La komitato de UEA en reta kunsido dum dimanĉo la 17-a de decembro aprobis buĝeton, kiu antaŭvidas deficiton de 45 000 eŭroj. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer tamen antaŭvidas, ke ne estos deficito. Protokolo de la antaŭa kunsido daŭre mankas, do ne klaras kio estis decidita tie.
Komence de la dimanĉa reta kunsido de la komitato de UEA eĉ ne klaris, ĉu eblos fari validajn decidojn, ĉar mankis kvorumo. Por ke la komitato estu decidopova, devas ĉeesti minimume duono el la komitatanoj, do 27 personoj, sed mankis unu.
La komitata kunsido estis kunvokita laŭ la regularo, unu monaton anticipe, sed multaj komitatanoj ne trovis tempon por partopreni la diskuton kaj decidon pri la plej grava financa dokumento de la asocio. Malĉeestis komence de la kunsido ne nur la komitatanoj A de multaj gravaj landoj, sed ankaŭ du el la kvar komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn – kaj kvar el la sep komitatanoj C, kiuj estas elektitaj al la komitato pro siaj aparte bezonataj spertoj.
En la daŭro de la kunsido oni tamen atingis la magian limon, kaj valida decido pri la buĝeto de la venonta jaro estis atingita.
Dum la buĝeta diskuto ĝenerala direktoro Martin Schäffer klarigis, ke kvankam la buĝeto antaŭvidas deficiton de proksimume 45 000 eŭroj, efektive li mem ne antaŭvidas deficiton entute.
– Mi jam komentis en la komitata listo, ke tradicia, bone farita buĝeto prezentas maksimumojn ĉe elspezoj kaj minimumojn ĉe enspezoj. Kvankam ni venas nun al deficito, mi ne pensas ke ni vere havos poste deficiton.
Komitatano Renato Corsetti demandis, kial la buĝeto do antaŭvidas deficiton, se la ĝenerala direktoro tion ne faras. Martin Schäffer klarigis, ke oni esperas elspezi malpli ol buĝetite ekzemple pri laborfortoj, kaj se oni sukcesos vendi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176, estos malpli da kostoj pri ĝi.
– Mi prezentis buĝetojn en la jaroj 2019, 2020, 2021, 2022. Ĉiam la fina rezulto estis pli bona ol atendite. Kaj en la lastaj tri jaroj, supozeble inkluzive de la jaro 2023, ni ja ne havos deficiton. Sed kiel dirite, mi ne povas tute ekskludi tion, ĉar se iuj evoluoj estos ekstreme malbonaj, kompreneble povus tamen aperi deficito. Sed mi absolute ne atendas tion.
Komitatano Guy Matte siavice volis kompreni, kien povis malaperi la antaŭvidita deficito de 51 000 eŭroj dum la nuna jaro.
– Ĉefe temis pri tio ke kostoj estis malpli altaj ol laŭ la prognozo, kaj estas tiel ke la enspezoj estis pli altaj ol la prognozo, respondis Martin Schäffer.
Tiu ĝenerala klarigo ne kontentigis Guy Matte:
– Mi tute komprenas. Estu iom pli preciza. 50 000 eŭroj ne estas ke ni trovis du eŭrojn tie ĉi kaj tri eŭrojn tie. Devas esti kelkaj gravaj lokoj en tia buĝeto kie oni trovis rimedojn, aŭ oni ne elspezis grandan sumon. Ne povas esti unu aŭ du eŭroj en ĉiu loko, ĉu ne?
– Kompreneble. Sed nun ni ne diskutas pri tiu buĝeto kaj mi ne preparis ĉiujn ciferojn por la nuna jaro. Mi ne havas tion ĉemane. Mi certas ke ni havos sufiĉe da rimedoj kaj tre malverŝajne ni havos deficiton. Ĉar estis ŝparoj ĉe pluraj lokoj, speciale ankaŭ ĉe aliaj oficejoj, estas supozeble pli altaj enspezoj ĉe UK, estas enspezoj de subvencioj kiujn ni ne planis, sed kiujn ni havos supozeble. Tiuj enspezoj de la subvencio supozeble ankaŭ savos nin en 2024, respondis Martin Schäffer.
Vicprezidanto Fernando Maia aldonis ke per intensa laboro de la estraranoj la asocio sukcesas ekvilibrigi siajn financojn:
– UEA bezonas akiri ĉiutage ĉirkaŭ mil eŭrojn, kaj tio ne facilas. Vere tio postulas de la estraro, de la stabanoj, grandan sindediĉon. Do mi pensas, ke estas saĝe buĝeti kun deficito, ĉar ni ne povas garantii vere ke ni havu tiom da energio por akiri la rimedojn. La rimedoj ne venas spontanee, ni devas multe labori por tio kaj vere labori ekster niaj normalaj horoj kaj tiel plu. Se ni tion ne faros, ni havos deficiton.
Tyron Surmon, reprezentanto de TEJO, demandis pri la planata drasta altiĝo de la salajraj kostoj, kaj samtempa malaltiĝo de la buĝetero por eksteraj laborfortoj:
– Kiom da homoj UEA dungas? Kiun vi planos dungi poste?
Laŭ Martin Schäffer la malpliiĝo de elspezoj ĉe eksteraj laborfortoj temas pri tio, ke en tiu buĝetero nun restas nur la kongresa fako, dum pli frue oni tie antaŭvidis kostojn por la reteja projekto Akso, kaj por la libroservo, kiun devis prizorgi ekstera organizaĵo.
Pliaj dungoj povus iĝi aktualaj per administra subvencio de EU, klarigis Martin Schäffer.
– Ni jam havis komunan kunsidon kun la personoj, kiuj administras la subvenciojn de TEJO, kaj do ni vidos ĉu ni eventuale kune kun TEJO povus fari malferman alvokon en januaro. Ĉio kompreneble dependas de tio, ke ni ricevos aldonajn rimedojn pere de administra subvencio. Se ni tion ricevos, ni kune kun TEJO devos pripensi, kiuj laborfortoj estas plej urĝe bezonataj.
Laŭ Schäffer povus temi ekzemple pri organizado de kursoj, reta merkatigado, interna komunikado kaj farado de videofilmoj.
– Ĉio ankoraŭ ne estas plene planita, sed kiel dirite, tio ne influus aldone la buĝeton. Se estos aldonaj elspezoj, ni havos ankaŭ aldonajn enspezojn.
Lastatempe en la retejo de UEA jam aperis du novaj dungitoj de UEA: Mallely Martínez Mateos, la edzino de la ĝenerala direktoro, kiu pli frue aperis kiel ”volontulo”, kaj Lu Wunsch-Rolshoven, kiu laŭ la retejo iĝis oficisto pri komunikado. La nomo de Lu Wunsch-Rolshoven, kiu aperis en la retejo en lundo la 18-a de decembro, jam en la sekva tago ial malaperis.
(Poste Lu Wunsch-Rolshoven tamen reaperis en la listo, nun kun la precizigo ke li okupiĝas pri nemovada komunikado.)
Komitatano Rubén Sánchez demandis interalie ĉu la nova kotizosistemo donis la antaŭviditan pozitivan rezulton. Laŭ Martin Schäffer la respondo estas ĝenerale ”jes”.
– La ŝanĝo laŭ mi funkciis, la kotizoj de UEA estas sur pli stabila bazo, ĉar ni havas de la kategorio MB [membro baza] pli da enspezoj. Sed mi jam avertis dum la Virtuala Kongreso, problemo estas ĝuste ke malpli da homoj abonas la paperan revuon, kaj tio reduktas la enspezojn sufiĉe multe.
– Tio estas zorgiga afero, sendube. Kaj ankaŭ alia zorgiga punkto estas, ke kompreneble niaj membroj daŭre fariĝas pli maljunaj, mankas bedaŭrinde sufiĉe multe da junaj homoj. Estus pli bone, se nia bazo estus demografie pli stabila. Mi esperas ke tamen la kostoj restas stabilaj kaj ke nia membraro ne tro forte malkreskas. Sed momente ni estas en tre komforta situacio, ĉar la enspezoj ĝenerale plene kovras la elspezojn.
Aparte probleme laŭ Martin Schäffer estas, ke oni daŭre perdas membrojn en gravaj landoj kiel ekzemple la skandinaviaj landoj, Nederlando, Francio kaj Japanio.
Malklara punkto en la buĝeto estas la sorto de la reteja renovigo kaj nova administra sistemo, la projekto Akso. UEA daŭre ne decidis, ĉu oni fakte ekuzos la novan sistemon, por kies evoluigo oni dum dek jaroj elspezis grandajn monsumojn.
En la buĝeto por 2023 estas 3 600 eŭroj por la prizorgado de la nuna retejo. En la venontjara buĝeto estas 12 600 eŭroj por la prizorgado de la retejo. La altigo de 9 000 eŭroj laŭ Tyron Surmon estas tute nesufiĉa, se UEA efektive planas ekuzi la Akso-sistemon, ĉar por ĝia prizorgado estas bezonata kompetenta programisto.
– Por dungi programiston tio estas mizere malgranda sumo. TEJO pasintjare pagis 45 000 eŭrojn, kaj TEJO eĉ ne pagas la merkatan prezon. Mi pensas, ke vere, se la plano estas ne nuligi Akson, vi devas aldoni tie kelkdek mil eŭrojn.
La buĝeto tamen fine estis akceptita senŝanĝe, kun entute 25 jesaj voĉoj, unu kontraŭa voĉo kaj du sindetenoj.
Jam post la buĝeta decido daŭris la diskuto pri la sorto de la Akso-projekto. Laŭ Fernando Maia ĝis la fino de decembro la estraro devas ricevi raporton kaj rekomendon de programistoj, kiuj nun esploras la sistemon. Poste, komence de 2024, eblos decidi pri la afero.
Aparta ero en la tagordo de la komitata kunsido estis la sorto de la protokolo de la pasinta kunsido, kiu laŭ la regularo devis esti havebla plej malfrue la 4-an de septembro, unu monaton post la kunsido. La protokolo tamen daŭre mankas. Krome, nur la 17-an de novembro, pli ol dek monatojn tro malfrue, aperis en la retejo de UEA la protokolo de la komitata kunsido okazinta la 3-an de decembro 2022.
La situacio devis esti klarigita sub la tagorda punkto ”03.01 Protokolo de la komitatkunsidoj en Torino – informo”. Tamen ĝenerala sekretario Aleks Kadar, kiu devis liveri la protokolon, havis nenion por raporti kaj decidis anstataŭe ŝerci:
– Jes, protokoloj de la komitatkunsidoj en Torino… La protokolo estas preskaŭ preta. Ĝi estos preta antaŭ la jarfino. Sed mi ne diras kiu jaro… Ĝi estos preta antaŭ la fino de la jarcento!
Kiam vicprezidanto Fernando Maia demandis, kial la laboro pri la protokolo tiel longe pendas, la respondo de Kadar estis, ke la protokolo ja jam preskaŭ pretas.
– Laŭ mi simple necesas kontrollegado fare de alia persono, sed laŭ mi ĝi estas preskaŭ finpreta, tiu Torina protokolo.
Laŭ Aleks Kadar la manko de protokolo ĉiukaze neniel blokas la laborojn de la asocio. Ankaŭ la rekomendoj de la komitataj forumoj de Torino laŭ li ”tre baldaŭ” estos alŝutitaj al la retejo de UEA. Fernando Maia tamen ne tute kontentis pri la situacio.
– En la estraro ni agnoskis, ke ni povus pli bone progresi pri tio, ni provis kompreni kio okazis, en kiu punkto la malfruoj okazis aŭ kiuj estis la malfacilaĵoj de la laboro.
Estonte laŭ Fernando Maia eble necesos inviti apartajn protokolantojn kiuj havu la taskon liveri la protokolon ĝustatempe kaj ricevu honorarion por tio. Tiel oni laŭ li liberigus estraranojn por aliaj taskoj.
“Lastatempe en la retejo de UEA jam aperis du novaj dungitoj de UEA: Mallely Martínez Mateos, la edzino de la ĝenerala direktoro.”
“Sed nun ni ne diskutas pri tiu buĝeto kaj mi ne preparis ĉiujn ciferojn por la nuna jaro. Mi ne havas tion ĉemane. Mi certas ke ni havos sufiĉe da rimedoj kaj tre malverŝajne ni havos deficiton.”
“Malklara punkto en la buĝeto estas la sorto de la reteja renovigo kaj nova administra sistemo, la projekto Akso. UEA daŭre ne decidis, ĉu oni fakte ekuzos la novan sistemon, por kies evoluigo oni dum dek jaroj elspezis grandajn monsumojn.”
Mistifike.
Prestidigite.
Liĉjo
La komentoj en Libera Folio estas tre utilaj: oni lernas novajn vortojn!
prestidigit/i (ntr) Estigi ĉe spektantoj iluziojn per la movlerteco de la manoj.
prestidigitisto. Iluziisto, kiu prestidigitas.
prestidigiti – ĉu ni vere bezonas tiun vorton? Kaj la belsono de la lingvo?