Forpasis Wim Jansen, multjara dungito de Eŭropa Kosma Agentejo (ESA), kiu poste doktoriĝis pri la vort-ordo en Esperanto kaj gvidis la katedron pri interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo. Ulrich Lins rakontas pri kolego, kiun li konis de jardekoj.
Simile kiel multaj, en kies vivo Esperanto ludis rolon, ankaŭ Wim Jansen transprenis de siaj gepatroj ankoraŭ duan lingvon. La knabo estis frue stimulita per rigardoj al la impona patra kolekto de Esperantaj libroj. Plenkreskinte, li dank‘ al Esperanto konatiĝis kun la italino Marisa, kun kiu li edziĝis en 1973 kaj dum jardekoj kunvivadis; la familion konsistigas tri gefiloj kaj ok genepoj.
Ankaŭ ne estis neordinara fenomeno, ke li antaŭ sia profesia kariero aktivis en la movado. Ekde 1966 li estis dum kvin jaroj prezidanto de la sialanda sekcio de TEJO, do de Nederlanda Esperanto-Junularo. En 1973/74 li formis kun Simo Milojević kaj la subskribinto redaktoran triopon, kiu prizorgis la revuon Kontakto.
Poste la atento de Wim Jansen koncentriĝis al la profesio. Post studo en la Teknika Universitato de Delft li kiel aerospac-inĝeniero iĝis en 1974 dungito de la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA), por kiu li laboris dum preskaǔ 25 jaroj. Li respondecis pri scienca eksperimentado en la kampo de esplorado pri senpezeco ĉe senpilotaj kosmoŝipoj sovetiaj kaj rusaj. Li multfoje vojaĝis al Rusio.
En libera tempo li kultivis sian interesiĝon pri lingvoj; li scipovis ok. Li komencis ankaŭ la studadon de lingvoscienco en la Universitato de Leiden. En 1989 li magistriĝis en kompara lingvistiko, kun specialiĝo pri la vaska (eŭska) lingvo. Li estis la unua, kiu aŭtoris vortaron vaskan-nederlandan (1996).
En 1998, post kiam ekestis problemoj pri buĝetaj limigoj, Wim Jansen iris al siaj superuloj kaj deklaris, ke nun li volas fari ion tute alian. Li eksiĝis el ESA kaj fariĝis sendependa lingvoinstruisto kaj esploristo. En 2002 aperis enkonduko lia en la vaskan por la usona merkato, li kunaǔtoris lernolibron de la vaska por esperantistoj (2016) kaj la kolekton Mil eǔskaj proverboj (2018).
Pli kaj pli ree antaŭenŝoviĝis ankaŭ Esperanto. Ekde 1998 la Universitato de Amsterdamo havas specialan katedron pri interlingvistiko kaj Esperanto, kiun komence sponsoris Internacia Esperanto-Instituto en Hago. La ĉefa arkitekto de la katedro estis samlandano de Wim, la juristo Hans Erasmus (1933–2020). Kun li Wim Jansen proksime kunlaboris, ankaŭ jam instruante en la Universitato. En 2007 li tie doktoriĝis per tezo pri la vortordo en Esperanto. Tiam li kandidatiĝis por la pozicio de ”speciala profesoro” kaj en 2009 estis nomita estro de la katedro.
Al sia inaŭgura parolado nederlandlingva li senhezite donis la titolon ”Esperanto, la aminda lingvo”. Daŭre lia agado efikis ankaŭ eksteren. Sub la titolo Relax! en 2002 libroforme aperis de li nederlandlingva kolekto de polemikaj artikoloj pri la pozicio de la nederlanda lingvo, minacata per la angla.
En 2008 Wim agis kiel rektoro de la Internacia Kongresa Universitato en Roterdamo. Pri diversaj temoj, de Esperanta gramatiko ĝis lingvopolitiko, li publikigis angle en fakaj revuoj kaj, kadre de la kunvenoj de la Societo pri Interlingvistiko, prelegis germane en Berlino. Li kunlaboris kun kolegaj institucioj en Liverpool kaj Poznań.
La katedrulo Wim Jansen montris sin same aŭ simile atentema kaj konscienca kiel en la aliaj etapoj aŭ sferoj de sia vivo. Peton, ke li reprezentu UEA en projekto de la Eŭropa Unio pri multlingveco li bonvole akceptis, sed post nelonge sciigis, ke la studgrupo eklaboris sub ”unuflanke diktitaj gvidlinioj, kiuj lasas nenian spacon al la serioza pristudo” de la projekta temaro kaj ke la ĵus okazinta lanĉa konferenco estis ”de katastrofe malalta nivelo”. Wim Jansen tial deklaris sian eksiĝon el la studgrupo kaj rekomendis al UEA ĉesigi la kunlaboron.
En 2013 Jansen, atinginte la aĝon de 65, retiriĝis de la universitata instruado. Li helpis aranĝi, ankaŭ por la bono de la posteulo Federico Gobbo, ke la financado de la katedro transiris al UEA. La vivofino disponigis al li pli da tempo por vojaĝado, kutime kun sia edzino Marisa.
Dufoje ili vizitis pensiulon en Bosnio-Hercegovino: la eksan ĝeneralan direktoron de UEA, Simo Milojević. ”Ni multe ridis”, raportis Simo pri siaj konversacioj kun Wim, kiu en aŭtuno 2021 estis lia lasta esperantista vizitanto.
Pasintjare en Beletra Almanako (n-ro 47) aperis eseo de Wim Jansen, ”Sur neǔtrala lingva fundamento”; temas pri impresoj ricevitaj dum liaj vojaĝoj al eksjugoslaviaj landoj. La publikigon de plia eseo, ”Lingvo kaj literatura evoluo”, li ne plu ĝisvivis; ĝi aperas postmorte en n-ro 49 de BA.
Post lia forpaso la plej granda nederlanda ĉiutaga gazeto, De Telegraaf, prezentis lin per longa artikolo. La Universitato de Amsterdamo dediĉis al li ege simpatian nekrologon, kiu speciale menciis inter la kvalitoj de Wim Jansen, ke li praktikis ”zorgan kaj elegantan lingvouzon” kaj kapablis demonstri tion plurlingve.
Ulrich Lins
mi tre bone kunlaboris kun li en multaj okazoj. mi vere bedaŭras. renato
Granda perdo, efektive. Al Wim mi ŝuldas la kontaktojn en la Amsterdama universitato, danke al kiuj mi povis fariĝi tiea doktoriĝonto, kaj doktoriĝi en 2014 sub lia kungvidado.