Antaŭ du jaroj la plej prestiĝa premio por germanlingvaj verkistoj estis aljuĝita al Clemens J. Setz, konata interalie pro tradukoj de William Auld al la germana. Nun en Esperanto aperis lia grava verko pri planlingvoj, ĉefe pri Esperanto. Li en ĝi verkas ne nur pri historiaj faktoj kaj biografioj, sed ankaŭ pri siaj konversacioj kun konataj esperantistoj. Pri la libro rakontas la tradukinto Detlef Karthaus.
Clemens Setz: La abeloj kaj la nevidebla. Mondial 2023. ISBN 9781595694577. 370 paĝoj
Tiu ĉi libro legeblas aŭ de komenco ĝis fino, aŭ oni povas komenci per iu ajn ĉapitro, kiu ŝajnas plej interesa. Ĉi tiu verko memorigis min pri la libro In the Land of Invented Languages de la lingvisto Arika Okrent.
Ŝi lernis Esperanton kaj la klingonan kaj ĉeestis plurajn kongresojn por interkonatiĝi kun ties adeptoj. En Abeloj, Setz intervjuis konatajn esperantistojn kiel Jorge Camacho, Klára Ertl kaj Spomenka Štimec, inter aliaj.
La diverseco de temoj estas impona. La ĉapitro pri Charles Bliss, la inventinto de Bliss Symbolics, povus esti verko en si mem. La Blisa Skribo estas pazigrafio – laŭ PIV ”sistemo de universala skribo, kies signoj esprimas ne vortojn, sed rekte ideojn”.
La detaloj de la vivo de Bliss frapas onin kiel horora aventur-romano. Estante judo en Aŭstrio, li troviĝis en koncentrejo. Lia loĝejestrino Claire (kiu poste iĝis lia edzino) sukcese marĉandis kun la aŭtoritatoj por lia liberigo sub la kondiĉo ke li forlasu la landon. Li faris sian vojon tra Eŭropo ĝis li atingis Ĉinion. Tie, lernante kelkajn ĉinajn skribsignojn, li komencis evoluigi la ideon de sia Blisa skribo.
La libro priskribas liajn malfacilaĵojn kaj malsukcesojn ĝis finfine li alvenis en Kanadon. Tie lia invento estis uzata en lernejo por handikapuloj kiuj ne kapablis komuniki voĉe.
Tio ne estas la fino de la rakonto; kontraŭe ĝi estas la komenco de kvereloj kun la instruistoj, ĉar Bliss volis havi kompletan kontrolon pri la evoluo de la lingvo.
Unu temo de la libro estas la distingo inter du specoj de kreitaj lingvoj, kie en unu tipo la inventinto provas konservi plenan kontrolon (Volapuko) kaj la alia, kie la inventinto permesas al la uzantoj determini la estontan evoluon (Esperanto).
En la ĉapitro La arto kabei temas ne nur pri Esperantistoj, sed menciiĝas ankaŭ kelkaj sukcesaj naciaj verkistoj, kiuj subite ĉesis verki. Mi surpriziĝis pri tio kaj pensas ke eble Kabe ne estis la strangulo, kiun la esperantistoj igas lin aperi.
Elisabeth Mann Borgese, la plej juna filino de Thomas Mann instruis al sia hundo uzi tajpilon, kaj la hundo verkis tiel nomatan poeziaĵon, kiu aperis en kanada literatura gazeto. Mi havis miajn dubojn pri tiuj paĝoj kiam mi tradukis ilin, sed lastatempe mi modifis miajn opiniojn.
Antaŭnelonge mi vidis filmeton en YouTube, kie hundoj ”parolis” uzante grandajn programeblajn butonojn. Ĉiu butono respondas al unu aŭ du vortoj. Se oni serĉas ”dog buttons” en YouTube, oni trovas kelkajn filmetojn kaj ankaŭ vendistajn ofertojn de tiuj butonoj. Ŝajnas ke la ideo de tajpanta hundo bezonis nur teknologian progreson.
La tradukado de ĉiu libro havas siajn proprajn defiojn. Ankaŭ la proceduro uzata povas ŝanĝiĝi. En la pasinteco por trovi tradukindan libron mi pensis pri libro jam konata al mi. Mi relegis ĝin por serĉi malfacilaĵojn. Poste mi serĉis tradukon en alia lingvo.
Por germana romano mi legas ankaŭ la anglan tradukon kaj aldone aŭ la francan aŭ la hispanan. Per la kvalito de ĉi tiuj tradukoj mi decidas ĉu mi kapablas entrepreni tiun taskon.
La situacio kun Abeloj estis tute alia. Abeloj ankoraŭ ne estis tradukita en aliajn lingvojn. La eldonejo petis min traduki la libron kaj mi konsentis ne konante kaj ne leginte ĝin. Mi decidis ke tio estas farebla, ĉar mi jam tradukis eseon de Setz pri William Auld, kiu aperis en Beletra Almanako N-ro 33 en 2018.
Kelkfoje fariĝis evidente, ke la aŭtoro verkis por nacia legantaro. Li citis germanan poeziaĵon sen indiki la titolon kaj la aŭtoron. Mi tuj supozis ke tiu devas esti parto de la ĝenerala klereco, kiun germanlingvaj junuloj devas parkerigi en la lernejo. Tial mi trovis la mankantan informon en la reto. Tio estus koŝmaro kiam mi studis la tradukarton antaŭ 50 jaroj sen komputiloj kaj serĉrobotoj.
Aliloke la aŭtoro mencias Esperantan rakonton tradukitan el la ĉina sen mencii la ĉinan titolon. Tio certe interesus ĉinan leganton. Kun tre baza kono de la ĉina kaj iom da retaj akrobataĵoj mi trovis mencion de la rakonto en malnova numero de El Popola Ĉinio.
Kiam la aŭtoro citis la romanon Hodler en Mostar de Spomenka Štimec, li uzis sian propran germanan tradukon. Mi bezonis la originalon por ne retraduki verkon de la famkonata verkistino. Mi do faris peton en Facebook kaj multaj amikoj helpis disvastigi mian peton kaj fine Sten Johansson trovis ekzempleron de la romano en sia libraro.
Kiam la aŭtoro citas anglalingvajn verkistojn, la citaĵoj plej ofte restas en la angla sen germana traduko. Tio estis la kutimo en eseoj dum miaj universitataj jaroj, sed por traduko en la internacian lingvon kaj por ĝenerala legantaro mi ne havis tiun avantaĝon uzi nur la anglan sen krei ribelon inter la esperantistaro.
Mi scivolas kion pensas la germanlingva leganto kiu ne scipovas la anglan kaj vidas tutan alineon en tiu lingvo. Feliĉe la legantoj de la Esperanta traduko ne havos tiun problemon.
Tro ofte aperis anglalingva fivorto kiu perpleksigis la tradukanton. Se germanlingvano uzas anglan fivorton, ĉu li volas ŝoki aŭ nur montri sin laŭmoda; ĉu li scias en kiu socia tavolo tiu vorto estas uzata en anglalingva lando?
La tradukisto devas esti singarda kontraŭ vortoj pruntitaj el aliaj lingvoj. Ĉu ili havas la saman signifon kiel en la originala lingvo? Ĉu ili estas uzataj en la samaj cirkonstancoj? Dum lernado de fremda lingvo oni facile kaptas vorton sen scii al kiu lingva tavolo ĝi apartenas.
La angla vorto kiu plej ĝenis min estas samsignifa kun sekskuniĝo. Ĝi estas konata de ĉiuj sed, almenaŭ en mia generacio, uzata nur de la malelito, de la kanajlaro, de krimuloj kaj de nematuraj infanoj en la lerneja korto. Se iu alia uzas ĝin, tiu tuj aldonas ”Pardon my French” ĉar la nedireblan oni rajtas, laŭ tradicio, diri france.
La tabuo kontraŭ tiu vorto estas vaste disvastigita. Se iu gravulo perdinte sian sinregon uzas tiun vorton la amaskomunikiloj raportas: ”Li uzis vorton de kvar literoj”. Se en televida intervjuo la gasto uzas tiun vorton, oni aŭdas elektronikan pepon por superbrui la vorton.
Nu, kion fari? Mi unue pensis ke mi uzus esprimon kiun Zamenhof aprobus, eble “damne” aŭ “diable”. Sed mi ne estas tia, kia Thomas Bowdler, la angla editoro de familia eldono de Ŝekspiro, kiu forigis ĉiujn maldelikatajn esprimojn, tiel ke la teatraĵo povas esti legata en familia rondo.
Mi ne memoras kio obsedis min traserĉi germanan vortaron por vidi ĉu tiu ofenda vorto oficiale ekzistas en la germana. Ho ve! Ho fek! Ho fuck! Jen la vorto en la respektata Duden sed sub la kapvorto ”F-Wort”. Do mi kapitulacis kaj decidis trakti ĝin kiel internacian esprimon.
Detlef Karthaus
Pli pri la temo:
- Clemens J. Setz: ”Aparteni al kulturo sen esti posedata”
- Tradukinto de Auld ricevis pintan premion
- Majstro de la malnova mondolingvo (Prelego de Clemens J. Setz pri William Auld)
Por mi la ekzisto de tiu ĉi verko estas kaŭzo por eta rido. La aŭtoro estas verkisto, do kutime verkas fikcion, neverajn elpensitajn historiojn. Sed jen li priskribis la realan mondon de planitaj lingvoj kaj ties historion, je alta faka nivelo, preskaŭ sen eraro. Aliflanke ekzistas multaj lingvistoj, principe sciencistoj, kiuj estas pagataj per la mono de la civitanoj por esplori la mondon – kaj ili disvastigas amason da sensencaĵoj pri Esperanto; ke ĝi ne havas parolantojn, ke ne ekzistas libroj, ke ne temas pri lingvo ktp. Do iom inversa mondo, la fikciulo priskribas la realaĵojn, la sciencistoj rakontas elpensitajn malveraĵojn.