Kion decidis la komitato de UEA pri la reteja renovigo? Kio okazos nun? Ĉu UEA tute forlasos la administran sistemon AKSO, kiun laŭ mendo de UEA dum pluraj jaroj ellaboris TEJO? Post la publikigo de estrara raporto pri la pasintsemajna neformala kunveno de komitatanoj la afero eĉ malpli klaras ol antaŭe.
Dum la kongreso en Torino la komitato de UEA senŝanĝe akceptis la rekomendojn de la komisiono pri financo, laŭ kiu ĝis la fino de aŭgusto oni testu la rezultojn de la laboro pri la nova administra sistemo AKSO kaj raportu pri la rezultoj al la komitato.
Jam tiam tamen klaris, ke la tasko estas neplenumebla, kaj oni konsentis, ke la finan sorton de la reteja renovigo la komitato diskutu en aparta kunveno la 23-an de septembro. Ankaŭ je tiu dato la estraro tamen ne povis doni al la komitato finan raporton, sed nur klarigojn pri novaj esploroj kaj kunsidoj, kiuj devos okazi dum la proksimaj monatoj.
Formale eĉ ne klaras, kion la komitato efektive decidis en sia kunsido la 4-an de aŭgusto, ĉar ĝis nun aperis nek protokolo de la kunsido nek raporto pri ĝi en la komunikiloj de UEA. Raportis pri ĝi nur Libera Folio. La manko de protokolo estas rekta malobservo de la regularo de UEA, laŭ kiu la protokolo devas esti havebla plej laste unu monaton post la kunveno.
La afero iĝis eĉ pli konfuza, kiam la ĝenerala sekretario de UEA, Aleks Kadar, la 2-an de oktobro post pluraj petoj fine publikigis raporteton pri la neformala kunsido okazinta la 23-an de septembro.
La raporto ĝenerale estas tre svaga kaj sendetala. Tute mankas konkretaj faktoj ekzemple pri la administra subvencio de EU, kiun UEA unuafoje ricevis. La raporto mencias nur, ke la temo estis tuŝita:
”Pri la administra subvencio de EU estis menciitaj la ĝisnunaj atingoj kaj la plano de la Estraro kunsidi pri Kosmo Strategio por prepari la sekvajn paŝojn.”
La kunsidon partoprenis malpli ol duono el la komitatanoj, do ĝi neniel povus esti decidopova, eĉ se oni tion dezirus. Ial la kunvenon gvidis vicprezidanto Fernando Maia.
La raporto sendita al la komitata retlisto asertas, ke kiel bazo por la kunsido servis la raporto de la komisiono pri financo, kiu ja estis senŝanĝe aprobita de la komitato en Torino. Tamen praktike la rekomendoj de la komisiono estis ignorataj.
La plej urĝa el tri taskoj identigitaj de la komisiono pri financo en tiu raporto estis ”testi la rezultojn de AKSO ene de unu monato (limdato 2023/08/31), inkluzivante ĉiujn interkonsentitajn funkciojn, konektadon al librotena sistemo, retan dezajnon, transmigron de datumoj kaj ĝian facilan uzeblecon por oficistoj”.
Tio ne estis farita. Okazis nur laborkunsido, kaj surbaze de ĝi la estraro evidente decidis plu prokrasti la aferon. La nova prokrasto en la raporto estas prezentata en formo de ”propono”, sed ne klaras kiu proponas kion al kiu, nek ĉu la komitato havas ajnan rolon en la afero:
Inter la konkludoj de la laborkunsido aperis la propono, ke estonte pri AKSO respondecus rekte UEA kaj la plano, instigita de la raporto de la komisiono pri financo, taski al laborgrupo de fakuloj pri programado, por analizi la aferon kaj raporti al UEA kun konkludoj.
Laŭ la nuna propono tiu laborgrupo havus ĝis komenco de decembro por liveri raporton, surbaze de kiu UEA povus konkludi ĉu ĝi daŭras aŭ ne kun AKSO. Do decido tia de UEA povus veni en decembro-januaro.
Post la publikigo de la raporto, la eksa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, reagis en la retlisto UEA-membroj:
– Post tiuj respondoj oni scias nur tion, kion oni scias jam de multaj jaroj, nome ke la afero plu prokrastiĝas.
Li trovas ”ploriga”, ke nur dudeko el entute 55 komitatanoj partoprenis la kunsidon:
– Plimulto do eĉ ne interesiĝas pri la afero, kio estas tre zorgiga. Entute la pasiveco de la komitato estas zorgiga, ĉar ĝi ne limiĝas al la AKSO-afero. Estas tasko de la estraro daŭre veki la komitaton per ĉiaj impulsoj, sed ŝajne tio ne gravas al la estraro. Al ĝi ne gravas ekzemple liveri akurate al la komitato la protokolon de la kunsidoj en Torino, kio laŭ la regularo devis okazi plej laste unu monaton post la lasta kunsido. Krome, la protokolo devas esti disponebla ne nur al la komitatanoj sed al ĉiuj interesitoj.
Ĝenerale apenaŭ aperas komentoj pri la afero en la listo UEA-membroj aŭ aliaj listoj, por ne paroli pri la diskutlisto de la komitato mem. Evidente la membroj kaj komitatanoj de UEA post dek jaroj perdis la esperon, ke la reteja renovigo komencita en 2013 iam sukcesos.
La statistikoj de Libera Folio kaj la ŝrumpanta kvanto de komentoj montras, ke ankaŭ niaj legantoj ĉiam malpli atentas pri la ”prioritata” projekto de UEA, do eble la estraro sukcesos ĝin silente entombigi, sen ke iu memoros pri la elspezitaj laboro kaj mono.
La komitato estas balasto por la estraro pluiri kun siaj planoj, tial la estraro ne havas intereson ke la komitatanoj diskutu pri la diversaj temoj gravaj por UEA. La estraro ne volas la komitatan opinion kaj la komitatanoj ne kapablas kritiki la erarojn de la estraro. Kiam iu komitatano levas gravan temon la plej “inteligentaj” komentoj rilatas al tajpaj, lingvaj eraroj, sed ne al la enhavo.
– Polico: estas kadavro inter la arbustoj.
– Esperantisto 1: mi scias kiu murdis li.
– Esperantisto 2: hontu, iru for! Vi forgesis la akuzativon.
…kaj tiel la krimo restis nesolvita.
Frapis min la ĵus legitajn vortojn, “ne klaras kiu proponas kion al kiu”!
Kio frapas vin? Ĉu la verbigita adjektivo aŭ la enhavo de la mesaĝo?
Frapis min la ĵus legitajn de mi vortojn, ne klaras kiu proponas kion al kiu”!
Ŝajnas evidente, ke lin frapas la enhavo de la mesaĝo kaj ne iaj gramatikaĵoj.
Li eĉ verŝajne uzis eraran duoblan akuzativon por subtile inciti homojn komenti akuzativaĵojn (kaj tiel pruvi, ke esperantistoj ĉefe interesiĝas pri lingvaĵoj, eĉ se ili mizere regas la lingvon), kio dankinde ne okazis.
Frapis min la ĵus legitaj de mi vortoj, “ne klaras kiu proponas al kiu”!
P.S. Pardonu!
Dankon!
La apatio pri ĉi tiu temo kiun la Redakcio prave bedaŭras verŝajne ŝuldiĝas al la fenomeno de laceco kaŭzita de tro ofta ripetado de la sama novaĵo. Plia fonto de rezignemo sendube estas la konstato ke se oni “maldungus” la nunan komitaton aŭ estraron de UEA, ne estus eble facile anstataŭi ilin per pli sukcesaj posteuloj. Registaroj ofte alfrontas similan situacion kiam ili asignas grandegajn monsumojn al projektoj kiujn oni taksas finance nerealigeblaj nur post kiam oni estas elspezinta tiom multe ke nuligo ŝajnas esti malpravigebla. La lasta paragrafo de la artikolo tamen verŝajne spegulas la antaŭvideblan sorton de la projekto.
UEA devas lui sidejon en unu el la flughavenoj de Milano. En tiu, kiu nomiĝas Malpensa.
Mi demandas min ĉu ne nur la Estraro kaj Komitato de UEA, sed la tuta monda Esperantistaro kroĉas sin al praktikaj problemoj por ne devi rigardi en la teorian abismon:
Kio, finfine, estas la racia argumento kontraŭ la Angla kiel ĉies unua lingvo (kaj sola, se la unuopa parolanto deziras)? Ĉu tio ne solvos la problemon multe pli efike kaj definitive ol Esperanto kiel ĉies dua lingvo?
Elementa aritmetiko montras, ke por ke la tuta homaro libere ekposedu Esperanton, oni bezonas ne pli ol 2/3 da elspezoj, kiuj necesus por ke ĝi libere ekposedu la anglan.
Ne temas pri la ekposedo, sed pri la posedado. Por kio ni bezonas subteni la scion de la Dana kaj de la Rusa, se la amplekso kaj la kvalito de la Anglalingva literaturo estas tiom pli granda? Kiusence imperiismo estas malbona, se ĝi restas pure lingva imperiismo?
Por ke diskuto estu fruktodona, antaŭ ĉio endas klarigi poziciojn.
Via tezo, kiel mi povas dedukti el viaj komentoj, estas jena:
1. Ekzistas monda lingvoproblemo — manko de uzebla de ĉiuj komuna lingvo.
2. Praktiko montras, ke la angla kapablas plenumi tiun rolon sukcese kaj jam havas fundamenton por tio (nombro da parolantoj, kvanto da literaturo k. t. p.).
3. Ekzistas neniu racia kialo por oponi tiun varianton solvi la lingvoproblemon. Ĉiuj argumentoj, kiujn Esperantistoj kaj aliaj prezentas kontraŭ ĝi, estas nur “teoriaj”, “moralaj”.
4. Esperanto en sia aktuala stato tute ne kapablas konkuri kun la angla kiel potenciala plenumonto de la rolo de ĉies dua lingvo.
5. Do ni devas agnoski, ke se ni vere zorgas pri la monda lingvoproblemo, ni apogu la anglan kiel la plej realigeblan solvon de ĝi.
Mia pozicio estas, ke se ni parolas pri kompleta dulingveco de la homaro kiel pri definitiva celo, la nuna stato de la angla ne signifas, ke ĝi sukcesos realigi ĉi tiun rolon. La angla kiel ĉies dua lingvo estas utopio ankoraŭ pli granda, ol Esperanto kiel ĉies dua lingvo. Do se ni apogas tezon “Dua lingvo por ĉiuj” (kaj tio, de racia vidpunkto, certe indas), ni elektu Esperanton por ĉi tiu rolo, ĉar ĝi havas pli da ŝancoj sukcesi. Jes, tio povas aspekti kontraŭa al tio, kion ni observas hodiaŭ, tamen videbla bildo ne ĉiam ebligas fari ĝustajn prognozojn.
Vi miskomprenis aŭ mi misklarigis du punktojn — aŭ eble tri:
(1) Mi ne vere prezentas mian propran opinion, sed ludas advokaton de la diablo.
(2) Mi proponas la Anglan kiel ĉies unuan lingvon, ne duan.
(3) Imperiismo estas nete pozitiva afero, tiel longe ke ĝi restas nur lingva.
La premiso de punkto (2) estas ke lingvo esence estas ŝarĝo. La vivo estas pli facila se oni devas lerni nur unu, kaj la unua lingvo ĉiam estas la plej facila. Anglalingvuloj jam havas tiun privilegion, do kial ne etendi ĝin al aliaj popoloj?
La premiso de punkto (3) estas ke lingvo esence estas komunikilo, normo de inform-interŝanĝo. Ju malpli da lingvoj, des pli efika komunikado. Se ekzistas aliaj funkcioj de la lingvo, ili lastinstance devas cedi al la universala intereso de komunikado. Povas esti nur unu serioza lingvo, la ceteraj (Latino kaj Sanskrito, sed ankaŭ la Ĉina kaj la Hispana) fine estos nur hobioj por aparte interesitaj homoj.
Mi komprenis tion. Kiam mi skribis “via tezo”, tio signifis “tezo, kiun vi prezentas por proparoli”. Evidente, tia pozicio estas atendebla por ekstera publiko, sed ne por E-istoj.
La mondo, en kiu la angla rolas kiel sola lingvo por ĉiuj, estas jam ne utopio, sed vera miraklo. Mi ne trovas enda pridiskuti tion serioze.
Nu, mi vidas neniun bazon por opinii, ke aliaj funkcioj nepre “devas cedi al la universala intereso de komunikado”. Ja averaĝe homoj multe pli ofte komunikas kun samlingvaj sametnanoj, ol kun alilingvanoj. Evidente, tia situacio konserviĝos ankaŭ post disvastiĝo de universala dua lingvo.
La Gaŭloj tutcerte komunikadis multe pli ofte inter si ol kun la Romanoj ankaŭ post la konkero fare de Cezaro, tamen Latino havis sufiĉe da potenco kaj prestiĝo por anstataŭigi la Gaŭlan. Se tiel povis okazi jam antikve, kiam oni tute ne havis la modernan koncepton de komunikado, kio do ne povas okazi niatempe? Se homoj volas ke la komunikado estu laŭeble efika, ili lastinstance devas rezigni pri tio kio malhelpas tion. Lingvojn krom la universalan oni tiam povos uzi nur kiel sekretigilon, sed tiucele ĉifroj estas multe pli efikaj.
Tio estas unu el eblaj variantoj de dulingveco, kiam certa lingva komunumo devas, krom sia propra, ekuzi ankaŭ lingvon, kies posedantoj influas ĝin — lingvon de metropolo, de potenca najbaro, de sia elito k .t .p. En tiu kazo ĉi tiu lingvo kapablas antataŭigi la originalan lingvon de la komunumo. Tamen en aliaj cirkonstancoj la originalaj lingvoj konserviĝas. Evidenta ekzemplo de tio estas Hindio, kie videblas neniu tendenco pri anstataŭaigo de regionaj lingvoj fare de la hindia aŭ la angla.
Nu, tio estas nur teoria rezonado. Kiel montas praktiko, homoj averaĝe celas ne ke “la komunikado estas laŭeble plej efika” (kiu kaj kiel mezuros ĉi tiun efikecon?), sed ke ĝi simple kontentigu iliajn bezonojn. Kaj ĝuste Esperanto kapablas tio fari sen granda ŝarĝado. Do la ideo, ke ĉiuj homoj de la mondo, aŭ plimulto da ili, havos (pro kio?) tioman intereson pri “la plej efika komunikado”, ke ili rezignos siajn denaskajn lingvojn por pli praktiki la universalan, estas komplete senbaza.
(Nu, efektive oni insistas pri “Barato” en Esperanto, ĝuste ĉar oni havas tie multajn aliajn lingvojn krom la Hindian (kaj religiojn krom la Hinduan). Inter tiuj lingvoj estas nelaste la Angla, kiu estas inter la oficialaj, precipe en kortumoj.)
Se oni povas lerni Esperanton kiel duan sen granda ŝarĝo, oni povas lerni ĉiun ajn lingvon kiel unuan tute sen ia ajn ŝarĝo. Universala transiro al la Angla (aŭ Esperanto, aŭ iu ajn alia lingvo) do estos nur provizora ŝarĝo — post du generacioj la ŝarĝo estos tute for. La sola restanta argumento por Esperanto, se oni volas konservi la teorion ke lingvo estas nenatura komunikilo, estas ke ĝi estas tiom pli konvena kiel unua lingvo, ke ĉiuj aliaj lingvoj malnecesiĝos kaj malaperos se ĉiuj parolos Esperanton.
Nu, jam starigis demandon — kiajn motivojn povas havi konsiderinda parto de la monda loĝantaro por rezigni siajn denaskajn lingvon nur por ŝpari certan ŝarĝon, ligitan kun studado de dua lingvo? Pardonu, sed tio jam aspektas trolado.
Se la tutmondiĝo rezultigas ke homoj ĝenerale ĉiuokaze devas lerni duan lingvon, kial ili ne rezignu pri siaj unuaj? Se la lingvo estas nenatura komunikilo, kiel ni Esperantistoj ŝatas aserti, tiam ankaŭ la gepatra lingvo estas ŝarĝo, nur malpli granda — sed pri tiu ŝarĝo oni povas liberiĝi, kiam la scio de la dua lingvo estos sufiĉe disvastiĝinta.
Alia afero estas ke se la lingvo estas nenatura komunikilo, la lingvoj povas havi treege malsamajn absolutajn valorojn. La valoro de ĉiu lingvo estas facile mezurebla per nombro da parolantoj (unuavice dualingvaj!) kaj la diverseco de kampoj en kiuj ĝi estas uzata. En tiu situacio, por defendi la pluekziston de lingva diverseco, oni devas aserti aŭ ke komunikado ne estas la ĉeffunkcio de la lingvo, aŭ ke la lingvo estas natura fenomeno (aŭ ambaŭ).
Mia tezo estas ke dum ni argumentas por Esperanto asertante ke ĝi estas la plej bona internacia komunikilo ĉar ĝi estas facile lernebla, kaj same komuniktaŭga kiel la naciaj lingvoj ĉar ankaŭ ili estas nenaturaj, — ni reale propagandas por la Angla. Ĉu vi komencas vidi la abismon?