AIS vivas plu eĉ sen San-Marino

En 2020 formale ĉesis ekzisti la Sanmarina Akademio Internacia de Sciencoj (AIS), kiel tiam raportis Libera Folio.  Sed la nuligo de la jura statuso de AIS en San-Marino neniel signifis la nuligon de ĝia ekzisto aŭ agado, klarigas la multjara prezidanto de AIS, Amri Wandel.

Disdono de AIS-atestiloj dum Luminesk’, la silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio jarŝanĝe 2023-24. Amri Wandel (dekstre) estas prezidanto de AIS ekde 2017.

Libera Folio: Kio estas AIS, kiel ĝi estiĝis kaj kiuj estas ĝiaj taskoj?

Amri Wandel: – La Akademio internacia de la Sciencoj (AIS) estas internacia asocio de universitatanoj kaj lekciistoj, kies ĉefa celo estas scienca edukado, precipe universitatnivela. Ĝi estis fondita en 1983 de Prof. Helmar Frank. En 1985 ĝi ricevis formalan rekonon de la ŝtato San-Marino. Ĝi okazigis plurtagajn universitatajn studadsesiojn nomitajn SUS en Bulgario, Koreio, Ĉeĥio, Germanio, Francio, Italio, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio kaj Svedio.

– La unua SUS okazis en 1984 en San-Marino. Post 2012 (SUS-33 en Varsovio) dum pluraj jaroj ne plu okazis SUS, sed ja malpli grandaj sciencaj sesioj: en 2014 en Budapeŝto kaj Sibiu (Rumanio), en 2015 en Rimini (Italio), en 2016 en Timișoara (Rumanio). SUS komencis reokazi sub la prezidanteco de Amri Wandel en 2017 per la 34-a SUS en Varsovio. En la sekvaj jaroj SUS transformiĝis en alian formaton. Anstataŭ sendependa memstara plurlingva kursaro en iu universitato, SUS okazis nur per Esperanto kadre de grandaj internaciaj E-kunvenoj.

– En 2018 SUS-35 kadre de la Itala Kongreso en San-Marino, en 2021 SUS-36 kadre de la Germana-Pola-Fervojista kongreso (virtuale, pro la pandemio). En majo 2022 unuafoje post la pandemio okazis fizike SUS-37 kadre de la Germana Kongreso, en Oldenburg, kaj SUS-38 okazis en julio samjare kadre de la Baltiaj E-Tagoj en Klaipėda, Litovio. Laste SUS-39 okazis dum la UK en Torino kaj SUS-40 dum la Eŭropa Kongreso en Strasburgo.

Kiu estis la rolo de San-Marino en la estiĝo kaj evoluo de AIS?

– La San-Marina registaro komence donis al la akademio moralan subtenon. Tamen, en 1988 kiam la Università degli studi estis fondita en San-Marino, ĝi akiris prioritaton super AIS, kiu de tiam koncentriĝis pri laboro ekster San-Marino.

Kion en la praktiko signifis la nuligo de la jura personeco de AIS en San-Marino? Kio ŝanĝiĝis en la funkciado de la organizaĵo?

Amri Wandel dum la UK en Torino. Foto: UEA.

– La respondo al ambaŭ demandoj estas: nenio. Kiel dirite, jam en la 1990-aj la interesiĝo de la registaro de San-Marino pri AIS iom post iom malaperis, kaj la formala rilato estis konservita per ĉiujara subskribo de dokumentoj en San-Marino. En 2020 la AIS-senato unuanime akceptis mian proponon ĉesigi tiun sencelan ritualon. Oficiala anonco pri tio aperis en la mia jarfina cirkulero de prezidanto en decembro 2020:

”Post 35 jaroj AIS decidis likvidi sian juran personecon en San-Marino, kio reflektas la efektivan situacion: la san-marinaj instancoj jam delonge ne interesiĝas pri AIS. Cetere, jam de pli ol dek jaroj la ĉefa agado de AIS okazas ne en universitatoj, sed lige al Esperanto-kunvenoj, ĉu la UK, ĉu aliaj regionaj kunvenoj kiel BET kaj la Itala Kongreso.”

– Kelkajn tagojn post tiu avizo aperis artikolo de Libera Folio kun la titolo ”La Sanmarina AIS estas malfondita”, kiu estis misinterpretata en pluraj lokoj (aparte en Vikipedio, plurloke kaj plurlingve, kiel ”malfondo de AIS”, ekzemple en la angla Vikipedio: ”The association [AIS] was dissolved at the end of 2020.”)

Kian formalan organizan formon nun havas AIS? Kie ĝi estas registrita, se ie?

– AIS nuntempe estas jure registrita en Germanio. Krom la germana filio ekzistas la internacia AIS. La du havas la samajn funkciulojn (prezidanto, trezoristo, revizoroj, senato) kaj agadojn. Krome AIS formale kunlaboras kun UEA, laŭ kontrakto unue subskribita en 1995, nome de AIS fare de ĝiaj tiamaj prezidanto Helmar Frank kaj sekretario Michael Maizen, kaj nome de UEA flanke de la tiamaj prezidanto Lee Chong-Yeong kaj estrarano pri Scienca kaj Faka Agado Amri Wandel.

– La kontrakto, kiu estis dufoje renovigita, temas ĉefe pri la okazigo de la komuna sesio de lnternacia Kongresa Universitato kaj de AIS-kursoj. De tiu jaro la komunaj IKU-AIS sesioj okazis ĉiujare kun tri IKU-AIS kursoj, krom (kutime ses) aldonaj IKU-prelegoj kaj (ekde 2015) kvar ĝis dek prelegoj de la Scienca Kafejo. AIS kaj UEA ankaŭ kune eldonas la IKU-libron, kiu ekde 2021 enhavas ankaŭ la SUS-tekstojn.

Kiuj estas la plej gravaj agadoj kaj atingoj de AIS dum la lastaj jaroj?

– Raprtoj pri la aktiveco de AIS regule aperas en la monata rubriko ”Fake, Science, Profesie tra la mondo” en revuo Esperanto, kaj en miaj raportoj al la AIS-senato kaj membroj, samtempe senditaj al la retlisto ”scienca-kaj-faka-agado”. Informoj pri AIS kaj ĝia scienca agado foje aperas en la oficiala Facebook-paĝo de AIS. En la lasta jaro AIS organizis la jubilean SUS-40 kadre de la Eŭropa Kongreso en Strasburgo. Okazis sep prelegoj pri diversaj temoj, de astronomio ĝis lingvistiko kaj kulturo. La tekstoj de tiuj prelegoj aperos en la IKU-libro 2024, por kiu AIS kunlaboris kiel ĉiujare, eldonota de Impeto por la UK en Aruŝo.

– Jarŝanĝe AIS organizis la 15-an sesion de la Internacia Vintra Universitato kadre de Luminesk’ en la germana insulo Nordeney, kun kvin prelegoj kaj du ekzamenoj. En la 4-a Virtuala Kongreso en novembro 2023 AIS kunorganizis la IKU/AIS-sesion. Dum la UK en Torino AIS kunorganizis la IKU/AIS-sesion kun rekorda nombro de 20 prelegoj (3 IKU/AIS kursoj de po du prelegoj, 4 IKU, 10 Scienca Kafejo) kaj dekoj da ekzamenitoj, kiuj ricevis AIS-atestilojn. En Torino AIS denove (post plurjara interrompo pro la pandemio) disdonis la Premion Pirlot, por la plej bonaj sciencaj libroj.

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

0 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn