Handikapabloj kaj esperantistoj ĉe Unesko

”Handikapabloj. Sporto kaj laboro: Ĉiuj gajnas per fizika kaj mensa ekzercado” – impulsis vortluda, sed samtempe serioza titolo de kongreso en la Pariza domo de Unesko, la 9-an de septembro, kun ĉeesto de esperantistoj.

Duncan Charters parolis en Esperanto dum la aranĝo ĉe Unesko en Parizo.

Handikapo povas esti, krom obstakla, ankaŭ kapabliga en la vivo de trafito, kaj praktiki sporton instigas integriĝon al la labormerkato, pro la gajnitaj sperto kaj memfido. Siavice tio helpas ŝanĝi la rigardon de la socio al handikapito, kaj ofte eĉ la rigardon de la koncernato al si mem.

Jen kernaj mesaĝoj de la Pariza evento, striktadire aranĝo ne de Unesko mem, sed ja gastigita de ĝi. La kongreson patronis la konstanta delegacio ĉe Unesko de afrika ŝtato, la Unio de la Komoroj, kune kun sep NRO-j, unu el kiuj estis UEA.

La eventon mastrine estris esperantisto Nathalie Kesler, fondinto kaj estro de la porpaca NRO Pangee, cetere edzino de UEA-estrarano François Lo Jacomo.

Gastis kaj rondatable interparolis dekoj da personoj aktivaj en sporto por handikapitoj aŭ en pli ĝeneralaj kampoj temrilataj. La plej renoma gasto estis Yannick Noah (nask. 1960), iam mondfama tenisludanto franca, kantisto, nun konata ankaŭ pro sia socia engaĝiĝo interalie helpe al malriĉaj infanoj. Lin interpretis al Esperanto Cyrille Hurstel.

Nome, entute tri parolantoj de Esperanto sidis, flanke de la profesiaj interpretistoj al-anglaj kaj al-francaj, en budo por interpreti la tagon al Esperanto: krom Hurstel, elfrancigis kaj elhispanigis István Ertl, elangligis Edmund Grimley Evans.

Inter la dekoj da alparolantoj estis la UEA-prezidanto Duncan Charters, la sola podiano kiu uzis Esperanton kaj tial necesigis surmeton de aŭskultiloj ĉe preskaŭ ĉiuj anoj de la eble 200-kapa publiko. Charters elokvente skizis paralelon inter la stato de lingva handikapiteco, kiun provis rimedi Zamenhof, kaj aliaj handikapoj.

Edmund Grimley Evans kaj István Ertl en la interpretista budo. Foto: Cyrille Hurstel.

Alia esperantista podiano estis Pierre Dieumegard, cetere aktivulo de Eŭropo – Demokratio – Esperanto, kiu parolis france pri sia persona vivsperto de paraplegiulo.

Aŭdiĝis pliaj atestaĵoj, kiel de virino subite perdinta la gambojn kaj brakojn pro ekstrema kazo de malario, aŭ de junulino trafita de la muskoltorda malsano mioklonia distonio. Tri rondaj tabloj traktis temojn rilatajn al la sporta, labormerkata kaj ĝenerale socia aspektoj de handikapo. Kiel interludoj funkciis dancospektakletoj fare de handikapitoj. La bonvenigan kaj tagmezan manĝeton prizorgis volontuloj de NRO.

Evidente, daŭris aludoj al la Paralimpiaj ludoj, kiuj finiĝis la antaŭan tagon samurbe.
Defion terminologian en Esperanto signifis la ofta apero de diversaj vortoj kaj esprimoj temrilataj, kiel handikapito, handikapulo, plurhandikapito, rulseĝa rugbeo, ŝanĝado de la socia alrigardo kaj tiel plu.

Nepre evitendas la uzo de malkapablulo, des pli kriplulo, kvankam troveblaj en alie trafaj Vikipediaj artikoloj.

Ne estas la unua fojo ke la kunlaboro inter Unesko kaj UEA konkretiĝas en partopreno ĉe aranĝoj en Parizo. Eĉ simila interpretado estis liverita en aliaj okazoj, Zamenhof-tage en 2008 kaj en konferenco pri la stato de Esperanto en 2017.

István Ertl

Piednoto: Pri la historio de la Paralimpiaj ludoj vidu: “Sporto estas por ĉiuj”, Kontakto, nº 304, aprilo 2021, p. 20.

 

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

0 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn