Esperantisto pereis ĉe la fronto en Ukrainio

Fine de majo en la aĝo de 54 jaroj pereis ĉe la fronto la ukraina esperantisto Vadim Bikov. Li libervole aliĝis al la ukraina armeo tuj komence de la nuna milito kaj dum pli ol du jaroj servis en pluraj danĝeraj partoj de la fronto. Lin funebras lia esperantista edzino Julia Dmitrieva.

Vadim tia, kia amikoj volas lin memori.

Vadim Bikov naskiĝis la 30-an de novembro 1969 en sovetia Kazaĥio kaj infanaĝe loĝis en Uzbekio. Li kreskis en ĉefe ruslingva medio kaj finis la lernejon en Donbaso en la orienta parto de Ukrainio, kie li poste loĝis.

Kiam komenciĝis la milito en Donbaso en 2014, li fuĝis al neokupita teritorio kaj libervole aliĝis al la ukrainia armeo por defendi la landon, kies civitano li iĝis lige kun la disfalo de Sovetio.

Kiam en februaro 2022 komenciĝis la grandskala atako de Rusio kontraŭ Ukrainio, Vadim unue aliĝis al la teritoria defendo kaj dum kelkaj semajnoj gardis hospitalon. Li tamen deziris aliĝi al la efektiva armeo, sed en la komenco de la milito estis multaj volontuloj kaj la vicoj ekster la rekrutejoj estis longaj.

Vadim dum kelkaj tagoj atendis sian vicon por aliĝi al la armeo kiel libervolulo, sed la respondeculoj de la rekrutejo fine anoncis, ke ĉiuj en la vico iru hejmen, ĉar momente ne eblos ekipi pliajn volontulojn. La plej multaj obeis kaj iris hejmen, sed Vadim kune kun amiko plu restis ekster la rekrutejo. Jam ekproksimiĝis la noktomezo kaj la horo de la dummilita nokta elirmalpermeso. Tiam oni fine alvokis ilin kaj registris ilin kiel rekrutojn, ĉar ili jam havis militan sperton.

En la civila vivo Vadim Bikov estis kuiristo kaj entreprenisto – li posedis en centra Kijivo budon, kie oni vendis bakaĵojn similajn al pico. Tre bongustajn, laŭ esperantistoj kiuj ilin gustumis. Dum someroj li kelkfoje laboris kiel kuiristo en tendaro de ŝakistoj sur ĝardena insulo en Dnepro en la centro de Kijivo. Tial ankaŭ en la armeo li ekhavis la taskon de kuiristo.

Tio tamen ne signifas, ke lia deĵorado estus sendanĝera. Al liaj taskoj apartenis porti manĝaĵojn al la batalantoj tre proksime al la malamiko, kaj la transportado de la manĝaĵoj ofte estis tre riska entrepreno. Krome li samkiel ĉiuj devis gardodeĵori ĉe la absoluta frontlinio kaj regule pafi kontraŭ la malamikoj kiuj rampe proksimiĝis al la tranĉeo. Tiujn noktojn li en diskutoj kun esperantistaj amikoj priskribis kiel la plej malfacilan sperton de sia vivo.

La taĉmento de Vadim plurfoje havis la tre danĝeran taskon protekti la retiriĝon de ukrainiaj trupoj, kiuj estis devigitaj forlasi siajn ne plu defendeblajn poziciojn. Li estis interalie en Severodonecko, kie en majo kaj junio 2022 daŭris intensaj bataloj kun grandaj perdoj ambaŭflanke, ĝis fine de junio la ukrainaj defendantoj pleje fortiriĝis.

Vadim estis denaske ruslingvano, sed intense studis la ukrainan lingvon, poste la anglan, kaj poste ankaŭ Esperanton, helpe de sia edzino Julia Dmitrieva. Ŝin li renkontis pro kurso de la angla lingvo, kie ŝi estis instruisto. Lerni lingvojn por li estis granda peno, kaj li neniam lernis tute flue paroli Esperanton. Li tamen kun granda ĝuo regule partoprenis precipe en neformalaj aranĝoj de la juna generacio de ukrainaj esperantistoj.

Kelkfoje dum la milito li havis forpermeson de la fronto kaj povis renkonti amikojn, kiuj ĉiam timis, ke ili lin vidas la lastan fojon. Lastfoje Vadim partoprenis en kunveno de esperantistoj nur du semajnojn antaŭ sia pereo, per retligo el ia subtera ejo proksime al la fronto. Li parolis pri tio, ke li samkiel aliaj ne komprenis kaj aprezis, kiel riĉa kaj libera estis la antaŭmilita vivo ekster la tranĉeoj.

La 26-an de majo li ne plu respondis al mesaĝoj de la edzino. Baldaŭ venis informo, ke en tiu tago li pereis pro raketa eksplodo. La enterigo okazis en Kijivo la 6-an de junio. Ĉeestis krom la edzino du aliaj esperantistoj el Kijivo. La ceremonion partoprenis ankaŭ anoj de la ŝakoklubo, ĉe kiu li en iuj someroj laboris kiel kuiristo, kaj trideko da liaj soldataj kamaradoj, kelkaj el ili kun protezo anstataŭ gambo.