La komitato de TEJO kuniĝis por elekti novan estraron kaj diskuti la mankon de aktiveco en la komisionoj. Sed pro procedura kialo kaj manko de tempo, oni devis prokrasti la elekton de la estraro. Fine ankaŭ la funkciado de la komisionoj ne estis diskutita.
TEJO finfine sukcesis elekti sian unuan komitatanon C por reprezenti la Junajn Amikojn de Esperanto, multajn jarojn post la kreo de la posteno. Sed el la 1 875 Junaj Amikoj kiuj rajtas voĉdoni, nur 61 voĉdonis – por la sola kandidato Espoir Ngoma Kasati, nuntempa komitatano B el la Demokratia Respubliko Kongo.
Tio ke 97% de la Junaj Amikoj ne voĉdonis supozeble estas pro la jaroj sen kontakto flanke de TEJO. La sola informo pri la elekto estis en Esperanto, sed la ”Junaj Amikoj” plejparte ne scipovas la lingvon.
Mankas kandidatoj je ĉiu nivelo de TEJO. La komitato rajtas elekti 9 komitatanojn B ĉi-jare sed estis nur 3 kandidatoj. En 2020, estis 28 komitatanoj A en la komitato, sed nun estas nur 17.
Oficale TEJO havas 54 landajn kaj fakajn sekciojn, sed multaj el tiuj efektive mortis antaŭ jardekoj. La sola kandidato por la prezidanteco, Michal Matúšov (KuboF Hromoslav), komentis pri la malkresko en la komitato:
– Mi tute konsentas, ke nia Komitato multe reduktiĝis. Dum tiu ĉi mandato ni ankaŭ spertis aparte ”silentan” Komitaton – ne multaj diskutoj okazis tra la jaro.
La nova komitatano C, Espoir Kasati, bedaŭris pri la situacio:
– La nuna situacio ene de TEJO ne indas plu ekzisti, ĉar ĝi ja antaŭvidigas ĥaosan malvigliĝon de nia amatega TEJO. Niaj komisionoj estas vere tre silentaj escepte de kelkaj … La malvigliĝo de pluraj komisionoj kaŭzas foreston de TEJO sine de la junularo esperantista kaj jen junuloj malaktiviĝas kaj ekmankas eĉ kandidatoj.
Ankaŭ por la estraro mankas kandidatoj. Post kiam oni sciigis, ke estas nur kvin kandidatoj, du pliaj kandidatoj venis: Michael Vrazitulis, prezidanto de Germana Esperanto-Junularo, kaj Manohimiharintsara Andrianirina, prezidanto de la Malagasa Esperanto Junulara Asocio.
Ĉiuj kandidatoj ĉeestis la eksterordinaran komitatkunsidon (ordinara komitatkunsido okazos venontmonate dum IJK) krom Shneur Agronin, kiu observis la judan ŝabaton. Oni demandis, ĉu tio povus malhelpi lian agadon en la estraro, sed Matúšov respondis ke tio ne estos problemo, ĉar la estrar-kunsidoj okazos dimanĉe.
Oni prezentis la aliĝpeton de la junulara esperantista sekcio de Serbio, kiu estas parto de Serbia Esperanto-Ligo. Oficale, Serbia Esperanto Junulara Organizo jam estas la landa sekcio en TEJO por Serbio, sed ĝi ĉesigis sian aktivadon antaŭ pli ol 20 jaroj. Laŭ la statuto de TEJO, oni ne rajtas havi pli ol unu landan sekcion en unu lando ”krom en esceptaj kazoj.” Ne klaras, ĉu ĉi tiu estas escepta kazo.
Dum la komitatkunsido oni diskutis kiel subteni la tutmondecon de TEJO kaj labori kun aktivuloj el aliaj kontinentoj. Demandite kiel allogi pli da aktivuloj kaj kandidatoj, Matúšov respondis:
– Mi vidas ke parto de la solvo devas esti ŝanĝo de nia komunikado tiel ke homoj komprenu ke … afero kiun oni faras per la komitato ne nur estas iu burokrata afero en TEJO. Ĝi estas afero kiu helpas al ”fina venko” de Esperanto, ĝi helpas plibonigi pacon en la mondo, ĝi helpas kunigi naciojn en amikeco.
Neniu alia kandidato respondis al la demando.
La komitato decidis, ke la venonta estraro enhavos sep membrojn, do ĉiuj kandidatoj estos elektitaj. Sed antaŭ ol la voĉdonado komenciĝis, la eks-prezidanto kaj nuna komitatano A por Filipinoj, Albert Stalin Garrido, proponis ke oni prokrastu la voĉdonadon al la centra reto, ĉar oni bezonas uzi la parorangan sistemon por elekti la vicprezidantojn. La propono estis akceptita sen debato.
Laŭ la reglamento, retaj elektoj devas daŭri minimume sep tagojn por debato, pliajn naŭ tagojn por voĉdonado. Poste Garrido skribis ke lia intenco estis ke la voĉdonado okazu en 24-hora periodo.
La fina temo por la kunsido estis diskuto pri la stato de la komisionoj de TEJO, kie, samkiel en aliaj partoj de TEJO, mankas aktivuloj. Sed antaŭ ol la diskuto komenciĝis, jam alvenis la tempo fini la kunsidon.
Kutime estas nur formalaĵo plilongigi la kunsidon, sed la propono aldoni 15 minutojn al la kunsido ricevis nur sep porajn voĉojn kaj naŭ kontraŭajn. Neniu donis kialon kontraŭ la plilongigo de la kunsido, sed ĉiuokaze la kunsido tuj finiĝis.
Post la kunsido, Garrido skribis al la komitata retlisto:
”La organizado de la KoKu estis sufiĉe katastrofa. … Preskaŭ unu horo estis malŝparita kaj ni eĉ ne alproksimiĝis al la karno de nia kunsido. Kiom bedaŭrinde malefike.”
Robert Nielsen
Unu afero estas paroli pri la fina venko entute, kun aŭ sen citiloj. Sed se oni parolas pri ĝi, oni devas ankaŭ paroli pri la etapaj venkoj kiuj konduku tien. Mi komprenas kial iuj konsideras paroladon pri la fina venko tabua, sed kial la finvenkistoj tabuigas la koncepton de etapaj venkoj?
Iom amuze, mi nun ekgvidas iniciaton “Mapo al la Fina Venko”, per kiu mi kaj aliaj aktivuloj kreos “mapon” tra diversaj tiaj etapoj. Mi komencos per sesioj dum UK kaj IJK. Unu el intencoj estas, ke ĝi provizu kuntekston por organizoj kaj aktivuloj por pli facila kaj altkvalita kreo de strategiaj planoj, kaj fokusiĝo al plej gravaj agadoj. Finvenkismo kaj etapvenkismo ne kontraŭas unu la alian.
Interese, ke por mia kreota verko pri la sama temo mi elektis titolon ”Gvidlibro al la Fina Venko”. Do eble por ni vere endas unuigi niajn penojn.
Bone. Tamen per “etapa venko” mi celis ion pli precize mezureblan. Ion tian kiel la grandaj peticioj antaŭ 1970: kiom da subskriboj atingitaj de kiom gravaj personoj, kiom vasta akcepto de la Unesko-rezolucioj bazitaj sur la teksto de la peticioj ktp. La problemo de UEA estas unuavice ne la malmulteco de Esperantistoj, sed ke la jam ekzistantaj Esperantistoj vidas neniun celon de aliĝo. Malgraŭ nia mizera organiziteco, la prestiĝo de Esperanto (inter tiuj kiuj entute scias pri ĝia ekzisto) malrapide, sed konstante kreskas. Kial do organiziĝi? Se al la asocioj mankas mono por pluekzisti, ili petu EU-subvencion, mia kotizo ĉiuokaze estas sensignifa kompare.
Jen unu ekzempleto de nia kreskanta prestiĝo. En la 2010aj jaroj estis eldonitaj du plurvolumaj verkegoj pri respektive la Dana kaj Norvega lingvohistorioj, kaj Esperanto estas menciita en ambaŭ. En la Norvega verko la mencio estas neaproba, ĉar la aŭtoro ne pretas akcepti ke la nedisputebla ekzisto de Norvega lingvoplanado kunfandiĝas kun la koncepto de planlingvo (tiom pli ĉar tiu dua vorto havas pli longan historion ol la unua). En la Dana verko la mencio estas en listo de gepatraj lingvoj parolataj en Danio.
La nura mencio de Esperanto antaŭe estis nepensebla en verkoj pri nacia lingvohistorio. Ŝajnas kvazaŭ Esperanto progresas sendepende de la Esperantistoj, kaj se la nuna agado de UEA havas efikon tiurilate, tio estas absolute nevidebla.