Tim Owen estis skeptika pri la plano organizi Universalan Kongreson en Afriko. Pro la financaj baroj en monda perspektivo UK estas elitisma aranĝo, kaj tial apenaŭ iuj afrikanoj povos ĝin partopreni, li kredis. Sed surloke li devis konstati ke li eraris – kaj publike konfesi sian pekon.
Mi estis skeptika.
La saĝecon pri okazigado de Universala Kongreso en Tanzanio mi delonge pridubis. Laŭ vidpunkto idealisma, kompreneble, la decido ŝajnis evidente bona: la ĉefa Esperanto-aranĝo finfine atingu la kontinenton kiu mankis inter la gastigintoj. Kolizion kun la praktika mondo mi tamen ne povis ne antaŭvidi.
Niaj kongresoj ne povas okazi najbare al ĉiuj esperantistoj; necesas, ke la grandega plimulto de aliĝintoj veturu el alia lando, tranoktu, kaj iel nutru sin dum la kongresa semajno. Alivorte: partoprenado estas multekosta, kaj pro la financaj bariloj la Universala Kongreso estas, por tiel diri, elitismaĵo. Laŭ mia pensmaniero super idealismo venkos la praktika elitismo; la Universalan Kongreson en Aruŝo partoprenos apenaŭ iu ajn afrikano.
Ne estis kialo ĝisdatigi mian opinion, kiam, en kvizo dum la Brita Kongreso en majo, mi demandis: Kiom el la aliĝintoj al la UK en Tanzanio loĝas en Afriko? La respondo estis proksimume 10 procentoj; 39 el la nuraj 441 homoj ĝis tiam aliĝintaj. Klare la evento estis fiaskonta, nova malrekordo post tiu de Bonaero.
Raporto ĉe La Ondo de Esperanto en la 3-a de julio, ke subite aliĝis pli ol cent afrikanoj, kaj en la 23-a pliaj 62 ĉefe afrikanoj, ne ŝanĝis mian opinion: evidente temis pri simbolaj aliĝoj; la kostegoj malebligos surlokan partoprenadon. Mi restis skeptika.
Kun Clare Hunter (mia vivkunulo) kaj Stela Besenyei-Merger mi alvenis en la flughavenon Kilimanĝaro en sabate fruvespere. Devus esti esperantistoj ekstere nin atendantaj por liveri nin en la kongresurbon, rekoneblaj per la Esperanta flago. Tiun servon proponis la LKK, kaj ni, kiel petite, informis pri niaj flugdetaloj por antaŭmendi niajn lokojn. Neniun Esperanto-flagon tamen ni vidis. Post duonhoro Stela sendis mesaĝon al diversaj organizantoj.
Post plia duonhoro aperis viro en Esperanta T-ĉemizo. Temis, tamen, ne pri nia serĉato, sed ĵus alvenintaj pola esperantisto kaj lia edzino, kiuj same antaŭmendis lokojn, kaj vane serĉis la lokulojn. Plu kaj plu necesis atendi, ĝis Stela ricevis mesaĝon, ke iu estos ”baldaŭ” kun ni. Temas pri ”baldaŭ” laŭ tanzania sistemo, sed finfine aperis lokulo, montrante sian telefonon al taksiistoj. Evidentiĝis, ke li volis scii, ĉu la taksiistoj scias, kiel trovi nin. En la telefono troviĝis listo de kvin nomoj: niaj.
Per du taksioj ni devis do veturi, dum la plejparto de la vojo ne superante eĉ 40 km hore. Tanzanio ne havas aŭtovojojn, kaj ĝis ni atingis Aruŝon la vojo havis nur unu koridoron en ĉiu direkto. Sur la vojo regis ĥaoso, kiu tamen iel funkciis.
La aferoj ne pliboniĝis post nia finfina alveno al la hotelo 80 minutojn poste: ni veturis ne per io Esperanto-rilata, sed per privata taksi-firmao, kaj la veturiginto al ni ne povis diri, kiom ni ŝuldas: necesis atendi dum pliaj 35 minutoj la alvenon de lia estro. Jen nia unua sperto de la UK: plena fuŝo.
Ne necesas aldoni, ke mi plu restis skeptika.
Estis iu kultura ŝoko la venontan matenon, kiam ni marŝis kongresejen. Tanzanio estas malriĉa lando; la averaĝa monata salajro ĉirkaŭas 200 usonajn dolarojn. Laŭ la tuta vojo al la kongresejo – nur sep minutojn for piede – staris kolportistoj ofertantaj ĉapelojn, teksajn braceletojn kaj ”pentraĵojn”, kiujn ili ĉiuj hazarde idente perpenikis. Ili ne restis kviete for, sed unu post la alia alproksimiĝis, babilante en la angla, marŝante apude laŭ la tuta vojo.
Mi substrekas, ke dum la tuta semajno mi neniam sentis min minacata; temis pri persisto, amika ĝenado pli ol agresemo, kaj ili fakte malplinombriĝis tagon post tago. Post kvin minutoj ni vidis afiŝon, tuj pliajn, ordigitajn laŭvice, antaŭ serio da flagoj, kun nia standardo flirtanta plej laste.
Ni rapide registriĝis, kaj la deĵorantino de la kongresa fako de UEA ne povis ne ridi rimarkinte, ke Clare havas biletojn por ses diversaj ekskursoj; kelkajn minutojn poste ni estis en Salono Zamenhof. Vi jam legis en Libera Folio, ke la Solena inaŭguro estis ĥaosa. Pri tio ne UEA kulpis; necesis ĝisatendi la malfruan alvenon de vicministro de turismo.
La programero estis eksterordinara tamen pro aliaj kialoj. Tutunue, ŝajnis evidente, ke duono de la spektantoj estas afrikanoj. (Iu verŝajne plendos, ke mia mezurilo estas haŭtkoloro. Tiu kontrolu fotojn de antaŭaj kongresoj; malabundas nigruloj, tamen en Aruŝo tute male.) Due, la du muzikaj interludoj reprezentis afrikan kulturon. En la unua dancis masajoj, el kiuj kelkaj poste ŝajnis tiel interesiĝantaj pri ni kiel ni pri ili. Kaj en la fino eniris la salonon dancistinaro el Burundo. Kontraste al aliaj UK-oj, preskaŭ tuj komencis skuiĝi la spektantaro: niaj afrikanoj dancadis, kunkantadis, kaj aldonis gajecon al la etoso.
Tio ĉi estis eĉ ne la unua fojo dum la inaŭguro. La tradiciajn tedegajn landajn salutojn anstataŭis en la lastaj jaroj salutado de unuopaj reprezentantoj de la kontinentoj. En Aruŝo estis provita alternativo, kiu, mi esperas, fariĝos la nova kutimo: post legado de la landonomo, ĉiuj koncernaj partoprenantoj stariĝis por ricevi aplaŭdojn de la kunfestantoj. Angolo, Aŭstralio kaj Aŭstrujo (forgesita Argentino venis post Svislando), kaj poste Belgujo, Benino kaj Bolivio ĝentile staris kaj mansalutis ĉirkaŭ si. Sekve anonciĝis Brazilo, kaj komenciĝis la festado!
Ni britoj restarigis la trankvilon, kiam estis anoncita nia lando, kaj tuj poste erupciis la esperantistoj tuj antaŭ mi: anonciĝis Burundo, kun 95 aliĝintoj! Same ekscititaj estis niaj amikoj el DR Kongo (79), tamen ne nur: la afrikaj esperantistoj simile celebris ne nur sin, sed ankaŭ ĉiujn siajn samkontinentanojn, influante ankaŭ nin aliajn gratuli kore kaj laŭte ĉiun fojon, kiam aŭdiĝis nomo de plia afrika lando.
Komprenu tion: la kutime inertan inaŭguron vigligis nia unuafojularo, profite al ni ĉiuj. Same ni spertis tuj poste en la korto, kiam la masajoj spontanee kantis kaj dancis, kaj neĝenite permesis, ke kongresanoj el foraj, misteraj kulturoj apudiĝu por fotiĝi.
Mi ofte estis okupita dum la kongresa semajno, kaj malmulton partoprenis: necesis pretigi la proprajn kontribuojn, kaj iom de la taga laboro postulis mian atenton. Mi intence lasis la hotelon tamen por partopreni la sesion UEA Respondas, ĉar mi havis ion por diri: krimon konfesi, pekon penti: ”Mi estis skeptika.” Mi finis mian pardonpeton per mesaĝo gratulante pro la sukcesigo.
Dum la semajno mi sufiĉe ofte interŝanĝis vortojn kun afrikaj esperantistoj, ĝenerale laŭ ilia instigo. (Vidu: mi estas nordeŭropano; konversaciojn preterpasante aliajn mi ne ofte komencas!) Tamen kiel rezisti kontraŭ vico de belaj ridetoj kaj gajaj vizaĝoj salutantaj min ĉiun tagon? Korvarmige! Inter la afrikanoj troviĝis, sensurprize, granda proporcio da komencintoj, sed la lingva nivelo estis ĝenerale bona, kaj, laŭ mia konstato, ofte pli bona ol ĉe kelkaj neafrikanoj.
Ekskursema Clare tion certe konstatis rilate prononcadon; eĉ ne unu fojon ŝi malsukcesis kompreni afrikanon, kompare al pluraj el la diversaj ĉinoj, sudkoreoj kaj francoj, kun kiuj ŝi vizitis la multajn vidindaĵojn proponitajn. En unu kazo necesis la ridindaĵo traduki la vortojn de la ĉiĉerono-ŝoforo ankaŭ en la francan por virino aliĝinta al la plej granda Esperanto-kongreso, sed nekapabla kompreni Esperanton.
Abundis ekskursebloj, kvankam mia apetito ne tiel grandis, kiel ĉe Clare: mi ekskursis nur en la tradicia merkredo, vizitante Nacian Parkon Lago Manĝaro. Ne ĉiuj en mia grupo estis kontentaj poste; la lagon oni ja iom vidis, sed nur preterpasante. Ne al mi tio gravis, ĉar aliĝonte mi rimarkis, ke temas pri nacia parko. Lagojn ni jam havas en Britujo; allogis min la sovaĝbestoj!
Atingado tute ne estis facila, ĉar estis kolizio kun la tago, kiam okazas diversaj bazaroj en Aruŝo. Nekredeble ĥaosaj estas kelkaj kilometroj de la vojo. Nia ŝoforo klarigis, ke neniam oni lasu eĉ centimetron da spaco inter sia kaj la antaŭa aŭto, ĉar iu alia ŝtelos ĝin. Nu, eble, sed pro tio, ke oni neniam cedas la vojon al aliulo volanta veturi sur ĝi, la situacio fariĝis, ke oni simple ne atendas, kaj sen eĉ kontroli, ĉu estas sekure, simple antaŭeniras en la plej etajn spacojn.
Temis pri veturado tra la parko, kun pikniko, kiu ebligis supervidadon de la lago en la fora distanco. Ni vidis pavianojn kaj diversajn birdojn, sed malmulton alian… krom tio, ke leonino kun sia ido preterpasis nin, promenante laŭ la kota vojo, dum ni restis senmove en aŭtovico.
Clare jam iris la antaŭan tagon, kaj vidis tie plurfoje ankaŭ elefantojn kaj ĝirafojn en ties naturaj ĉirkaŭaĵoj. Tiom da bonŝanco ne havis mia grupo. Tiaĵojn eblis fari ankaŭ piede: en alia tago Clare vizitis Nacian Parkon de Aruŝo, kie ŝi vidis bubalojn: ”la plej danĝeraj bestoj en la parko”, laŭ la gvidanto.
Inter la aliaj ekskursoj troviĝis vizito al la Muzeo de Tanzanito. Tanzanito estas elemento treege malofta, trovita nur en tiu parto de Tanzanio, kaj tial treege multekosta. Eblis aĉeti gemojn, tamen eĉ por ni ”riĉuloj” la prezoj estis nekredeble altaj; necesis gardisto kun pafilo tie, pro la altega valoro! En alia tago Clare vizitis la Centron de Kultura Heredaĵo, unu el la plej grandaj kolektoj de afrikaj artaĵoj en la mondo.
La organizantoj kompreneble proponis eblojn vidi la Monton Blankan: Kilimanĝaron, kiel ĝi estas pli bone konata. Ne estis garantio, ke ĝi estos plene videbla, pro la ĉiamaj nebuloj, kiujn oni trovas ĉiumatene en Aruŝo, kaj tia estis la sperto, kiam Clare kaj ŝia grupo partoprenis Rigardon al Kilimanĝaro.
Posttagmeze ili vizitis Serval Wildlife Reserve, kiu proponas ion tre neatenditan: oni manĝigas la zebrojn kaj ĝirafojn permane. Tiuj estas bestoj tiel alkutimiĝintaj al homoj, ke ili ne povas sekure vivi en la sovaĝejo. Tio estas vera ankaŭ por kelkaj leonoj tie; eblis dorloti ilin. (Verŝajne per piloloj oni ilin dormemigas, ĉar alie oni manĝigus ankaŭ ilin.)
Mi ne forgesu alian ekskurson por homoj, kiuj volis grimpi sur la granda monto. Necesis kunveni je la 06:15; la homoj – elĉerpitaj kaj malsategaj – revenis ĉirkaŭ 22:30, Kilimanĝaron ne rekte vidinte. (Interesatoj pri la ekskursoj kapablaj legi la anglan sentu sin liberaj konsulti nian blogon.)
Kompreneble apenaŭ iu ajn afrikano ekskursis; la kosto tion ne ebligis. UEA meritas grandegan laŭdon pro nekredebla subteno financa kaj organiza por ebligi la partoprenadon de afrikaj esperantistoj, sed ja devas esti limoj! Ne kredu, tamen, ke tiu helpego signifas, ke la afrikanoj ne devis mem oferi. Venas en la kapon penso pri juna DK-kongano, kiu tre bone regis nian lingvon.
Kvankam najbara al Tanzanio, lia estas vasta lando, kaj necesis pasigi kvar tagojn – kaj noktojn! – en aŭtobuso por atingi Aruŝon. Suferige al li kaj la aliaj, kiuj simile veturis, certe; al mi estas ankoraŭ harstarige konstati, kiel arda estas la deziro partopreni tiun eventon. Mi jam aŭdis de pluraj konatoj, ke ili volonte partoprenus en Aruŝo, sed la flugoj estas tro tempopostulaj …
Pluraj tiaj diferencoj, rezultoj de niaj draste malsamaj fonoj, montriĝis. Denove pri nia ĵus menciita junulo: li taksis Aruŝon neimagebla gemo, kaj esprimis sian sopiron, ke ankaŭ li povu loĝi en urbo tiel sekura! (La urbo laŭ mia takso ne estas danĝera, kvankam oni – kaj aparte virinoj – ricevis rekomendon ne eliri sola post krepuskiĝo. Estona virino, tamen, efektive estis prirabita surstrate dum la kongreso.)
Same surpriza estis lia komento, ke estus mirinde esti sufiĉe riĉa por aĉeti suveniran ĉapelon, kies aĉeton ni aliaj ĉiam rifuzis al la dekoj da kolportistoj ofertantaj. La sumo postulata? 2 USD. (Clare tuj aĉetis por li.)
Ŝoke, ĉu ne, konstati kiel multe 2 USD povus esti por aliaj. Devus do ne surprizi, ke povis estiĝi simila miskompreno pri sumo kiu ankaŭ por ni estas granda: tanzania komencinto, eble 50-jara, iom rekte petis, ĉu mi aĉetos por li librojn. (”Iom rekte” estas: ”Vi povos aĉeti por mi librojn, ĉu ne?”) Ni tuj iris al la (ĉi-jare kompareble minimuma) libroservo, kaj li komencis fingrumi. Post kiam li jam elektis kvar kaj iris serĉi kvinan, mi devis bremsi lin, ĉar la kosto troaltiĝis. (Mispaŝeto de UEA, laŭ mi: ili volis, ke ni subtenu afrikanojn aĉetante por ili librojn, tamen pagigis la kutimajn altajn prezojn.)
Estus multe pli facile donaci pli da libroj al pli da esperantistoj, se jam ne sentiĝus tiu penso, ke la prezoj estas tro altaj ankoraŭ por okcidentaj poŝoj. (13 eŭroj por Lasu min paroli plu! de Claude Piron aparte pikis min, ĉar Esperanto-Asocio de Britio lanĉis lastan jaron Gerda kaj Elza, kompilaĵon en belaj vestaĵoj de Gerda Malaperis!, Ili kaptis Elzan!, kaj Lasu min paroli plu! kontraŭ 12 eŭroj!)
Ne miskomprenu, ke tiu homo estis iel ajn avida: li simple havis neniun ideon pri miaj elspezebloj, ĉar mi venas de fora mondo, kaj estas, laŭ li, nekredeble riĉa. Laŭ la sama maniero, ke mi ne povis bildigi al mi, ke elspezi 2 usonajn dolarojn por suveniro estas neimageble al mia juna amiko, tiu viro ne sciis, kiom komencos vundi mian poŝon.
Ricevinte sian pakaĵon li emociiĝis, petis foti min kaj mian nomŝildon, forte manpremis, kaj volis memorigan foton de si apud sia mecenato. (Rimarko: La ekrano estis jam frakasita antaŭ ol mi aperis en ĝi.) Kia ĝojo por mi, apud, plian fojon dum la semajno, kulposento: mi faris nenion por esti naskita kie kaj kiam mi estis. Mia bonŝanco kompare al tiomege da aliaj rezultas el hazardo.
Ne ĉio iris glate dum la semajno, kvankam plej ofte la kongreslando ne estis faktoro. Kie ajn okazus la Universala Kongreso, pluraj prezentantoj ne respektus la programon, plu parolante post la indikita fino, kaj aliaj homoj alvenus malfrue, eĉ al kunsido por kiu ili havos gvidan rolon; aliaj ne mutigus sian poŝtelefonon – kaj kelkaj eĉ uzus ĝin por konversacii dum kunvenoj.
Plendoj al la Kongresa Fako en la lasta tago, ke ne estis sufiĉe da suveniraj T-ĉemizoj, ne trafis la ĝustajn homojn: estis finfine 590 surlokaj partoprenantoj, 600 T-ĉemizoj, kaj instrukcio forpreni nur po unu.
Meritas enormajn gratulojn la Kongresa Fako kaj certaj respondeculoj en UEA, de kiuj sukcesigi la aranĝon postulis grandegan strebadon. Kiam aferoj plej notinde misiris, kulpis aliuloj: ne ili estis respondecaj pro la nealveno de la promesitaj esperantistoj kaj ilia buso ekster la flughaveno. Kaj same ne ili devis aranĝi la taksiojn, kiuj finfine ne venis por veturigi kongresintojn al la flughaveno por la flugo hejmen.
Mi vidis la paperaĵojn senditajn al ekskurso-firmao por peti 13 lokojn por la unusola ekskurso, en kiu mi partoprenis; sed ĝuste la Kongresan Fakon oni povus riproĉi, kiam ni devis aranĝi nin en aŭtojn kvin- kaj sep-seĝajn. Plie: la klaran informeron en la mendo sendita de la Kongresa Fako, ke du el la pakitaj lunĉoj estu vegetaraj, oni ignoris. Mi ne vidas, kion plian ili povus fari.
Revene al la kongreso: mi partoprenis nur unu vesperan programeron, koncerton de jOmO. Li neniam havis problemojn igi homojn moviĝi, sed mi dubas, ĉu li iam havis ĉirkaŭ si dancantojn tiel viglajn kiel la afrikanojn.
Estis facile la sekvan tagon decidi, post rapida kontrolo ĉe la estraro de Esperanto-Asocio de Britio, donaci la premi-monon, kiun ni ricevis pro nia gajno en la konkurso Infanlibro de la Jaro, al Fondaĵo Afriko de UEA: afrikaj esperantistoj meritas partopreni pli da UK-oj, kontribuinte tiel multe, al la vigligado de la ĵusa.
Fernando Maia konfirmis, ke la Universala Kongreso iam venos duan fojon al Afriko: jen konstato, ke venkis finfine idealismo. Venontan jaron la UK revenos al sia tradicia fortikaĵo, Eŭropo, kiam gastigos ĝin Brno, Ĉeĥujo.
Sendube ĉeestos pli da homoj, inkluzive de kelkaj oftaj kontribuintoj, kiuj mankis en Aruŝo. La libroservo ofertos multon plian, kaj la Loka Kongresa Komitato estos pli sperta. Partoprenontoj ne devos timi, ke antaŭmenditaj busoj kaj taksioj el kaj al la flughaveno ne aperos. Ĝi verŝajne estos evento pli populara kaj enspeziga ol la ĵus okazinta.
Sed ĉu tiel gaja? Nu: Mi estas skeptika.
Tim Owen
Gratulon al Tim pro detala raporto kiu eĥas miajn impresojn kaj sperton.
Koran dankon al vi, Tim, pro ĉi tiu artikolo. Mi trovis ĝin treege kortuŝa.
Estas al mi malfacile kompreni, ke banalaj kaj sensubstancaj komentoj esence resumiĝantaj en “Mi gratulas!” ricevas tiom da ŝatoj. Memevidente ĉi tiu komento ne ricevos same multe da ŝatoj, eble ĉar mi estus devinta komenci per “Mi gratulas…!” por daŭrigi la balastan serion.
Jen ideo por la redakcio: same kiel eblas ŝati/malŝati komenton, devus ebli ŝati/malŝati artikolon. Tiel la legantoj ne kapablaj teni por si mem la ĝojon (aŭ la malĝojon) povus esprimi tion per ŝato aŭ malŝato sen bezono publikigi nenidiran komenton.
Efektive, al mi plaĉis povi foje legi ankaŭ pozitivajn komentojn, ĉar kutime la tono ĉi tie estas iom akra (kaj mi mem ne estas senkulpa pri tio). Afero de persona gusto, sendube. Ŝati/malŝati tutan artikolon povus unuflanke esti bona ideo… aliflanke tio povus malinstigi skribi pli detalajn komentojn pri tio, _kial_ oni (mal)ŝatas.
> aliflanke tio povus malinstigi skribi pli detalajn komentojn pri tio, _kial_ oni (mal)ŝatas
Homojn volantajn disvastigi siajn pensojn pri (mal)ŝato neniel haltigos la ekzisto de butono por ŝati/malŝati artikolon: ili volonte uzos la butonon kaj krome feliĉigos nin per siaj saĝaj ideoj. Kaj tia butono eble ja savus nin de kelkaj banalaj komentoj.
Damne, mi denove forgesis komenci ĉi tiun komenton per “Mi gratulas!” por ricevi la laŭregularan nombron da senpensaj ŝatoj.
Mi gratulas!
pripensu, kion vi prefere vidas: ĉu 14-fojan “mi gratulas”, ĉu 1-fojan “mi gratulas” kun 13 ŝatoj?
[…] En Aruŝo venkis idealismo […]