Post la buĉo de la Centra Oficejo UEA ne plu havas superrigardon pri la monda Esperanto-movado. Tio evidentiĝis dum la programero “UEA respondas” dum la Universala Kongreso en Torino en mardo. La redaktoroj de la revuo Esperanto en Rusio ricevos helpon de nova estrarano el Ĉinio.
Dum la pasintjara Universala Kongreso en Montrealo la estraro klarigis, ke ne plu okazos la tradicia programero ”Centra Oficejo respondas”. Anstataŭ ĝi, kaj la aparta programero “La estraro respondas”, oni enkondukis la programeron ”UEA respondas”.
En Torino la programero tamen parte fariĝis la kutima ”La estraro respondas”, ĉar dum la unua duono de la kunsido pro familiaj devoj forestis la ĝenerala direktoro Martin Schäffer – la sola kiu respondus pri Centra Oficejo. Ankaŭ post sia reveno li ne donis aparte multajn respondojn.
La kunsidon partoprenis ĉiuj estraranoj de UEA inkluzive de la nova estrarano Gong Xiaofeng. Respondis al demandoj tamen nur la viraj estraranoj, dum neniu el la du virinoj diris ion ajn.
La prezidanto de UEA Duncan Charters referencis al pli frua programero gvidata de iama UEA-prezidanto Humphrey Tonkin ”Kio farendas?” kaj diris, ke multajn aferojn, kiuj tie estis menciitaj kiel farendaĵoj, UEA jam faras.
Inter tiuj laŭ li estas ekzemple virtualaj kunsidoj de la komitato kaj la ”modernigo de la agado”. Jam la plej multaj kunsidoj de la komitato estas virtualaj. Al tio certe intertempe influis la kovimaj limigoj pri vojaĝado. Tamen unu el la kernaj punktoj de tiu modernigo, la nova retejo, ankoraŭ ne estas preta, kvankam laŭ Charters jam okazis progresoj tiurilate.
En sia komenca resumo Charters atentigis pri la neceso organizi komisionojn, kiuj okupiĝu pri diversaj agadkampoj. Tamen pasintece kiam la estraro organizis komisionojn, tio laŭ li fakte kaŭzis nur pli da laboro por la estraro pro kunordigado. Se komisionoj estas organizitaj denove, necesas do eviti tion. Charters emfazis, ke ĉiu membro de la komitato devus alpreni iun respondecan taskon.
Charters menciis ankaŭ enketon, kiun UEA sendis al siaj membroj kaj nemembroj kaj rakontis, ke jam venis ”bonaj respondoj”. Kelkaj ĉeestantoj en la salono tamen ankoraŭ ne ricevis la enketilon.
Laŭ komento dum la programero, la malbona evoluo de la membronombro de UEA speguliĝas en tio, ke lastatempe iu komisiito de UEA vizitis iun urbon kaj renkontis tie 30 esperantistojn. Tamen nur du el ili estis membroj de UEA kaj kiam la komisiito proponis al la ceteraj senpagan membrecon kaj demandis, kiom da homoj volas aliĝi al UEA senpage, neniu el la restantaj 28 volis.
Kelkaj demandintoj plendis, ke iliaj pagoj ne estis traktitaj. Tamen laŭ aserto de estraranoj, la financa fako de UEA nuntempe funkcias pli rapide ol antaŭe. Ankaŭ la prezidanto Charters diris, ke li proprasperte rimarkis tion, kaj li certis ke tio ne temis simple pro tio, ke li estas nun prezidanto.
Aldone al la ĝenerala direktoro kaj la kasisto, kiuj nuntempe administras la financojn, la estraro informis, ke UEA nun trejnas du pliajn personojn por tiu administra tasko. Ne klaris, pri kiuj personoj temas.
Al demandoj pri la financa stato de UEA kaj grandaj diferencoj inter buĝetitaj kaj realaj sumoj, Fernando Maia respondis, ke iuj pagoj estis movitaj el unu buĝetero al alia, kio kaŭzis grandajn diferencojn kompare al la buĝeto.
La kvanto da laborfortoj en la Centra Oficejo forte malkreskis dum la pasintaj jaroj, sed nun antaŭvideblas dungo de novaj oficistoj pro la administra subvencio kiun UEA ricevis, la estraro klarigis.
La vendo de la oficeja domo ankoraŭ ne okazis, ĉar komence la prezo estis iom alta, laŭ la sugesto de makleristoj, kaj estis espero ke iu povos oferti preskaŭ la petitan sumon. Nun la prezo estas malaltigita, kio eventuale faciligas la vendadon.
Se eblus ŝanĝi la uzeblon de la domo tiel, ke estu en ĝi loĝejoj anstataŭ oficejoj, la prezo povus esti pli alta, sed por tio estas bezonata permeso de la nederlandaj aŭtoritatoj, kaj laŭ la estraro ne klaras, ĉu eblus ricevi tian permeson.
Alvenis proksimume 50 kandidatiĝoj por volontule kaj neoficiale labori por UEA. Nun la ĝenerala direktoro analizas la sinproponojn kaj okaze de bezono kaj taŭga persono, iuj taskoj estos donitaj al ili.
Istvan Ertl, iama redaktoro de la revuo Esperanto, plendis pri la manko de aktiva redaktado de la revuo. La nuntempaj redaktoroj laŭ li nur kompilas la gazeton el materialo, kio alvenas, sed apenaŭ aktive redaktas la enhavon.
Estrarano Amri Wandel klarigis, ke almenaŭ pri la enhavo de la junia numero parte kulpas la estraro, kiu ne sukcesis ĝustatempe liveri la ĉi-jaran estraran raporton. La breĉo estis rapide ŝtopita per ses paĝoj da artikoloj pri kongreso en Israelo.
Laŭ la komentoj de la estraranoj evidentas, ke estas strikta ligo inter la estraro kaj la du redaktoroj en Rusio. Amri Wandel aparte menciis kiel pozitivaĵon, ke la revuo donas spacon al la estraranoj, dum prezidanto Duncan Charters laŭdis la redaktorojn pro tio, ke ili povas enmeti liajn tekstojn eĉ nur 24 horojn antaŭ la redaktofino.
La redaktoroj en Rusio laŭ la estraro nun povos ricevi helpon el Ĉinio, ĉar apud instruado, unu el la taskoj kiujn la estraro donas al la nova ĉina estrarano Gong Xiaofeng, estas kontaktoj kun la revuo Esperanto. Ŝi mem tamen nenion komentis pri la afero. La redaktoroj de la revuo Esperanto ne ĉeestis.
De multaj jaroj oni parolas pri presita almanako kun bazaj informoj pri Esperanto-organizaĵoj, kiun UEA intencis publikigi ĉiun trian jaron anstataŭ la nuligita Jarlibro.
Tamen ne klaras, ĉu UEA nuntempe entute havas la informojn, kiuj devus aperi en la almanako. Tio evidente estas unu el la sekvoj de la drasta redukto de la laborfortoj en la Centra Oficejo, kiu antaŭe kunordigis la kontaktojn kaj ĝisdatigis la informojn.
Laŭ Amri Wandel la organizado de ekzemple Movada Foiro fariĝas daŭre pli malfacila, ĉar mankas informoj pri la adresoj de asocioj prezentontaj sin tie, kiujn necesus anticipe kontakti. La ĝenerala sekretario Aleks Kadar siaflanke diris, ke UEA ja havas adresojn de landaj asocioj kaj bazajn informojn pri ili. Tamen li koncedis, ke eventuale iuj informoj, kiujn nuntempe eblas trovi en la retejo de UEA, ne estas ĝustaj.
Iu kongresano atentigis ke eventuale la respondeculoj de landaj asocioj ne scias pri siaj devoj, kaj scivolis, ĉu ekzistas listo de taskoj, kiujn landaj asocioj devas plenumi rilate al UEA. Klara respondo ne venis.
Laŭ prezidanto Charters la planata almanako ĉiuokaze ne havos informojn pri la delegita reto, ĉar la nuntempaj leĝoj pri proktekto de personaj informoj ”eventuale malpermesos tion”.
Antaŭe ĉiuj individuaj membroj de UEA ricevis ĉiujare minimume presitan gvidlibron pri la Esperanto-movado. Ĝi kaj la Jarlibro estis nuligitaj sen diskuto en 2018, kaj de tiam daŭras la diskutoj pri eventuala almanako, kiu povus ilin anstataŭi.
Ĉu entute aperos almanako laŭ Charters estos decidite poste, surbaze de la ĵus dissendita enketo, kie la membroj de UEA interalie respondu, ĉu ili volas havi tian almanakon kaj ĉu ili pretas pagi por ĝi.
Dum la programero okazis ankaŭ vigla diskuto pri la vizaj problemoj, kiujn iuj kongresanoj spertas kaj pri la ebloj kiel UEA povus helpi en tio.
UEA nun postulas pagon de kotizo kaj loĝado antaŭ ol sendi konfirmilon por vizo. Francisco Maurelli diris, ke ne estas etike juste se UEA postulas de esperantistoj de triamondaj landoj monon por servoj, kiujn ili pro eventuala nericevo de vizo ne povos uzi.
La estraro tamen laŭ Fernando Maia ĉiam ”pensas homaranisme” kaj ĉiuj tiaj kazoj kiuj aperos estos traktataj ”mature kaj homaranisme”.
Raportis Jukka Pietiläinen
La estraro chiam “pensas homaranisme”, sed agas “parazitisme”.
Mi partoprenis la kunvenon. Min aparte impresis tre forte Fernando Maia, kiu respondis ofte, klare kaj klarige.Li evidente tre bone enkapigis diversajn detalojn pri la funckiado de UEA, tiel ke eblis al li respondi, ekzemple, ke respondon al aparta demando oni trovos en noto X de iu raporto. Tion li faris ĉiam bonhumore.
Estas juste precizigi, ke la malĉeesto de Martin Schäffer ne estis antaŭvidita: ne temis pri «familiaj devoj» kiel metado surstraten de la rubujoj, kiujn li devus fari pli frue, sed urĝa problemo spertata de la filino ĉe la infana kongreseto. Estas vere, ke li malmulte respondis post sia reveno, sed jam Fernando Maia donis plenajn respondojn pli frue, kaj unu-du oni konservis por la reveno de la direktoro, ĉar pli-bone respondu al tiuj li. Post lia reveno ne leviĝis plia demando, kiun li pli bone ol iu alia respondu, kaj tial li ne dirus multon.
Respondis tiuj, kiuj pli bone respondu al aparta demando, ĉar temas pri ties respondeco, scioj, kapabloj, ktp. Pro tio, ankaŭ kelkaj el la viroj apenaŭ parolis. Ne estis tiel, kiel oni povus supozi senkuntekste, ke la virinoj estas silentaj kaj fonaj membroj de knabo-klubo. Plej ofte parolis Duncan Charters kaj respondis Fernando Maia.
Kelkaj demandintoj plendis, ke iliaj pagoj ne estis traktitaj. Tamen laŭ aserto de estraranoj, la financa fako de UEA nuntempe funkcias pli rapide ol antaŭe. Ankaŭ la prezidanto Charters diris, ke li proprasperte rimarkis tion, kaj li certis ke tio ne temis simple pro tio, ke li estas nun prezidanto.
Temis pri unu aparta membro, kiu starigis la demandon. Li klarigis, ke li sendis retpoŝtaĵo(j)n al la direktora retpoŝtadreso, kaj post iom da tempo ricevis aŭtomata(j)n respond-mesaĝo(j)n, ke la mesaĝo(j) ne estis sukcese liverita(j). Ne devus esti surprizo, do, ke kiam li kelkajn semajnojn poste ricevis la spezfolion, evidentiĝis, ke la peto(j)n oni ne pritraktis. Li do volis scii, kien oni sendu mesaĝojn pri ĝirado.
Respondante, tamen, oni forgesis tiun ĉion-klarigitan kuntekston. (Kaj por doni la respondon, ĉar ankaŭ tion oni fakte ne faris: sendu al financoj@uea.org.) Fernando Maia diris, ke li kun la koncernato esploros kio okazis. (Se vi legos tion, Fernando: temas tutsimple pri neliverita retpoŝtaĵo!)
Mi konfirmas, kiel faris pluraj aliaj en la kunveno, ke la sperto estas multe pli bona kaj rapida nun, ol antaŭe. Mi kredas, ke mi eĉ ne unu fojon en la lastatempo devis atendi eĉ 24 horojn por ke peto estu efektivigita.
Kaj jen rekta ekzemplo de plibonigita servo: en tiu ĉi komento de 2019 mi respondis al peto indiki servon plibonigindan tiel:
«la CO nek informas esti ricevinta peton transpagi monon nek konfirmas esti transendinta monon en onian konton. Laŭ mia scio, ne ekzistas maniero kontroli, kia statas la konto.»
Nun oni ricevas ne nur preskaŭ tujan konfirmon, ke efektiviĝis la peto, sed ankaŭ en la mesaĝo informon pri la stato de sia konto. La kontrasto estas kiel nokto kun tago.
Oni ne nomis ilin en la kunveno. Unu certe estas Luis Obando, kiu elstare efike pritraktis miajn petojn en la lastaj unu-du jaroj.
Amri Wandel respondis tre varme pri la bona rilato kun Dmitri Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, kaj pri ilia laboro, kvankam agnoskante, ke ne ĉiu estas perfekta. La punkton levitan de Istvan, ke okazas ne redaktado sed kompilado (do, senŝanĝa represo de io ricevita) li tamen evitis. La komento de Istvan memorigis min pri tiu ĉi de Osmo Buller:
«Estas eĉ du redaktoroj, kiuj tamen ne redaktas la ricevitajn tekstojn. Sekve mankas kohereco en la revuo. Mi prenu kiel ekzemplon la nekrologojn. Inter ili, jam antaŭ ol eklegi, la movada staturo de la forpasintoj devus evidentiĝi el la dediĉita spaco. La januara numero nekrologis tutpaĝe Yves Nicolas, meritplenan ja, sed la teksto grandparte ne rilatas al lia movada aktivado, pri kiu la revuo devus koncentriĝi. Male, honoraj membroj de UEA devus ricevi precipan atenton, sed ekz. Vilmos Benczik ricevis apenaŭ trionpaĝon kaj Andrzej Pettyn eĉ ne unu linion!»
Nu, jes, estas malfacile publikigi ion nericevitan, sed klare estas io pliboniginda en tiu situacio.
Nu, tio estas vera, sed povus konduki al maljusta kritiko, ke ili decidis ne partopreni kunvenon, kiun ili ja partoprenu. Laŭ tio, kion mi legis, loĝante en Rusujo, restis al ili tre malmultaj ebloj por atingi Italujon, sen troaj postuloj financaj kaj tempaj. Ili do bedaŭrinde ne estas en Torino, kaj tial ne povis ĉeesti la kunvenon.
Duncan Charters klarigis, ke la pliparton de la laborhoroj de la longtempa kompilinto Roy McCoy formanĝis la kunordigado kaj ĝisdatigado. Sekve de la reduktoj oni kompreneble ne plu povas dediĉi tiun saman kvantegon da tempo. Sed la substrekindaĵo estas, laŭ mi, ke la ekzisto de la jarlibro estis do nekredeble kosta, ĉar grandan porcion de laborhoroj de salajrato ĝi bezonis. La pasinta ekzisto de ĝisdatitaj informoj, denove laŭ mi, estas iom stranga: se temus pri viaj propraj mono kaj firmao, ĉu vi elspezus tiom por ke ekzistu jarfine tia libreto? Ne mi.
Li fakte donis tre konkretan ekzemplon de la komplikaĵoj notante, ke eĉ se oni klare jam diris: «Kompreneble UEA publikigu miajn detalojn», tio ne protektus UEA, se poste la informojn iu malfaranto rikoltus kaj uzus por spami, ĉu retpoŝte, ĉu telefone, kaj la viktimo poste plendus.
Mankas granda kunteksto ĉi tie. Ne estas tiel, ke la demandinto malkovrigis ion kaŝitan, kaj Fernando Maia poste donis respondon iom nekontentigan. Li respondis informante tre trankvile, ke oni jam raportis pri tio/respondis al la sama demando en antaŭa publika kunsido, kaj ke en koncerna raporto oni aldonis plurajn notojn por klarigi, kio okazis. Li eĉ indikis la numeron de la noto, kaj poste detaligis.
Laŭ mia memoro, la demando temis pri tio, ke la cifero en la kontoj por laborkostoj estas pli alta ol buĝetite, kaj la klarigo estis, ke la kostojn por la kongresa fako oni decidis movi de iu rubriko al tiu pri laborkostoj. Tute en ordo, do.
Oni atentigis, ke tiel UEA profitas de homoj, kiuj ne havas la samajn privilegiojn, kiel la vasta plimulto de partoprenantoj. De tio fontis la peto, ke UEA agu «homaranisme». Kaj al tio respondis Fernando: en tiuj kazoj, la nesukcesinta aliĝinto kontaktu UEA, kiu ne nepre respondos, ke la politiko estas, ke repagon oni ne povos ricevi, sed juĝos laŭmerite: «mature kaj homaranisme».
Lia respondo tamen venis post dua punkto, nome, ke aliĝintoj kutime ne restas en la gastiga lando nur dum la daŭro de la kongreso, sed plietendigas sian restadon. Ekzemple, ofte oni postrestas por partopreni IJK aŭ ILEI-kongreson. Laŭ mia kompreno, la naturo de la plendo estis, ke kelkaj vizo-petoj povas esti sensukcesaj, ĉar la datoj en la peto malkongruas rimarkinde, kun tiuj indikitaj en la invitletero. Fernando Maia alonis, ke ne necesas nur tio, ke UEA pensu «homaranisme» (t.e. en ĉiu kazo repagos, ĉar la sumoj elspezitaj estas nekredeble grandaj por homo en malriĉa lando), sed ankaŭ «persona respondeco». Tio signifas, ke UEA diferencigu tiujn, kiuj faris ĉion petitan kaj tamen estis sensukcesaj disde tiuj, kiuj ne petis invitleteron ankaŭ de TEJO/ILEI aŭ ne donis ĉiun informaĵon postulitan de la ambasadejo.
Alivorte: la kutima situacio por ĉiuj estas, ke aliĝintoj ne ricevos ristornon, se ili poste nuligos. Tamen, se temas pri tio, ke la koncernato devis aliĝi kaj mendi hotelon por ricevi la invitleteron necesan por peti vizon, kaj tamen ne sukcesis ricevi tion, tiu kontaktu UEA, kiu ne aŭtomate donos la kutiman respondon, sed traktos la aferon «mature kaj homaranisme»: tio estas, ne punante senkulpulon, kiu aĝis saĝe.
Dankon pro la aldonaj informoj! Ĉu eventuale io estis dirita pri la sorto de la libroservo de UEA?
Mi dankas al Tim ke li montris la kuntekston de la respondoj, kio ne ĉiam estis klara en la originala raporto. Min mirigas (nu, fakte ne) ke pluraj voĉdonis kun fingro malsupren, ĉar mi partoprenis la kunsidon kaj Tim akurate priskribis tiun kuntekston.
Mi aldonu kiel plia ekzemplo ke la informo pri la 28 homoj kiuj ne volis aliĝi senpage rilatis al analizado de la kaŭzoj de nealiĝo: en antaŭa kunveno oni estis sugestinta malaltigi la kotizojn kaj la estraro volis montri ke ne tiu estas la problemo.
Mi eliris el la kunveno kun la sento ke la estraro akurate respondis, ne evitis aŭ manipulis la respondojn kaj ne kaŝis la problemojn kiam oni devis agnoski ke ili ekzistas.
Dankon al Tim pro referenco al la komento, en kiu mi kritikis kvantan kaj kvalitan neglekton de nekrologoj en la revuo. Ĝi restas aktuala, ĉar kun la paso de tempo ne ŝajnas okazi pliboniĝo sed oni nur povas mencii novajn ekzemplojn. Ĉi-jare kria estas la preteratento de la forpaso de Edwin De Kock, honora membro de UEA kaj unu el la pintaj poetoj en nia literatura historio. Lia forpaso devis esti notita ne nur per simpla nekrologo sed per speciala artikolo. La degenero de la nekrologa rubriko estas sigelita per la fakta likvido de la CO. Kiam la redaktoro laboris en la CO, li verkis la nekrologojn ĉerpane informojn el la datumbazo, el la malnova membrosliparo, el malnovaj Jarlibroj, revukolektoj k.a. materialoj en la CO. Kiam la redaktado estsi forigita el la CO, la redaktado de nekrologoj devis tamen plu okazi tie. Ekde 2004 mi faris tion apud direktoraj taskoj dum 12 jaroj. Mi trovis necesa nekrologi kiel eble plej multe da forpasintaj aktivuloj, ĉar tio estis ne nur lasta omaĝo de UEA al ili sed el tio ankaŭ vivantoj povis konjekti, ke UEA aprezas ankaŭ ilian aktivadon. En la lasta jarkolektoo (2015), por kiu mi prizorgis la taskon, aperis 62 nekrologoj. Nun ili estas multe malpli, ĉar aperas, ne redaktitaj, nur tiuj, kiuj hazarde venas al la redakcio. En la jarkolekto 2022 ili nombris 20, sed nun minacas veni jam tempo por nekrologi la tutan rubrikon, ĉar en la sep ĉi-jare aperintaj numeroj troviĝas nur tri (!) nekrologoj.
Kara Tim,
tio signifus ke almenau jam dum du jaro Luis Obando havas aliron al librotenado de UEA sen ke membroj estis informitaj pri tio? Chu vi certas? La kongreson cheestas la kasisto de UEA, chu estis informo kial li ne partoprenis la programeron. Dum la programeron “CO respondas” estis loko ankau por kasisto de UEA. Li povus nun la plej adekvate respondipri tiun demandon. Kaj dankegon por viva raporto.
Mi memoras ke ankau la antaua direktorino de UEA fugxis de la kunsido en Lillo.
En Lillo UEA havis direktoron. La direktorino de UEA iam ja foriris de UK-kunveno, sed ne de la podio, ĉar en tiu kunveno ŝi estis nur partoprenanto, ŝi sidis en la publiko. Aldone, ŝi foriris post la planita fino de la kunveno, kaj la kialo estis ke ŝi havis kunsidon, kiun ŝi devis ĉeesti.
Gxuste ne estis en Lillo sed estraro respondas en Nitra, kiam sxi foriris el la czambro. Mi ne memoras se sxi revenis en la fino.
En Nitro okazis kaj la programero Estraro respondas kaj la programero CO respondas. La ĜD ne estas parto de la Estraro de UEA.
Oni kompreneble povas kaj eĉ devas kritiki la estraron de UEA, simile kiel oni povas kritiki la demokratie elektitan registaron de iu lando. Ekzistas tamen unu diferenco, iom ĝena por ni ĉiuj: la estraranoj de UEA ne venkis siajn konkurantojn en ekscita balotado, sed estas tiuj malmultaj homoj, kiuj entute konsentis fariĝi estraranoj. La prezidanto de la elekta komisiono parolis pri la malfacileco trovi estraranojn, kaj nun oni havas malfacilaĵojn trovi membrojn eĉ por la elekta komisiono mem! Tio signifas, ke nenie sin kaŝas iuj pli kompetentaj estraranoj, kiujn la nunaj forpuŝis – aŭ se jes, estus jam tempo, ke ili sin anoncu kaj komencu kampanjon por esti elektitaj al la sekva estraro. Tial mi diras, ke ni havas ĝuste tian estraron, kian ni meritas, kaj tio ĉi-foje ne estas nura trivita diraĵo, sed mi vere celas tion.
Mi preteratentis antaŭe tiun komenton de Jouko. La malfacileco trovi estraranojn fariĝis komuna problemo en ĉiaj organizaĵoj, sed en UEA krome influas la dissolvo de la CO. Mi sekvis apude elektadon de deko da estraroj kaj konstatis, ke kiam la CO estis forta, estraraj kandidatoj povis fidi je ĝiaj helpo, kunlaboro kaj kono de la asocio, de ĝiaj reguloj kaj antaŭe faritaj decidoj kaj de homoj tra la mondo. Nun kandidato, kiu povus esti kapabla estrarano, rezignas pro la timo resti post sia elekto sola kaj senhelpa kaj sekve devi fari ĉion mem. Tiun realon agnoskis prezidanto Charters, kiu pravigis la elekton de ekstra estrarano per la maldungo de oficistoj. Ekstraj estraranoj tamen ne solvas la problemon, ĉar al ili mankas la avantaĝoj de la CO. Iam oni diris, ke eĉ malbona estraro ne kaŭzas damaĝon, ĉar la CO zorgas pri la asocio. Tiun garantion oni ne plu havas, sed tion ne sciis antaŭvidi tiuj, kiuj mallarĝmense vidis la CO nur kiel librotenan problemon.
Tio certe dependas de tio, pri kiuj funkcioj de CO oni parolas. Partopreninte la organizadon de la UK en Lahtio, mi rimarkis en Torino, ke la kongresa fako de UEA povas doni multe pli vastan subtenon al la organizantoj ol povis siatempe doni KKS kaj CO, kvankam ili estis tre kompetentaj. La iama KKS Diccon Masterman diris en Torino, ke UEA havas nun kvar personojn por fari tion, kion li devis iam fari sola – sed tio ne estas tute vera, ĉar aperis ankaŭ novaj aferoj, kiel la enreta sendo de multaj programeroj, kaj la entelefona kongresa apo, kiu almenaŭ por mi tute flankenpuŝis la kongresan libron (mi preskaŭ ne malfermis ĝin). Entute ĉiuj teĥnikaĵoj funkciis klare pli bone kaj pli subtenate ol en Lahtio. Aliflanke, al la libroservo klare mankas konstanta solvo – ĝi funkciis sur provizora bazo, sed ja funkciis same bone kiel antaŭe. Ĉiuj aferoj kun la kasisto de UEA iris por mi glate kaj mi ricevis rapidan helpon eĉ en malgrandaj aferoj. MI tute ne havis la senton, ke la “estraro devas fari ĉion mem”. Jes, ni scias, ke ne plu estas/estos domo en Roterdamo, kie kune sidas oficistoj, sed multaj el ni spertis similajn aferojn en niaj propraj laborejoj.
Tamen ne pri tio temas ĉe iu, kiu cerbumas, ĉu kandidatiĝi por la estraro. Vi devojiĝis de la temo.
Mi reagis ĉefe al via frazo “Nun kandidato, kiu povus esti kapabla estrarano, rezignas pro la timo resti post sia elekto sola kaj senhelpa kaj sekve devi fari ĉion mem”. Mi volis raporti, ke el la vidpunkto de ordinara kongresano UEA ankoraŭ havas laborfortojn, en iuj fakoj eĉ pli ol antaŭe. Mi ne neas, ke ekzemple la eldona agado evidente ĉesis.
Per tiu frazo mi ne celis farendaĵojn dum la kongresa semajno sed la estrar(an)an laboron tra la tuta jaro kaj la subtenon-kunlaboron de la CO bezonatan en ilia realigo.
Ankaŭ mi ne ricevis la enketilon pri kiu mi eksciis nur dum la solena inaŭguro. Do mi tuj sendis retmesaĝon al la prezidanto. Ĝis nun neniu respondo alvenis kaj se juĝi pri pasintaj spertoj okaze de mia aliĝo al la UK ĉi jare mi malmulton esperas.
Pri la vendo de la oficeja domo estas bedaŭrinde, ke ili ne estis sufiĉe realismaj rilate la prezon kiam la merkato estis favora. Nun la prezoj de nemoveblaĵoj falis kaŭze interalie de la drasta kresko de la interezo-procento.
Enketilo por membroj
https://www.surveymonkey.com/r/uea_membroj
kaj por ne-membroj
https://www.surveymonkey.com/r/uea_ne-membroj