De multaj jaroj Aleksandr Korĵenkov, la redaktoro de La Ondo de Esperanto, konstante raportas pri la statistikaĵoj de la libroeldonado en Esperanto. Ni petis lin rakonti pri siaj observoj. La konkludoj ne estas nur malesperigaj. ”La papera merkato ĉiam restos konsiderinde granda, ja la moderna tekniko ebligas moderpreze eldoni eĉ etkvante”, li diras.
Libera Folio: Vi de multaj jaroj sekvas la statistikon de libroeldonado en Esperantujo. Kial vi opinias tion grava indiko?
Aleksandr Korĵenkov: – Esperantujo estas malfacile mezurebla, kaj iuj el niaj entuziasmuloj preferas ne faktojn, sed fantaziojn pri miloj kaj milionoj, pro tio mi ĉiam atentis tiujn nemultajn objektivajn nombrojn, kiuj estas je publika dispono: la membronombrojn de UEA kaj asocioj, la aliĝintojn al UK kaj aliaj kongresoj, la eldonkvantojn de libroj kaj gazetoj kaj tiel plu. Inter tiuj mezureblaĵoj estis ankaŭ la ĉiujara statistiko de la Esperanta libroproduktado, kiun Vilmos Benczik kompilis por sia revuo Hungara Vivo surbaze de la rubriko ”Laste aperis” en la revuo Esperanto.
– Pro la ĉeso de Hungara Vivo en 1990 la evoluo de nia libromerkato ne plu estis facile observebla, kaj mi decidis daŭrigi la projekton de Vilmos en La Ondo de Esperanto, refondita en 1991. De tiam niaj abonantoj, kaj poste ankaŭ la legantoj de nia novaĵretejo, povas esti informitaj pri ĉi tiu temo.
Ĉu ”Laste aperis” estas fidinda bazo por tia statistiko?
– Neniu absolute fidinda bazo ekzistas, ĉar en Esperantujo mankas institucio ricevanta “devigan ekzempleron” de ĉiu nova libro (nun ankaŭ je ŝtata nivelo tio ne bone funkcias), kaj dum la jaro en ”Laste aperis” (LA) estas registrataj ĉiuj surpapere aperintaj libroj, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro. Nature, tia statistiko estas facile kritikebla, kaj dum tri jardekoj mi aperigas komence de miaj statistikaj revuoj proksimume tiun klarigon, kiun vi tuj legos, nome:
– Unue, la libroservo de UEA vendas ne ĉiun novan Esperanto-libron, kaj en LA ne ĉiam aperas, ekzemple, lerniloj eldonitaj por enlandaj bezonoj (ekzemple, lernolibroj por ĉinoj) kaj etkvante eldonitaj broŝuroj, kiujn la aŭtoroj disvendas kaj disdonacas en siaj kluboj kaj renkontiĝoj. Same mankas en ”Laste aperis” kongreslibroj, programbroŝuroj kaj jarlibroj, kiuj estas eldonataj ne por vendado en libroservoj, sed por disdono al respektivaj kongresanoj kaj asocianoj. Ekzemple, la ĉefa libronovaĵo de l’ pasinta jaro – la duvoluma plena poezia verkaro de Marjorie Boulton – ne estas aĉetebla en la Roterdama libroservo, ĝi mankas en LA, kaj do ĝi ne estis konsiderita en mia statistiko por 2022, kaj EAB okupas en la statistiko por 2022 malpli altan lokon ol ĝi devus okupi.
– Due, en LA estas registrataj pluraj libroj, eldonitaj antaŭ jaroj, sed ekvenditaj de UEA en la koncerna jaro, ekzemple, ĉar la eldoninto forgesis sendi specimenon al Roterdamo. Tio povas doni misan bildon pri la revuata jaro, sed la resuma statistiko por pluraj jaroj glatigas la fluktuadon kaj fidinde vidigas la ĉefajn tendencojn en nia eldonado.
– Trie, ekster la statistiko restas la bitlibroj, kiujn oni ofertas en la virtuala mondo sen zorgi pri papera eldono por ne pagi la kostojn de presado kaj ekspedo. Ekzemple, dum la tri lastaj jaroj ni eldonis nur unu paperan libron (”Enkonduko en la morfologion de Esperanto” de Ryszard Rokicki), sed ni produktis plurajn bitlibrojn kaj 12 ĉiusezonajn almanakojn (pli ol 500 paĝoj ĉiujare).
– Sed la vivo estas tia, kia ĝi estas, kaj dume mankas pli fidinda statistika bazo ol la neperfekta LA, do mi uzas la okazon por esprimi dankon al Ionel Oneț pro la daŭra prizorgado de ĉi tiu rubriko.
Kiajn tendencojn en la evoluo vi trovis plej rimarkindaj dum la lastaj jaroj?
– Mi ne bone scias, kiuj jaroj estas la lastaj. Se temas pri la lastaj 32 jaroj, dum kiuj mi okupiĝas pri ĉi tiu projekto, du tendencoj estas klare videblaj:
– Unue, la nombro de libroj klare malkreskas: dum la lasta jardeko de la 20-a jarcento averaĝe aperis 210 libroj jare, dum la unua jardeko de la 21-a jarcento la averaĝo estis 191 libroj, kaj en la jardeko 2011–20 – nur 146 libroj jare, kaj dum la du komencaj jaroj de la nuna jardeko – nur 103.
– Due, la evoluo ne samas en ĉiuj ĝenroj. Plej reduktiĝis la nombro de la libroj sciencaj (sen sociaj sciencoj kaj lingvistiko) kaj teknikaj. Vidu mem: 182 libroj en 1991–2000, 93 en 2001–10, kaj nur 33 en 2011–20. La falo de ĉirkaŭ 18 libroj jare ĝis nur tri estas preskaŭ katastrofa. La beletro reduktiĝas malpli draste, kaj la nombro de libroj pri politiko, historio, filozofio kaj socio eĉ kresketis, ĉefe, danke al la entreprenemo de Vilhelmo Lutermano.
Kiuj estas la plej aktivaj eldonejoj en la lasta tempo?
– Ha, jes, mi ja ĵus menciis Lutermanon. Dum la 13-jara periodo 2008-2020 lia eldonejo MAS (Monda Asembleo Socia) 11 fojojn estis la plej aktiva Esperanto-eldonejo en la mondo pro amasa eldonado de politikaj kaj sociaj verkoj de maldekstraj aŭtoroj, foje ankaŭ de beletro. Anstataŭ nomi pliajn eldonejojn, mi kopias la koncernan tabelon el mia resumo por 2022.
Libroj eldonitaj en la jaroj 1991–2022 | Kvanto de titoloj |
---|---|
MAS (Francio) | 219 |
UEA (Nederlando) | 168 |
Libro-Mondo (Pollando) | 163 |
Mondial (Usono) | 161 |
FEL (Belgio) | 148 |
Fonto (Brazilo) | 148 |
Impeto (Ruslando) | 135 |
KAVA-PECH (Ĉeĥio) | 125 |
Edition Iltis (Germanio) | 116 |
La Branchetière (Francio) | 90 |
Libroj eldonitaj en la jaroj 1991-2022 | Kvanto de paĝoj |
---|---|
Mondial | 33 150 |
MAS | 32 366 |
FEL | 28 749 |
Fonto | 24 473 |
Libro-Mondo | 22 925 |
KAVA-PECH | 21 907 |
Impeto | 21 332 |
UEA | 21 160 |
Sezonoj (Ruslando) | 14 673 |
AEP (Svislando) | 12 789 |
Kiuj iam aktivaj eldonejoj malaperis aŭ iĝis malpli aktivaj? Kiuj novaj eldonejoj aperis?
– Plej multaj Esperantaj eldonejoj estas privataj, ili povas malaperi, se la fondinto forpasis, maljuniĝis, perdis intereson pri la eldonado (aŭ pri Esperanto). Pro la unua kaŭzo malaperis, ekzemple, la elstaraj eldonejoj Edition Iltis (R. Haupenthal), Ludovikito (Itô Kanzi), ankaŭ ”Arizona Stelo” (E. Grobe) kaj W. Nüesch, pro la dua lastatempe malaktiviĝis MAS (V. Lutermano) kaj ”La Blanchetière” (A. Cherpillod), kaj pro la tria ”Pro Esperanto” (H. Mayer), KLEKS (G. Handzlik) k. a.
– Cetere, MAS ja estas relative nova eldonejo, ĝi estis fondita en 2008 kaj ĝis 2021 eldonis 219 libr(et)ojn. Al la novuloj apartenas ankaŭ la elstara ”Mondial”, inter kies 161 eldonaĵoj LA registris pli ol 40 numerojn de ”Beletra Almanako”. En la nuna jarcento ekfunkciis ankaŭ ”Espero” (Slovakio), ”Horizonto” (Japanio) kaj ”Libera” (Belgio) kiu dum sia nur kvinjara aktivado surmerkatigis tridekon da paperaj libroj kaj plurajn bitlibrojn. Atentindas la eldonado en Pollando, kie per kunlaboro de Bjalistoka Esperanto-Societo, ”Ars Libri” kaj ”Libro-Mondo” aperas multaj interesaj libroj.
Ĉu nuntempaj eldonejoj de Esperantaj-libroj estas pli aŭ malpli aktivaj ol iliaj antaŭuloj?
– Nun nemultekosta komputilo kaj kelkaj programoj sufiĉas por komposti, redakti kaj enpaĝigi libron, sendi ĝin rete al provleganto, korekti kaj retsendi al presejo, kiu povas presi eĉ malgrandan stokon kontraŭ modera prezo. Sed malgraŭ tiu facileco neniu nuna Esperanto-eldonejo superas la legendan Parizan eldonejon ”Hachette”, kiu antaŭ pli ol cent jaroj dum 14 jaroj (1901–14) eldonis ĉirkaŭ 350 librojn – averaĝe 25 librojn ĉiujare.
Kiuj specoj de libroj estas plej aktive eldonataj, ĉu tradukoj aŭ originalaĵoj, ĉu beletraĵoj aŭ fakaj libroj?
– Preskaŭ ĉiam plej multas libroj originale verkitaj en Esperanto, sed beletraj tradukoj estas pli multaj ol la originalaj beletraĵoj. Vidu la tabelon kaj juĝu mem.
Kiaj estas viaj atendoj pri la plua evoluo de la Esperanta libroeldonado kaj libromerkato en la proksimaj jaroj?
– Mi ne estas prognozisto, estas mi esperantisto. Sed mi ja devas iel respondi. Unue, mi respondas formale: LA estas nur ofertolisto de la libroservo de UEA, troviĝanta en la Centra Oficejo de UEA, kiu probable estos fermita. Mi ne scias, ĉu kaj kiel la libroservo poste funkcios – onidire E@I reprenos tiun taskon, same kiel ĝi reprenis la kongresorganizadon.
– Due, se temas ne pri mia statistikado, sed pri la eldonado mem, mi supozas, ke dum kelkaj proksimaj jaroj la paperlibra eldonado daŭros proksimume je la nuna nivelo, kaj la bitlibra eldonado kresketos. Kiel statistikanto mi konstatis, ke la paperaj libroj iĝas pli ampleksaj, kaj ke broŝuroj proporcie okupas malpli grandan sektoron ol antaŭe – ja nun ofte sufiĉas bita publikado en blogo, tuj legebla por interesatoj anstataŭ presita broŝuro kies sendokosto superas la produktokoston.
– La papera merkato ĉiam restos konsiderinde granda, ja la moderna tekniko ebligas moderpreze eldoni eĉ etkvante, kaj ni havas sufiĉe da entuziasmuloj, kiuj mem eldonos siajn proprajn verkojn, nomante sin verkistoj kaj eldonistoj, sen pensi pri la debito kaj stokado.
Kiujn kvin librojn el tiuj, kiuj laste aperis, vi ŝatus ricevi por via biblioteko?
– Vi ja scias, ke oni nomas min manietulo pro tio, ke mi dum tri jardekoj kalkuladas librojn, kiujn mi neniam vidis, nek vidos. Tio estas trafa difino de mia statistika projekto. Sed kredu, ke plurajn el tiuj libroj mi ne nur vidis, sed ankaŭ legis, kaj kelkajn eĉ studis.
– Feliĉe, ni jam havas en BibLO (Biblioteko de La Ondo) eble la plej legindan libron, kiu laste aperis, kvankam ne ”Laste aperis” – la jam menciitan poemaron Unu animo homa de Boulton, sed se temas pri kelkaj lastaj jaroj, mi devas konsulti mian dezirliston kaj redukti ĝin de trideko da titoloj al kvino, kombinante la utilon kaj plezuron.
– Por nia historiesplora kaj enciklopedia laboro ni ŝatus, ke je nia dispono estu Historio de la Akademio de Esperanto de Carlo Minnaja kaj En la mondon venis nova lingvo (Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins). Kaj por trankvila legado mi elektus du poemarojn, Rev-ene de Miguel Fernández kaj Konflikto de la Epokoj de Edwin de Kock. Ĉu ion tradukitan? Nu, eble, Vivo de homo de Giuseppe Ungaretti, kiun tradukis Nicolino Rossi.
Pli pri la temo en La Ondo de Esperanto: Ekzakte 100 libroj en 2022
Tre dubinda estas la titolo de la artikolo: “Ĉiam malpli da libroj aperas en Esperanto”. Kio estas “libro”? Verŝajne la malo estas vera, ĉiam pli da libroj aperas. Sed, nu, semi panikon kreskigas eble la nombron de komentoj kaj de legantoj de la artikolo 🙂
La problemo kuŝas parte en la difino de “libro”. Unesko delonge difinas, ke tio estas verko de almenaŭ 49 paĝoj. (“A book is a non-periodical printed publication of at least 49 pages, exclusive of the cover pages, published in the country and made available to the public”, https://www.unesco.org/en/legal-affairs/recommendation-concerning-international-standardization-statistics-relating-book-production-and ). Kontraste kelkaj landoj, ŝajne ankaŭ Rusio, tendencas inkluzivi ankaŭ broŝurojn de malpli ol 49 paĝoj en la nocion de “libro”; Alexander Korĵenkov uzas tiun vastan difinon.
Tiu decido inkluzivigi ankaŭ la broŝurojn havas klarajn sekvojn por la statistika impreso. La “libroj”, tiuj kun almenaŭ 49 paĝoj, havas tre stabilan evoluon dum la jardekoj, vidu la statistikon sur https://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo#Libroj por la periodo de 1987 – 2015. (Tiu statistiko uzas la eldonjaron, ne la enmetojaron de UEA en la libroservon.) Tiu statistiko pri libroj ekde 49 paĝoj ondumas ĉirkaŭ 120 jare. Konsiderante, ke dum tiu periodo aldoniĝis multaj elektronikaj libroj, oni povas supozi, ke okazis kresko de libroj entute.
Ŝajne do tio, kio malkreskis, estas la nombro de broŝuroj. Laŭ mia supozo temas pri ekonomia problemo. Kostas simile multe elpreni broŝuron kiel libron el la bretaro kaj sendi ĝin; kontraste ne eblas postuli tro multe por maldika broŝuro. Laŭ la du statistikoj de Korĵenkov kaj de mi eblas konkludi, ke la nombro de broŝuroj en la oferto de UEA fakte malkreskis dum la jaroj. Tio ne sonas kiel katastrofo 😀
Krome ni konsideru, ke hodiaŭ multaj homoj rekte vendas siajn librojn. Ekzemple la eldonejo BoD transprenas ĉiujn servojn de enmetado de nova libro en la kutimajn komercajn katalogojn; oni ne plu pensas pri UEA. La libron de Hartwig Wischendorf pri Esperanto en GDR (en la germana, majo 2021) mi ne trovis ĉe katalogo.uea.org, sed ĉe Amazon kaj multaj aliaj retvendejoj, https://www.buecher.de/shop/fachbuecher/esperanto-in-der-ddr/wischendorf-hartwig/products_products/detail/prod_id/61956699/ .
Mi tamen ne facile agnoskus tiujn infanbroŝuroj! 🙂
EAB fakte eldonis 15 librojn – ĉefe porinfanajn – en 2022.
Kvankam UEA ne ofertas Unu animo homa, la duvoluman plenan poezian verkaron de Marjorie Boulton, eblas mendi ĝin de E@I en Slovakujo kontraŭ 35€. Aliaj libroservoj en EU, kiuj volas aldoni ĝin al sia oferto, prefere mendu ne de ni, sed de E@I, ĉe kiu ni lasis stokon, por ricevi la kutiman rabaton kaj eviti la doganimpostojn, kiujn estigis Briteliro.
En Finnlando, kie oni relative multe eldonas kaj legas librojn, aperas nuntempe ĉirkaŭ 10.000 titoloj jare. (La nombro malkreskas – antaŭ dudek jaroj aperis ĉ. 14.000 jare.) La Esperantaj 100 titoloj estas unu procento de tiu nombro. La finnlingva legantaro estas ĉ. 5 milionoj da personoj, do la Esperanta devus esti ĉ. 50.000 personoj por ke la eldonado estu en la sama nivelo. Kaj mi kredas, ke eĉ ne 50.000 personoj tutmonde legas Esperantajn librojn, do tiusence la esperantistoj ricevas proporcie pli da diversaj libroj ol la finnoj.
Ja estus interese scii kiom de tiuj libroj en esperanto oni efektive aĉetas kaj legas. La originalan literaturon en esperanto verkas relative nekonataj aŭtoroj kaj la kvalito estas tre diversa. Serĉi ion legindan en esperanto estas pli kiel serĉi ion en la amaso de fanfikcio en naciaj lingvoj. Pro tio mi tre ĝojas ke EAB lastatempe eldonas alireblajn kaj altkvalitajn tradukojn de konataj titoloj, tiel ke ne necesas serĉi en la koto por trovi juvelon. Mi pensas ke vera libra revolucio en esperanto temus pli pri la kresko de legantoj pli ol pri la kvanto de libroj.
Oni povas kompreneble unue legi recenzojn (kvankam ankaŭ ilia kvalito kompreneble varias) antaŭ ol aĉeti. Se oni deziras sisteme kleriĝi kiel esperantisto, oni povas legi klasikaĵojn laŭ la Baza Legolisto de Auld. Edmund Grimley Evans krome faris liston de 100 legindaj tradukoj. Sten Johansson rekomendis ok novajn legindajn librojn en Libera Folio (2001?).
Mi ne certas pri 2001, sed jen kvar legindaj libroj de 2021.
https://www.liberafolio.org/2021/02/12/kial-verki-kaj-legi-en-esperanto/
Aĥ, kaj jen fakte ok.
https://www.liberafolio.org/2021/12/15/ok-legindajoj-el-kiuj-kelkaj-novaj/
Jes, indas mencii la retejon literaturo.esperanto.net por havi bonegan kolekton de recenzoj. La recenzoj de Sten Johansson estas kvazaŭ belartaj verkaĵoj per si mem! Mi notis kelkajn el la tradukoj en la listo de Edmund Grimley Evans en mia listo de legotaĵoj. Dankon pro la sciigo pri la artikolo, mi legos 👍
“Serĉi ion legindan en esperanto estas pli kiel serĉi ion en la amaso de fanfikcio en naciaj lingvoj.”
Do ni dividu! Jen kelkaj libroj, kiuj tre plaĉis al mi:
La fotoalbumo – Trevor Steele
Sed nur fragmento – Trevor Steele
La blinda birdo -István Nemere
Viktimoj – Julio Baghy
Pro Iŝtar – Heinrich August Luyken
La Hobito -Tolkien
Dankon pro la proponoj! Miajn rekomendojn kaj malrekomendojn oni povas trovi ĉe libroj.org 😉
Same dankon al vi, Neil!
Neniu hodiaŭ vere havas intereson pri tiaj ĉi verkoj . . . krom eble “La Hobito”.
Liĉjo
“La hobito” ja estas infanlibro (malkiel la pli postaj verkoj de Tolkien). Mi ne konas ĉiujn verkojn en la listo de Bryce, sed “Sed nur fragmento” estas bona romano, kiu senprobleme povus aperi en iu ajn nacia lingvo. Estas vere, ke la homoj nuntempe legas malpli ol antaŭe, sed Esperantajn televidon aŭ kinon ni preskaŭ ne havas, do Esperantujo restas granparte “libra kulturo”.
Mia libroservo por la ĉinaj eistoj jam funkcias pli ol dukdek jaroj. Mi ankaŭ eldonas diversajn librojn… antaŭ la pandemio mi ofte aĉetis librojn el UEA, sed nun jam ĉesis, ĉar kaŭze de la aldona kotizo de la pandemio kaj nuntempe petrola spezo la sendkosto de UEA-libroservo jam ne estas tolerebla por nia librovendo. Mi opinias ke la libroservo de UEA jam ne estas praktika por ekster-eŭropa regiono. Nun en Ĉinio lastajn jarojn pli da komencantoj estas mezlernantoj kaj studentoj, kiuj sentas la mondon ŝanĝonta.
Jen kial UEA tute ne plu bezoniĝas.
Eĉ zorgi, ke ekstereŭropanoj facile povas akiri librojn, ĝi ne faras.
Mi jam plurfoje eksplikis tion, sed denove montriĝas, ke UEA estas ludilo de “elituloj” (bone notu la citilojn!).
Maia, Charters, la komitatanoj…eble je kelkaj esceptoj ili povas mendi kaj venigi librojn tra la tuta mondo se ili volas.
Do kial pensi pri la bezonoj de ĉinoj, afrikanoj, kaj ĉiuj aliaj en iu ajn kontinento, kiuj ne povas pagi altajn sendokostojn?
Dankon pro via bonega laboro por Esperanto, Ĉielismo. Se ne estus homoj kiel vi, Esperanto jam delonge estus mortinta.
Dankon pro via komento kaj pardonpeton pro mia prokrastita reago — mi pasigis unu plenan semajnon kun miaj proksimuloj, neglektante miajn labortaskojn kaj sociajn retojn. Nun mi respondas:
1. Pri la titolo: “… semi panikon kreskigas eble la nombron de komentoj kaj de legantoj de la artikolo”. Vi pravas, la titolon verkis la redakcio de LF, ne mi. Mi preferus mian frazon, kiun la redakcio metis en sia enkondukon, nome: ”La papera merkato ĉiam restos konsiderinde granda”.
2. Pli la malkresko. Vidu mem: 210 titoloj jare dum 1991-2000, 191 dum 2001-2010, 146 dum 2011–20, 103 dum 2021-22. Sufiĉe evidenta tendenco.
3. Ĉiujare en miaj enkondukoj mi atentigas pri la kreskanta nombro da bitlibroj, Same mi faris ankaŭ en mia ĉi-jara resumo kaj en la supra intervjuo kun ekzemplo de nia propra eldonado: 88 paperaj paĝoj kaj pli ol 2000 bitpaĝoj dum la tri lastaj jaroj 2020-22.
3. Pri “libroj” kaj “broŝuroj”. Mi ĉiujare klarigas, ke mia statistiko baziĝas sur “Laste Aperis”, kiu estas nur ofertolisto de la libroservo de UEA, kaj ĝi ne distingas inter ĉi tiuj specoj de presaĵoj en siaj jarraportoj kaj en la reta katalogo, do ankaŭ mi ne faras tion.
4. Vi tute pravas pri tio, ke la broŝuroj en la Roterdama libroservo estas malpli multaj, kaj tion mi ja emfazis en la intervjuo: “la paperaj libroj iĝas pli ampleksaj, kaj ke broŝuroj proporcie okupas malpli grandan sektoron ol antaŭe – ja nun ofte sufiĉas bita publikado en blogo, tuj legebla por interesatoj, anstataŭ presita broŝuro kies sendokosto superas la produktokoston”.
La procentaĵo de la broŝuroj en la jarprodukto estas jena:
10% (19 el 189) en 2016
9,3% (13 el 139) en 2017
9,4% (12 el 127) en 2018
14,6% (22 el 150) en 2019
11,5% (9 el 78) en 2020
14% (15 el 106) en 2021
20% (20 el 100) en 2022
12,4% (110 el 889) en 2016-22
La samon oni povas vidi en la tabel-linio “Averaĝa paĝonombro de 1 libro” ĝi kreskis de ĉ. 120 paĝoj dum la 1990aj jaroj ĝis pli ol 150 dum la lastaj jaroj. Nature kreskas ankaŭ la prezo (ne nur pro la “dikiĝo” de la libroj, sed ĉefe pro la altiĝo de la sendokosto).
Mi konstatas, ke miaj supraj respondoj jam estas en la intervjuo (kaj en la resuma tabelo).
La statistikan revuon por 2022 legu en la marta eldono de “La Ondo de Esperanto” kaj en nia novaĵretejo https://sezonoj.ru/2023/05/korzhenkov-14/