Reviziantoj de UEA atendas respondojn

Kio okazos pri la domo en Roterdamo? Kian planon oni havas pri la libroservo? Ĉu estas decido pri uzo de la nova administra sistemo Akso? La komitataj reviziantoj havis multajn demandojn, al kiuj la estraro de UEA ne povis tuj respondi. La estraro kaj la ĝenerala direktoro nun havas kvar monatojn por kunmeti respondojn.

32 komitatanoj el entute 56 ĉeestis kiam la reta kunsido komenciĝis la 13-an de julio. Por ke la komitato estu decidopova, necesas ke ĉeestu minimume la duono, 28 komitatanoj.

Laŭ la statuto de UEA, ĉiujare minimume du komitatanoj esploras la librotenadon kaj la administran laboron de UEA. Ili estas nomataj komitataj reviziantoj. Ili de pluraj jaroj insistas, ke oni dungu eksteran profesian revizoron por pli detala kaj fidinda kontrolo de la aferoj, kaj jam en 2021 la komitato tion subtenis.

Tamen ĝis nun mankas raporto de ekstera revizoro. La komitataj reviziantoj Guy Matte kaj Michael Boris Mandirola tial decidis pli funde esplori la staton de la aferoj. Ili interalie konstatis, ke mankas protokoloj de la estraro, kaj sekve ne eblas kontroli, kiel decidoj pri elspezoj estis faritaj.

La raporto de la reviziantoj montras, ke ili ne povis dum sia laboro tuj ricevi respondon al pluraj gravaj demandoj kaj riskoj. La reviziantoj volis scii ekzemple, ĉu ekzistas plano por la daŭrigo de la libroservo kaj je kia kosto. Mankas klara respondo ankaŭ pri la sorto de la domo de la Centra Oficejo kaj pri la reteja renovigo kun la nova administra sistemo Akso, kiun UEA mendis de TEJO, pagis kaj transprenis, sed ne ekuzis.

Guy Matte.
Guy Matte.

Guy Matte prezentis la raporton dum la reta kunsido de la komitato de UEA sabate la 13-an de julio. Li diris, ke estas grava tasko taksi la riskojn por la daŭripoveco de la organizaĵo.

– Ni ne volas diri ke estas problemoj pri tiaj riskoj, ni nur volas levi la demandon, ĉu la riskoj estas bone aprezitaj kaj ĉu la estraro mastrumas la riskojn. Ekzemple la domo: se morgaŭ matene oni povus vendi la domon, kion pri la libroservo? Kien ĝi povas iri, ĉu estas plano?

Ĉar ne eblis tuj ricevi respondojn al la demandoj, la reviziantoj donis tempon al la estraro kaj ĝenerala direktoro ĝis la 15-a de novembro por prepari raporton.  La reviziantoj volas ke ĝis tiu limdato la komitato ricevu raporton pri la kontaktoj kun la revizora firmao, kiu devis profesie esplori la financojn de UEA.

Neniu komitatano havis ajnajn demandojn pri la ampleksa raporto de la komitataj reviziantoj. La sola kiu komentis ĝin estis la iama prezidanto de UEA, Renato Corsetti:

– Mi ne havas demandojn, mi nur atendas la respondojn la 15-an de novembro, li diris.

– Ni certe liveros tiujn respondojn, diris la nuna prezidanto Duncan Charters.

Renato Corsetti.

La komitato pritraktis ankaŭ la spezokonton kaj la bilancon de UEA por la jaro 2023. Komentante la demandon pri la neatendite malbona kontribuo de la UK en Torino al la enspezoj de UEA, pli frue levitan de Libera Folio, ĝenerala direktoro Martin Schäffer ripetis, ke la kotiza procentaĵo aspektas malalta ĉar el ĝi estas subtrahitaj la kostoj de la kongresa fako.

Tiuj kostoj ne videblas en la dokumentoj prezentitaj al la komitato por aprobo, sed Martin Schäffer buŝe informis la komitatanojn pri la sumo:

– Mi informas, ke la kostoj de la kongresa fako en la pasinta jaro estis 39 570 eŭroj, kaj depende de la situacio tio povas ankoraŭ iomete altiĝi. La ideo nun estas, ke en la venontaj jaroj ni faros aldonan linion kie ni prezentos la kostojn.

Rilate la administran subvencion de EU, Martin Schäffer informis, ke la ĉefa parto de la ricevita sumo ne videblas en la spezokonto, ĉar ĝi troviĝas en aparta projekta konto.

Komitatano Alexsandro Cesário el Brazilo scivolis, kial forte kreskis la kostoj por laborforto kompare kun la buĝetita sumo. Martin Schäffer klarigis, ke oni librotenis kostojn alimaniere ol origine estis planite por povi pagi per la administra subvencio de EU.

Martin Schäffer.

– Ni devas havi minimuman kvanton de oficistoj, por entute ricevi tiun subvencion. Ĉe eksteraj laborfortoj ni havas malpli da elspezoj nun. Antaŭe ni planis libroteni la kongresan fakon kiel eksterajn laborfortojn… Estis pluraj aferoj kiuj ŝanĝiĝis, kaj ne ĉiam eblas fari laŭ la origina buĝeto, sed entute la sumoj restis interne de la origina buĝeto, ĉar eksterajn laborfortojn ni librotenis ĉe tiu punkto.

La kostoj por la prizorgado de la domo kie situas la Centra Oficejo iĝis pli altaj ol planite, ĉar oni ne sukcesis rapide vendi la domon, Martin Schäffer aldonis. Prezidanto Duncan Charters aldonis, ke UEA daŭre estas en kontakto kun la makleristoj.

– Ni ne tre rapide iras al la vendo, parte ĉar la libroservo ankoraŭ kuŝas tie, sed nun vere estas la momento provi antaŭenigi tion. Ni konsultiĝos kun la makleristoj pri tio, ĉu estas kongruo inter la anoncista prezo kaj la nunaj kondiĉoj. Tion ni daŭre esploros, Charters diris.

La komitato rapide aprobis ankaŭ la estraran raporton pri la jaro 2023, kiun komitatano Guy Matte el Kanado trovis bona prezento de vigla agado de la tuta Esperanto-mondo:

– Mi esperas ke ĝi helpas mutigi tiujn, kiuj provas ĉiutage ataki UEA kaj diras ke ĝi nenion faras.

Alexsandro Cesário el Brazilo aliflanke miris, ke la estrara raporto enhavis neniujn informojn pri la delegita reto. Respondis unue vicprezidanto Fernando Maia:

Duncan Charters.

– Temas pri grava tradicia servo de UEA. La delegita reto daŭre funkcias en la reto, sed bezonas aktualigon. Efektive ĝi ne estis prioritato en la pasintjara agado, pro aferoj ĉirkaŭ Akso.

De multaj jaroj oni atendas, ke la reteja renovigo kaj la nova administra sistemo Akso helpos facile prizorgi kaj aktualigi la informojn, kiuj antaŭe aperis en la Jarlibro, sed tute ne klaras, kiam UEA ekuzos la novan sistemon. Laŭ prezidanto Charters tio ja iam okazos:

– Prioritato en tiu kampo nun estas la Almanako. Tiu ne enhavos la delegitan reton, ĉar estas problemoj nun pri privateco, aparte en Eŭropa Unio, tamen estos klaraj ĉiuj kontaktebloj kaj kiel aliri la delegitan reton. Post la enkonduko de Akso kaj la alveno de la Almanako estos tempo certigi la aktualecon de la informoj, Charters diris.

– Tamen ni daŭre aktualigas. Ne estas tiel, ke ĉio venos, kiam estos Akso. Tio, kio iom lamas estas aktiva varbado de delegitoj. Homoj nuntempe uzas sociajn retejojn por rapide kontaktiĝi, diris ĝenerala direktoro Martin Schäffer.

La Almanako estas ankoraŭ neniam aperinta eldonaĵo, kiu devis anstataŭi la tradician Jarlibron, nuligitan en 2018. La ideo tiam estis, ke ĝi povus aperi ĉiun trian jaron, sed pasis jam ses jaroj, kaj nenio okazis pri ĝi.

Fernando Maia.

La komitato diskutis ankaŭ, kial novaj libroj ofte ne plu aperas en la rubriko Laste Aperis, nek estas recenzataj en la revuo Esperanto.

Rilate al informado Fernando Maia laŭde menciis la laboron de la nova informisto Lu Wunsch-Rolshoven, la sponsoradon de UEA al la Poliglota renkontiĝo en Prago en majo kaj precipe la leterkampanjon de Etsuo Miyoshi:

– Estis granda kunlaboro de la estraro de UEA, de Lu, kaj de aliaj esperantistoj, por komuniki al la Eŭropa Unio pri la graveco, ekzisto kaj vigleco de Esperanto. Li eĉ havis oficialan respondon pri tio de aŭtoritatoj, kvankam kompreneble ili ne eksplicite menciis Esperanton, sed almenaŭ ni havas tiujn kanalojn por daŭre uzi favore al ni, kaj estas kelkaj ideoj daŭre utiligi tion. Do UEA atentas pri informado, Fernando Maia konkludis.

Fine de la komitata kunsido devis okazi diskuto kaj eventuala decido pri la ĝisnunaj laboroj kaj sekvaj paŝoj en strategia planado. Kiel kutime, restis neniu tempo por tiu diskuto.

Duncan Charters diris ke li ĉiukaze jam ricevis bonajn vidpunktojn de eksaj prezidantoj pri la temo, kiu laŭ li povos esti diskutata dum la komitata kunsido en la Universala Kongreso en Aruŝo, kaj jam baldaŭ oni povos aprobi strategian planon.

Ĝis nun la multjaraj diskutoj pri la nova strategia laborplano naskis unupaĝan resumon, aperintan en la junia numero de la revuo Esperanto. La antaŭa strategia plano de UEA ĉesis validi en 2017.

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hans
Hans
2024-07-16 19:06

> Fernando Maia laŭde menciis […] precipe la leterkampanjon de Etsuo Miyoshi:

Ĉu la bizaran leterkampanjon de Miyoshi oni precipe kaj laŭde menciis? Se oni tiel volas pufigi sin…

> Estis granda kunlaboro de la estraro de UEA, de Lu, kaj de aliaj
esperantistoj, por komuniki al la Eŭropa Unio pri la graveco, ekzisto
kaj vigleco de Esperanto. Li eĉ havis oficialan respondon pri tio de
aŭtoritatoj […]

Ĉu letereton de EU-instanco (EU-instancoj ne povas simple ignori demandojn kaj petojn, ili estas devigataj respondi eĉ al stultaĵoj, do respondo ne egalas interesiĝon kaj eĉ malpli agnoskon) oni konsideras granda atingo? Se oni tiel volas konsoli sin…

> almenaŭ ni havas tiujn kanalojn por daŭre uzi favore al ni, kaj estas kelkaj ideoj daŭre utiligi tion

Kanaloj por bombard(ad)i la kompatindajn EU-instancojn? Se oni tiel volas…

Lee Miller
Lee Miller
2024-07-17 17:27
Respondo al  Hans

La “leterkampanjo” simple estas jen alia signo, ke Esperantujo restas en la pasinteco.

Ŝajne oni ne konscias, ke la novaj generacioj ne legas gazetojn kaj similajn eldonaĵojn. Mi havas 72 jarojn, kaj eĉ mi ne plu legas ilin. Miaj gefiloj kaj genepoj apenaŭ scias, kio estas “ĉiutaga gazeto” ks.

Lee

Lee Miller
Lee Miller
2024-07-17 15:54

Mi miras pri la ĉirkaŭparolado rilate al la buĝeto kaj financoj de la Asocio.

Ĉio devus esti klara kaj travidebla. Se io ne estas, tiu “io” estas sekreto al la membraro. Kaj “sekreto” supozigas “kaŝadon”.

Ĉu neniu povas diri al Martin Schaffer, ke li ne plu komentu tiel, sed anstataŭe donu kompletan, klaran, travideblan, kaj kompreneblan financan raporton?

Lee

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-07-17 22:37

La komitato rapide aprobis ankaŭ la estraran raporton pri la jaro 2023

Mi ne povas malfermi la dokumenton laŭ la ligilo. Ĉu eblas trovi ĝin alimaniere?

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-07-18 14:47
Respondo al  Libera Folio

Dankon.

Mi esperas ke ĝi helpas mutigi tiujn, kiuj provas ĉiutage ataki UEA kaj diras ke ĝi nenion faras.

Nu, ankaŭ Sizifo laboris multe; gravas ne aktiveco mem, sed ĝia rezulto. Kaj tiu (almenaŭ en kazoj, kiujn mi konas) aspektas tute ne tiom bone, kiel sur papero.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Kirill Ŝvedov