Antaŭ iom pli ol jaro la ĉefa parto de Biblioteko Hector Hodler de UEA estis transdonita al la Nacia Biblioteko de Pollando en Varsovio. La kolekton tie prizorgas Gabriela Skonieczna, kiu konsentis rakonti al Libera Folio pri la nuna stato de la aferoj. La katalogado de la ampleksa materialo plu daŭras, kaj por daŭra kompletigo de la kolekto oni nun instigas esperantistajn eldonejojn sendi siajn librojn al Varsovio.
Libera Folio: Kiel pasis la transpreno de la kolekto Biblioteko Hector Hodler? Pri kiom da libroj kaj aliaj objektoj temas, kaj kiel ili nun estas disponeblaj?
Gabriela Skonieczna: – La Biblioteko de Hodler estis solene transdonita al la pola Nacia Biblioteko la 29-an de majo 2023. Preskaŭ samtempe kun la transdono de la trezora UEA-kolekto al Varsovio, komenciĝis ĝia katalogado. Necesas tamen memori, ke parolante pri Hodler-kolekto ni parolas ne sole pri libroj sed ankaŭ pri diversaj periodaĵoj, pri kongresaj aŭ porokazaj eldonaĵoj, artafiŝoj, poŝtkartoj, poŝtmarkoj, flugfolioj kaj tiel plu. La kolekton eniras ankaŭ dokumentoj, atestantoj de la evoluo de la Esperanto-komunumo tra ĝiaj diversaj etapoj en ĉiuj anguloj de la mondo, estantaj heredaĵo de ni ĉiuj. Dank’ al tiu eksterordinara donaco, la varsovia Nacia Biblioteko fariĝis unu el la plej gravaj lokoj, apud interalie la biblioteko en Vieno, kolektantaj esperantajn publikaĵojn.
– Evidente la plej fierindan parton de la kolekto konsistigas libroj. Temas pri la publikaĵoj ne nur en la Internacia Lingvo, sed ankaŭ en preskaŭ ĉiuj lingvoj de la mondo: libroj originale verkitaj esperantlingve, libroj tradukitaj esperanten, aŭ libroj, kiuj utiligis Esperanton kiel pontolingvon en la tradukado inter du naciaj lingvoj, libroj aŭtoritaj de esperantistoj aŭ tuŝantaj problemojn de lingvopolitiko, lingvaj aŭ homaj rajtoj, la situacion de minoritatoj aŭ provojn profundigi mondan egalecon kaj pacon. Do, temoj aparte gravaj por esperantistoj ekde la veraj komencoj de la lingvo. Sume oni taksas, ke la kolekto, kiu ektroviĝis en Varsovio pasintjare, enhavas ĉirkaŭ 30 mil objektojn.
– Kiel dirite, tuj post la transpreno de la Hodler-biblioteko komenciĝis katalogado de la objektoj, donanta unuavide atenton al la libroj. Ĉiu el ili akiras bibliotekan slipon kaj samtempe eniras la retan katalogon, alireblan de kiu ajn loko en la mondo. Laŭvica paŝo estas transdono de la libroj al la biblioteka magazeno, kie ili atendas la legantojn kaj esploristojn. Legi la librojn kaj dokumentojn, kiuj troviĝas en la pola Nacia Biblioteko, povas ĉiu. La sola necesa paŝo estas ricevo de la biblioteka karto, kiun oni povas peti kaj ricevi surloke en duonhoro. Bedaŭrinde ne eblas pruntepreni librojn hejmen. Oni devas legi ilin surloke.
Kiel longe daŭros, ĝis la tuta transprenita kolekto estos katalogita? Ĉu la katalogo estas aŭ estos rete alirebla?
– La katalogado de la kolekto estas granda defio. Des pli, ke ni parolas pri enorma kolekto neniam pli frue katalogita aŭ detale prilaborita, malgraŭ evidentaj streboj kaj klopodoj fare de ĝisnunaj prizorgantoj de la kolekto. Bedaŭrinde eĉ tiaj organizaĵoj kiel UEA frontis malfacilaĵojn ĉi-sfere, lige kun la ĉiam pli postulaj necesoj de la kolekto, kreskanta kun ĉiu jaro. Rezulte, aldonante la Hodler-kolekton al la katalogo de la pola Nacia Biblioteko, ĉion oni devas fari dekomence.
– Kion tio signifas? Oni devas aldoni al la biblioteka slipo ne nur informojn facile atingeblajn, kiel la lokon kaj jaron de la eldono de difinita libro (ja plej ofte ili troviĝas sur la unuaj paĝoj), sed ankaŭ pli komplikajn, kiel la jaro de la unua eldono en la lingvo de la originalo (se temas pri traduko) kaj ties originala titolo. Se temas pri novaj aŭ relative novaj libroj, tiuj informoj estas facile troveblaj rete aŭ pere de unuopaj eldonejoj.
– Multe malpli facile la situacio aspektas ĉe malpli novaj libroj, ekzemple tiuj el la komencaj jaroj de la 20-a jarcento. Tiutempaj esperantistoj fervore tradukis al la Internacia Lingvo librojn eldonitajn en iliaj naciaj lingvoj. Foje, ekzemple ĉe la pola ”Sinjoro Tadeo”, temis pri epokfaraj literaturaĵoj de unuopaj lingvoj, sed plurfoje oni esperantigis librojn ĵus eldonitajn nacilingve, tiamaniere spegulante en Esperanto diversajn aktualajn literaturajn modojn aŭ fenomenojn. Tamen parto de tiuj literaturaĵoj furoris nur unujare kaj post paso de kelka tempo neniu jam plu memoras pri ili, nek nacilingve nek esperantlingve.
– Multfoje tiaj libroj enhavas nur la nomon de la tradukinto, kiun antaŭas la esprimo ”esperantigis”, kio fojfoje malebligas aŭ almenaŭ malhelpas malkovri la orginalan lingvon. Evidente foje la nacieco de la tradukinto povas esti ĉi-aspekte iu indico, sed libroj estis kaj estas esperantigataj ne sole el naciaj lingvoj, sed ankaŭ el lingvoj regionaj aŭ etnaj, krome ne ĉiu tradukinto tradukas el aŭ al sia gepatra lingvo…
– Frontante tiajn situaciojn, kataloganto devas fariĝi almenaŭ iom detektivo. Krome, se temas pri malnovaj libroj, malmultaj donitaĵoj troveblas rete, parto de la eldonejoj, same esperantaj kiel aliaj, ne plu ekzistas. Do defioj koncerne ĝustan priskribon de tiaj libroj ne mankas.
– Necesas memori, ke la eksterordinareco de la Hodler-biblioteko konsistas en tio, ke ĝi celis kolekti ne nur laŭeble plej komplete eldonaĵojn ligitajn kun la Internacia Lingvo mem, sed ankaŭ kun la aktivadoj de esperantistoj. Multaj publikaĵoj estas ĝuste la efiko de loka aktivado, spronita de malgrandaj grupoj de lokaj aktivuloj. Do informoj pri ili malmultas. Pro tio malfacilas taksi kiom longe daŭros la plena katalogado de la kolekto. Aparte se ni volas, ke la kolekto estu bona fonto kaj referenc-kolekto ne nur por esperantistoj mem, scivolemaj pri la historio de la movado, sed ankaŭ por esploristoj nunaj kaj estontaj.
– La katalogo de la Nacia Biblioteko prezentas ĉiujn publikaĵojn troviĝantajn en ĝi, aldone oni povas ankaŭ kontroli per ĝi aliajn plej gravajn bibliotekojn de Pollando. Ĉiuj libroj, kiuj eniris la polan Nacian Bibliotekon de la Hodler-kolekto, havas tion indikita. Tio estas grava informo, ĉar oni devas memori, ke ankaŭ antaŭ la transpreno de la Biblioteko Hodler, en Varsovio troviĝis impona kolekto de esperantlingvaj eldonaĵoj.
Ĉu parto de la kolekto estos skanita kaj rete disponigata, same kiel okazas ĉe la biblioteko en Vieno? Se jes, kiel progresas tiu laboro, kaj kie eblas aliri la skanaĵojn?
– Jes, oni planas skani la kolekton, sed dume ni ankoraŭ ne havas ĉi-koncerne detalan informon. Notindas ankaŭ la fakto, ke parton de la ĝisnuna esperanto-kolekto de la pola Nacia Biblioteko oni jam ciferecigis. Ĝi estas ne nur konsultebla, sed ankaŭ elŝutebla rete, ĉe la paĝaro Polona.
Kiel okazos la kompletigo de la kolekto? Ĉu oni atendas, ke ĉiuj esperantistaj eldonejoj aŭtomate sendu ekzempleron de novaj libroj, aŭ ĉu oni havas rimedojn por aĉeti almenaŭ la plej gravajn novajn verkojn?
– Kiel antaŭ la transdono de la Hodler-Biblioteko, pri Esperanto-eldonaĵoj interesiĝas la pola Nacia Biblioteko. Evidente estas malfacile taksi, pri kiom da libroj jare temas. Ekde majo 2023 kelkaj esperantlingvaj eldonaĵoj atingis la varsovian bibliotekon. Ĉiuj eldonejoj estas invitataj sendi siajn dokumentojn al la Nacia Biblioteko, igante la Hodler-kolekton plu aktuala kaj laŭeble interesa por esploristoj kaj esperantistoj.
Ĉu novaj libroj do estos aldonitaj nur kaze ke la eldonistoj sendos ilin al la biblioteko?
– Malfacilas al mi diri ion plian. Mi scias, ke la Nacia Biblioteko kolektis Esperantajn librojn jam antaŭ la transdono. Do, mi supozas, ke ankaŭ nun oni disponas tiucele certajn rimedojn.
Legu pli:
Kiam la katalogado progresos, la librokolekto iom post iom fariĝos vera konsultebla biblioteko. Kaj estas kompreneble, ke oni ne pruntedonas la librojn hejmen – tio montras, ke oni komprenas la rolon de la biblioteko kiel centra deponejo de Esperantaj publikaĵoj, Mi opinias, ke Varsovio kaj Vieno kune garantias la konserviĝon de nia heredaĵo – pli bone, ol iu ajn _nuna_ movada organizaĵo povus garantii.
Mi konsentas, Jouko. Cetere:
Tio al mi estas tre bona novaĵo! Mi konstatas, ke temas nur pri bibliotekaĵoj, kiujn ne plu ŝirmas kopirajto, sed mi havis antaŭtimon, ke necesos uzi surlokan terminalon por legi skanaĵojn. Tamen, ne: en la estonteco skanaĵojn senkopirajtajn oni povos legi de sia hejmo; ne plu estos necese veturi al unu el la maloftaj bibliotekoj.
Garantii konserviĝon… certe ili faras. Tamen ĉu ili vere agas kiel bibliotekoj? Biblioteko devas disponigi librojn, ankaŭ ĵus eldonitajn, al legantoj por pruntepreno, almenaŭ reta. Sed nur loĝantoj en Varsovio aŭ Vieno rajtas legi, kaj nur surloke. Plie, nur tre malnovaj verkoj, kutime pli ol 100-jaraj, estas disponeblaj rete. Sekve, mi ne dirus ke ili estas bibliotekoj, sed pli ĝuste arĥivejoj, utilaj nur al estontaj generacioj. Gaĝaj institucioj ne solvas la problemon, kiel konatigi nuntempajn esperantistojn kun sia kultura heredaĵo.
Pruntado de libroj ne estas esenca trajto de biblioteko, eĉ se por la ordinaraj homoj ĝi estas la plej konata. La centraj naciaj bibliotekoj, kies tasko estas konservi ĉiujn librojn eldonitajn en iu lando aŭ lingvujo, ne pruntedonas librojn el sia deponejo. Estus tro granda risko perdi la solan ekzempleron de iu verko. Varsovio kaj Vieno havas similan rolon en Esperantujo. Reta disponigo estas kompreneble taŭga solvo, sed la kopirajtaj limigoj estas en Esperantujo similaj al tiuj en aliaj lingvoregionoj.
Vi do nur revortumas, kion mi jam esprimis, kaj fakte konfirmas ĝin. Konservaj bibliotekoj estas bonaj por estontaj esploristoj, se ili entute miros kio estis tiu mortinta lingvo, Esperanto. Ili ankaŭ taŭgas al finvenkistoj kiuj rigardas ilin kvazaŭ ‘arkeoj de Noa’ aŭ semoj travivontaj sekan sezonon kaj ĝermontaj en pli bonaj kondiĉoj. Mi ne asertis, ke ili estas malbonaj aŭ kritikindaj: nur rimarkigas, ke por raŭmistoj rigardantaj sin popolo kun propra lingvo, literaturo kaj kulturo, ili simple ne sufiĉas. Tial la Esperanta Civito celas disvolvi Kolektivan Internacian Bibliotek-Arĥivan Sistemon, kies celo estos eduki la esperantistaron pli ol nur servi kelkajn elitajn esploristojn, ofte eĉ ne parolantajn nian lingvon.