Pluraj gravuloj de Unuiĝintaj Nacioj partoprenis en reta kunveno pri multlingvismo, kiun iniciatis reprezentantoj de UEA. La kunsido estis interpretita ankaŭ al Esperanto, kaj kelkaj parolantoj mem uzis la lingvon. Tamen nenia ĝenerala subteno al la ideo aŭ uzo de Esperanto estis esprimita.
La iom pli ol trihora reta kunsido okazis la 12-an de junio. Krom samtempa interpretado inter la ses oficialaj lingvoj de UN, okazis interpretado al kaj el Esperanto, kiun organizis Universala Esperanto-Asocio. La anoncita temo de la kunsido estis ”konstrui reciprokan kompreniĝon pere de multlingvismo”.
Multlingvismo estas oficiale agnoskita kiel ”kerna valoro” de UN, kaj la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, menciis multlingvismon kiel unu el siaj prioritatoj. Tamen efektive ene de UN mem la koncepto grandparte ŝajnas temi pri la ses oficialaj lingvoj de la organizaĵo, kiel indikas UN sur sia retpaĝo pri multlingvismo.
Evidente, eĉ la ses oficialaj lingvoj tamen ne estas egalaj en UN, ĉar nur du el ili, la angla kaj la franca, estas uzataj kiel laborlingvoj.
Unu el la ĉefaj organizantoj de la kunveno estis la Komitato de Neregistaraj Organizaĵoj pri Lingvoj. Ĝi estas tema komitato fondita en majo 2022 de la konferenco de NRO-j en konsultaj rilatoj kun UN. Pli ol 20 NRO-j tiam aliĝis al la komitato, kiu celas doni pli grandan atenton al lingvaj aferoj ĉe UN, al lingva egaleco kaj forigo de lingva diskriminacio.
Kiel prezidanto kaj vicprezidanto de la komitato tiam estis elektitaj reprezentantoj de UEA, Francis Hult kaj Humphrey Tonkin. Ilia rolo estis aparte grava en la realigo kaj kunordigado de la kunveno. Inter la parolantoj estis pintaj gvidantoj de Unuiĝintaj Nacioj, plej notinde Csaba Kőrösi, la nuna prezidanto de la Ĝenerala Asembleo.
La kunvenon alparolis ankaŭ pluraj UN-ambasadoroj, stabanoj de la Skipo por Multlingva Agado ĉe la oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo kaj de la regiona oficejo de Unesko en Bangkoko. Krome partoprenis reprezentantoj de civitanaj organizaĵoj kaj sciencaj fakuloj.
En Esperanto parolis Humphrey Tonkin de UEA, Hans Becklin de TEJO kaj la eksa UEA-prezidanto Mark Fettes. Aliaj parolantoj uzis la araban, anglan, francan, hispanan kaj rusan lingvojn.
Mark Fettes en sia elpaŝo parolis pri ”la esenca rolo de multlingvismo en tagordo 2030”. Li argumentis, ke ”lingva diverseco estas nedisigeble ligita kun la bonfarto de kaj la homoj, kaj la planedo”, kaj aparte parolis pri indiĝenaj kaj minacataj lingvoj. Esperanto aliflanke tute ne estis menciita en lia parolado.
Al Libera Folio Fettes klarigas, ke la kunveno estas parto en la multjara strebado de UEA prezenti Esperanton kiel integrigan elementon de pli justa nacia kaj internacia lingvopolitiko.
– Diversaj aspektoj de tio estas traktitaj en la Nitobe-simpozioj, la novjorkaj simpozioj organizitaj de la Studgrupo pri Lingvo kaj UN, kaj en aliaj elpaŝoj en la rondoj de NRO-oj kaj la internaciaj konferencoj de UN. La ĵusa kunveno estas certe la plej prestiĝa kaj politike influa evento en tiu linio ĝis nun. Tio estas la rezulto de multjara pacienca laboro. Pri la evento mem la ĉefan meriton portas Francis Hult, sed Humphrey Tonkin estas la motoro de la strategio kiu kondukis tien.
La fundamenta ideo malantaŭ la strategio laŭ Fettes estas, ke oni serioze sintenos al Esperanto nur, se oni serioze aliras la faktojn kaj konsekvencojn de lingva diverseco.
– Estas unuopaj homoj en la UN-sistemo, kiuj havas tian konscion, sed la reganta UN-kulturo, kiam ĝi ne simple akceptas la regadon de la angla “pro praktikaj kialoj,” apenaŭ kapablas pensi preter la kutima hierarkio de ŝtataj lingvoj, En tiu senco, la radikala kontribuo de Esperanto restas ankoraŭ preter la mensa horizonto de la plej multaj UN-anoj.
Tamen pli kaj pli da homoj en la rondoj de UN laŭ li nun komprenas, ke la esperantistoj kaj UEA havas ion gravan por diri pri multlingveco.
– Kreskas ankaŭ la akcepto, ke Esperanto estas plene funkcianta lingvo, uzata de inteligentaj homoj por celoj parencaj al la celoj de UN. Tio do estas neta progreso.
Laŭ gazetara komuniko de UEA, la aliaj parolantoj ”traktis la demandon de fortigo de internacia kunlaboro pere de multlingvismo, faciligo de problemosolvado, kaj profundigo de interkompreniĝo trans diferencoj”. Laŭ la sama gazetara komuniko, temas pri brila sukceso:
La kunveno reprezentas la plej fortikan ĝisnunan utiligon de Esperanto en kunveno de gvidantoj kaj koncernatoj de Unuiĝintaj Nacioj. Tiurilate, temas pri sukcesa momento en la strategio de UEA por antaŭenigi la praktikon de multlingvismo en Unuiĝintaj Nacioj kaj malfermi pordon al utiligo de multaj lingvoj, inkluzive Esperanton, por engaĝi pli larĝan tutmondan perspektivon – kio konsistigis la ĉefan temon de la kunveno.
Eĉ se temas pri granda paŝo por UEA, en la novaĵa retejo de UN mankas ajnaj informoj pri la kunveno. La plej aktuala novaĵo pri la temo ”multlingvismo” aperis la 26-an de majo, kaj temas pri la graveco de sekuraj retaj spacoj por libera sinesprimado.
La sola mencio de Esperanto en la novaĵretejo de UN aperis en 2012, kiam ”Michael, membro de TEJO” estis mallonge citita en artikolo pri junulara senlaboreco.
koran gratulon por la progreso ĉe UN.
Ĉu estas ironio aŭ certe vi pensas tion?
Li certe pensas tion, Uloj en UEA ne havas realecan senton. Delonge jam ne plu.
“Al Libera Folio Fettes klarigas, ke la kunveno estas parto en la multlingva strebado de UEA prezenti Esperanton kiel integrigan elementon de pli justa nacia kaj internacia lingvopolitiko.”
Ĉu sinjoro Fettes vere kredas, ke organizoj kiel la UN adoptus Esperanton?
Iam, antaŭ multaj jaroj, mi reprezentis UEA-n en konferenco de internacia organizaĵo pri lingva edukado. Mi ne bezonis diri, ke UEA volas disvastigi Esperanton, tio estis memevidenta. Sed oni aŭskultis, kion mi cetere havis por diri pri lingvopolitiko. Tio estas la unua paŝo — ke oni agnosku UEA-n kiel interesan kaj aferecan partneron. Por muitaj eksteruloj venas eĉ kiel agrabla surprizo, ke UEA havas ankaŭ ion alian por diri ol “uzu Esperanton”, kiel oni atendas.
>Tio estas la unua paŝo — ke oni agnosku UEA-n kiel interesan kaj aferecan partneron.
Jes, sed ĉu ĝi vere estas tia?
>Por muitaj eksteruloj venas eĉ kiel agrabla surprizo, ke UEA havas ankaŭ ion alian por diri ol “uzu Esperanton”, kiel oni atendas.
Certe, tamen ĉu tia atento al temoj “ekster-Esperantaj”, kiu observeblas nuntempe en UEA, TEJO k.a., ne estas simple agnosko, ke ili ne povas proponi ion ajn atentindan en sia ĉefa tereno? Ja krom ni ekzistas (feliĉe) nemalmulte da aliaj, kiuj okupiĝas pri temoj de multlingveco, defendo de rajtoj de minoritatoj k. t. p. Pri la internacia planlingvo, tamen, okupiĝas neniu krom ni. Ĉu do ne estus preferinde, ke oni donu pli da fortoj al tio, en kio neniu kapablas onin anstataŭi?
Ho! Devis esti “multjara strebado”, ne “multlingva”. Nun korektite.
>> Mark Fettes en sia elpaŝo parolis pri ”la esenca rolo de multlingvismo en tagordo 2030… Esperanto aliflanke tute ne estis menciita en lia parolado”.
Kial paroli pri Esperanto, se la kunveno estas destinita por renversi Espranton k meti ghin en gheneralajn vicojn de “egalaj lingvoj”. Tamen, inter chiuj egaluloj ekzistas la plej egala – la Angla.
La hipokriteco ne konas limojn. Chi tiu renkontigho povas esti konsiderata kiel kapitulaco al la Angla.
Tute ne hazarde H. Tonkin iam nomis “finan venkon” absurdajho k M. Fettes aldonis nun, ke “lingva diverseco estas nedisigebla ligita kun la bonfarto de la homoj, kaj la planedo”, tute forgesante pri rolo de E-o. Mi vidas absurdon ne en la “fina venko”, sed en chi tiu kunveno. Mi vidas la perfidulojn al la E-movado. E-o farighis nur “elemento de pli justa nacia k internacia lingvopolitiko”, elemento de ilia politiko, en kiu H. Tonkin vere estas “motoro de la strategio”.
“Chi tiu renkontigho povas esti konsiderata kiel kapitulaco al la Angla.”
Kiam Esperanto konkuris kun la angla?
Neniam konkuris, sed chiam batalis.
Davido ne konkuris kun Goliato, sed venkis lin per nekutimaj rimedoj.
E-o ankorau ne uzis “siajn shtonojn”, dum estas tro da perfiduloj k malmultaj batalantoj.
Kiam oni lernas kaj uzas Esperanton, oni promesas nenion. Sekve oni ankaŭ ne povas “perfidi” Esperanton nek havas la devon “batali”. Laŭ la Bulonja Deklaracio ĉiu uzanto de Esperanto rajtas nomi sin esperantisto, kiel ajn oni uzu la lingvon. Mi scias, ke vi vidas problemon en tio, sed sur tiu interkonsento nia Esperantujo estas konstruita! Ni ne piovas malaprobi aŭ ostracismi esperantistojn, kiuj uzas la lingvon nur por siaj propraj plezuro kaj interesoj.
Esperantistoj ne havas devon “batali”, vi pravas.
Tamen, la E-movado ankorau ekzistas nur danke al entuziasmuloj-batalantoj, la profitantoj chiam nur malhelpas ghin k nun, kiam E-movado estas en profunda krizo, ili jam kontrauagas ghin.
Ili tute forgesis pri la rolo de E-o, pri Interna Ideo, uzante E-on nur en siaj propraj interesoj, defendante sin per la Bulonja Deklaracio.
Sed vi ne rimarkas, ke chi tiuj interesoj estas jam malkashe direktitaj kontrau la E-movado. Se la “perfiduloj” estus ordinaraj esperantistoj, eble oni povus fermi la okulojn, sed ili pretendas gvidi.
“Perfidi” estas ege forta verbo, kiun ĉefe uzas certaj ekstremaj partioj kaj ideologioj. Kompreneble, se oni estas estrarano de organizaĵo, kiu laŭ sia statuto disvastigas Esperanton, oni devas agi laŭe. Sed se temas pri parolantoj de la lingvo – estas multaj parolantoj, kiuj eĉ ne sentas apartenon al ia “Esperanto-movado” (kiel socia movado), La lingvo apartenas ankaŭ al ili,
Tamen! Se oni laboras kadre de E-organizo kaj sekve uzas la lingvon kaj la E-organizon nur por “siaj propraj plezuro kaj interesoj”, oni tutklare ja perfidas la lingvon.
Mi ĉi-rilate tute konsentas kun Aleksandr.
Mi konsentas, ke la funkciuloj kaj estraranoj de iu organizo havas la devon labori por la deklarita celo de la organizo. Sed vi certe ne celas, ke se mi ne emas aktive disvastigi Esperanton, mi devas eksiĝi el UEA, la landa asocio kaj la loka klubo, por ne “perfidi la lingvon”? Cetere, “lingvon” eĉ ne eblas perfidi.
Ne, mi ne parolis pri vi, sed ja pri la personoj, pri kiuj Aleksandr parolis.
Li nomis specife Tonkin kaj Fettes. Kaj mi mem volas aldoni la estraron kaj komitaton de la nun kaduka UEA. Kiel membro en organizo oni povas esti neaktiva, sed se estraro kaj komitato detruas dum multaj jardekoj funkciantan sistemon, specife la CO nepovante starigi decan anstataŭigon, aŭ se komitato restas tute pasiva kaj kontribuas malmulte dum ĝi havas gravan taskon, oni perfidas la organizon kaj la lingvon.
Kaj kvankam mi tute subskribas la Bulonjan Deklaracion, mi konsideras perfidon al la lingvo ankaŭ la organizon de UK en lando kie la registaro persekutas judojn kaj aŭ gejojn. Tio estas eĉ ne nur perfido de Esperanto, sed de la homaro kiu sopiras al harmonio kaj paco en la mondo.
“Cetere, “lingvon” eĉ ne eblas perfidi.”
Hm, iom strange, tiu eldiro de homo, kiu estas ne nur lingvisto sed ankaŭ esperantisto.
Mi supozis, ke estas klare, ke temas pri la idearo, kiu, negrave ĉu oni subtenas ĝin, estas ligita al nia lingvo.
Ĝuste kiel lingvisto mi distingas inter lingvo kaj la idearo de ties parolantoj. Dum Sovet-Unio ekzistis, la rusa ne estis ”lingvo de komunismo”. La valora idearo ligita al Esperanto estas propre la idearo de la Esperanto-movado, sed mi konas parolantojn de Esperanto, kiuj ne sentas sin kiel movadanojn. Kaj ili ne bezonas.
La rusa ne naskiĝis pro aŭ kun komunisma idearo. Ĝin ne kreis unu homo kun tre specifa idearo. Tiel estas pli malpli se temas pri preskaŭ ĉiuj naciaj lingvoj.
Tamen Esperanto estas escepto. Esperanto ekestis kiel artefarita lingvo, sed ĝi neniel naskiĝis en vakuo. Mi ne bezonas rememorigi al vi, kial Zamenhof kreis nian karan lingvon.
Mi ne apartenas al la esperantistoj, kiuj opinias, ke esperantistoj nepre subtenu la internan ideon. Kontraŭe, mi subtenas la Bulonjan Deklaracion same kiel vi, sed tio ne povas tute forviŝi idearon ligitan al la lingvo.
Se oni konsideras, ke nun estas rusaj ”esperantistoj”, kiuj defendas la detruon de Ukrainujo, ke estas troveblaj eĉ idiotoj en eŭropaj kaj latinamerikaj landoj, kiuj defendas la fiagojn de la rusa ŝtato, mi ne povas rigardi tion alimaniere ol perfido de nia lingvo. Kaj mi rimarkis, ke ne nur mi, sed ankaŭ aliaj esperantistoj konsideras tion perfido, ne nur de la lingvo sed de la kerno de nia esperantisteco.
Bedaŭrinde pro grandaj ŝanĝiĝoj en la mondo dum la pasintaj 30-35 jaroj (interreto ktp…) parte tute alia kategorio da homoj eklernis Esperanton, sed ankaŭ multe kulpas la senpripensan, malplenan politikon de UEA. Do iel oni jam devas distingi inter la idearo kaj parolantaro, sed la fiasko de precipe UEA krei pli da kunsento kaj amikemo inter esperantistoj kaj pli specife la membraro estas korpremanta. Des pli, se oni vidas, ke la nuna stumblado de la organizo eĉ pli dividas.
“ne kreis unu homo kun tre specifa idearo. Tiel estas pli malpli se temas pri preskaŭ ĉiuj naciaj lingvoj.”
Interesa noto, en Twitter mi legis pepojn el multaj Ukranioj, kiuj diras, ke multaj de la denaskaj rusparolantoj en Ukrainio, nun ĉesis uzi la Ruslingvo kaj startiĝis paroli la ukrainan anstataŭe.
La rusa ne naskiĝis pro aŭ kun komunisma idearo. Ĝin ne kreis unu homo kun tre specifa idearo. Tiel estas pli malpli se temas pri preskaŭ ĉiuj naciaj lingvoj.
Tamen Esperanto estas escepto. Esperanto ekestis kiel artefarita lingvo, sed ĝi neniel naskiĝis en vakuo. Mi ne bezonas rememorigi al vi, kial Zamenhof kreis nian karan lingvon.
Mi ne apartenas al la esperantistoj, kiuj opinias, ke esperantistoj nepre subtenu la internan ideon. Kontraŭe, mi subtenas la Bulonjan Deklaracion same kiel vi, sed tio ne povas tute forviŝi idearon ligitan al la lingvo.
Se oni konsideras, ke nun estas rusaj “esperantistoj”, kiuj defendas la detruon de Ukrainujo, ke estas troveblaj eĉ idiotoj en eŭropaj kaj latinamerikaj landoj, kiuj defendas la fiagojn de la rusa ŝtato, mi ne povas rigardi tion alimaniere ol perfido de nia lingvo. Kaj mi rimarkis, ke ne nur mi, sed ankaŭ aliaj esperantistoj konsideras tion perfido, ne nur de la lingvo sed de la kerno de nia esperantisteco.
Bedaŭrinde pro grandaj ŝanĝiĝoj en la mondo dum la pasintaj 30-35 jaroj (interreto ktp…) parte tute alia kategorio da homoj eklernis Esperanton, sed ankaŭ multe kulpas la senpripensan, malplenan politikon de UEA. Do iel oni jam devas distingi inter la idearo kaj parolantaro, sed la fiasko de precipe UEA krei pli da kunsento kaj amikemo inter esperantistoj kaj pli specife la membraro estas korpremanta. Des pli, se oni vidas, ke la nuna stumblado de la organizo eĉ pli dividas.
Vi pravas, Jouko. Nun ekzistas du tendaroj en Esperantio – “movadanoj”(adeptoj de esperantismo) k “lingvistoj”(tiuj, kiuj interesighas nur pri lingvo k profito en chi tiu medio). Bedaurinde, estraranoj apartenas al la dua tendaro, kiu vole-nevole detruas k perfidas E-movadon.
La kontraudiro inter E-movado k E-komunumo estis fundamentita jam en la Bulonja Deklaracio. En unua paragrafo de BD estas dirita pri taskoj/celoj de E-movado k en lasta paragrafo estas dirita pri E-komunumo, kiu havas neniun celon. Tial chiu povas elekti punkton oportunan por li. Same kiel preskau chiuj oficialaj dokumentoj, ghi havas “duoblan fundon”.
Se ni rememoru la vortojn el BD – “en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta” k rememoru ke estraranoj iniciatas multlingvecon k volas starigi E-on en la gheneralan vicon kun aliaj lingvoj. Chu ne estas evidente, ke ili tute ignoras BD k perfidas E-movadon?
Nur ekstremaj politikaj movadoj serĉas “perfidulojn” en siaj vicoj! Bedaŭrinde vi miskomprenis min. Per “nemovadanoj” mi ne celis iun kategorion de “lingvistoj” serĉantaj nuran “profiton”, kaj eĉ malpli mi celis la estraranojn de UEA. Mi celis mian iaman universitatan kolegon, kiu lernis Esperanton por skribi sciencan artikolon pri la Esperanta traduko de sveda klasikaĵo. Mi celas mian edzinon, kiu flue parolas la lingvon de pli ol du jardekoj, sed rifuzas esti nomata “esperantisto” kaj ne interesiĝas pri la movado. Mi celas certan usonan kaj certan israelan kolegojn en mia propra fako slavistiko, kiuj ŝatis babili Esperante kun mi en internaciaj konferencoj sed estas nekonataj en Esperantujo. Mi celis la multajn denaskulojn, ankaŭ tri infanojn miajn, kiuj ne aktivas en la movado nek nomas sin “esperantistoj”, sed konsideras Esperanton sia amata familia heredaĵo. Neniu el ili “vole-nevole detruas k perfidas E-movadon”. Esperanto estas ankaŭ ilia lingvo.
Vi ankau ne sufiche komprenis min.
La Bulonja Deklaracio difinas esperantiston, kiel persono, kiu scias k uzas E-on. Tial mi ne komprenas kial viaj konatuloj ne volas nomi sin esperantistoj.
Membreco en E-socio estas nur rekomendita. Mi parolis pri estraranoj, kiuj ne nur apartenas al la E-socio, sed ankau aspiras gvidi chi tiun E-socion. Ili ne subtenas esperantismon, Iliaj agoj detruas E-movado.
Chiu sana societo strebas forigi tiajn “perfidulojn”. Se chi tiu deziro ne ekzistas, tiam la societo iom post iom pereos.
Vi ankau ne sufiche komprenis min.
La Bulonja Deklaracio difinas esperantiston, kiel persono, kiu scias k uzas E-on. Tial mi ne komprenas kial viaj konatuloj ne volas nomi sin esperantistoj.
Membreco en E-socio estas nur rekomendita. Mi parolis pri estraranoj, kiuj ne nur apartenas al la E-socio, sed ankau aspiras gvidi chi tiun E-socion. Ili ne subtenas esperantismon, Iliaj agoj detruas E-movado.
Chiu sana societo strebas forigi tiajn “perfidulojn”. Se chi tiu deziro ne ekzistas, tiam la societo iom post iom pereos.
Vi estas tre klarvida, Aleksandr. Mi plene subskribas vian opinion.
Fakte jam estas tempo por nova universala Esperanto Asocio.
La nuna estas nesaveble putrinta.
Multaj forlasas la vicojn de la E-asocioj, konsciante, ke ili estas “nesaveble putritaj”.
Malgrandaj opoziciaj grupetoj ne povas efike konraustari k disfalas. I. Lapenna provis organizi la novan asocion NIM, sed post lia morto ghi rapide disfalis, char ghi havis la saman bazon –“neutralismo”.
SAT estis bona ekzemplo de la sukcesa apartigho de UEA, ili proklamis “For la neutralismon!”. Komence SAT evoluis tre rapide k ech farighis “konkuranto” de UEA. Tamen la historio ripetighis poste, kiam la gvidadon “kaptis aliaj homoj” k komencighis sama stagnado, char deklari belajn principojn tute ne signifas observi ilin.
Mi pensas, ke la chefa kialo de ”fiasco” estas la nedemokratia sistemo ene de la asocioj. Se ekzistus vera demokratio en asocioj k travideblaj elektoj k referendumoj, tiam ni vidus alian situacion.
Erare skribita NIM >> NEM –Neutrala Esperanto- Movado.
Prave. Mi pli frue jam faris saman analizon. Kiam la landaj organizoj de UEA ankoraŭ estis fortaj kaj la Komitato ankoraŭ funkciis, estis iuspeca malrekta demokratio, sed tiu tempo jam longe pasis kaj reformoj ne okazis.
Nun estraro agas kaj ruinigas tute laŭplaĉe sen devo respondeci pri siaj agoj. La Centra Oficejo de UEA baldaŭ jaro malplenos sen esti vendita. Tio kostas dekmiloj monate al la asocio sed tio havas neniajn konsekvencojn por la detruantoj kaj perfidantoj.
Rilate SAT, mi aliĝas al via opinio.
Esperanto urĝe bezonas renovigon, forlason de malnovaj strukturoj. Ĉu ni apude staru kaj simple observos la kompletan falon kaj malutiluĝon de Esperanto aŭ ĉu ni agu? Tiu demando estas nun ekstreme grava.
Inter alie, koncerne la temon de “ĉu ni agu” mi sendis al vi personmesaĝon en Mia Vivo.
> La Centra Oficejo de UEA baldaŭ jaro malplenos sen esti vendita
Tute malplena la konstruaĵo eĉ nun ankoraŭ ne estas: du oficistoj (libroservisto kaj kontisto) plu deĵoras tie kaj ankaŭ volontuloj umas.
> Tio kostas dekmiloj monate al la asocio
Dekmilojn monate? Min mirigis tiel enorma sumo kaj do mi informiĝis iom pli precize en la UEA-retejo – la malnova, la funkcianta, ne la grandioza neniam kompletigota retejo.
Jen la kostoj por la oficeja domo en 2021: 17766 € jare (1480 € monate). 17766 € jare estas certe atentinda sumo, sed klare mejlojn for de la supozataj dekmiloj monate. Aŭ eble la dekmiloj celas la nehavatan monon pro la nevendo, sed tiam same prave oni povus vekrii ekz. pri centmiloj.
Kompreneble tiuj precizigoj ne malvalidigas kritikojn kontraŭ la nunaj (kaj la pasintaj) gvidantoj pri la agmaniero, sed oni almenaŭ kritiku sur firma bazo.
S-ro Moleono, vi ne valoras mian tempon kaj mi ne speciale volus reagi al viaj ridindaj ekonomikaj amatoraĵoj, sed por ke aliaj komprenu:
Krom la buĝetitajn kostojn, UEA ankaŭ perdas monate aŭ pro la mono “en la domo”, kiu nun ne investeblas aŭ pro ne-ludonado de la malplena domo.
Aldonu la demandoprezon de 1.800.000 eŭroj, kiun la estraro nun jam malaltigis al 1.490.000 kaj oni konstatas, ke la monata perdo estas pluraj dekmiloj.
Bonvolu eviti insultojn en viaj komentoj. Post dua averto ni ŝaltos filtradon.
Sed enspezo nericevita ne estas la sama afero kiel elspezo, do la mono “ne investebla” ne estas la sama afero kiel “perdo”. Kiumaniere la domo donus pli da enspezoj se ĝi estus malpli malplena?
Ĉu vi vere kredas ke la “fina venko” estas realisma celo?
Ĉu vi vere pensas ke “normaluloj” kiuj laboras ĉe la UN, ne nur adoptus esperanton, sed ankaŭ forĵetus la aliajn oficialajn lingvojn?
Forgesu pri desuprismo. “Fina venko” ne estas kiam la reganta klaso akceptas E-on, sed kiam homoj komprenas ghian utilecon k komencas uzi ghin. E-o estas lernebla sen shtataj lernejoj. Gravas, por ke homo havu deziron lerni ghin k klaran komprenon pri kial li lernas ghin. Nun multaj ech ne audis pri E-o, sed propagando de la angla sonas “ che chiuj anguloj”.
Brave, Aleksandr! Kiel oni diras, mi subskribas sub ĉiu via vorto. Ĝuste klara kompreno, por kio lerni Esperanton, estas ŝlosilo al akcepti ĝin. Kaj por tio necesas montrti al la mondo, ke ja estas io, por kio endas ĝin lerni. Unue tio povos efiki nur por apartaj celgrupoj, tamen “komenco bona — laboro duona”.
Se la celon de la “fina venko” estas la ordinaruloj, kial vi zorgas pri organizoj kiel la UN?
“Nun multaj ech ne audis pri E-o, sed propagando de la angla sonas “ che chiuj anguloj””
La angla ne bezonas propagandon, ĉar la angla jam estas la reala internacia lingvo.
Ĉu estas nur mi, kiu trovas la uzon de la vorto “elpaŝo(j)” en la artikolo iom stranga?
Saluton, Tonjo!
Hmmm, mi estas “tiu Tonjo” (aŭ Toño) 🙋, kaj mi ne memoras ke mi salutis min mem. Aŭ ĉu jes? Interreto estas tiom konfuza…
Ĉiukaze, jes, spirite mi troviĝas en ĉiuj esperantaj diskutoj, do saluton! 😊
Ĉu vi rigardis en PIV? Uzita jam de Z.
Jes, evidente mi unue kontrolis en PIV, sed laŭ tio, kion mi vidis, Zamenhof ne tiel uzas la vorton. Korektu min, se mi eraras.
Se mi petas ChatGPT traduki mian nederlandlingvan komprenon de “elpaŝi” al la finna, ĝi tradukas: “”tulla esiin jollakin” Sed mi tute ne scias, ĉu tio ĝustas. Se mi sekve demandas al ChatGPT rekte traduki “elpaŝi” al la finna, ĝi donas “astua esiin” aŭ “tulla esiin”.
Laŭ mi, “elpaŝo(j)” ne havas tiun signifon en la artikolo.
PIV donas signifojn kun ekzemploj el Zamenhof: “iniciati iun interrompantan diron aŭ faron” kaj “publike iniciati aŭ deklari”. “Elpaŝi kun parolo” fakte estas formo de “publike deklari” kaj, laŭ mia sperto, tute kutima. Serĉo montras, ke ĝi aperas en periodaĵoj jam en la 1920-aj jaroj.
Dankon, Kirill, ankaŭ mi mem kompreneble serĉis la vorton en PIV, sed laŭ mia kompreno de la artikolo, temis nek pri publika deklaro nek pri iuspeca interrompo laŭ la signifo de PIV.
Laŭ mia kompreno simple temis pri “parolado” aŭ “alparolo”, kio ne tute egalas al “elpaŝo”.
Ekzemple, se en iu urbo okazas katastrofo, la urbestro povas “elpaŝi” kun/per publika deklaro.
Sed se tiu sama urbestro estas esperantisto kaj troviĝas en iu kunveno kie oni diskutas pri lingvoj kaj li kontribuas per sia vidpunkto, li ne faras “elpaŝon” sed faras “paroladon” aŭ alparolas la ĉeestantojn.
Ĉu vi vidas la diferencon?
Cetere, mi kredas, ke pli kutime oni parolas pri ekzemploj “de” personoj kaj uzas “el” kun objektoj.
mi supozas ke Zamenhof uzadis “elpaŝi” laŭante la signifaron de la rusa выступать, vidu specife la sencojn 4-5 https://ru.wiktionary.org/wiki/%D0%B2%D1%8B%D1%81%D1%82%D1%83%D0%BF%D0%B0%D1%82%D1%8C#%D0%97%D0%BD%D0%B0%D1%87%D0%B5%D0%BD%D0%B8%D0%B5Semantike, la frua Esperanto estis pli influata de la rusa ol ofte konsciate, kaj diversaj uzoj tiaj restas validaj.
Tia uzo ankaŭ nun estas pli ofta, kaj pli akceptata, ĉe ruslingvaj esperantistoj 🙂
Ne nur rusoj. Certe poloj, esd supozble ankau aliaj slavoj!
Bedaŭrinde mi daŭre ne havas respondon kun ekzemploj kial en la artikolo la vorto estas ĝuste uzita. Simple ne temas pri “elpasho” laŭ mia kompreno.
Rigardu difinon 3 en PIV, kun ekzemplofrazoj.
Mi jam faris, Istvan:
“publike iniciati aŭ deklari”.
Sed en la artikolo mi vidas nek iniciaton, nek deklaron de Fettes. Nur alparolon/paroladon.
“elpaŝi” laŭ mi ankaŭ iel elradias “aperi”, sed se oni troviĝas en (virtuala) rondo kaj oni rakontas ion aŭ interŝangas opiniojn aŭ diskutas, kiel/kial tio estas “elpaŝo”?
Ĉu vi povas ekspliki la vorton pli bone al mi, se mi eraras?
Eble ankaŭ kun samsignifaj vortoj en aliaj lingvoj (nederlanda, franca, angla, germana…) ?
Nek la difinoj nek la ekzemplofrazoj en PIV povas esti elcherpaj. Lau mia sento, chi-kaze ambau lauas la jam cititan rusan verbon, sed eble ne sukcesas difini (ne “trafas difini”, iuj dirus) plene same.
Aliaj uzas “interveni” en kelkaj similaj kuntekstoj. Vershajne sen Zamenhofa au frutempa antecedento, kaj ankau sen PIVa apogo.
Esperanto multloke suferas, au spertas, tiajn regionismojn kaj uzojn ne plene normighintajn. Ne chiam facilas decidi pri la tre relativa koncepto de “ghusteco”.
amike, ie
Dankon, Istvan!
Ankaŭ mi jam pensis pri “interveno” sed samkiel vi, mi trovis, ke PIV ne apogas.
Do nun mi decidis starigi demandon al chat GPT kaj ĝi donas la vorton “prezentado”. Bona trovo, laŭ mi.
Vi pravas, ke “ĝusteco” estas tre relativa, sed ni almenaŭ provu.
Ĉio serve al la celo de Esperanto kiel “facila” internacia helplingvo.
Antaŭ kelkaj tagoj ĉi tie en komento mi mem uzis la vorton “trovi” en la signifo de “opinii” (opinii ne bone sonis en la frazo). Kiam mi lernis Esperanton, tio estis pekego, sed ŝajne nun sankciita* de PIV (kaj ankaŭ jam uzata de Zamenhof).
Ĉar ne en ĉiuj lingvoj oni povas uzi “trovi” por opinii, pli bonas eviti tian uzon.
*Cetere ankaŭ la vorto “sankcio” estas laŭ signifoj tre stranga:
“Aprobo”, “konfirmo”, sed samtempe “puno”…
amike, LR
Se mi rigardas en PIV, mi ne trovas signifon, kiu 100%e kongruas, kun la uzo en la supra artikolo.
Mi ankaŭ iomete rigardis en Tekstaro, sed ankaŭ tie ne tuj trovis ekzemplojn de sama uzmaniero. Eble en ĝi troveblas unu… sed ne multaj, mi supozas.
Bonvolu ne miskompreni min: Mi tute ne interesiĝas pri kritikado de iu ajn, kiu verkis la artikolon. Tiu uzmaniero de “elpaŝi” nur tre okulfrapis min, certe konsiderante, ke la lingvonivelo evidente estas tre alta en LF kaj preskaŭ neniam mi estis tiom okulfrapita kiel nun 🙂
Ankaŭ mi iom havas la impreson, ke la verkanto de la artikolo volis eviti dufojan uzon de la radiko “parol” en sama frazo, kaj eble tial elektis “elpaŝo”.
“elpashoj el la rondoj >> “enpashoj en la rondo”>> “pashoj en la rondo”