Granda administra subvencio de EU savis la financojn de UEA en la pasinta jaro. Anstataŭ planita deficito de pli ol 50 000 eŭroj la asocio en 2023 atingis plusan rezulton kaj povis krome ŝpari monon por venontaj jaroj. La ekonomia rezulto de la kongreso en Torino aliflanke estis malbona, supozeble pro la pagoj al la entrepreno kiu nun prizorgas la kongresan fakon de UEA.
Antaŭ kelkaj jaroj UEA ĉiujare elspezis 150 eŭrojn por kafo, teo kaj lakto, kiujn la oficistoj konsumis en la Centra Oficejo. Eble pro longa tradicio ankaŭ en la buĝeto por la jaro 2023 oni antaŭvidis elspezon de 120 eŭroj por tiu celo. La rezulto de la spezokonto nun publikigita en la retejo de UEA tamen montras, ke la efektiva elspezo por kafo, teo kaj lakto en 2023 estis nur 6,55 eŭroj.
Tio ne mirindas, se konsideri ke la oficistaro de UEA dum la lastaj jaroj estis draste reduktita, kaj eĉ la ĝenerala direktoro de la asocio jam ekde 2017 ne plu troviĝas en la oficejo. Spite la decidon faritan en februaro 2022 UEA tamen ĝis nun ne sukcesis vendi la Centran Oficejon, kaj la preskaŭ malplena domo plu kaŭzas kostojn al UEA.
En la buĝeto por 2023 oni antaŭvidis ke la kostoj ligitaj kun la uzo kaj prizorgado de la domo estos iom malpli ol 10 000 eŭroj, sed la efektiva kosto iĝis pli ol duoble tiom. Supozeble dum la preparado de la buĝeto oni plu esperis, ke la domo dum la jaro efektive estos vendita kaj la kostoj ĉesos.
La arkivo de UEA estis transdonita al la Internacia Esperanto-Muzeo ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko en 2022, kaj la ĉefa parto de Biblioteko Hodler al la Nacia Biblioteko de Pollando en Varsovio en 2023. Tamen plu funkcias en la Centra Oficejo la libroservo de UEA, kies plua sorto restas malklara.
Alia buĝetero, kie UEA ne atingis la planitan ekonomian rezulton, rilatas al la Universala Kongreso okazinta en Torino antaŭ unu jaro. La buĝeto antaŭvidis, ke la kotiza procentaĵo, la tiel nomata licencpago de la UK, donos al UEA 44 000 eŭrojn. Tamen la efektiva enspezo estis nur iom pli ol duono de tiu sumo, 23 300 eŭroj.
Eĉ la buĝetita sumo krome estas mirinde malalta, se kompari kun antaŭaj kongresoj. La lasta komparebla kongreso kun simila kvanto de partoprenintoj estis tiu en Lisbono 2017, kiam la kotiza procentaĵo estis 75 000 eŭroj. La kongreso en Lisbono havis 1 567 aliĝintojn, tiu en Torino 1 318, do oni povus atendi de Torino rezulton de proksimume 63 000 eŭroj.
Laŭ ĝenerala direktoro Martin Schäffer la sumo prezentita en la spezokonto tamen ne estas la efektiva kotizprocentaĵo, ĉar de ĝi jam estas subtrahitaj kostoj:
– Laŭ la interkonsento kun E@I, UEA pagas fiksan sumon plus aldona pago, kiu varias laŭ la grandeco de la UK, li klarigas al Libera Folio.
En 2021, kiam UEA decidis eksigi sian Konstantan Kongresan Sekretarion kaj transdoni la administradon de la kongresoj al ekstera firmao (la organizaĵo E@I en Slovakio), vicprezidanto Fernando Maia taksis, ke UEA tiel ŝparos 20 000 eŭrojn jare. Maia tiam klarigis, ke UEA pagos por la kongresa administrado fiksan sumon de 25 000 eŭroj jare, kaj aldone varian koston laŭ la kongresa enspezo.
Ne eblas laŭ la spezokonto publikigita de UEA taksi, kiom oni fakte pagis al E@I por la administrado de la kongreso en Torino, sed laŭ Martin Schäffer malpli ol kostus mem fari la laboron:
– La nuna solvo estas konsiderinde pli favora por UEA ol la antaŭa, des pli en jaroj kun malgranda UK. Krome UEA nun havas teamon; ne nur unu homon; do aldoniĝis novaj rimedoj por UK. Fine UEA nun regule okazigas la virtualan kongreson, ĉiujare ekde 2020.
Spite la domkostojn kaj la malbonan ekonomian rezulton de la kongreso en Torino, la spezokonto de la pasinta jaro estas klare pozitiva por UEA. Anstataŭ la antaŭvidita deficito de 51 000 eŭroj, la asocio atingis pluson de 480 eŭroj.
– La financa jaro 2023 estis tre bona, danke al pluraj pozitivaj evoluoj. La spezokonto denove estis ne nur ekvilibra, sed ni sukcesis nutri la rezervojn por eventualaj pluvaj tagoj de la asocio, Martin Schäffer ĝojas.
La ĉefa pozitiva surprizo de la jaro 2023 estis la granda administra subvencio kiun UEA ricevis de la programo Erasmus+ de Eŭropa Unio. Laŭ la koncerna gazetara komuniko, la aljuĝita sumo por 2023 estis 140 000 eŭroj. Tamen en la spezokonto de la jaro 2023 el ĝi ial aperas nur parto – proksimume 40 000 eŭroj. Ne klaras, kial la cetero de la sumo ne estis notita en la enspeza parto de la spezokonto.
Jam la nun aperanta sumo de la subvencio preskaŭ sufiĉas por ekvilibrigi la spezojn de la asocio. Notindas, ke se la tuta anoncita sumo de la subvencio aperus en la spezokonto de la koncerna jaro, ĝi sola superus la kotizajn enspezojn de UEA por individuaj membroj. Tiu sumo en la jaro 2023 estis 128 000 eŭroj. Dek jarojn pli frue, en 2013, la kotizoj de individuaj membroj estis 177 000 eŭroj.
Ne temas pri malkresko de la membrokvanto, kiu restis preskaŭ senŝanĝa – en 2013 estis 4 903 individuaj membroj kaj pasintjare 4 700. La problemo estas, ke ĉiam pli multaj membroj ne pretas pagi la kotizon de membro-abonanto, sed nur la preskaŭ simbolan kotizon de baza membro.
Aldone al la nebuĝetita subvencio, kompare kun la buĝeto malaperis 14 000 eŭroj en salajraj kostoj kaj 16 000 eŭroj buĝetitaj por oficistaro en aliaj oficejoj. Krome la asocio ricevis pli da rentoenspezoj ol atendite, kio aldonis pliajn 14 000 eŭrojn al la plusa flanko de la spezokonto.
Pliajn kontribuojn al la ekonomia bonfarto de la asocio donis la libroservo kaj la vendado de malnovaj eldonaĵoj de UEA – novajn librojn la eldona fako de UEA ne produktas delonge. La libroservo kaj la eldona fako donis al la spezokonto 6 200 eŭrojn pli ol buĝetite.
La revuoj Esperanto kaj Kontakto kontribuis al la maldeficito proksimume 4 000 eŭrojn, ĉefe pro ŝparitaj sendokostoj. Abonoj al la revuo Esperanto aliflanke donis nur duonon de la buĝetita enspezo.
Krome UEA en 2023 ricevis sume 5 300 eŭrojn en donacoj, nebuĝetitan nederlandan ŝtatan subvencion de 1 800 eŭroj, kaj la bankokostoj estis 1 400 eŭrojn malpli altaj ol atendite. Aldone, preskaŭ la tuta buĝetero por reprezentado, 1 500 eŭroj, restis neuzita. Elspezitaj por reprezentado estis nur 78 eŭroj kaj 10 cendoj.
Raporto de la komitataj revizoroj daŭre mankas en la retejo de UEA, sed laŭ Martin Schäffer ĝi survojas. Ankaŭ kontrolo fare de ekstera revizoro laŭ li okazas, kvankam la tiucela mono en la buĝeto restis neelspezita ankaŭ en 2023:
– La ekstera revizorado daŭre okazas, sed la problemo estas, ke la Estraro ankoraŭ ne ricevis iun finan raporton de la kompanio, malgraŭ diversaj petoj de UEA. Ne aperas kosto pri tio, ĉar Institucio Hodler 68 pagas por la ekstera revizorado.
Granda parto de la agado de UEA estas financata per diversaj fondaĵoj, sed ne aperis detala spezoraporto de la fondaĵoj. Tia raporto tamen venos, laŭ Martin Schäffer:
– En la bilanco aperas informoj pri la stato de la fondaĵoj. La bilanco do montras la plej gravan informon pri la bonfarto de la fondaĵoj. Pliaj detaloj pri enspezoj/elspezoj aperos en la venontaj monatoj. Tion mi interkonsentis kun la Estraro kaj la komitataj revizoroj.
Estas bele legi en la artikolo, ke la membrokvanto de UEA restis preskaŭ senŝanĝa dum la pasintaj dek jaroj, “en 2013 estis 4 903 individuaj membroj kaj pasintjare 4 700”; perdo de proksimume 4 % en dek jaroj aŭ 0,4 % mezume jare. Ne tute facile en la ja iom malfacilaj tempoj, kie ne ĉiu estas facile persvadebla esti membro de asocio kaj efektive pagi monon, dum ja rete multo estas senkoste ofertata.
Laŭ la artikolo “multaj membroj ne pretas pagi la kotizon de membro-abonanto, sed nur la preskaŭ simbolan kotizon de baza membro”. La kotizo de baza membro por multaj landoj vere estas “preskaŭ simbola” – por la landoj, kie la enspezoj estas tre malaltaj (Tanzanio: 2 €); por la aliaj la bazmembraj kotizoj estas pli kaj pli altaj: Bulgario 7 €, Argentino 14 €, Ĉeĥio 27 €, https://uea.org/alighoj/kotiztabelo/ . Por Belgio, Finnlando, Francio, Germanio k.s. temas pri 44 € por “Membro Baza, kun reta aliro al UEA-servoj: reta revuo Esperanto, Delegita Reto (reta jarlibro)”. Aliflanke necesas pagi nur 30 eŭrojn pli por ricevi la revuon papere kaj por esti “Membro-Abonanto, kun ĉiuj retaj servoj, kiu aldone ricevas la revuon Esperanto papere”. Iel ŝajnas saĝe, ke ĉiu bone pagipova membro kontribuas por la bazaj kostoj por estigo de la diversaj servoj inkluzive de la revuo, dum la ricevantoj de la papera versio pagas iomete pli.
Krom ĉio ĉi, neniu mencias lastatempe la “Volontulan Domon” de UEA. Kiel ĝi statas, kaj kiom ĝi kostas aŭ enspezas?
Mi feliĉas, ke mi fariĝis Esperantisto en epoko kiam UEA kaj nia landa asocio efektive servis al la membroj.
Nuntempe, mi apenaŭ povas vortumi konsilon, ke iu aliĝu. Kion efektive oni ricevos kontraŭ la membro-kotizo?
Mia sento estas, ke niaj asocioj tenas sufiĉe multe da mono. Sed pro la esperantista nekapablo starigi realismajn celojn, oni aŭ forĵetas la monon al efemeraĵoj, aŭ simple cerbumadas pri “kion fari”.
Eble kiam aperos la nova retejo de UEA mi taksos la aferon malsame.
Lee
Kiel vi povas vidi en la spezokonto, la volontula domo en 2023 donis al UEA profiton de 5 600 eŭroj.
La reteja renovigo aliflanke ŝajnas tute forgesita nun. UEA finpagis la laboron de TEJO, transprenis la projekton, sed ne plu okupiĝas pri ĝi aktive.