Komenciĝas la unua afrika Universala Kongreso

Komenciĝas la Universala Kongreso en Aruŝo. Laŭ la retejo de UEA 837 homoj el 66 landoj aliĝis al la kongreso. Multaj el la eŭropaj aliĝintoj tamen ŝajne ne alvenis al la unua afrika UK. Sabate okazas la jam tradicia movada foiro.

Tabloj atendas la movadan foiron ekster la kongresejo.

La unua afrika Universala kongreso komenciĝas hodiaŭ sabate en Aruŝo, Tanzanio. La kongreso estas malgranda, sed ne rekorde malgranda, ĉar partoprenas multaj afrikanoj, plejparte el Tanzanio kaj najbaraj landoj kiel Kenjo, DR Kongo kaj Burundo, sed ankaŭ el okcidenta Afriko, de kie la vojaĝo estas same komplika kiel el pluraj eŭropaj landoj.

Multaj eŭropanoj, kiuj aliĝis al la kongreso, efektive ne venis, kio ankaŭ emfazas la kvanton de afrikanoj.

Kongresanoj vicatendas por ricevi dokumentojn.

Multaj el la afrikaj partoprenantoj estas komencantoj, sed estas ankaŭ multaj kiuj flue parolas Esperanton, kaj kiuj nun partoprenas sian unuan universalan kongreson de Esperanto.

La vetero en Aruŝo estas momente nuba kaj pluveta, la temperaturo sabate tagmeze atingis nur 18 gradojn, kio por multaj eŭropanoj estas malvarme kompare al la temperaturoj en iliaj hejmlandoj ĉi-somere.

La movada foiro okazos ekstere, la tabloj estas jam lokitaj. Espereble ne pluvos kiam ĝi okazos vespere. La veterprognozo nun ne antaŭvidas pluvon.

La unuaj impresoj pri Aruŝo estas kutimaj por evolulanda urbo. Multe da stratvendistoj, trafiko iom malorda, multaj mopedoj sed ankaŭ bicikloj, etaj vendejoj. Vendistoj estas iom tro aktivaj proponante siajn produktojn por turistoj, sed ĝenerale la urbo donas sekuran kaj funkciantan impreson.

La kongresa programo aspektas iom malpli abunda ol kutime, tamen en la programo estas multaj el la kutimaj eroj. La komitato kunvenas nur unufoje dum la semajno. Ne klaras, ĉu mankas eroj por la tagordo, aŭ ĉu la celo estas malaktivigi diskuton kaj eventualan kritikon, ekzemple pri la sorto de la libroservo aŭ pri la vendo de la oficeja domo.

Jukka Pietiläinen

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Korren-Kerren
2024-08-03 19:37

Oni dum lo-o-onge atendis tion!

Korren-Kerren
2024-08-03 19:50
Respondo al  Korren-Kerren

Mi havas libron "Konstruado de lingvoj: de Esperanto ĝis la dotraka", unue eldonita en 2017 kaj reeldonita en 2021. En la ĉapitro pri Esperanto estas frazo: "Kongresoj de Esperantistoj okazas ĉiujare, kaj de ĉiuj partoj de la mondo ankoraŭ ne okazis nur en Afriko."
Nun tiu frazo ne plu aktualas 🙂