En la ĉi-jara Universala Kongreso male ol kutime ne superregas la eŭropaj partoprenantoj. Krom afrikanoj estas multaj partoprenantoj el Azio, interalie granda ĉina grupo, kiu dimanĉe okazigis ”ĉinan tagon”. Dimanĉe kompreneble okazis ankaŭ la solena inaŭguro, kun ĉeesto de multaj gravuloj.
La dimanĉa inaŭguro de la kongreso estis pli kaosa ol kutime. Unue, ĝi komenciĝis kun duonhora malfruo, ĉar necesis atendi vicministron pri naciaj rimedoj kaj turismo, Dunstan Kitandula, kiu venis el la ĉefurbo Dodoma, kvincent kilometrojn for.
Ioma nervoziĝo estis videbla inter la organizantoj antaŭ ol klariĝis ke la vicministro efektive alvenos.
Tamen indis atendi, ĉar malofte estis tiom da gravuloj en inaŭguro de Universala Kongreso. Partoprenis la urbestro de Aruŝo, reprezentanto de regionestro, kaj aliaj gravuloj, kiuj rilatis al turismo. Inter diplomatoj partoprenis almenaŭ la ambasadoro de Ukrainio, kiu havas sian oficejon en Nairobi, Kenjo.
Pro la malfruo kaj eble ankaŭ pro la alveno de la vicministro necesis adapti la programon, do la antaŭe planita sekvo de eroj, kiu estis videbla sur la kongresejaj ekranoj, aperis en malĝusta ordo, kaj kiam la organizantoj serĉis la ĝustan bildon, foje necesis trafoliumi plurajn.
Post la inaŭguro okazis grupa fotado en la sama salono Zamenhof. La ejo estas konferenca salono kun duoncirkla formo, kaj la partoprenantoj amasiĝis al la mezo. La foto videblas en la tria numero de la kongresa kuriero.
La kongreso estas tre internacia, la multaj afrikanoj kaj ankaŭ relative multaj azianoj superas la kvanton de eŭropanoj, kaj tio videblas ankaŭ en kunsidoj.
Kvankam multaj afrikanoj estas komencantoj, ili strebas paroli kun aliaj en Esperanto, kaj multaj estas ankaŭ bonaj parolantoj.
La loko por nacia vespero estis ŝanĝita eĉ dufoje: la informo kiu aperis en la kongresa libro estis korektita en la kongresa kuriero, kaj eĉ tiu informo estis korektita en alia numero de la kuriero. La nacia vespero do ne okazis “aliloke” kiel indikite, sed en la ĉefa korto de la kongresejo.
Temis pri manĝado kaj pri prezento de loka bando, kiu tamen ludis grandparte internaciajn muzikaĵojn, sed eble ankaŭ lokajn.
Ĉar la ĉefa temo estis manĝado, la prezentaĵoj ne multe interesis la partoprenantojn, kiuj koncentriĝis al manĝado kaj diskutado kun amikoj.
Iom senteblas la manko de la ĉefaj UEA-personoj: la ĝenerala direktoro ne ĉeestas, la libroservisto ne ĉeestas, la kasisto de UEA ne ĉeestas, sed la financa fako estas reprezentata de alia persono. Tamen el la 9-membra UEA-estraro partoprenas ĉiuj krom unu (So Jinsu).
Kvankam la fotoj de UEA-oficistoj aperas en la kongresa libro, ankaŭ tiuj ne partoprenas ĉeeste.
La libroservo certe estas la plej malgranda iam ajn, do la vendoj same estos tute mizeraj, des pli ke afrikanoj ne havas monon aĉeti eĉ la forte rabatitajn librojn.
La programo aliflanke estas tute interesa kun koncertoj de afrikaj esperantistoj, filmoprezentoj de Aleksej Salomatov kaj prelegoj pri Tanzanio kaj Afriko.
Salomatov faris du filmojn kiuj rilatas al finnlandaj esperantistoj: lunde okazis Esperanta premiero de la filmo ”Somero de Sigrid”, kiu temis pri alanda denaska esperantisto kaj pri vojaĝo al Esperanto-gården en Svedio. La filmo estis farita en 2019. Vendrede okazos alia filmprezento, ”Saliko”, kies temo same estas finnlanda esperantisto, Raita Pyhälä.
Jukka Pietiläinen
Noto: La komunikisto de UEA, Lu Wunsch-Rolshoven, partoprenas la kongreson rete. La artikolo pli frue enhavis eraran informon, laŭ kiu li ĉeestus.
Dankon pro la raporto! Notu ke laŭ PIV ”eventuala” signifas ”povanta okazi”, ne ”finfine” kiel en la angla.
Mi ne povas ne miri, ke en teorie laika lando kiel Tanzanio (kie, kiel mi eksciis hodiaŭ, eĉ politikaj partioj baziĝantaj sur religio, kiel ”kristandemokratoj”, ne plu estas permesataj) la duminaŭgure salutantaj tanzaniaj aŭtoritatuloj konstante menciis ”mungu” (dion) kaj dankis lin/ŝin/ĝin/… pro ĉio ebla. Same nekomprenebla mi trovas, ke oni reliefigis la ĉeeston de tri pastroj, kiuj devis ekstari por ricevi aplaŭdojn (!). Kial oni ne reliefigis la ĉeeston ekz. de kuracistoj?
Memevidente ĉiu rajtas havi siajn religian kredon aŭ superstiĉon. Sed en sekulara lando, kie okazas la kongreso de religie neŭtrala organizo (almenaŭ tion mi esperas), menciadi religiaĵojn devus esti same neakcepteble kiel menciadi ekz. politikajn partiojn. Kion pensus UEA kaj la kongresanaro, se la invititaj aŭtoritatuloj (aŭ UEA-funkciuloj) diradus ”Ni dankas [enmetu ĉi tie la nomon de via plej malŝatata politika partio], kiu…” aŭ ”Nun aplaŭdu la ekstarantajn reprezentantojn de [kopiu ĉi tien la antaŭan nomon]…”.
Triono de la Tanzanianoj estas Islamanoj, kaj tuta Afriko estas tre religiema. Ke Tanzanio difinas sin kiel laikan landon ne estas pli strange ol ke Usono tion faras. Kontraste al Usono, mi tamen atendas ke en Tanzanio la nacia neŭtraleco fartas pli bone ol la neŭtraleco inter religiemo kaj ateismo. Ĝenerale en Afriko tribismo kaŭzas pli da problemoj ol naciismo.
“Triono de la Tanzanianoj estas Islamanoj, kaj tuta Afriko estas tre religiema.”
Tio neniel pravigas, ke dum UEA-aranĝo oni honoras religiulojn nur pro ilia religiuleco
Estus pli bone se temus pri lingvistoj. La lingvista fako tamen estas proksimume tiom dividita kiel la religioj, do reale la diferenco ne estas tiel granda.
La ligo ĉe “tria numero de la kongresa kuriero” iras al file:///Users/kalle/Downloads/vocxo_de_kilimangxaro3.pdf, kaj tio estas videbla nenie, krom ĉe la komputilo de la redaktoro.
Interese! Ŝajne ne eblas ligi al la unuopaj numeroj de la kuriero en la kongresa retejo. Feliĉe neniu dumnokte venis sonorigi por surloke peti aliron al la koncerna numero. Nun la ligilo estas ŝanĝita.
https://uk.esperanto.net/2024/kuriero