Spotify blokis Esperantan podkaston

Usone Persone, unu el la plej konataj podkastoj en Esperanto, estis ripete blokita de la elsendoservo Spotify. Ĉar ne eblis ricevi klarigon pri la kaŭzo de la problemo, Usone Persone nun transiris al alia servo. La podkasto festas sian dujariĝon en la 26-a de aŭgusto, kaj jam produktis 27 epizodojn.

Dum la Nordamerika Somera Kursaro (NASK) en 2023 unu epizodo estis registrita antaŭ publiko. De maldekstre Rafa (Jorge Rafael Nogueras), Hanso (Hans Becklin) kaj Brandono (Brandon Sowers). Foto el la filmo produktita de la kanalo Exploring Esperanto.

Jam de du jaroj regule aperas la podkastoj de Usone Persone, produktataj de la triopo Rafa, Hanso kaj Brandono – aŭ alinome Jorge Rafael Nogueras, Hans Becklin kaj Brandon Sowers.

Inter la temoj lastatempaj estis krokodilado, basbalo, tradukado kaj Beletra Almanako. Estis produktitaj 27 epizodoj kun suma daŭro de proksimume 40 horoj. Libera Folio raportis pri la podkasto en januaro 2023, kiam interalie estis aktuala la temo, ĉu Esperanto estas sekto.

Tamen dum la lastaj monatoj la podkaston trafis neatenditaj teknikaj problemoj. Dufoje la tuta podkasto estis sen averto aŭ posta klarigo forigita el la retejo de la elsenda servo Spotify.

Manke de klarigo ne eblas scii la veran kialon de la forviŝo, sed eblas suspekti, ke iuj algoritmoj de Spotify trovis la elsendon suspektinda, eble pro la nekomprenebla lingvo, la internacia aŭskultantaro aŭ alia specifa eco, kiu igas ĝin malsama ol neesperantaj elsendoj.

Brandon Sowers, kiu okupiĝas pri la teknika flanko de la afero, rakontas ke Usone Persone ne aktive elektis uzi ĝuste Spotify kiel elsendan servon.

– La podkaston ni iniciatis pere de Anchor.fm kiel gastiganto antaŭ du jaroj. Anchor estis la plej granda senpaga gastiga servo por podkastoj. Tio estas, ke la sondosieroj estis sur la serviloj de Anchor, kaj kiam oni abonis pere de alia servo kiel Apple aŭ Spotify, oni elŝutis la dosieron el Anchor.

Spotify aĉetis la servon Anchor.fm jam en 2019, sed en 2023 Spotify komencis transformi la servon al subsekcio de Spotify, kaj ĉiuj uzantoj devis registri novajn kontojn en la servo, Brandon Sowers rakontas.

La publiko dum NASK ĝuis la vivan prezentadon de la podkasto. Foto el la filmo produktita de la kanalo Exploring Esperanto.

– Spotify malaperigis nin en junio-julio, ŝajne iel rilate al tiu transiro, sen averto. Ni eĉ ne povis ensaluti por peti helpon. Post pluraj semajnoj ni sukcesis reaperigi la podkaston, kaj reaktivigi nian konton. Dum tiu periodo, neniu alia podkasta servo sukcesis trovi la podkaston, kvazaŭ ĝi ne ekzistus.

Tamen en aŭgusto, tuj antaŭ la Universala Kongreso, la podkasto denove kaj same senklarige malaperis. Nur post la kongreso oni sukcesis restarigi la enhavon.

– Pro tiuj ĝenoj, kaj aliaj kialoj, ni nun planas transiri al Substack kiel gastiganto, platformo, kiu supozeble promesas multe pli da mastrumeblo por la produktantoj. Ni jam alŝutis la epizodojn kaj pretigos tion dum la venontaj tagoj.

Libera Folio: Kiaj temoj estas planataj por la sekvaj epizodoj, kaj kiam oni povos atendi ilin?

– Ni estas nun en somera paŭzo, kaj rekomencos registri en la aŭtuno. Kredeble ni rekomencos iam en septembro. Kiel kutime, kiam ni aktive registros, la aperritmo estos ĝenerale ĉiun trian semajnon. Pri temoj, jen kelkaj eventualaj temoj por la venonta sezono: Festjaro Bauldton, la baza legolisto refoje, la someraj kongresoj, la deklaro de Montevideo, kaj ĵurnalismo en Esperanto.

La ĝisnunaj 27 epizodoj de Usone Persone estis averaĝe aŭskultitaj en diversaj platformoj po 1 500-foje. La programoj estas haveblaj interalie en Youtube, sed ĝis nun sen video – krom la epizodo registrita dum NASK pasintjare.

Ĉu vi konsideris registri la podkaston ankaŭ videe, por igi ĝin pli interesa por spektantoj ĉe Youtube? Tiam interalie estus pli facile tuj kompreni, kiu parolas.

– Efektive ni baldaŭ konsideros plurajn aferojn antaŭ la nova sezono. La ideo de videa registrado estas interesa, kaj ni povos konsideri tion. Eventuale se estas sugestaj komentoj al la artikolo, ni povos ankaŭ konsideri tiujn sugestojn.

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Korren-Kerren
2024-08-26 20:46

Unu plia kialo por ĉesi uzi centralizigitajn servojn.