Du kongresanoj estis sekse molestitaj dum la Internacia Junulara Kongreso en Lignano, Italio. Estis elektita nova redaktoro de la revuo Kontakto. La tri novaj volontuloj de TEJO ĉiuj estas neesperantistoj.
Du kazoj de seksa molestado okazis dum la ĉi-jara IJK en Italio. Ambaŭ viktimoj estis komencantoj, kiuj verŝajne unuafoje vizitis internacian Esperanto-aranĝon.
Unu el la viktimoj, juna viro, tuj post la malagrabla travivaĵo frue dum la kongreso forflugis hejmen. Tie li rakontis pri la okazaĵo al siaj samlandanoj, kiuj siavice kontaktis la organizantojn de la kongreso. La kulpulo de tiu incidento ne estas konata.
La alia viktimo, juna virino, anoncis al la organizantoj, ke ebria kongresano kontraŭ ŝia volo palpadis interalie ŝiajn mamojn. Estis atestantoj, kaj montriĝis, ke la kulpulo estas persono, kiu antaŭnelonge havis gvidan postenon en TEJO. Li konfesis sian kulpon, kaj en vendredo estis devigita antaŭtempe forlasi la kongresejon.
La okazaĵoj estis publike priparolitaj vendrede dum la Malferma horo de la estraro. La eliranta prezidanto Albert Stalin Garrido flanke de TEJO pardonpetis al la personoj kiuj estis molestitaj.
– Ni absolute ne intencas kaŝi aŭ ignori tiajn kazojn, ni kunsidas serioze por pritrakti ilin, kaj ni kunlaboros kun la kongresa komitato ankaŭ por transdoni ĉiujn lecionojn, por ke tio ne okazu dum la venonta IJK. Ni faras ĉion kion ni povas por solvi definitive ĉi tiun longedaŭran, sisteman problemon en Esperantujo, li diris.
Li rakontis, ke oni havis renkontiĝon kun la viktimo kiu restis en la kongresejo, kaj post la diskuto decidis forpeli la kulpulon, kiu mem ne klopodis nei la okazaĵon.
Responde al mesaĝo de Libera Folio la kulpulo diris, ke li mem tamen apenaŭ ion memoras pri la koncernaj vespero kaj nokto, ĉar li estis tro ebria.
– Mi eksciis pri la okazaĵo de Albert kaj poste de aliaj, nekredeble bedaŭras, kaj sekvis la instrukciojn resti ekster la diskoteko por la resto de la kongreso, nur koncentriĝi pri la muzikalo, kaj ne plu trinki alkoholon. Mi mem punus min same aŭ pli severe.
La kulpulo ne estis senprokraste forpelita, ĉar lia kunlaboro estis bezonata por unu el la muzikalaj prezentadoj, sed post ĝi li en vendredo estis devigita antaŭtempe forlasi la kongresejon. Laŭ Albert Stalin Garrido la viktimo konsentis pri tia aranĝo.
Simila publika skandalo kun seksa molestado okazis almenaŭ en la IJK en Badajoz, Hispanio, en 2018. Tiufoje la viktimo same estis komencantino, dum la kulpulo estis estrarano de TEJO.
En la kongresoj de TEJO de multaj jaroj estas apartaj respondeculoj, al kiuj kongresanoj povas sin turni por informi pri seksa molestado. En intervjuo de Libera Folio en februaro la prezidanto de TEJO diris, ke la asocio starigos novajn regularojn ”por fari TEJO-n kaj ĝiajn eventojn pli sekuraj spacoj kontraŭ seksperforto kaj -ĝenado”.
Dum la Malferma horo de la estraro oni interalie diskutis, ĉu oni enkonduku ”nigran liston” de kongresanoj, kies aliĝpetoj ne estu akceptitaj ĉe postaj aranĝoj, ĉar ili kulpis pri seksa molestado.
La demandoj pri la traktado kaj preventado de seksmolestado havis centran lokon dum la Malferma horo de la estraro. Tamen la estraro dum la kongreso traktis ankaŭ aliajn temojn.
Oni eksciis, ke kiel nova redaktoro de la revuo Kontakto estis elektita Karina Oliveira. Ŝi pli frue estis interalie unu el la kunordigantoj de la portugallingva Duolingo-kurso de Esperanto, kaj partoprenis la studprogramon pri interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando. Ŝi pli frue estis ankaŭ estrarano de TEJO.
Karina Oliveira transprenas la taskon de Paweł Fischer-Kotowski, kiu estis elektita inter tri kandidatoj en 2021.
Oni eksciis ankaŭ, ke el la tri volontuloj, kiuj baldaŭ komencos sian deĵoradon ĉe TEJO en Roterdamo, neniu jam scipovas Esperanton.
Inter la taskoj de la volontuloj, kiuj alvenos tra la programo Eŭropa Solidareca Korpuso (antaŭe ”Eŭropa Volontula Servo”), estos la ĉiutaga administrado de TEJO, protokolado dum kunsidoj, pritraktado de la poŝto kaj arkivoj de TEJO. La volontuloj laŭ la anticipa anonco krome interalie informos pri la agado de TEJO, kaj reprezentos la organizaĵon ĉe internaciaj aranĝoj kaj kongresoj.
Multaj el la taskoj ne estas plenumeblaj sen scio de Esperanto. Tial la ideala kandidato laŭ la anonco ”havu bonan scipovon de Esperanto kaj se ne, pretu lerni la lingvon antaŭ aŭ tuj post la komenco de la volontulado”. Taŭgaj esperantistaj kandidatoj tamen evidente ne troveblis.
La nova estraro de TEJO estis elektita jam antaŭ la IJK, en reta komitata kunsido la 15-an de julio, sed ankoraŭ ne ekoficis. Nova prezidanto de TEJO estos Tyron Surmon el Britio. La eliranta prezidanto Albert Stalin Garrido dum la komitata kunsido bedaŭris, ke li pro personaj kialoj ne povas daŭrigi en la estraro dum plia mandatperiodo. Li rekomendis sian vicprezidanton Tyron Surmon kiel tre taŭgan posteulon.
Aliaj estraranoj estos Michal ”KuboF” Matúšov el Slovakio (ĝenerala sekretario), Snehaja Venkatesh (vicprezidanteco), kaj Abhinav Varma – ambaŭ el Barato – kaj Ada Florence Iracadukunda el Burundo. Estis diskuto pri tio, ĉu Ada Florence Iracadukunda havas sufiĉan sperton por ofici en la estraro de TEJO, sed fine ĉiuj kandidatoj estis elektitaj. Eventuale oni dum la oficperiodo serĉos pliajn estraranojn.
Komentoj estas moderigataj. Komentoj, kiuj malkaŝus la identecon de kulpuloj aŭ viktimoj, ne estas permesataj.
Antau jardekoj oni povis al la ekstera mondo argumenti favore al Esperanto per lafakto, ke ghi ne estas nur lingvo, kiel chiuj aliaj, sed ankau portanto kaj medio de justeco. La sola vera argumento, kial Esperanto kaj ne la momente plej disvastigata nacia lingvo, kiel nun la angla, estas, ke uzo de iu ajn nacia lingvo kontrauas la postulon de justeco, farante tiun lingvon privilegiita, per kio ankau la nacio, al kiu la lingvo apartenas, estas privilegiita. Sed justeco ne povas esti limigita nur al la temo de komunika justeco. Tiel ankau seksuala molestado, por ne diri perforto, estas per si mem forta maljustajho – kaj se tion faras kelkaj esperantistoj, tiel montrighas, ke Esperanto spite al komenca intenco, ne distingighas plu de aliaj lingvoj, por esti medio de justeco, sed farighas al ili morale egala.Tiel la chefa ”malamiko” de Esperanto ne plu estas ”imperia lingvo”, kiu ajn tiu estus, sed la foresto de justeco ankau inter la adeptoj de Esperanto. Sed se en la komenca periodo de Esperanto la chefa spirita bazo de ghi, ankau che Zamenhof mem, estis kredo, ke ekzistas supera Instanco, kiu donis al la homoj siajn leghojn, lau kiuj oni povas distingi inter justeco kaj maljusteco – la nuna bildo de la esperantista komunumo estas inversa, ghi eliras pliparte el la darvinisma (ne de Darvino mem, ja li estis evolucia kreismisto, kion la lernejoj prisilentas, prezentante lin ateisto) baza ideo de ”batalo por supervivi”, kiu pravigas ajnan perfortan kaj senleghan agadon kaj konduton, kiel tion plej forte demonstras la du demonaj sistemoj en la 20-a jarcento: nacionalsocialismo kaj la internacia socialismo (komunismo). Sed se darvinismo pravas, kio do argumentas kontrau akcepti la anglan, kiu evidente en la senco de ”lukto por supervivi” venkis?
Mi mem mortos ne kabee, tamen mi Esperanton ne povas plu sincere rekomendi, vidante en ghi la saman malleghan medion kiel en iu ajn alia lingvo.
Vinko Ošlak, Klaudiforumo, Austrio
Tio estas bedaŭrinda afero, ke vi nun estas seniluziĝita per tio. Sed oni povas demandi sin mem, kial oni jam havas tiajn naivajn vidpunktojn ekde la komenco. Ankaŭ Zamenhof mem, malgraŭ siaj ofte tieldiritaj naivaj idealoj ne pensis ke en Esperanto mem restas ia justeco por tio oni bezonas ian komunumon kiu agas laŭ valorojn. Tial li ankaŭ skribis sian verkon de homaranismo.
La vidpunkto de vi ege aspektas religia, kiu ne komprenas ateismon aŭ darvinismon, tial ĝi nur faras la samajn diraĵojn, kiuj poste ankaŭ ne helpas iun ajn aŭ povas solvi ian problemon, ĉar pro ĝia religeco ĝi ne baziĝas en la reala mondo.
La “reala mondo” estas farita de homoj, kiuj kredas nur je la “objektiva realo”, kiun ili mem kreas. Mamona reghas en la reala mondo. Kaj ju pli da homoj kontentighas kaj ne protestas kontrau tio, des malpli da shanco estas eliri el maljusta mondo en justan. Estas tro malmultaj batalantoj kaj tro multe da indiferentaj homoj, kiuj pravigas chiujn terurajhojn de la mondo kaj neglektas “naivajn vidpunktojn”.
Se homoj konsiderus sklavecon objektiva realajho (kiel “dia” Platono), kaj ne ekzistus “naivaj” batalantoj, tiam ni ankorau vivus en sklavposedanta socio. Vivu sankta naiveco kaj fido al la ideo, kiu liberigos la homaron!
Vi miskomprenis kion mi skribis kaj poste deklaris, ke la sankta naiveco estas la solvo. Bone. Estu infano.
Ni honeste devas diri ke Esperanton malsukcesis kaj neniam atingis ghian celon. Kabe vidis tion verajhon en la vivperiodon de Zamenhof si mem.
Ghi ankaw neniam anstatawis/os veran homhelpan agadon. Tio ankaw estas revon de la esperantistojn.
Che la fino, karan esperanton nur sanktan klingonon por nerdulojn kaj revistojn pri idealan mondon per Esperanton (kiu neniam ekzistis).
Por pli bona mondo, Esperanto ne povas efiki sola, kompreneble. La demando nur estas ĉu ĝi necese ligiĝas kun iuj aliaj sociaj tendencoj, aŭ ĉiu Esperantisto devas krei por si mem tiajn ligojn.
Notu ke la kreado de fikciaj lingvoj por fikciaj mondoj ankaŭ estas ekzemplo de socia tendenco. Klingono ne plu estas unika. En Holivudo ĉiu nova fikcia mondo devas havi lingvon elpensitan por tiu mondo. Tio en si mem enorme levas la prestiĝon de lingvoplanado en la publiko, ankaŭ planado de “veraj” lingvoj.
Kio veran homhelpan agadojn esperantujo faras en la realon? listu ilin.
Nur nerdulojn kaj entuziasmulojn volus lerni fikciajn lingvojn kiel klingono, dothraki, la elfa lingvo de Tolkien ktp.
(Ankaw espertantujo estas paralelan, fikcian revan mondon por nerduloj kaj stranguloj. Aw almenaw shajnas tion al la normalulojn.)
Sed kial tio ĝenas vin? De tempo al tempo vi aperas ĉi tie por diri al la homoj ke Esperanto ne havas estonton kaj ke ĝi estas senutila okupo por stranguloj. Se estas tiel, vi saĝulo ĉesu okupiĝi pri Esperanto kaj lasu al la aliaj la okupojn kiujn ili ŝatas.
Sed mi ankaw estas nerdulon, do mi okupighas pri ghi!!
Esperanto ne havas futuron char ghi neniam estis veran vivajhon. Chiam ghi estas nur sanktan klingonon por nerdulojn kiel nin.
Kiel mi diris, ech Kabe konstatis tion en la vivperiodo de Zamenhof. Mi nur kritikas la revpensadoj kaj propagandoj de (io) esperantistojn. Normalulojn kaj ech racian pensan nerdulojn kiel mi (kiu shatas la lingvon – kaj konstruitajn kaj fikciajn lingvojn generale – ) ne interesighas en tion propagandon el Esperantujo.
Esperanto ne havas futuron char ghi neniam estis veran vivajhon
Tian “fakton” mi atendus de senscia eksterulo, ne de iu (duon)scipovanta la lingvon. Esperanto certe ne konkeris la mondon sed same certe estas vera vivaĵo – ofte esenca parto de la vivo de tiuj regantaj ĝin.
Fakte Esperanto plenumas la difinon de mortinta lingvo. Oxford vortaro de lingvistiko (en la angla “Concise Oxford Dictionary of Linguistics (2 ed.)”) difinas mortintan lingvon kiel “One that is no longer the native language of any community. Such languages may remain in use, like Latin” (per la guglo traduko “Tiu kiu ne plu estas la gepatra lingvo de iu komunumo. Tiaj lingvoj povas resti uzataj, kiel la latina”)
Do fakte Esperanto estas mortinta lingvo, se ghi ne estas, tiam la antikvaj latina, greka kaj la sanskrito estus vivantaj lingvoj ankaw.
Se laŭ tiu difino Esperanto estas morta lingvo, tio ne signifas, ke Esperanto estas morta lingvo, sed ke la difino estas malĝusta aŭ malvasta.
Se eĉ al (duon)scipovanto de la lingvo necesas klarigi kaj emfazi la evidentan fakton, ke Esperanto vivas (kiel okulfrape pruvas i.a. ĉi tiu forumo mem, kie okazas viglaj diskutoj kaj disputoj en la lingvo – kiuj cetere povus okazi, kaj okazadas, ankaŭ parole), tiam ni ne miru, ke ĉe sensciaj eksteruloj ni kolizias kontraŭ netrapasebla muro.
Veraj vivantaj lingvoj, estas lernataj el la gepatroj kaj kuninfanoj en la kvartalo kaj lernejo ktp. Ili respondas al natura medio, en kiu ili estas uzataj oni uzas ilin en la cirkonstancoj de “chiutaga vivo”.
Ili ne estas kreitaj pro ideologiaj kialoj aw por komuniki kun aliaj entuziasmuloj – kiel kun Esperanto (kaj klingono, la elfa lingvo de Tolkien ktp).
Char Esperantistoj (aw klingonistoj ktp) kreas artefaritan medion, en kiu entuziasmuloj kaj nerdoj uzas Esperanton, ne signifas ke ghi estas veran vivajhon.
Kiel diras la eo poeto Jorge Camacho, Esperanto estas zombiajho – shajnas vivi (en stranga mondo de ‘esperantujo’) sed vere ghi mortas en la 19-a jarcento.
(ĉi tio estas ekster la temo de la artikolo, tamen…
tio ne estas natura medio, sed socia medio.
ili kreas socian medion.
la esprimo “natura lingvo” oportune distingas parolatajn aŭ gestajn lingvojn de homoj ene de la pli vasta senco de “lingvo”. tamen “natura” estas nur metaforo, kiu proksimume respondas al la senco “spontanea” kaj ne al la senco “aperanta en la naturo”. lingvoj ne kreskas en herbejoj.
eĉ se la evoluo de lingvoj, ilia klasado en familioj kaj aliaj ecoj mirinde similas al la priskribo de vivaĵoj, lingvoj ankaŭ havas aliajn trajtojn, kiuj ne kongruas kun la viva mondo: ili ne havas DNA-an, ne konsistas el ĉeloj, ne fekundiĝas por naski, ne ĉiam elmontras striktajn limojn inter diversaj individuoj. ili spontanee naskiĝas en nova socio (kiel la kreoloj), oni povas ilin revivigi (kiel la hebrean), kaj oni povas ilin konscie konstrui (kiel la planlingvojn).
iafoje metaforo komprenigas aferon, iafoje ĝi misgvidas.)
Klarigu – Kiel praktike, Esperanto diferencas de klingono (aw iu ajn fikcia lingvo kreita/uzata de nerdoj/entuziasmuloj)?
la demando ŝanĝiĝas… nu, esperanto kaj klingono ambaŭ estas planlingvoj laŭ vasta senco.
diferenco estas en la kaŭzo de ilia kreado. esperanton konstruis homoj dezirantaj pacan kaj universalan komunikadon en la mondo, kaj tio restas certagrade vera pri la nuna parolantaro. klingonon oni konstruis por fikcio kaj amuzo, kaj tial ofte oni klasas ĝin “arta lingvo” prefere ol “planlingvo” laŭ pli strikta senco. sed kompreneble lingvoj ne havas en si mem celon, nur parolantoj havas…
alia diferenco inter ili estas en grado de uzateco, kiel tion klarigis la esperantologo detlev blanke. esperanto havas etan nombron de denaskuloj, radioelsendojn, gazetojn, filmetojn, librojn… probable pli abunde ol ĉiuj aliaj planlingvoj kaj artaj lingvoj kune. ĝi atingas gradon de “vivanteco” kiun ne atingis ĝis nun aliaj konscie kreitaj lingvoj.
ĉio ĉi estas bone konata kaj se vi deziras, vi povas trovi planlingvistikan kaj esperantologian literaturon, kiu klarigas ĉion ĉi pli bone ol mi povas ĉi tie.
“dezirantaj pacan kaj universalan komunikadon en la mondo”
Jes kaj oni neniam vidis/as realan homhelpan agadon el ‘Esperantujo’ en la praktiko.
“ĝi atingas gradon de “vivanteco” kiun ne atingis ĝis nun aliaj konscie kreitaj lingvoj.”
Do? La celo de Esperanto estis, esti pli granda ol klingono, idolingua kaj Interlingvao? Kia granda sukceso de la Zamenhofa lingvo!
la demando refoje ŝanĝiĝas….
oni neniam vidis/as realan homhelpan agadon el ‘Esperantujo’ en la praktiko
oni vidis ekzemple dum la du mondmilitoj, pri tio vi povos legi en ‘la danĝera lingvo’ de ulrich lins. nuntempe mi persone konas du homojn elpelitajn el abĥazio, kiam ĝi sendependiĝis de kartvelio, kiuj helpon ricevis sinsekve en pollando, en hispanio kaj fine en francio, kie ili rifuĝis.
La celo de Esperanto estis, esti pli granda ol klingono, idolingua kaj Interlingvao? Kia granda sukceso de la Zamenhofa lingvo!
post centtrideko da jaroj la sukceso de esperanto ne grandas. kiel ĝi prosperos poste mi ne povas aŭguri. planitaj komunikaj rimedoj, eĉ se ili klare pli oportunas ol tradiciaj, ne rapide disvastiĝas — se entute disvastixgas. la metra sistemo (nuntempe ”si”) estis elpensita en la 17a, inventita fine de la 18a jarcento kaj nun funkcias en proksimume 80 % de la mondo. la eŭropaj aŭ tielnomataj arabaj ciferoj enkondukiĝis en eŭropo en la 11a jarcento, kaj ankoraŭ nun iuj esperantistoj numeras ĉapitrojn aŭ reĝojn per romiaj ciferoj.
“nuntempe mi persone konas du homojn elpelitajn el abĥazio, kiam ĝi sendependiĝis de kartvelio, kiuj helpon ricevis sinsekve en pollando, en hispanio kaj fine en francio, kie ili rifuĝis.”
Kaj (en tiuj tre limigitaj kaj sporadoj agoj de esperantistoj) kian rolon ludas la lingvo (finvenkismo ktp) mem ludas? Esperanto nur placebo por ilia mensa stato (simile al Jesuo, li estas placebo por kristanaj organizoj, kiuj – foje – provizas homhelpajn agadojn. En praktiko ateistoj, islamanoj, budhistoj ktp povas fari same).
Same chi tie – oni povas la sama kun individuaj kaj organizoj kiuj parolas la anglan, francan, hispanan, germanan aw iuj ajn lingvon (kaj ili faras tion centojn da fojoj pli ofte ol esperantistoj kaj ‘esperantujo’).
“planitaj komunikaj rimedoj, eĉ se ili klare pli oportunas ol tradiciaj, ne rapide disvastiĝas — se entute disvastixgas. la metra sistemo (nuntempe ”si”) estis elpensita en la 17a, inventita fine de la 18a jarcento kaj nun funkcias en proksimume 80 % de la mondo. la eŭropaj aŭ tielnomataj arabaj ciferoj enkondukiĝis en eŭropo en la 11a jarcento, kaj ankoraŭ nun iuj esperantistoj numeras ĉapitrojn aŭ reĝojn per romiaj ciferoj.”
Kial ne-ewropanoj volas, ke alia ewropa lingvo anstatawu la anglan kiel la internacian lingvon? Kiel mi diris, se la homaro volus adopti planitan (aw “artefaritan”) lingvon aw komunikilon ghi estus kreita far AI (aw ni simple havus universalan tradukilon (danke al AI)).
Mi vidis. En la praktiko, en la reala vivo. De diversaj e-istoj. Plurajn okazojn de praktika interesperantista helpo kaj subteno. Cetere plejparte ne tra la interreto, sed vizaĝ-al-vizaĝe, de homo al homo. Prizorgo de rulseĝo, de kuracista traktado, de loĝebleco, de necesa trajnvojaĝo ktp. Helpo al samideanoj, kiuj sen ĝi estus perditaj, solaj en fremda loko.
Esperanto estas vivanta lingvo, kiu sendube havas grandan estontecon, malgrau la klopodoj de multaj “esperantistoj” starigi ghin en la vicojn de “mortaj lingvoj”.
Kredu min: estas pli bone esti “duonscipovanto”, strebanta al scio, ol “mortinta sintrotaksisto”.
kiu sendube havas grandan estontecon,”
Mi havas grandegajn dubojn pri tio. Esperanto malsukcesis farighi la internacia lingvo (aw io ajn ech proksima al tio).
Ghi estas nia klingono – la lingvafrankao de ni nerduloj kaj Idealistoj.
Chu vi atendas, ke iu alportos al vi la “finan venkon” kaj diru al vi, ke nun Esperanto farighas internacia lingvo?
Por fari tion, vi devas batali, kaj ne sidi kaj atendi. Se Esperanto estas nur ludilo por vi, tiam kio surprizas vin?
Chu vi vere kredas ke “la fina venko” estas realiste? Por tio nia kara esperanto bezonus multajn miliardojn da dolaroj. Pli realiste ke Dothraki, la elfa lingvo de Tolkien, aw klingono antingos pli da uzantoj/parolantoj ol Esperanto. (Law la fakto ke tiuj filmoj/libroj havas multajn milionojn de fanoj – kaj la kreintoj aktuale havas miliardojn da dolaroj!)
Ps – mi kredas, ke ghi estas pli probable, se la homaro adoptus iuj ajn konstruitan lingvon, ghi estus inventita far AI – aw ni simple havos universalan tradukilon danke al AI.
Por fari tion, vi bezonas sufichan nombron da samideanoj , kiuj pretaj batali, sed tute ne monon.
Chu vi ne vidas kiom da miloj da dolaroj estas eljhetitaj en la “aeron”en UEA sen ia rezulto?
“sed tute ne monon.”
Bedawrinde chio en chi tiu mondo bezonas monon.
Kaj por la eta, kompatinda Davido (Esperanto) konkuru kun la brutala giganto de Goliato (la angla), li bezonus multajn miliardojn.
Memoru, ke Davido venkis Goliaton uzante “kvin shtonojn” anstatau glavo (mono).
Oni povas acheti chiun, kiu pretas vendi sin. Chu vi pensas, ke chiuj estas tiaj?
Ghis la esperantistoj povos fari miraklojn kaj krei el nenio, kara Esperanto bezonas monon por kreski kaj konkuri.
Estas bone, ke nuntempe oni pli kaj pli atentas kaj parolas pri seksĝenoj en esperantaj aranĝoj. Tiu problemo ekzistas jam de multaj jardekoj.
La unua okazaĵo memorigas min pri propra ŝoka sperto en la UK 1992 en Vieno, kiam iu vira esperantisto, kiun mi antaŭe konis nur laŭnome, salutis min per tre malagrablaj, eĉ perfortaj tuŝoj.
La dua okazaĵo memorigas min pri la Katolika Esperanto-Kongreso en 1997, kiam la organizantoj fiere anoncis en la lasta vespero, ke la urbo Rimini donacis al la kongreso grandan kvanton da senpaga vino. La sekvoj estis fatalaj, ĉar iu ebria ĉeĥa viro terure altrudis sin al iu alilanda virino kun evidente nedezirataj amaj vortoj kaj eĉ pli nedezirataj tuŝoj. La 17-jara filino de tiu virino tiam komentis tion per la vortoj ”Se mia patro vidus tion, li mortigus tiun ulon.” Sed tiutempe apenaŭ iu interesiĝis pri tiaj hontindaĵoj. Tre bone, ke tio nun ŝanĝiĝis.
Chu tiam apud ne estis esperantistoj, kiuj povus helpi, au chi tio okazis en profunda arbaro?
Se chirkauantoj staris apud kaj gapis, tiam tio klare montras, kia jam estis E-junularo tiutempe.
Kaj la nova praktika generacio povas nur sukcese amindumi kaj molesti, sed ili ech ne povas fari funkciantan retejon.
Novan redaktoron de revuo Kontakto, Karina Gonçalves de Souza de Oliveira, mi gratulas!
Iam en Sovetunio estis tre severa cenzuro. La “Okcidento” indignis. Sovetunio pereis.
Nun cxe “Okcidento” estas tre severa cenzuro. Ni indignas. “Okcidento” pereos.
Cenzuro en Rusio: Municipa deputito dum kunsido kritikas la militon de Rusio en Ukrainio. Kondamnita al sep jaroj en malliberejo.
Cenzuro en Okcidento: Tatjana ne rajtas afiŝi gejofobian komenton en Libera Folio.
Jes, tre severe… 🤣
Kalle, estu objektiva, memoru ankau pri Assange kaj pri aliaj ne tiel konataj kondamnitaj. Ne partoprenu en divido de homoj lau landoj, krimo kaj cenzuro ne devas havi nacian karakteron.
”Cenzuro” eĉ ne estas la ĝusta vorto. Kiel la eldonanto kaj redaktoro de Libera Folio, Kalle rajtas, eĉ devas redakti la tekstojn kaj moderigi la diskutojn en ĝi. Ne ekzistas ia absoluta rajto aperigi siajn tekstojn en aliulaj retforumoj. Se tamen la sveda ŝtato komencus anticipe kontroli, kion Kalle aperigas, tio evidente estus cenzuro.
Estas rimarkinde, ke homoj, kiuj sufiche ofte malobservas la paroliiberecon de alia homo, hontas pri la vorto “cenzuro”. Ghi signifas nur esploradon kaj kontroladon de tekstoj. Tamen, se tia kontrolo okazas sen reguloj au malobservante la regulojn, kiujn li mem starigis, tiam vi pravas, oni devas trovi alian vorton. Vi, kiel sperta lingvisto, povus elekti pli taugan vorton.
Via libereco de esprimado ne signifas ke iu alia, ekzemple Libera Folio, havas la devon publikigi viajn diraĵojn.
”Labori por la publikigo de kolektiva verko, gazeto, revuo ks., elektante por ĝi artikolojn, korektante k reviziante ilin” = ”redakti”. Do la vorto jam ekzistas.
Vi estus prava, se komentoj, kiujn la redaktoro ne shatas, ne estus “rubigitaj” sen klara ekspliko pri kialo.
Konkretaj kompreneblaj reguloj devus regi, kaj ne la deziro kaj gusto de la redaktoro.
Mi estas ŝokita, ke la redaktoro de ĉi tiu retejo uzas cenzuron kaj disvastigas la mensogon, ke la okcidenta mondo estas pli libera ol la lando malaprobinda al Okcidento. Dankon, Aleksandr, ke vi defendas la principojn de libereco kaj kontraŭstaris al la kalumnio pri ”malsuperaj homoj” kiel rusoj estas por okcidentaj propagandistoj.
Nekredeble: anstataŭ pridiskuti la bedaŭrindan fakton, ke seksĝenado estas ofta kaj solvenda problemo ankaŭ en Esperantujo, la diskuto devojiĝas ĉar iu volas trudi siajn gejfobiajn komentojn kaj alia defendanto de diktatoreco kredas sin persekutata viktimo.
Ĝis nun, nur vi defendas la diktaturon, provante malĝuste aserti, ke La Okcidenta diktaturo estas pli bona ol la rusa diktaturo.
Unuflanke, la redaktoroj de Libera Foiro certe rajtas tralasi aŭ ne tralasi la kontribuojn laŭplaĉe. Aliflanke, ja estas bone havi klaran redaktopolitikon. La nuna klarigo («povas forigi tekstojn, kiuj estas grave ofendaj aŭ kalumniaj kontraŭ unuopaj personoj. Rasismaj aŭ alimaniere kontraŭleĝaj komentoj estas malpermesitaj.») estas en pluraj manieroj kapogratiga (se tiu vorto ekzistas).
Eble taŭgus io simila al: La redakcio forigos tekstojn laŭ sia bontrovo. Ĝia ĝenerala politiko estas forigi ilin, se ĝi timas jurajn problemojn aŭ se ili ŝajnas ofendaj kontraŭ unuopaj personoj aŭ homgrupoj difinitaj per etno, sekso, seksemo aŭ korpaj trajtoj.
Klarigo: Eĉ se oni minacas la redaktorojn per tre maljusta leĝo aŭ ridinda akuzo, ni ne atendu, ke ili martiriĝu. Verŝajne oni ja rajtas ofendi multajn homgrupojn, ekzemple ŝatantojn de Star Wars. Eble mia eta listo sufiĉas pro la plursignifeco de «etno» kaj «korpaj trajtoj». (Ankaŭ atentomanka sindromo estas korpa trajto, laŭ mi, sed eble ne ĉiu konsentas pri tio.)
Okulfrapa diferenco estas, ke sovetanoj konsciis, ke estas cenzuro.
Tio povas estas vera, depende de la signifo de «cenzuro».
Oni diras, ke multaj sovetianoj malkredis ĉiun oficialan informon kaj naive kredis ĉiun onidiron, sed la pli saĝaj sovetianoj kredis onidiron, nur post kiam ĝi estis oficiale neita!
En Britio oni malofte rekte cenzuras, sed okazas io simila al cenzuro, pri kiu multaj homoj ne sufiĉe konscias. Ŝajnas, ke multaj homoj konstatas la sekvajn tri aferojn kaj konkludas el ili, ke la amaskomunikiloj estas fidindaj: (1) oni vidas en la amaskomunikiloj diversajn opiniojn kaj akrajn debatojn; (2) oni publike kritikas la registaron; (3) malofte okazas, ke respektata amaskomunikilo rekte mensogas.
Tamen, pri multaj demandoj la grandaj politikaj partioj kaj la riĉuloj, kiuj posedas la amaskomunikilojn, havas similan opinion. Pri tiaj demandoj ĉiuj grandaj komunikiloj ne mensogas, sed prisilentas ĉion, kio kontraŭas la regantan opinion. Pro tio multaj homoj havas tre troigitan opinion pri siaj propraj informiteco kaj praveco. Kompreneble Britio ne estas speciala en tiu rilato: mi supozas, ke en multaj landoj okazas simile. Sed povas esti, ke britoj iom pli emas al tio ol la eŭropaj najbaroj, ekzemple.
Mi legis la artikolon em LF pri la haraso en 2018 en IJK kaj ne miras pri la hipokrito ke en 2018 Tejo konsideris voki policon por la afrika harasanto, sed nun por la europa harasanto Tejo demandis kiam konvenas al li foriri.
Jam delonge, ekde kiam mi eklernis Esperanton mi renkontis tiajn krumulojn.
Mi multfoje igxis suferinto.
Chu oni havas teorioj kial seksa molesto kaj haraso shajnas okazi – statistike – pli ofta en Esperantujo?
Ĝi apenaŭ estas pli ofta. Estas same kiel en Svedio: oni pli pretas vidi ĉikanadon kiel solveblan problemon, kaj sekve okazas pli da denuncoj.
Plia motivo en Esperantio estas la klopodo eskapi la leĝon de Tonjo.
Pli ofte ol kio? Ĉiuokaze, neniu proponis statistikojn.
Malgraŭ tio, mi aŭdacas sugesti, ke oni verŝajne atendu tiajn problemojn pli ofte ĉe interkulturaj renkontiĝoj ol ĉe lokaj renkontiĝoj, ĉar diversaj socioj havas diversajn ideojn pri akceptebla konduto kaj diversajn manierojn komuniki ankaŭ nelingve.
Kiel ofte ni awdas pri seksa haraso che aliaj internaciajn renkontighojn kaj kongresojn ktp? (Por polikitaj, firmaoj, sciencistoj, medicinaj, sociaj movadoj ktp)
Ne ofte Chu?
cxu vi pensas, ke okazas nur aferoj pri kiuj vi mem audas?
Mi legas kaj spektas la novajhojn almenaw kelkajn fojojn per semajne. Mi ofte legis ankaw la britan jhurnalon the Guardian, (kiu kompreneble estas vertika far politikaj leftistoj kaj feministoj.) Ghi ofte inkluzivas rakontojn far virinojn pri seksa haraso, molesto ktp.
Do se tiu okazas ofte che internaciaj renkontoj, kongresoj ktp, plej probable mi awdus aw legus pri ghi.
Kiuj estas la komunaj trajtoj de, ekzemple, burunda kaj nederlanda kondutoj, por uzi malsamaj kulturoj kiel ekskuzo por krimi?