Nestabila Zamenhof falis en Bjalistoko

Ĉu vandaloj denove atakis statuon de Zamenhof en Bjalistoko, samkiel en 2009 dum la Universala Kongreso? Ĉi-foje estis trafita la malgranda Ludoviko, kiu ekde 2017 staris apud la ĉefa placo de la urbo. Sed polica enketo konkludis, ke krimo ne okazis.

La monumento estas latuna statuo de dekkelkjara Zamenhof de natura alteco. Ĉirkaŭ li, inter pavimeroj, troviĝas disĵetitaj metalaj literoj de la alfabetoj latina, cirila kaj hebrea, al kiuj la persono rigardas.
La monumento estas latuna statuo de dekkelkjara Zamenhof de natura alteco. Ĉirkaŭ li, inter pavimeroj, troviĝas disĵetitaj metalaj literoj de la alfabetoj latina, cirila kaj hebrea, al kiuj la knabo rigardas. Foto: Przemysław Wierzbowski.

Kiel anoncis bjalistokaj amasinformiloj, en la nokto inter la 10-a kaj 11-a de aŭgusto, inter sabato kaj dimanĉo, nekonata homo fortiris kaj faligis statuon: la monumenton al juna Zamenhof. La skulptaĵo troviĝas tuj apud la ĉefa placo, komence de la strato Zamenhofa, tamen en nebone lumigata loko, kie mankas municipaj gvat-kameraoj, sed apuda banko havas tian sistemon.

La polico tuj komencis enketi, kaj la faro, damaĝo de monumento, estas punebla per eĉ kvin jaroj da mallibero. La urbestro de Bjalistoko, Tadeusz Truskolaski, mallaŭdis la kaŭzinton.

– Ni deklaras punindaj tiajn agojn. Ni esperas, ke la polico, en kies dispono povas esti registraĵoj de la banko, kaptos la kulpulojn de tiu konsterna okazaĵo, li diris.

Tri tagojn poste la skulptaĵon, kiu ne estis severe damaĝita, oni restarigis kun pli firma fikso. La afero kaŭzis en la reto amasan reagon de loĝantoj, kiuj severe riproĉis malrespekton kontraŭ la fama bjalistokano.

La enketo de la polico, kiu spektis la gvat-kameraajn registraĵojn, rezultigis senkulpigan finon de la okazaĵo. Kiel raportis atestantoj, jam kelkajn tagojn antaŭ la malfeliĉa nokto la skulptaĵo ŝajnis esti iom malstabila. En la registraĵo videblas, ke viro, kiu ĵus nur tuŝis la statuon, devas savi ĝin de falo.

La statuo, pro siaj situo kaj formo, estis tre ŝatata de preterpasantaj turistoj, kiuj fotadis sin kun juna Ludoviko, ofte brakumis, eble eĉ uzis pli grandan forton foje; verŝajne plurjara tuŝado kaj skuado faris la statuon malstabila. Antaŭe ĝi estis fiksita per du nelongaj stangoj, kio evidentiĝis nesufiĉa. Dum la riparado oni uzis pli firmajn fiks-stangojn.

 

La monumento al juna Zamenhof en Bjalistoko estis kreita en 2017, kadre de la Civitana Buĝeto. La 17-an de aŭgusto 2017 la urbestro de Bjalistoko, Tadeusz Truskolaski, anoncis konkurson por koncepto de la monumento sur la strato Zamenhof apud la ĉefa foirplaco (Rynek Kościuszki). La 29-an de novembro la konkursa ĵurio aljuĝis la unuan premion al projekto de Katarzyna kaj Ryszard Piotrowski.

La monumento estas latuna statuo de dekkelkjara Zamenhof de natura alteco. Ĉirkaŭ li, inter pavimeroj, troviĝas disĵetitaj metalaj literoj de la alfabetoj latina, cirila kaj hebrea, al kiuj la knabo rigardas.

La statuon solene malkovris la urbestro Truskolaski dum solenaĵoj organizitaj de Bjalistoka Esperanto-Societo la 14-an de aprilo 2019 okaze de la 102-a datreveno de la morto de LLZ, kun ĉeesto de bjalistokanoj kaj esperantistoj.

Necesas rimarki, ke la timo, ke la statuo estis intence faligita de huligano, eble eĉ kun naciisma aŭ antisemita intenco, ne estis senkiala. En 2009, komence de la Universala Kongreso en Bjalistoko, la malnova busto de Zamenhof estis surverŝita per rozkolora farbo. Diversaj aliaj kontraŭjudaj fiiniciatoj, kvankam tre malofte, ja okazadis en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof en la lastaj jardekoj.

Mi pensas, ke mi tamen ne troigos dirante, ke similaj huliganaĵoj praktike ĉesis, kaj en la ĝenerala plejmulto la hodiaŭaj bjalistokanoj ne toleras kontraŭjudan malamon. Male, diversaj iniciatoj omaĝe al la malaperinta bjalistoka juda komunumo estas ĉiam pli multaj kaj amase subtenataj.

Przemysław Wierzbowski

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

0 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn