj, kaj kelkaj havas parencojn. Multaj kolektas varmajn vestaĵojn, vestaĵojn, tranĉeajn fornojn, tranĉeajn kandelojn, kamuflajn retojn por soldatoj, simple dezirante, ke iliaj samlandanoj, kiuj agas honeste kaj respondece laŭ ordono, kiun ili ne povas malobei kiel iu ajn militisto, povu savi siajn vivojn kaj sian sanon. . . Ĉi tio temas pri la homa deziro helpi amatojn. Tiuj ĉi ordinaraj homoj, esperantistoj aŭ ne, humane helpas, ili ne provizas armilojn. Vi ne devus juĝi ilin pro tio. Se Finnlando komencus fari malamikecojn, kun kiuj vi persone ne konsentis, vi certe ne rifuzus simplan homan helpon al la militistaro de via lando. Kial vi decidis, ke ĉiu obzyatlno kondamnu kaj perfidi siajn samlandanojn? Kredi, ke tio iel kontribuos al la starigo de paco, estas proksimume la sama kiel kredi je unikornoj kaj dentofeoj.
Ĝuste tion mi celis: Vi agas laŭ via nacia identeco (“mi estas ruso/rusiano”) kaj via elektita politika filozofio (“ne subteni sialandajn militistojn estas ĉiam perfido”). Ne eblas montri, kion influis Esperanto – vi agus same, se vi ne parolus ĝin. Ankaŭ miaj opinioj, malsamaj ol la viaj, verŝajne ne ŝuldiĝas al Esperanto.
Vi pravas, Jouko, ke esperantistaron plej parte kunigas la lingvo Esperanto. Sed, lau mi, devus kunigi ankau la ideoj de homaranismo / esperantismo, kiu por mi nun estas respondeco pri futuro de nia Tero ek de la biologia, medicina, geografia, socia, politika k.a. vidpunktoj. Rememoru, ke L.Zamenhof dum la Dua kongreso en la jaro 1906 diris: “…al laborado por Esperanto instigas nin (mi diru – devas instigi!) ne la penso pri praktika utileco, sed <…> la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo… estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj“. Aparte grava estas lia artikolo “Post la Granda MIlito (Alvoko al la Diplomatoj)” (1915), en kiu Majstro skribis: “Reciproka malamo inter la diversaj gentoj de la homaro ne estas io natura <…>: la malamon kauzas nur <…> la ekzistado de gentoj premantaj kaj la gentoj premataj, la blinda egoismo, fiereco kaj kalumniemeco de la unuaj, la natura reagemeco de la lastaj. Estas facile interfratigi homojn liberajn kaj egalrajtajn, sed estas nefareble interfratigi homojn, el kiuj unuj rigardas sin kiel rajtajn majstrojn super la aliaj”. Do, nuntempa Rusio de Putin sentas sin kiel granda imperio kaj rigardas sin kiel majstro super Europo/mondo, kulpante aliajn. Por Putin sendependa Ukrainio estas malakceptebla, ĉar estas danĝera por lia cara regado super la mondo.
La milito ne komenciĝis en la jaro 2022, sed tuj, kiam disfalis Soveta Unio, en la jaro 1991, akriĝis en la jaro 2014, kiam Rusio maljuste pere de kaŝitaj “verdaj hometoj” (rusaj soldatoj) kaptis la teritoriojn de Ukrainio: Krimeon, partojn de Donbasa kaj Lugansjka regionoj kaj starigis tie manajn “Popolajn respublikojn”. Jam delonge rusoj propagandis tiel nomatan “Rusan Pacon” (Russkij Mir). Nun ĉiuj (multaj) homoj, kapablaj pensi. komprenas, ke “Rusa Paco” signifas “Milito”. Inter alie, la vorto “milito” estas malpermesita en Rusio, oni nomas ĝin “speciala operacio”. Tamen multaj homoj jam komprenis la sencon de la “operacio”: mortigi la pacienton (Ukrainion). La supraj rakontoj de la ukrainaj esperantistoj bone montras la rezultojn de la “operacio” kaj “Rusa paco”, sed neces pli multe rakonti pri la travivitajn spertojn dum la milito.
Do, por mi esperantisto, kiu subtenas la militon (ne gravas, en kiu lando!) agas kontrau la ideo de esperantismo kaj ne rajtas nomi sin espetantisto. Sekve, necesas forigi ĉiujn tiel nomatajn “esperantistojn” el ĉiuj E-organizoj kaj entute el Esperantujo! Venu Venko kaj Paco al Ukrainio!
Principe mi ŝatus ke estu tiel, sed multaj subtenantoj de la rusa agreso en Rusio (kaj ankaŭ kelkaj en aliaj landoj), scias klarigi por si, kial la atako tamen estis pravigebla, kial Rusio estis iusence minacata (!), aŭ ke Ukrainio iel mem kulpas ĉar ja Usono subtenas ĝin. Mi tute malkonsentas kun ili, sed la fantomo de Zamenhof aŭ iu Esperanta Dio ne venas prijuĝi ilin kaj montri, ke ili malpravas. Tial la paciga efiko de Esperanto forvaporiĝas.
Kara Jouko, tio estas fakte tute zamenhofa ideo. Se Esperanto estas nur lingvo, tiam Esperanto estas nur lingvo.
Laux mi, multaj homoj lernis Esperanton cxar ili estas iel kontraux la angla, kontraux la okcidento, kontraux Usono aux simile. Kaj Putin por ili estas almenaux ne usonano.
Ne estas tute klare. Laŭ la Bulonja Deklaracio, “Esperantismo” estas unuavice lingva ideologio, eĉ se kun pacigaj celoj. Sed la “Interna Ideo de Esperanto” estis por Z io pli, ĉu ne?
Mi admiras la kuraĝecon de niaj kara ukrainiaj samideanoj. Samtempe la vidpunkto de plejparto de la rusiaj esperantistoj estas hontinda. Ne de ĉiuj kompreneble. Sed de multaj. Kaj bedaŭrinde ankaŭ mia eksa longlongjara amiko Andrej Grigorjevskij ankaŭ aliĝis al la grupo de la militaj subtenantoj, kio estas ege malĝojiga.
Kiev/o. Ĉefurbo de Ukrainio (30°31′E, 50°26′N).
Ĥarkov/o. Ukrainia urbo (36°12′E, 49°59′N).
Lau PIV 2020
Mi estas surprizita pro la negativaj komentoj pri atentado de du eraroj en ĉi tiu artikolo.
La du urbonomoj ne estas oficialigitaj de la Akademio, sekve ne temas pri veraj ”eraroj”, kvankam ĉiu ja rajtas laŭvole sekvi la rekomendon de PIV. Geografiaj nomoj tamen ŝanĝiĝas laŭ tempo.