EU-estro respondis pri oficialigo de Esperanto

En aprilo la japana entreprenisto Etsuo Miyoshi leteris al eŭropaj parlamentanoj kaj la prezidanto de la Eŭropa Komisiono kun propono igi Esperanton unu el la oficialaj lingvoj de la Unio. La prezidanto de la Komisiono en sia respondo atentigas pri la graveco de plurlingveco.

Ursula Von der Leyen respondis pri Esperanto. Foto CC-BY-4.0 © Eŭropa Unio 2022 – Fonto: EP

La japana entreprenisto Etsuo Miyoshi, kiu de multaj jaroj financas kostajn reklamkampanjojn por popularigi Esperanton en Eŭropa Unio, en aprilo leteris al 170 anoj de la Eŭropa Parlamento el Germanio kaj Francio, al 1 772 naciaj parlamentanoj en tiuj landoj, al la prezidento de Francio kaj al la prezidanto de Eŭropa Komisiono, Ursula von der Leyen.

Etsuo Miyoshi sendis al la parlamentanoj ankaŭ sian propran libron pri tio, kiel lia poliomjelito malfermis la pordon al ĉiamdaŭra paco. La Esperanta versio de la libro nun estas libere elŝutebla en la reto. Ĝi enhavas plurajn fotojn de Miyoshi, lian detalan biografion kaj rakonton pri la komerca sukceso de lia firmao. La fina ĉapitro temas pri lia laboro por popularigi Esperanton en Eŭropo.

En la letero sendita interalie al la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, kiun krom li mem subskribis Seán Ó Riain, Renato Corsetti kaj Martin Haase, li skribas, ke ”la anglalingvanoj en EU kaj en la mondo stagnis dum kvaronjarcento”, dum Esperanto estas ”lingvo sen esceptoj”. ”Eblas per ĝi esprimi emociojn kaj daŭre naskiĝas literaturo”, li aldonas.

Li proponas ke EU igu Esperanton unu el siaj oficialaj lingvoj. Tio laŭ li kondukos al dulingva EU kun etnaj lingvoj kaj Esperanto. ”Samtempe la homaro konsciiĝos kiom facilas lerni ĝin. Tio kontribuus al la dezirata multlingveco de Eŭropanoj”, li skribas, laŭ la Esperanta versio kiun li publikigis en la reto, kaj kiu legeblas en Libera Folio.

Fine de majo Etsuo Miyoshi ricevis respondon de Eŭropa Komisiono. Nome de Ursula von der Leyen, la estro de la komunika fako atentigas, ke Eŭropa Unio ne havas la povon decidi pri la lingvoj instruataj en la membroŝtatoj, nek rolas en la elekto de oficialaj lingvoj aŭ laborlingvoj de la EU-institucioj.

Nuntempe estas 24 oficialaj kaj laboraj lingvoj. La lingvoj parolataj en la membroŝtatoj formas esencan parton de la kultura heredaĵo de Eŭropo, kaj EU subtenas multlingvecon, la letero konstatas. La respondo ne mencias ajnan eblan rolon por Esperanto.

Kun la afabla helpo de Lu Wunsch-Rolshoven, kunlaboranto de Etsuo Miyoshi kaj informisto de UEA, Libera Folio nun ricevis la plenan tekston de la germanlingva respondo. Ni publikigas ĝian tradukon ĉi-sube.

Estimata s-ro Miyoshi,

Nome de la Prezidanto mi dankas vin pro via letero de la 2-a de majo 2024 proponanta Esperanton kiel oficialan lingvon de Eŭropa Unio (EU). La Prezidanto petis min respondi al vi ŝianome.

Ni ŝatus atentigi, ke EU ne havas la povon decidi pri la lingvoj parolataj aŭ instruataj en la membroŝtatoj.

Koncerne la oficialajn kaj laborajn lingvojn de la EU-institucioj, la Konsilio, organo en kiu ĉiuj membroŝtatoj estas reprezentataj, determinas la lingvan reĝimon por la EU-institucioj konforme al artikolo 342 de la Traktato pri Funkciado de la Eŭropa Unio. La Komisiono ne rolas en ĉi tiu proceduro. Surbaze de ĉi tiu artikolo, la Konsilio alprenis la Reglamenton n-ro 1/1958 kaj, laŭ la modifita Reglamento, la EU-institucioj nuntempe havas 24 oficialajn kaj laborlingvojn.

Mi ankaŭ ŝatus atentigi: la Komisiono firme kredas ke plurlingveco estas propra al EU kaj al ĝia kultura diverseco, kaj ke la lingvoj parolataj en la membroŝtatoj formas esencan parton de la kultura heredaĵo de Eŭropo. EU do subtenas multlingvecon en siaj programoj kaj en la laboro de siaj institucioj.

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

13 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Szilvási László
Szilvási László
2024-07-02 1:39

“…la Komisiono firme kredas, ke … la lingvoj parolataj en la membroŝtatoj formas esencan parton de la kultura heredaĵo de Eŭropo…”

Fakte tiu frazo donas eblon por dua paŝo en la iniciatado por Esperanto. Oni povus fruktodone eluzi la eksterordinaran juran staton de Esperanto en Hungario. Oni ja povas diversmaniere pruvi (*) per dokumentoj, leĝoj, eventoj ktp, ke Esperanto estas fakte parolata lingvo en Hungario, kaj surbaze de la supra aserto de la prezidanto postuli subtenon de la uzado de la lingvo, kiel kultura heredaĵo de Eŭropo.

(*) – Eo aperas en la dokumentoj de censoj, kiel unu el la parolataj lingvoj, ekzistas plurdekmiloj da homoj, kiuj pruveble parolas la lingvon ja ĉ. 35 mil homoj sukcese trapasis B2-KER ekzamenojn, oni akceptas Esperantan lingvoscion ĉe la eniro al universitatoj (jure pruvebla), oni rajtas fari abiturientan lingvoekzamenon pri Esperanto (jure pruvebla), ekzistas ŝtataj instancoj prizorgantaj la Esperantan kulturon (bibliotekoj Fajszy kaj Szeged), ekzistas civilaj kulturaj organizaĵoj pri Esperanto (ekz. Kultura E-Asocio, jure pruvebla), ktp.

Nuntempe estas granda problemo, ke ĉiuj ŝtataj projektoj por protekti la kulturon de minoritatoj dise en Eŭropo rilatas nur al nacilingvaj komunumoj. Kun aludoj kaj bazo de la hungaria situacio oni povus argumenti kaj postuli la samnivelan subtenon ankaŭ por Esperanto. Demando nur estas, ĉu UEA (aŭ ĝia speciala komisiono) havas kapaciton elpaŝi ĉe la koncerna EU-instanco en la intereso de Esperanto. La lasta frazo de la prezidanto en la letero al Miyoshi donas bazon por iniciati tion – mankas nur la demando: Kiu agos?

Lu Wunsch-Rolshoven
2024-07-02 12:36
Respondo al  Szilvási László

Kun granda intereso mi legis vian komenton, László. Mi same havas la impreson, ke la konstato, ke “plurlingveco estas propra al EU kaj al ĝia kultura diverseco, kaj ke la lingvoj parolataj en la membroŝtatoj formas esencan parton de la kultura heredaĵo de Eŭropo”, estas sufiĉe bela por ni. La letero parolas pri ‘lingvoj parolataj en la membroŝtatoj’, ne nur pri naciaj lingvoj aŭ nacilingvaj komunumoj.

Rigardo al la EU-paĝoj pri subvenci-eblecoj por la kultura heredaĵo montras multajn eblecojn, https://culture.ec.europa.eu/de/cultural-heritage (principe en ĉiuj 24 lingvoj disponebla aŭ iom facile tradukebla). Ŝajne post la agnosko de Pollando (2014) kaj Kroatio (2019), ke Esperanto kiel portanto de la Esperanto-kulturo (aŭ la Esperanto-tradicio) estas kultura heredaĵo aŭ havaĵo, la vojo estas iomete pli simpla; same certe la multaj sukcesoj en Hungario donas bonan bazon por argumentado, ke indas inkluzivigi Esperanton.

Eble nun indas pripensi, en kiu el la diversaj subvenciprogramoj eblos partopreni sur la bazo de tiuj agnoskoj de la Esperanto-kulturo. Mi imagus ekzemple rekonon aŭ subtenon por la planlingva kolekto de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno (aŭ alia Esperanto-biblioteko), eble iu premio por la konservado de la kultura heredaĵo de Eŭropo (kaj aliaj landoj, sed ja tre multe eŭropa), https://culture.ec.europa.eu/de/cultural-heritage/initiatives-and-success-stories/european-heritage-awards .

Same laŭ mi indas iomete trairi la aliajn paĝojn tie por eltrovi, kiuj kulturaj aktivaĵoj en Esperanto povas esti taŭgaj por ricevi subvencion. Tio ne nepre havos tujan efikon al la rekono de Esperanto, sed mi ja kredas, ke ju pli ofte Esperanto-projektoj estos rekonataj kaj subvenciataj surbaze de la Esperanto-kulturo (kaj ne nur simple, ĉar ni kunigas homojn el diversaj landoj, kiuj babilas), des pli malofte oni povos legi asertojn, ke Esperanto-kulturo mankas. (Pri tio legu ekzemple: “Languages are rooted in culture, and we have no plans to use an artificial common language, whether that be Esperanto or a new international version of English,” said another EU official who is au fait with the bloc’s language policy. https://www.politico.eu/article/english-language-of-the-eu/ )
Eblus enspezi monon (aŭ almenaŭ mem decidi, kiel espezi ĝin), eblus gajni renomon por unuopa projekto kaj por Esperanto kiel kulturaĵo.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-07-02 15:05
Respondo al  Szilvási László

ekzistas plurdekmiloj da homoj, kiuj pruveble parolas la lingvon ja ĉ. 35 mil homoj sukcese trapasis B2-KER ekzamenojn

Min ĉiam interesis — kie do estas ĉi tiuj dekmiloj? Kial ili ne montras sin en la Esperanta komunumo?

Lu Wunsch-Rolshoven
2024-07-02 17:50
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi remis dum unu somero, sed ekde jardekoj mi ne plu aperas en rondoj de remantoj. Simile pri multaj aliaj sportoj, pri ludoj, pri lingvoj… Oni lernas multon en sia vivo, sed oni ne havas la tempon kaj emon por praktiki ĉion, kion oni lernis. Simile pri Esperanto. Eble nur unu el cent lernintoj daŭre praktikas Esperanton.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-07-03 15:04
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Hm, sed ĉu tio ne estas argumento kontraŭ nuntempa agado por-Esperanta?

Kiel mi komprenas, en Hungario fakte okazis socia eksperimento: sufiĉe granda nombro da averaĝaj homoj lernis Esperanton pro diversaj kialoj (por diplomiĝi k. a.). Kaj montriĝas, ke post kiam ili atingis konkretan celon, por kiu ili studis la lingvon, tiu ne plu estas utila por preskaŭ ĉiuj de ili. Ja nuntempe oni povas uzi Esperanton sen ajna streĉiĝo, kaj se konsiderinda parto da ĉi tiuj homoj, ekzemple, aliĝus fejsbukajn grupojn Esperantajn aŭ mendadus Esperantajn librojn rete, tio estus rimarkebla. Tamen ni observas nenion similan. Ununura konkludo, kiun mi vidas, estas, ke moderna Esperanto-komunumo ne povas proponi ion ajn interesan por averaĝaj eŭropanoj.

Por kio do ni strebas doni al homoj tion, kion ili ne bezonas?

Laste redaktita 5 horojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-07-03 15:19
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Inter alie, mi volus demandi vin koncerne vian kunlaboron kun Etsuo Miyoshi dum ties gazetara kampanjo pasintjara. Kiel mi komprenas, artikolo por la germania gazetaro, same kiel tiu por la francia, enhavis ligilon al EsperantoNet. Tamen ĉu vi ne rimarkis, ke la germanlingva versio de ĝi aspektas tute nekontentige kaj povas krei negativan impreson? Ĉu vi priparolis tion kun sinjoro Miyoshi? Kial ne fari retpaĝon speciale por la kampanjo — tio ja ne kostus multe kompare kun la tutaj elspezoj?

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2024-07-02 20:13
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Krom tio, pri kiu Lu Wunsch-Rolshoven skribis, ke eble nur unu el cent lernintoj daŭre praktikas Esperanton, oni notu, ke jam longe Esperantistoj kaj membroj de la movado ne plu estas sinonimoj.

AlinaMess
AlinaMess
2024-07-03 21:03
Respondo al  Szilvási László

Stultaĵo! Se EU pensus tiel ankaŭ la turka, araba, roma k.a. lingvoj devus esti oficialigitaj.

chielismo
chielismo
2024-07-02 12:24

Kiam vi prelegvojaĝis en Eŭropo, lokaj eistoj diris, ke la eŭropa popolo ne volas akcepti Esperanton, eĉ EU-estraro volas. Tio estas nia kultureco. Ŝajnas ke sro Etsuo Miyoshi ne konscias tion. Li pripensas Esperanton kiel la loĝantaro en la konfuciismaj landoj Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio opinias tiel ke Unu mondo, Unu lingvo. Kompreneble la Unu lingvo estas komuna lingvo neŭtrala por ĉiuj. Fakte, ĉiuj ĉinoj havas sian denaskan lingvon, sed ni havas la komunan lingvon Ĉinlingo(mandareno). Pro tio en Ĉinio oni nomas Esperanton Shijie-Yu(Mondlingvo). En la ĉina lingvo ne ekzistas la vorto Esperanto. Kiam vi demandas, vi devas demandi, ĉu vi konas Shijie-Yu(Mondlingvo) aŭ ne? ĉar ili ne konas la vorton Esperanton.

Lu Wunsch-Rolshoven
2024-07-03 7:29
Respondo al  chielismo

La akceptado de Esperanto ne funkcias per unu granda paŝo, sed per milionoj da etaj paŝoj. Ekzistas teorio pri la disvastiĝo de novaj aferoj. Laŭ tiu teorio unue estas nur proksimume du procentoj de la fina celgrupo, kiuj en la komenco volas eble akcepti ion novan. Do ni ne miru, ke nuntempe ni devas informi ekzemple mil junulojn inter 14 kaj 25 jaroj por trovi eble dek aŭ dudek, kiuj fakte pli interesiĝas pri lernado de Esperanto.

Rilate al EU la arto estas proponi tion, kio estas nuntempe eventuale akceptebla. Laŭ mia impreso tio estas nuntempe la subtenado de Esperanto-aktivaĵoj en la kampo de kutlura agado. La EU-Komisiono ne volos fari formalan decidon, sed la diversaj oficistoj, kiuj disdonas subvenciojn, eble povos akcepti pliajn Esperanto-projektojn – nun en la kampo de kulturo; antaŭe jam en la kampo de internaciaj kunvenoj, de klerigaj aktivaĵoj, de internaciaj projektoj.

Andreas
Andreas
2024-07-03 20:35
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Lu Wunsch-Rolshoven: “… nuntempe ni devas informi ekzemple mil junulojn inter 14 kaj 25 jaroj por trovi eble dek aŭ dudek, kiuj fakte pli interesiĝas pri lernado de Esperanto.”

Nuntempe junuloj estas atingeblaj chefe per Youtube kaj krome la modernaj platformoj TikTok kaj Snapchat.

Mi estas aktiva chefe en Snapchat kaj iom en TikTok, por atentigi precipe junulojn pri la ekzisto de Esperanto. Da tia aktivado fare de aliaj esperantistoj mi ne rimarkas sufiche.
Multaj el ili afishas en por-esperantistaj grupoj de Facebook kaj Telegram. Sed tiean afishadon ne rimarkas neesperantistoj.

Por shanghi tion, ni bezonas favoran agadon ne nepre fare de iu EU-institucio, sed nepre fare de esperantistoj. Kiel ni povas atingi tion chi?

chielismo
chielismo
2024-07-02 16:58

Oni diras ke Moskvo ne kredas larmon. Ĉu Strasburgo kredas la larmon de Eo? Ankaŭ ne.

Lu Wunsch-Rolshoven
2024-07-03 7:19
Respondo al  chielismo

Feliĉe Strasburgo kaj Bruselo iom kredas la leĝon. Kaj tiu diras, ke la Eŭropa Unió estas respondeca pri la okazigo de aktivaĵoj por subteni, kunordigi kaj komplementi la agadojn de la membroŝtatoj (traktato pri la labormaniero de la Unio, art. 6). Sekve la Eŭropa Komisiono havas bonan bazon por okupiĝi pri komuna agado en la kampo de la kultura heredaĵo, al kiu laŭ la belaj decidoj de Pollando kaj Kroatio apartenas Esperanto. Jen laŭ mi ebla enirvojo por plu establi Esperanton en la bruselaj kaj strasburgaj EU-kapoj. (Jam certa nombro da EU-Komisionaj kunlaborantoj konscias pri la diversaj agadoj de Esperanto-aktivuloj en la kampo de internacia kunlaboro, subtenataj ekzemple per Erasmus+.)