Tobiasz Kubisiowski, interalie konata kiel estrarano de TEJO kaj pli frue Pola Esperanto-Junularo, ĵus magiŝtriĝis ĉe Universitato de Varsovio. Por sia disertaĵo li esploris, kiel oni recenzas tradukitajn verkojn en Esperanto. Montriĝis, ke la kvalito de la traduko estas preskaŭ ĉiam pritraktata en recenzoj de Beletra Almanako. Laŭ li, la recenzoj meritas pli da atento flanke de la esperantista komunumo, pro sia literaturkrea funkcio.
Libera Folio: Pri kio temas via magistriĝa disertaĵo, kaj kiel tio rilatas al Esperanto?
Tobiasz Kubisiowski: – Mi studis aplikatan lingvistikon en Universitato de Varsovio kaj la kampo, pri kiu mi magistriĝis, estis tradukscienco. Kadre de diversaj universitataj kursoj, kaj ankaŭ en la tradukscienca literaturo, mi plurfoje aŭdis aŭ legis, ke el la vidpunkto de tradukistoj estas bedaŭrinde, ke la recenzoj de tradukitaj verkoj tre malofte kaj nesufiĉe okupiĝas pri la fakto, ke temas pri traduko. Tamen, legante esperantlingvajn recenzojn de verkoj tradukitaj en Esperanton, mi konstatis la malon – la traduko, la motivoj de la tradukinto kaj la lingvaĵo de la traduko estis ofte menciataj, priskribataj kaj taksataj.
– Tial mi decidis esplori en mia magistriĝa disertaĵo la jam ekzistantajn modelojn de kritiko de tradukoj kaj kompari ilin al la efektiva recenza praktiko en la esperantista medio. Alivorte, mi trastudis kelkajn modelojn por tradukkritiko kaj provis vidi, kiuj iliaj elementoj efektive aperas en tradukrecenzoj en komunumo, por kiuj la fenomeno de tradukoj estas aparte grava, tio estas inter esperantistoj. La recenzoj, kiujn mi analizis, venis el la plej ĝisdataj numeroj de ”Beletra Almanako”, kaj por pravigi tiun elekton mi devis sufiĉe amplekse priskribi la literaturon de Esperanto kaj la rolon de tradukoj en ĝia evoluo.
Ĉu vi komparis la esperantlingvajn recenzojn de tradukoj kun recenzoj de tradukoj en alia lingvomedio? Se jes, kiajn diferencojn vi trovis?
– Mi ne komparis ilin al recenzoj en alia lingvomedio, nur al la teorie postulataj modeloj. La ĉefa diferenco estis la rigoreco de kelkaj el tiuj modeloj: kvankam iliaj aŭtoroj ofte proponis ilin por solvi la mankon de atento je tradukoj en recenzoj, la proponataj modeloj estis metodologie tre rigoraj, kaj tute nerealismaj rilate al la kritiko de tradukoj kiel literatura ĝenro. Multaj eroj el la modeloj tamen ja troviĝis en la analizitaj recenzoj, ĉefe takso pri la kvalito de la traduko, mencio pri la nomo kaj ĝisnunaj atingoj de la tradukinto(j), kaj citaĵoj el la traduko kaj/aŭ el la originala teksto por pravigi la opinion de la recenzanto pri la tradukita verko.
Ĉu vi bezonis iel argumenti por akceptigi vian elekton de ĝuste esperantlingvaj tradukoj kaj recenzoj?
– En la disertaĵo mem – jes. Mi argumentis, ke en la medio de la Esperanta literaturo la rolo de tradukoj estas granda, ĉefe pro la influo de tradukitaj verkoj sur la literatura stilo en Esperanto en la unua periodo de la Esperanta literaturo (pli-malpli ĝis 1920). La recenzantoj de mia disertaĵo trovis tiun argumentadon konvinka kaj akceptis mian hipotezon, poste pruvitan per la analizo, ke la recenzoj en ”Beletra Almanako” ĝenerale ne preteratentas la fenomenon de tradukado.
– Dum la prilaborado de la disertaĵo mi renkontis neniujn problemojn pri la elekto de la temo, des pli, ke disertaĵoj, kiuj ĉefe aŭ parte koncernas Esperanton kaj ĝian kulturon, en la pasinteco jam estis defenditaj ne nur en la universitato, en kiu mi studis, sed eĉ kadre de mia studprogramo.
Kiaj estas la teoriaj modeloj kiujn vi uzis, kaj kiel la recenzoj kiujn vi studis rilatis al tiuj modeloj? Kiom da recenzoj vi studis por via disertaĵo?
– La modeloj estis interalie tiuj de Juliane House (1977, 1997, 2015), Wolfram Wilss (1982), Peter Newmark (1988), Antoine Berman (1995), Lance Hewson (2011) kaj Piotr de Bończa Bukowski (2021). Kiel mi imagas, la recenzantoj kompreneble ne sekvas apartajn modelojn, kiam ili verkas siajn tekstojn. Tio estas ilia rajto kaj ankaŭ la modelo, kiun mi proponis en la disertaĵo, ne celas esti iu deviga kadro por ĉiuj recenzoj de tradukoj. Mi tamen konstatis kun kontento, ke la esperantlingvaj recenzoj ofte trafe taksas la laboron de la tradukintoj kaj rimarkigas la malperfektaĵojn, aŭ male – aparte plaĉajn solvojn en tradukado en Esperanton.
– Mi sukcesis analizi 22 recenzojn el ”Beletra Almanako”, el numeroj 26 (junio 2016) ĝis 43 (februaro 2022). Komence mi planis analizi ĉiujn recenzojn de tradukitaj verkoj el ĉiuj ĝis nun aperintaj numeroj (ekde 2007), sed, se mi ne eraris en la kalkulado, BA publikigis ĝis nun 85 tiajn tekstojn, kaj analizi ilin ĉiujn estis ekster miaj povoj rilate al la tempo kaj al la amplekso de la disertaĵo.
Kia estas via ĝenerala impreso pri recenzoj en la Esperanta gazetaro kaj ilia signifo por la traduka kaj originala literaturo?
– La Esperanta literaturo estas signife malpli granda ol tiu de naciaj lingvoj, precipe de la majoritataj lingvoj de la mondo. Pro tio la recenzoj rolas iom alie en nia komunumo. Dum mia analizado de recenzoj en ”Beletra Almanko” mi rimarkis ke, ne surprize, la samaj nomoj ofte ripetiĝis, ĉu kiel aŭtoroj de recenzoj, ĉu kiel tradukintoj. Tial legi la recenzojn estas efektive kiel legi fakajn opiniojn inter tradukistoj kaj aliaj literaturistoj.
– Mi persone pensas, ke la recenzoj foje tro profunde koncentriĝas pri unuopaj vortoj kaj individuaj lingvaĵoj, sed estas konata trajto de esperantistoj diskuti ofte pri lingvaj aferoj. Tial la karaktero de la esperantlingvaj recenzoj estas por mi tute nemiriga, kaj mi opinias, ke ili meritas pli grandan atenton de la komunumo pro sia literaturkrea funkcio.