Nova sekcio de la Juda muzeo en Vilno koncentriĝas al la kulturo de la identeco de la litoviaj judoj. Tie troveblas ankaŭ eksponaĵoj pri Ludoviko Zamenhof kaj lia rilato al Litovio.
Meze de januaro 2024 en la litovia ĉefurbo Vilno estis malfermita plia parto de la Juda muzeo. Pli frue jam ekzistis kaj daŭre funkcias muzeo dediĉita al la juda kulturo kaj arto, krome ekzistas la ”Verda domo” – tie en la malgranda konstruaĵo estas lokita konstanta ekspozicio memore al la Holokaŭsto kaj ties viktimoj.
La novinaŭgurita domo oficiale nomiĝas ”Muzeo de la kulturo kaj identeco de la litoviaj judoj”, ĝi situas en unu el la centraj stratoj de la urbo – Pylimo gatvė.
En la tri etaĝoj estas prezentitaj la vivo de la judoj ekde la apero de iliaj spuroj en Litovio ĝis la nuna momento; krome estas montrataj vivkutimoj kaj edukado de judoj. En la plej supra etaĝo oni ekspozicias artaĵojn de la pentristo Rafael Chwoles (1913-2002).
Por esperantistoj estos interese ekscii pri la ĉambro dediĉita al la lingvoj. Temas pri la ejo kie per malgrandaj ekspozicieroj estas rakontate pri kvar homoj kiuj havis rilaton al Litovio kaj samtempe antaŭenigis lingvojn. Jam konjekteblas ke inter tiuj estas Zamenhof kaj Esperanto (la tri aliaj lingvoj estas la hebrea, la jida kaj mem la litova).
Al Zamenhof estas dediĉita unu ekspozicia tablo kaj krome baldaŭ devos esti uzebla aŭda ĉiĉeronado (meze de aprilo 2024 la servo ankoraŭ ne estis preta).
Subskribo sub unu el la fotoj rakontas pri Zamenhof mem kaj mencias la fakton ke li loĝante en Litovio laboris pri la dua versio de la Internacia Lingvo. Krome estas skribite ke la edzino de Zamenhof originas el la litovia Kaunas.
La dua foto montras vizitantojn de Esperanto-kursoj en la malgranda litovia urbo Gargždai – ĝi estas konata pro la fakto ke ĝuste tie, jam la 24-an de junio 1941, okazis la unua en Litovio amasa masakro de judoj kadre de la Dua Mondmilito.
La tria foto estas kovrilo de la traduko de la zamenhofa libro, eldonita de Litovia Esperanto-Asocio en 1940. (La angla titolo estas ”Ni ne estas revuloj”, sed mi ne trovis iun ajn libron de Zamenhof kun tia nomo.)
Neniu el la laborantoj de la muzeo sciis kiu konkrete decidis ke en la ekspozicio estu prezentita ankaŭ Zamenhof kaj Esperanto, kvankam principe la afero aspektas plene logika.
En la domo, kie nun estas la juda Muzeo de kulturo kaj identeco, antaŭ pli ol jarcento troviĝis knabina gimnazio, poste oni uzis la domon por rekvalifikaj kursoj, kaj post la sendependiĝo de Litovio en la ejo estis lokitaj la arkivo kaj biblioteko de la muzeo.
Grigorij Arosev