Michal Matúšov kaptas la lastan ŝancon

Michal Matúšov estas la sola kandidato por la posteno de prezidanto de TEJO dum la sekva unujara mandatperiodo. Li nun estas ĝenerala sekretario de la asocio, kaj de multaj jaroj li estas konata kiel unu el la ĉefaj aktivuloj de la esperantlingva Vikipedio. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke li decidis kandidati por la posteno interalie ĉar estas lia lasta ŝanco antaŭ ol li iĝos tro aĝa.

Michal Matúšov
Foto: Niccolò Caranti CC BY-SA 3.0

Michal Matúšov, ankaŭ konata kiel KuboF Hromoslav, naskiĝis en Slovakio en majo 1990 kaj studis informadikon en la universitato de Brno. Li estas programisto kaj laboris interalie kiel oficisto de TEJO, ĉe la organizaĵo E@I kaj ĉe Vikimedio. Inter siaj interesiĝoj li en sia kandidatiĝa vivresumo, krom edukado kaj lernado, vagado en naturo kaj astronomio, mencias ankaŭ savadon de la mondo.

Libera Folio: Kial vi volas esti prezidanto?

Michal Matúšov:Mi decidis kandidatiĝi por Prezidanto ĉar mi konsideras tion mia nuntempe plej granda oportuno por signife helpi al progresigo de Esperanto (kio laŭ mi estas tre bona paŝo por pli unuigi homaron kaj atingi mondan pacon). Tio estas pro kruciĝo de kelkaj aferoj, inter ili estas la eblaro de TEJO, miaj spertoj kaj kapabloj, miaj interesoj, kaj ankaŭ la nuntempa situacio pri kandidatiĝoj por la posteno.

– TEJO estas (kompare en Esperantujo) signife granda organizo, kun longdaŭra historio kaj ŝato ĉe pluraj generacioj de esperantistoj (pruvante sian daŭropovecon), kun 3 oficistoj (baldaŭ laŭeble 5) kaj 3-4 plentempaj volontuloj, bone funkcianta subvencipetado, kaj jama reputacio en eksteraj rilatoj. Pro tio, plibonigoj kiujn ni faras nun, influos plurajn sekvajn generaciojn de TEJO-aktivuloj, do ni faru la plibonigojn prefere pli frue ol malfrue. Pensante en longtempa perspektivo, tio multe sencas.

– Mi volonte pli agadus kiel Prezidanto de Vikimedio EO, organizo de mia longdaŭra intereso kaj kun granda eblo por helpi al homaro. Tamen (kvankam mi ege ŝatas la organizon, kaj ĝenerale Vikimedian laboron) tiu laboro povas iomete atendi – sed nun estas la lasta fojo kiam mi, pro mia aĝo, povas servi en la Estraro de TEJO. Do mi decidis tiel.

Kiel siajn prioritatajn celojn Michal Matúšov mencias interalie en 2025 havi oficistaron ”iomete pli grandan ol 5 plentempaj oficistoj”. Li volas komenci kreon de la Strategia plano 2026-2030 por aprobo en la 2-a duono de 2025, bonteni financan stabilecon, kaj helpi al financa kresko de TEJO. Krome li celas ”daŭrigi amuzajn, engaĝajn kaj plikapabligajn projektojn subvenciatajn de ekster-esperantujaj fontoj”.

Per pli bona dokumentado de la interna funkciado de TEJO, edukado de aktivuloj kaj ekuzo de nova projekta mastrumilo li esperas estonte faciligi transdonon kaj transprenon de gvidaj roloj en la movado. Li esperas pligrandigi la estraron al sep kapablaj aktivuloj – nun estas nur kvin kandidatoj por la estraro.

Aldone li volas plifortigi kunlaboradon kun aliaj esperantistaj organizoj kaj plibonigi la grundon por la sekva estraro.

– Ekzemple mi pripensas manierojn, per kiuj kandidatoj por sekva estraro povus gustumi kutiman estraran laboron jam antaŭ elektiĝo.

Kial estas manko de kandidatoj por la estraro kaj kion TEJO devas fari por allogi pli da aktivuloj?

– Fakte, la nuntempaj kandidatoj sufiĉe similas al la lastaj. Estas du nuntempaj estraranoj, kiuj rekandidatiĝas, kaj tri aldonaj homoj kun sperto pri TEJO. Tio estas forta bazo! Dum tiu ĉi mandato la Komitato diskutis pri la eble eĉ troa facileco eniri la Estraron. Ekzemple kandidatiĝi por Komitatano B estas pli malfacile ol iĝi estrarano! Do mi tre ĝojas, ke nun aliaj homoj decidis jam anticipe iom pli spertiĝi, ekz. en la Komitato aŭ Komisionoj, anstataŭ tuj salti en Estraron! Kiam ili vere kandidatiĝos por Estraro iom poste, ili pli facile kaptos la laboron kaj estos pli utilaj. Bonan laboron pri analizo de la kialoj lastatempe faris la Elekta Komisiono, kaj mi forte instigas legi ilian plenan raporton!

– Mi aldonus, ke dum la lasta jardeko TEJO plikompleksiĝis rilate al siaj strukturo, laborado kaj projektoj. Ekzemple ricevi volontulon subvenciitan de la Eŭropa Komisiono postulas plenumon de specifaj kaj striktaj kondiĉoj, kio estas signife malpli facila ol estis longega tradicio antaŭe. Tio unuflanke plibonigis la rezultojn, sed la maniero de funkciado de Estraro adaptiĝas nur kun certa prokrasto. Tiel nepagataj estraranoj en sia libera tempo faradis multajn administrajn taskojn, por kiuj multe pli bone taŭgas oficisto.

– En la sekva Estraro ni unue bezonos pli detale konsideri la specifajn kialojn de tiu ĉi tendenco. Mi tamen antaŭvidas, ke tio inkludos plifirmigon kaj kunlaboradon kun landaj sekcioj. Landaj sekcioj estas grava parto de la ”transporta bendo”, kiu prenas neesperantistojn ĉe sia eniro, helpas al ilia esperantistiĝo, plikapabligas ilin, iujn sendas al TEJO (aparte al la Komitato) de kie estas nur paŝo al la Estraro. Tiu ĉi transporta bendo havas plurajn ŝtupojn, kaj necesas, ke transiro inter ili ĉiuj funkciu glate. Tiel profitos kaj sekcioj kaj TEJO, kaj rezulte ankaŭ Esperantujo, homaro, kaj ĉiuj surteraj estuloj.

Robert Nielsen