Post monato komenciĝos la IJK en Litovio

La 80-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Šventoji, Litovio, inter la 18-a kaj la 25-a de aŭgusto. Ĝin organizas Litova Esperanta Junulara Organizo, kiu estis fondita en 2022 por daŭrigi la laboron de la malaktiviĝinta antaŭa junulara organizaĵo. Pri la kongresaj preparoj rakontas unu el la ĉefaj aktivuloj, la denaska esperantisto Jogailė Čojūtė.

Litoviaj aktivuloj ĉe la marbordo.

TEJO ĵus anoncis, ke la IJK en 2025 okazos en Indonezio. Informoj pri precizaj datoj kaj eĉ la kongresurbo ankoraŭ mankas. Sed antaŭ tio okazos la unua IJK en Litovio, kiu komenciĝos post precize unu monato. Pri ĝi konsentis rakonti Jogailė Čojūtė, kiu estas denaska esperantisto.

– Mi kiel unu el la ĉeforganizantoj kontribuas al IJK 2024 en la kampo de komunikado. Mia Esperanto-vivo komenciĝis ekde mia naskiĝo, ĉar miaj gepatroj estas esperantistoj. En septembro 2022 mi kaj kelkaj junaj esperantistoj fondis Litovan Esperantan Junularan Organizon (LEJO). Post iom da eventoj kaj partopreno en la internacia movado, LEJO-estraranoj havis subitan ideon organizi IJK-n. Mi persone dubis pri la kapablo de freŝe bakita organizo, sed tiam venis granda subteno de eksterlandaj esperantistoj. Do nun restas monato ĝis la IJK en Šventoji, bela, trankvila, marborda urbeto de Litovio.

Kiel progresas la laboroj?

– Neniu organizanto de IJK povus diri, ke ĉio iras glate kaj trankvile! LEJO-teamo kune kun aliaj esperantistoj el la tuta mondo ĉiam strebas al sukceso kaj faras diversajn solvojn por havi pli kvalitan kongreson. Tiun laboron ni dediĉas el nia tempo, kiu ofte estas streĉita de la aferoj de nia propra vivo.

– Ekzemple, kelkaj el la teamo, inkluzive de mi, devis skribi bakalaŭran tezon. Sed malgraŭ tio membroj de la tiel nomata ”Revteamo” helpas unu la alian en harmonio. Kiam necese, iuj faras pli, kaj, kiam iuj ne povas fari, aliaj anstataŭas ilin. Estas ĝoje ricevi multajn proponojn pri aktivaĵoj kaj prelegoj, tial ni atendas kaj instigas pli da aliĝintoj al la IJK.

Kio estos speciala pri la ĉi-jara kongresa programo?

La kongresejo

– Unue, la kongreso estas la 80-a junulara kongreso kaj estas vere historia, la unua en Litovio kaj ankaŭ en la baltiaj landoj. Ĝi estas grava fakto por nia Esperanto-movado.

– Konsiderante, ke la mondo nun estas en geopolitikaj streĉiĝoj, kaj ke estas la dudeka datreveno de la aliĝo de Litovio al NATO kaj EU, ni decidis, ke la temo de la ĉi-jara kongreso estas packonstruado. Ni ne dubas, ke la kongreso estos bonega okazo por litovoj kaj eksterlandaj gastoj diskuti, profundigi, demandi kaj dividi spertojn. Ni finaranĝas la kongresan programon, el kiu ni jam proponis interesan ekskursan programon.

– Precipe junuloj atendas pli aktivajn ekskursojn, kiel boatadon en la lago Plateliai kaj marborda promenado kun reveno per kajakoj. Ni havos ankaŭ koncertojn kun famaj esperanto-grupoj, kiel La Perdita Generacio kun kantistino Anna, Duo Bemolo, Piĉismo, Martin kaj Bertilo kun gastoj.

– Indas mencii ankaŭ tion, ke unu el la celoj de la junulara kongreso estas montri la riĉan litovan kulturon. Ĝin la kongresanoj povos ne nur vidi, sed ankaŭ sperti per programeroj kiel la koncerto de la litova folklora ensemblo Ratilio, kurso pri la litova lingvo kaj aktivaĵoj pri la tradicia kantstilo.

Kia estos la kongresejo? 

– La kongresejo enkorpigas litovan someran etoson. Ĉiu litovo havas iun memoron pri marborda kampadejo, kie oni povas promeni tra pinarbaroj kaj ludi sur fajnsabla plaĝo. La kongresejo estas modesta kun lignaj konstruaĵoj, kaj ĉarmaj dometoj por loĝado provizas ĝuste per tiu etoso. Memoru, ke litova somero estas milda, do prepariĝu por kaj bona kaj iom malseka vetero.

– La loĝlokoj estas lignaj dometoj de la kongresejo Energetikas en baza kondiĉo, kaj pli bonkondiĉa loĝado estas je unuminuta perpieda distanco de la kongresejo, en la hotelo Banga. Estas nun 170 aliĝintoj, sed ni atendas pli! Ĉiun bezonatan informon vi povas trovi en la kongresa retejo, ekzemple pri alvenmanieroj, ĉu individue, trajne aŭ per organizataj BEMI-karavanoj.

 

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
KuboF Hromoslav
KuboF Hromoslav
2024-07-18 10:42

Mi vere admiras la rapidan soron de LEJO! De nenie subite aperis grupo de tre entuziasmaj junuloj, kaptis koron de multaj esperantistoj kaj organizas IJK-n. Mirinde 🥰