Pro la persekuto de seksaj minoritatoj en Tanzanio, LSG jam antaŭ jaro malrekomendis al siaj membroj kaj aliaj GLAT-aj esperantistoj partopreni la kongreseon en Aruŝo. Lige kun la UK la organizaĵo aperigis specialan numeron de Forumo por prilumi la situacion en la lando.
La organizaĵo LSG estis fondita en 1977 kiel ”Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj”, kaj havas kunlaboran kontrakton kun UEA ekde 1990. Ĉi-jare ĝi ŝanĝis sian nomon al ”Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj” por esti pli inkluziva.
Antaŭ unu jaro LSG publike protestis kontraŭ la decido de UEA kongresi en Tanzanio, kaj malrekomendis al siaj membroj partopreni la Universalan Kongreson en Aruŝo.
Lige kun la kongreso aperis speciala numero de la gazeto de LSG, Forumo, pri la situacio de seksaj minoritatoj en la kongreslando. Ni petis la sekretarion de LSG, Martin Benoit, rakonti pli.
Libera Folio: Kial oni trovis grave kunmeti ĉi tiujn informojn nun?
Martin Benoit: – Unu el la ĉefaj celoj de LSG estas komuniki la bezonojn kaj la zorgojn de la GLAT-a komunumo al la Esperantistaro. Lige kun la nune okazanta kongreso en Tanzanio, lando kie GLAT-uloj estas tre akre mistraktataj, kaj la ĝenerala kolero de niaj membroj pri la decido kongresi tie, mi sentis la bezonon kaj la oportunon paroli pri GLAT-aj rajtoj al la aliaj esperantistoj kaj al la kongresanoj de Aruŝo.
Kiuj estas la ĉefaj problemoj, kiujn renkontas GLAT-uloj en Tanzanio?
– GLAT-uloj riskas ne nur pezajn monpunojn, sed ankaŭ dumvivan enprizonigon. La registaro aktive persekutas tiujn, kiuj estas GLAT-uloj, aŭ ŝajnas esti tiaj. Ili ankaŭ persekutas laborantojn de neregistaraj organizoj, kiuj apogas GLAT-ajn rajtojn. La GLAT-uloj, kiuj estas en prizono, estas tre severe traktataj de la gardistoj, ekzemple per trudaj ekzamenadoj de anusoj, aŭ eĉ per ajna perforto. Tio estas vera koŝmaro por niaj samuloj en Tanzanio.
Ĉu laŭ vi estus risko ke kongresanoj povus esti trafitaj de tiuj problemoj?
– Laŭ mi la risko estas malalta sed ne nula. Ni kolektis la malrekomendojn de deko da landaj registaroj, kiuj instigas GLAT-ulojn ne vojaĝi al Tanzanio. Ni transdonis tiujn malrekomendojn al nia membraro kaj al GLAT-aj esperantistoj. Tamen mi scias, ke kelkaj el ni ja partoprenas la UK-on, kaj tre esperas, ke ili ne havos problemojn kun la registaro.
Ĉu vi mem tute ne konsideris tamen veturi al Tanzanio?
– Mi persone neniam konsideris partopreni la UK-on en Tanzanio, unue solidarece kun la bojkoto decidita de LSG, kaj due, ĉu mi eĉ kapablus eniri la landon. Simpla serĉado en la reto tuj trovus, ke mi estas gejo.
Se oni ja volas aranĝi UK-n en Afriko, en kiuj landoj laŭ vi oni povus tion fari senriske por GLAT-uloj?
– En Sud-Afriko samseksaj geedziĝoj ja estas permesataj, kaj ĝi estas la unua lando en la mondo, kiu malpermesis diskriminacion kontraŭ GLAT-uloj. Krom tio, estas preskaŭ dudeko da afrikaj landoj, kiuj ne enprizonigas GLAT-ulojn. La senriskeco ja estas relativa, ĉar ja ĉi tie en Montrealo geja amiko mia estis atakita lastjare elirante el geja trinkejo en strateto fare de aro da knaboj, sed en tiuj landoj, UK estus relative senriskaj al GLAT-uloj.
En la speciala numero de Forumo aperas artikolo, laŭ kiu diskriminacio de seksaj genroj en iuj afrikaj landoj estas rezulto de koloniismo. Samtempe multaj afrikaj esperantistoj asertas, ke ĝuste la postulo forigi tiun diskriminacion estas koloniismo. Kiel vi klarigus tiun ŝajnan kontraŭdiron?
– Mi scias, ke multaj afrikanoj suferis sub la koloniismo de eŭropaj landoj, kaj eble ĉio, kio venas el eŭropaj aŭ okcidentaj landoj estas perceptata kiel koloniismo. Mia percepto estas, ke religioj kiel kristanismo kaj islamo estas multe pli gravaj koloniismoj, ol la admono de okcidentaj nacioj ne fari la samajn erarojn, kiujn ili faris diskriminaciante kaj persekutante GLAT-ulojn en la pasinteco.
– Mia koramiko, kiu estas pli maljuna ol mi, rakontas al mi pri la multnombraj policaj invadoj de gejaj trinkejoj en Montrealo en la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj, kaj li iam eĉ apenaŭ evitis unu. Historie antropologoj diras, ke antaŭ koloniismo la afrikanoj estis multe pli toleremaj al diversaj GLAT-uloj. Do mi komprenas, ke kontraŭ-GLAT-ismo, pli ol GLAT-eco, estas koloniisma.
Ege interesa intervjuo kaj ege saĝa konkludo.
Laŭ la statuto de UEA: “Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.” – Oni devas do konkludi, ke aŭ UEA estas preta multe dilui la signifon de la vorto “esencaj”, aŭ ĝi ne konsideras la homajn rajtojn de la GLAT-uloj universala valoro.
UEA jam kongresis en landoj kiuj klare ne respektas homajn rajtojn. Oni povus decidi, ke UEA ne plu faru tion, sed tiam kiel oni decidu ĉu lando sufiĉe respektas homajn rajtojn? Apenaŭ iu ajn lando estas perfekta tiurilate; tamen oni devos havi klaran kriterion por ne daŭre disputi pri ĉiu specifa UK.
Tamen, se en iu lando la GLAT-uloj estas persekutataj eĉ laŭ la leĝoj, oni ne bezonas diskuti pri tio, kiel multe la lando respektas la homajn rajtojn en la praktiko. Ĝi indikas tion mem malkaŝe.
Venontan jaron UEA kongresos en Ĉeĥio, kie estas grava diskriminacio kontraŭ Romaoj (vidu ekzemple raporton de la Konsilio de Eŭropo) kaj gejoj ne rajtas geedziĝi. Ĉu pro tio UEA ne kongresu tie?
Estas facile diri ke “Finlando taŭgas, sed Eritreo ne”, sed tio ne helpas en plej multaj okazoj. Se la elekto de kongres-lando dependu de homaj rajtoj, oni ja devos iel taksi la gravecon de malrespektoj, kaj mi ne scias kiel fari tion kontentige.
Osmo respondis al tiu demando ĉi-sube.
Osmo interpretas, ke la statuta devigo je respekto de homaj rajtoj signifas, ke oni ne kongresu en lando kie partoprenantoj riskas malliberigon. Tamen “internacie rekonataj instrumentoj ” difinas homajn rajtojn pli vaste ol nur ĉu UK povas okazi en iu lando.
Se la statuto de UEA diras nur, ke oni ne kongresu en lando kie oni persekutos la kongresanojn, tiam nenio en la statuto malpermesas okazigon de UK en lando kiu ne respektas homajn rajtojn. Tio ja ofte okazis.
“Esencaj kondiĉoj” signifas nur ke oni rezervas al si la rajton protesti kontraŭ tiaj cirkonstancoj. Ĝi ne signifas ke oni nepre elektos protesti aŭ rezignos aktivi en la koncernaj landoj.
“Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj […] estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.” En mia laboro en UEA precipe en la 90-aj jaroj mi devis klarigi al mi la signifon de tiu Statuta difino. Laste mi skribis pri la temo en la revuo Esperanto en 2010. Per tiu frazo la Statuto ne starigas posulojn sed nur konstatas, en kiaj cirkonstancoj la laboro de UEA povas plej bone prosperi. Se ankaŭ la unue menciitaj bonaj internaciaj rilatoj estus postulo, UEA povus tuj fermi la butikon kaj rezigni pri UK-oj kaj pri ĉia alia agado. Malantaŭ la enmeto de homaj rajtoj en la Statuton en 1947 estis Ivo Lapenna kaj dum lia tempo, ĝis 1974, UK okazis en pluraj homrajte fifamaj landoj. En la 90-aj oni formulis, ke UK tamen ne eblas ĉie ajn, sed nepras, ke UEA kaj asocioj ligitaj kun ĝi povu libere kunmeti la kongresan programo, eĉ asocioj de religioj kaj ideoj eventuale malpermesitaj en la lando kaj — eble antaŭ ĉio — ke neniu kongresano devu timi persekuton pro tio, kio li/ŝi estas, kaj tial rezigni pri partopreno aŭ subpremi kaj kaŝi sian konduton en la lando. Tiun postulon UEA malrespektis en skandala maniero elektante okazigi UK en Tanzanio. Tiun skandalon ne forviŝas, se neniu kongresano suferis persekuton dum la UK. Nekonata nombro da gejoj ĉiukaze rezignis pri partopreno.
La afero estas ke, se oni vere volas eviti kongresi en landoj kiuj malrespektas homaj raitoj je suficxe serioza nivelo, oni tiam devas eviti kongresi preskaux cxie en Afriko kaj Azio (almenaux). Tion ne sxajnas al mi justa aux sagxa aliro.
Miaopinie Osmo ĉi-supre formulis realisman linion: “…nepras, ke UEA kaj asocioj ligitaj kun ĝi povu libere kunmeti la kongresan programo, eĉ asocioj de religioj kaj ideoj eventuale malpermesitaj en la lando kaj — eble antaŭ ĉio — ke neniu kongresano devu timi persekuton pro tio, kio li/ŝi estas, kaj tial rezigni pri partopreno aŭ subpremi kaj kaŝi sian konduton en la lando.”
Tio, kion Osmo priskribis, ne estas kriterio pri respekto por homaj rajtoj. UEA ja povis normale kongresi en Ĉinio, Kubo kaj Vjetnamio.
Sed la demando estas, ĉu iu kongresano en Ĉinio, Kubo, aŭ Vjetnamujo ktp devis timi persekuton, enkarcerigon, atencon, ktp pro siaj kredoj aŭ seksa identeco.
Ankoraŭ du komentoj marĝene de la supra artikolo:
Unue, laŭ ĝi LSG nun nomiĝas Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj. El unu plumpa nomo oni do venis al eĉ pli plumpa. Antaŭe LSG estis laŭ sia nomo asocio por samseksamuloj, alivorte por certa malplimulto, sed la nova nomo ampleksas ĉiujn homojn. Tia asocio estas tamen superflua, ĉar UEA kaj pli-malpli ĉiuj Esperanto-asocioj ja havas “seksemdiversan” membraron. LSG distingiĝus disde aliaj asocioj per nomo, kiu ne nur karakterizus ĝian membraton sed eĉ pli grave ĝian celon. Bona ero por la nomo estus la vorto “ĉielarko”, kiu iĝis universala simbolo por diverseco kaj lukto por egaleco.
Due, mi legis la rezolucion de la Aruŝa UK kaj trovis kiel gravan mankon en ĝi, ke ĝi neniel reeĥas la kritikon kontraŭ la okazigo de UK en lando, kiu krude rifuzas homajn rajtojn al gejoj kaj traktas ilin kiel krimulojn. En 1968 UK okazis en Madrido, kio venigis multe da kritiko al UEA, ĉar en Hispanio ankoraŭ regis faŝismo de Franco. En tiu UK oni tamen akceptis specialan rezolucion pri homaj rajtoj. Ĝi ĉefe temis pri lingvaj problemo kaj diskriminacio, sed ĝi ankaŭ instigis la registarojn “akcepti ĉiujn konvenciojn rilatantajn al la Homaj Rajtoj”. Male, al la nunaj respondeculoj de UEA mankis politika kapablo kaj morala kuraĝo respondi al la ricevita kritiko eĉ nur per unu-du frazoj.