Vendi la domon de UEA ne estas urĝa afero

Kvindeko da kongresanoj ĉeestis, kiam estraranoj de UEA respondis al demandoj. Kritikaj demandoj malmultis. Oni eksciis interalie, ke UEA uzis ĝis 80 000 eŭrojn por certigi la partoprenon de afrikanoj en la unua afrika UK. Pri la vendo de la domo la estraro respondis, ke kaze de neceso eblus rapide forigi la libroservon de tie – sed ke la vendo ne estas urĝa afero.

Multaj kongresanoj partoprenis ekskurson al nacia parko.

UEA investis eble eĉ 80 000 eŭrojn por partoprenigi la afrikanojn en la Aruŝa UK. Tiu sumo estis menciita de vicprezidanto Fernando Maia en la programero ”UEA respondas”, kiu nuntempe anstataŭas la tradiciajn ”Estraro respondas” kaj ”CO respondas”. Neniu konas ankoraŭ la realan sumon, sed eventuale la sumo povas esti tiom alta.

En la programero multaj estraranoj kaj aliaj partoprenantoj rakontis pri sia skeptikeco rilate al kongresado en Afriko. Tamen nun, kiam la kongreso realiĝis, ili diris, ke ja valoris la penon kongresi nun en Tanzanio, kaj ke se aperus demando, ĉu fari la decidon denove, ili dirus jes.

Tim Owen konfesis sian timon, ke la kongreso fariĝos kolizio inter idealismo kaj elitismo, sed li konfesis sian pekon kaj gratulis la kongresan teamon pro la mirakla starigo de tiu aranĝo en Afriko.

UEA laŭ la estraranoj prenis financan riskon por kongresi en Afriko, kaj ĝi faris tion pro universaleco de Esperanto. Prokrasti la kongreson en Afriko je kelkaj jaroj povus kaŭzi seniluziiĝon, do necesis fine fari tion nun.

Granda parto el la afrikaj partoprenantoj venis el Tanzanio kaj najbaraj landoj, kie Esperanto estas populara, nome Burundo kaj DR Kongo, de kie eblis longa aŭtobusa vojaĝo. Malpli multaj afrikanoj venis el pli foraj landoj kaj bezonis flugi al Aruŝo.

La bankedo estis malferma por ĉiuj, do UEA petis al partoprenantoj el pli riĉaj landoj kontribui finance, kaj tiaj kontribuoj estas daŭre bonvenaj. Krome, ĉiuj libroj kiuj venis al la kongresa libroservo, restos en Afriko.

En la kunsido partoprenis la estraranoj de UEA Duncan Charters, Alex Kadar, François Lo Jacomo, Gong Xiao Feng, Fernando Maia, Amri Wandel, Jérémie Sabiyumva kaj Aurora Bute, kiu lasta tamen venis nur post la oficiala finotempo de la kunsido. La kunsido daŭris unu kaj duonon da horoj anstataŭ la laŭprograma unu horo. Al la kunsido alvenis entute pli ol 50 kongresanoj.

Preskaŭ tute mankis kritikaj demandoj. Al la kritiko esprimita en Libera Folio pri tio, ke okazos nur unu komitata kunsido dum la UK, vicprezidanto Maia respondis, ke la komitato kunvenis jam pli frue en julio rete kaj traktis parton el la aferoj, ĉar oni volis doni al la komitatanoj eblon ĝui iom pli Tanzanion.

Al unu demando respondis ankaŭ la prezidanto de la elekta komisiono, Guy Matte, kiu rakontis ke la elekta komisiono jam kontaktis ĉiujn ĝisnunajn estraranojn kaj kelkajn aliajn eblajn kandidadojn, kaj estas eble, ke venontjare necesos voĉdoni inter kandidatoj por la estraro.

Ebla malintereso al la estrara laboro povas okazi pro tio, ke kandidatoj timas la kvanton da laboro kiun estraranoj faras. Tamen la prezidanto Duncan Charters volis mildigi tiujn timojn kaj diris, ke la estraro dividas sian laboron. Estas multe da taskoj, sed la laboro ankaŭ donas plezuron, kiam aferoj antaŭeniras, laŭ li.

Inter la laŭdoj kiujn UEA ricevis en tiu kunsido estas tio, ke nuntempe la financa fako respondas ĉiam perfekte kaj rapide, dum antaŭe neniam venis konfirmo pri pagoj.

La aliaj demandoj temis interalie pri la vendo de la oficeja domo. Ni aŭdis la kutiman rakonton, ke la prezo difinita antaŭ la komenco de la milito en Ukrainio estas nun eventuale tro alta pro kolapso de la merkato. Tamen UEA laŭ la estraro ne havas apartan urĝon vendi la domon ĝuste nun.

Aliflanke, se aperus subite aĉetanto kiu volus rapide ekuzi la domon, la libroservo laŭ la estraro ne malhelpas, ĉar granda parto el la librostoko troviĝas ne en la oficeja domo, sed en diversaj stokejoj en Roterdamo. Se necesus, eblus lui kroman stokejon aŭ stoki parton el la libroj en la volontula domo.

Al demando pri bitaj libroj, al kiu Duncan Charters aludis en sia lunda parolado,  li respondis ke en la estonteco homoj legos ĉefe bitajn librojn kaj la vendo de paperaj libroj falas. Kroma problemo ĉe bitaj libroj estas ke homoj ne volas pagi por ili.

Krome Fernando Maia respondis ke UEA ne devus konkurenci kun kelkaj bone funkciantaj eldonejoj, pli bone estus kunlaboro kun tiuj.

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Osmo Buller
Osmo Buller
2024-08-07 8:05

“Fernando Maia respondis ke UEA ne devus konkurenci kun kelkaj bone funkciantaj eldonejoj, pli bone estus kunlaboro kun tiuj.”

Pravigi nenifaradon per la aktiveco de aliaj estas vere vakua preteksto. Dum la jardekoj de vigla eldona aktiveco de UEA bone funkciis ne nur kelkaj sed multaj aliaj eldonejoj. Se ili konkurencis, tio estis nur bona konkurenco, favora por ĉiuj kaj antaŭ ĉio subtena kaj fortiga por la Esperanto-kulturo. Apud la revuo, la estingiĝo de eldona agado estas konkreta atesto pri la nuna intelekta kaj kultura marasmo de UEA.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-08-07 8:47
Respondo al  Osmo Buller

Tamen ĝuste nuntempe la libroeldonado en Esperanto estas tre aktiva eĉ sen UEA, danke al Mondial, Esperanto-Asocio de Britio, Bjalistoka Esperanto-Societo kaj aliaj. Konsidere la (ne)aĉetemon de ordinara esperantisto, aperas jam preskaŭ tro da libroj. Sed mi koncedas, ke UEA povus tiukampe certigi daŭripovon per propra eldonado. La unua paŝo devus tamen esti, ke la Libroservo rekomencu peri ĉiujn librojn de aliaj eldonejoj, kiel en la pasinteco.

La vera defio estas ne la bitlibroj menciitaj de Charters (ili produktiĝas relative facile surbaze de preslibroj) sed sonlibroj (aŭdlibroj). En la finna mi preskaŭ ĉiujn librojn nuntempe aŭskultas, ne legas.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Filarete
Filarete
2024-08-10 12:39

La libroeldonado en esperanto relative rapide kaj draste ŝrumpas.

En 2010 eldoniĝis (pli malpli) 204 titoloj kaj en 2022 nur 100, la duono.

https://sezonoj.ru/2023/05/korzhenkov-14/
https://www.liberafolio.org/2023/05/23/ciam-malpli-da-libroj-aperas-en-esperanto/

Komparoj kun aliaj lingvomerkatoj malfacilas ĉar varias laŭ landoj, tamen montras kelkajn kontraŭajn tendencojn.

Inter 2009 kaj 2019 la nombro de titoloj eldonitaj en Germanio malkreskis nur je 15%.
https://www.bundesregierung.de/resource/blob/992814/1893662/e863acb30a6aacdf0f2577185eb3ac15/2021-bkm-verlagsstudie-data.pdf?download=1

En Francio inter 2016 kaj 2022 la nombro de titoloj altiĝis je 8 %.
https://fr.statista.com/statistiques/499320/nombre-titres-disponibles-france/

Analizo pri nombro de eldonistoj montras, ke en kiu ajn lando malaperas ĉefe la etaj eldonejoj kaj tiuj kies merkato estas plurlanda (pro sendokostoj kaj reguloj). Ekzakte la situacio de esperanto-eldonejoj.

Se ne venos efika strategio, en kiu la libroservo de UEA estas esenca elemento, la esperanta eldonado rapide disfalos.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-08-10 16:28
Respondo al  Filarete

Temas nur pri mia persona impreso – sed mi supozas, ke ne vere falis la nombro de la novaj libroj aĉetindaj, tio estas, tiuj kun interesa enhavo, bone kontrolita lingvaĵo kaj profesia grafika vesto. La belaj infanlibroj publikigitaj sole nur de Esperanto-Asocio de Britio proponas nuntempe multe pli interesan sortimenton ol kia estis trovebla, kiam mi siatempe kolektis infanlibrojn por miaj infanoj-denaskuloj. Eldonoj kaj reeldonoj de legindaj romanoj estas pli multaj ol ordinara esperantisto povas aĉeti.

Inter la 200 Esperantaj titoloj de la jaro 2010 estis certe multaj maldikaj broŝuroj de unuopuloj kiuj volis disvastigi tiujn aŭ aliajn proprajn ideojn siajn. Multo da tiuspeca materialo aperas nuntempe nur rete (kaj disvastiĝas pli efike tiel).

Filarete
Filarete
2024-09-09 13:33

Eble aperis la nova retejo de la libroservo, en Ĉekio?
https://www.libristo.eu/eo
https://www.libristo.eu/eo/libroj-en-esperanto
Ĝi eĉ havas klubon “libroamanto”.
Baldaŭ la ekstera mondo interesiĝos pri Esperanto pli ol la esperantistoj mem…