La komitato de UEA en Aruŝo dediĉis multe da tempo al diskuto pri la rekomendoj de la komitataj forumoj. Laŭ tiuj rekomendoj, multa laboro estu farata de volontuloj kaj laborgrupoj. Tiel oni intencas realigi ekzemple la longe atenditan Almanakon, kaj la funkciigon de la administra sistemo Akso. Fine la rekomendoj estis resenditaj al la estraro.
La komitato de UEA kunsidis en Aruŝo vendrede la 9-an de aŭgusto. Laŭ la programo la sesio devus komenciĝi je la naŭa horo. Tamen unu estrarano alvenis nur je la 09.10 kaj alia je la 09.17.
Sidiĝi estis komplike. Estis originale sep tabloj ĉirkaŭ kiuj oni devis sidi. Finfine aldoniĝis tri aliaj, kaj eĉ tio ne vere sufiĉis.
Dum la registriĝo de la ĉeestantoj Michal Matúšov indikis per manlevo, ke li reprezentas Albert Stalin Garrido. Tuj respondis Aleks Kadar, ke tio ne eblas; Matúšov jam registriĝis kiel reprezentanto de organizaĵo, kaj ne eblas, ke unuopulo havu du voĉdonojn.
Michael Boris Mandirola demandis:
– Kie sidas tio en la regularo?
Tion li ripetas du-trifoje, ne ricevinte rektan respondon. Tiam leviĝas la mano de Matúšov:
– Kie oni trovas tion en la regularo?
Respondo ne venis. Neniam estis klare indikite, ĉu unu persono rajtas havi du voĉojn aŭ ne, sed finfine ne multe gravis, ĉar preskaŭ ĉion oni unuanime akceptis.
Multaj rutinaĵoj, kiuj devus esti pritraktitaj jam antaŭ la komenco de la kunsido, restis nesolvitaj. Ekzemple protokoliston estis malfacile trovi, kaj evidente oni ne interkonsentis anticipe. La prezidanto Duncan Charters ripete petis iun volontuli, kaj fine rekte petis Michael Boris Mandirola, kiu tiam akceptis.
Ankaŭ aliaj rutinaĵoj malbone funkciis. Kiam devis okazi voĉdono pri la kongresa rezolucio, la komitatanoj ankoraŭ eĉ ne vidis ĝin. Aleks Kadar devis do sendi ĝin retpoŝte al la komitatanoj, kaj necesis pasigi tempon kopiante ĝin al la komputilo konektita al la projekciilo.
Al ampleksa paragrafo pri la svahila lingvo, estis en diskuto aldonita frazo ankaŭ pri aliaj afrikaj lingvoj, kaj sekve la teksto ankoraŭ bezonos redakton. La fina versio de la rezolucio do pretiĝos ĝis la fermo.
Krome okazis sufiĉe kaosa diskuto pri la sekva kunsido. La sola propono venis de Michael Boris Mandirola, kiu preferis kunveni antaŭ la Virtuala Kongreso, kaj proponis dimanĉon la 24-an de novembro. Akceptite.
Poste aŭdiĝis la voĉo de Aleks Kadar: Martin Schäffer indikis, ke li ne estos libera en tiu tago. Gravos evidente lia ĉeesto. Li preferis kunveni nur post la VK, kaj proponis dimanĉon la 8-an de decembro. Akceptite.
Sed kelkaj aliaj preferis sabaton. Schäffer ne tuj sciis pri sia disponebleco kaj devis kontroli. Fine ne gravis, ĉar pli da komitatanoj preferis dimanĉon.
Estos interese vidi, ĉu la kunsido vere okazos tiun tagon. En tiu kunsido ja devos esti aprobita interalie la buĝeto de UEA por 2025. La sola financa afero, kiu estis traktita en la nuna kunsido, estis la decido ne altigi la bazan kotizon.
Estis pluraj intervenoj pri bagatelaj aŭ senrilataj aferoj. Iu komitatano asertis, ke ĉiuj havas respondecon ŝati afiŝojn pri kaj en Esperanto kaj dividi ilin, ĉu en Facebook, ĉu en aliaj sociaj retejoj. Evidente ne gravas la enhavo aŭ kvalito de la afiŝoj, se nur ili temas pri Esperanto.
Aliflanke estas problemo, ke oni tro ofte ofendas homojn per maltaŭgaj respondoj al afiŝoj en Facebook. La rekomendo de la komitatano estis, ke oni ne ofendu aliajn.
La afero evidente tiom gravas, ke la sama homo levis la temon ankaŭ en la pli frua programero UEA Respondas. Prezidanto Charters konsentis, ke oni evitu ofendojn, kaj konsilis, ke oni ne reagu tuje kaj emocie.
Estis levita ankaŭ la temo de interpretado el Esperanto al la angla. Laŭ iu komitatano tre gravas, ke interpretistoj parolu la anglan de Oksfordo aŭ Kembriĝo, ne ”usonan dialekton”. Tiun proponon Michael Boris Mandirola aliflanke taksis lingva diskriminacio.
Unu komitatano ŝajnis iom agresema liverante sian mesaĝon. Ne eblis ĉion kompreni, ĉar li svingis la manon en kiu li tenis la mikrofonon, do la laŭteco ŝanceliĝis. Ŝajne li tre akre substrekis, ke la supera organo estas la komitato, ne la estraro. Iu en la spektantaro verŝajne bone aŭdis; ŝi respondis per: ”Idioto!”
Estis abunde diskutitaj la rekomendoj de la komitataj forumoj, kies centra punkto estis, ke oni fondu diversajn laborgrupojn, interalie por ”esplori ĉu necesas restrukturigi la organizadon de UEA por ke estu pli da opcioj ol agado laŭ Landaj Asocioj”, kion ajn tio signifu.
Lige kun tio la komitato eksciis, ke ”per sistemo de volontuloj kaj laborgrupoj” UEA fine planas ekuzi la administran sistemon Akso kaj eldoni la longe atenditan trijaran Almanakon. Tamen ne klaris, kiam tio okazos.
Sur la kampo de informado laŭ la rekomendoj de la komitataj forumoj estu ”unu ĉefa laborgrupo sub nia dungita kunordiganto, taskita pri prioritatigo de celoj, trovo de tre kvalifikita kaj fidinda respondeculo pri gvidado de ĉiu projekto.”
Oni konstatis mankojn en interna informado, ekzemple ĉar pluraj aktivuloj ne konis la rolon de Lu Wunsch-Rolshoven, kiu nun laboras kiel dungito pri komunikado, kaj de Tamiris Queiroz, kiu nun okupiĝas pri sociaj retejoj de UEA.
La komitata forumo pri informado trovis problema, ke la informa retejo Esperanto.net malbone funkcias, kaj ke informa agado kiu referencas al tiu retejo tial havas nulan efikon, se interesiĝintoj ne trovas tie la necesajn informojn.
La proponoj de dumkongresaj komitataj forumoj estis fine, laŭ propono de Guy Matte, senditaj al la estraro, kaj la estraro raportu pri la afero al la komitato. Do, la procezo daŭros, sed ĉu estos rezulto?
En la fino de la kunsido pro interveno de Brian Moon ekestis diskuto pri tio, ĉu estas konvene, ke la edzino de ĝenerala direktoro fariĝis pagata funkciulo de UEA.
Mallely Martinez Mateos aperas en la kongresa libro en la listo de pagataj oficistoj, ĉe ”Sekretaria Fako”, sed evidentiĝis, ke preskaŭ neniu komitatano sciis pri la dungo de la edzino de Martin Schäffer. Sekvis kompreneblaj plendoj, ke la komitato ja devus esti informita pri tio.
Aleks Kadar respondis, ke ĝin la estraro ja informis. Por pruvi tion, li voĉlegis elĉerpaĵon el la plurpaĝa jarraporto aperinta en la revuo Esperanto en julio 2023, kie la dungo de ”M. Martinez, Sekretaria Fako”) estas preterpase menciita sub la titolo ”Administrado”.
Michel Boris Mandirola atentigis, ke estus bona praktiko se la ĝenerala direktoro ĉiam informus la komitaton pri novaj dungoj kaj honorariataj kunlaborantoj. Martin Schäffer respondis, ke ne estas devo fari tion, sed en tiu ĉi aparta kazo li diskutis pri la dungo kun la estraro.
Estrarano Aurora Bute, kiu tiumomente prezidis la kunsidon, ĉar ĉeestis nek la prezidanto nek la vicprezidantoj, motivis la decidon pri la dungo per tio, ke pro la subvencio de Eŭropa Unio necesas havi pli da salajrataj oficistoj.
Laŭ raportoj de Jukka Pietiläinen kaj Tim Owen
Oni nur povas hovei.
Preskaŭ ĉio menciita en la artikolo estas granda hontaĵo. La sekreteco de la dungo de la edzino de Schäffer estas aparte hontinda. Sed ankaŭ multego alia.
Tamen mi dankas la kompilintojn Pietiläinen kaj Ertl pro la INFORMOJ!
Ĉi-kaze raportis Jukka Pietiläinen kaj Tim Owen. Redaktis kaj kompilis Kalle Kniivilä. Lingve kontrolis István Ertl.
Mi plej sincere konsentas kun vi rilate la dankesprimojn
Jes, vere neakceptebla nepotismo. Unue la direktoro maldungas la sekretariinon kun la argumento, ke ŝiaj taskoj povas esti faritaj de volontuloj kaj poste silente dungas sian edzinon por tiuj taskoj. Serioza estraro devus malakcepti tian konduton sed male ĝi subtenis.
La nuna estraro de UEA ne ŝajnas kompetenta kaj estas tial kritikata en la artikoloj kaj diskutoj de Libera Folio. Post unu jaro estos elektita nova estraro. Ĉu iu ĉi tie povas mencii kompetentan esperantiston, kiu meritus esti elektita por ŝanĝi la aferojn? Aŭ, eĉ pli bone, ĉu iu ĉi tie volas mem kandidati por la estraro, kun propra klara programo? Aŭ ĉu mia demando estas tro naiva, kaj se jes, kial?
Jen trafa kaj kerna demando. Ĝenerale, Esperanto estas nenies “pano kaj butero” por la ĉiutaga vivo.
Ni estu feliĉaj, ke troviĝas iuj ajn, kiuj estas pretaj alfronti la defiojn kaj kritikojn dum la lastaj jaroj de UEA.
Mia propra rakonto estas, ke mi kandidatiĝis antaŭ du jardekoj kiel prezidanto de landa asocio. Mi havis konkretan platformon, kun emfazo al precizaj celoj. Mi malgajnis, kaj la nova Prezidanto dum la sekvaj tri jaroj faris nenion. Tio estis instrua momento por mi, kaj post tio mi rezignis pri ĉia “gvida” rolo en la asocio.
Mi estas dumviva membro de nia landa asocio, kaj de UEA. Mi fariĝis DM antaŭ sufiĉe longa tempo, ke mi estas komplete “kvita”: kompare al la jara membro-kotizo, mi faris bonan aĉeton. Mi neniel farus tion nuntempe, ĉar mi antaŭvidas la malaperon de tiaj asocioj.
Lee
Domaĝe, ke vi rezignis. Bona politikisto devas atendi sian momenton. Sed mi ne scias, kiel mi mem reagus.
“la komitato eksciis, ke ”per sistemo de volontuloj kaj laborgrupoj” UEA fine planas ekuzi la administran sistemon Akso kaj eldoni la longe atenditan trijaran Almanakon.”
Kiam mi estis UEA-oficisto, oni nomis la volontulojn “malmultekosta laborforto”. Mi nomis ilin “malmultekosta labormalforto”. Ne pro tio, ke ili ne estus kapablaj homoj (mi certe povus citi kelkajn brilajn ekzemplojn), sed pro tio, ke ili dum longa tempo “ĝenis” anstataŭ helpi. Kaj kiam ili finfine iĝis memstaraj… ni ofte devis adiaŭi pro fino de la volontulado.
Kiel tiu malnova rakonto rilatas al la nuntempo? Nu, miaopinie volontuloj estas kaj restos malmultekosta labormalforto. Krome volontulo povos subite malaperi pro ajna kialo – io regule okazanta. Kaj bazi kelkajn el siaj ŝajne kernaj agadoj, kiel la mita sistemo Akso (kies origino perdiĝas en la nebulo de la pratempo kaj kiu estis unu el la pretekstoj por la maldungoj), sur volontuloj… baf.
Historiistoj bone notu por eviti skribi eldiraĵojn kiel “UEA provis bazi parton de sia agado sur volontuloj, sed neniu kompreneble povis antaŭvidi, ke tio faligos alon de la kastelo”. Nu, ni ja povis antaŭvidi.
@Libera Folio Mia unua penso estis “por kio do utilos UEA al tiuj volontuloj?”, sed la teksto aludas la respondon:
“Ekzemple protokoliston estis malfacile trovi, kaj evidente oni ne interkonsentis anticipe. La prezidanto Duncan Charters ripete petis iun volontuli, kaj fine rekte petis Michael Boris Mandirola, kiu tiam akceptis.”
Evidente, la rolo de UEA estos ripete peti iun volontuli. 😌
Necesas precizigi rilate la dungon de Mallely Martínez, ĉar alie — ĝuste pro la manko de travidebleco — oni povas konkludi malĝuste.
Aurora Bute klarigis en la kunveno, ke Mallely jam faris la sekretarian laboron volontule. Iam poste UEA ricevis administran subvencion, tamen nur validan, se la ricevanto havas X dungitojn. UEA ne atingis tiun minimuon, kaj do la solvo estis pagi homon jam farantan administran laboron. Aurora Bute konfirmis, ke la estraro aprobis tiun proponon. Tute en ordo.
Konfliktoj de intereso povas estiĝi; estas nenio hontiga pri tio. Mi persone konas tiun situacion, ĉar mia vivkunulo estas estrarano (de 2009) de EAB. Necesas agnoski, ke la situacio ekzistas, kaj agi taŭge por ke ĝi havu neniun influon. Miakaze ni ne kaŝis la konflikton, plu estas malferma pri ĝi (ekzemple, ni indikas en niaj kontoj kiom mi, kiel konfliktato, ricevas kontraŭ la laboro), kaj Clare ne estas parto de diskutoj pri mi, kiun havas aliaj estraranoj. Tiujn nuligojn de la konflikto ni listigas en protokoloj, kiujn ricevas poste la eksteraj revizoro.
La granda eraro en tiu kazo ĉe UEA estas, ke la manko de travidebleco pensigas, ke estis kaŝata io malmorala, malgraŭ tio, ke aprobis la decidon la estraro, ne la konfliktata Ĝenerala Direktoro. Mi tre kompatas Mallely — tre agrablan virinon, kiu ĉiam respondas rapide kaj helpeme, kiam mi kontaktas ŝin — pro tio, ke ŝi estas plene nekulpa, sed pro tiu administra malkompetenco nun devas legi, ke ŝi profitis de nepotismo. Tiu (erara) konkludo estas tute antaŭvidebla, kaj neniu en UEA protektis ŝin per travidebleco, informante eĉ ne la komitaton. Estas domaĝe, ke kelkajn tagojn post la aperigo de tiu artikolo, plu neniu en UEA pensis defendi ŝin per precizigo de la faktoj.
Dankon pro la klarigo. Tio espereble signifas, ke se UEA ne plu ricevos subvencion kun postulo pri nombro de dungitoj s-ino Martínez refariĝos volontulo.
Sendepende de aproboj de estraroj kaj kvalito de la koncernatoj, konfliktoj de intereso kaj dungo de propraj familianoj estas evitendaj en publika asocio ĉar ne temas pri familia entrepreno.
Dankon pro la klarigo, Tim. Ŝajne la koncernatoj ne nur ne kritikindas, sed eĉ gratulindas!
Tamen.
La lastjaraj strangaĵoj ĉe (mal)dungoj amasiĝas. Mi resumos kiom eble.
En 2015 la UEA-estraro, kies ĝenerala sekretario estas Martin Schäffer, anoncas postenon, intervjuas kandidatojn kaj dungas ĝeneralan direktorinon. La dungo misas (kiel kutime lastatempe) kaj post nur 18 monatoj (2016-2018) ŝin oni maldungas. Nu, se vi varbas fiŝon por flugigi varojn, ne miru pri la rezulto.
En 2017 aperas gazetara komuniko de UEA: Martin – ankoraŭ estrarano – iĝos ĝenerala direktoro, sen anonco pri vaka posteno: ”[…] transdonos sian postenon la 1-an de januaro 2018 al s-ro Martin Schäffer, la nuna Ĝenerala Sekretario” (”UEA ŝanĝas sian Ĝeneralan Direktoron, celas financan resanigon”). Eble la estraro pensis ”Sufiĉe da katastrofaj dungoj: unu ĝenerala direktoro, du redaktoroj… Ni ne risku novan eraron, kiel estas nia kutimo, kaj tuj dungu konaton”. Kaj oni dungas Martin. Memoru: li estas estrarano, do fakte kundungas sin mem.
En 2019, apenaŭ unu jaron post direktoriĝo, Martin, kun estrara apogo aŭ ordono, maldungas preskaŭ la tutan oficistaron aŭ reduktas labortempon (”UEA maldungas oficistojn”). La pretekstoj (tiaj necesas almenaŭ antaŭ la laboroficejo): i.a. mankas mono kaj la laboron povas fari volontuloj ie ajn.
Poste ni subite trovas en la UEA-retejo, ke Mallely Martínez, edzino de la direktoro, estas volontulo. Nu bone, ĝuste tio estis la celo: volontuloj faras la laboron. Pli-malpli en ordo. Ĝis subite ŝi aperas kiel oficisto. Tute kviete, denove sen anonco pri vaka posteno. Tute ne en ordo. Laŭ via klarigo, Tim, temas nur pri ”administra urĝo” por ricevi EU-subvencion. Kiel diris alia komentanto, post paso de la administra urĝo Mallely supozeble do revolontuliĝos. Sed, se la subvencio eterniĝos, tiam klare necesas oficistoj – malgraŭ la siatempaj maldungoj. Espereble vaka posteno anonciĝos kaj oni evitos simple teni sian proksimulon oficisto. Se ne paroli pri evidenta konflikto de interesoj: se iu plendos pri la oficisto aŭ se necesas decidi pri salajr(ŝtup)o, ĉu la direktoro direktoros aŭ edzos?
Se oni paŝon post paŝo analizas ĉion, ŝajne ĉiufoje oni ”logike” decidis. Sed jen la fina rezulto de la unuopaj ”senriproĉaj” decidoj: post nerekta posteniĝo, direktoro nerekte postenigas ankaŭ sian familion. Ne, ili ne riĉiĝas, pri tio mi certas. Sed loza moralo kaj maleleganto ne nepre rilatas al riĉiĝo. Mi ne supozas, ke estis dekomence makiavela plano por atingi tiun rezulton. Sed, kun aŭ sen makiavela plano, la rezulto identas.
Dankon al la aŭtoroj pro la enhavoriĉa raporto. Mi sentis min tiom senespera pri la komitato de UEA, kvazaŭ mi mem estus surloke!
Interese kio okazis kun la ĉefredaktoro de la tiel nomata revuo. Dum pluraj jaroj li, moskvano, naŭze mokis la okcidentajn sankciojn prezentante rete okcidentajn alkoholaĵojn, fromaĝojn kaj aliajn frandaĵojn, kiujn li permesas al si konsumi. Subite li malaperis tuj post kiam lia benata ŝtatestro lanĉis malferman militon kontraŭ la najbara lando. La demando estas: kiel asocio nomanta sin universala povas permesi, ke tia homo redaktu ĝian ĉeforganon?
La demando por UEA nuntempe ne estas kiun oni povas permesi, sed kiun eblas persvadi.