Duobla adiaŭo en Poznano

Post jardekoj da fruktodonaj renkontoj, ĵus disiĝis en Poznano du centraj institucioj de la Esperanta kulturo: la kultura aranĝo Arkones, unuafoje okazinta en 1980, kaj la Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz, fonditaj en 1997. Malklaras kio, se io, povos preni ilian lokon.

Kunsido dum Arkones en 2008. Foto: Ziko Marcus Sikosek CC BY-SA 3.0.

La nomo de la aranĝo Arkones signifas ”Artaj konfrontoj en Esperanto”, sed spite la vortaran difinon, ĝenerale ne temis pri konfliktoj aŭ kvereloj – eĉ male. La historio de la aranĝo komenciĝis jam fine de la 1970-aj jaroj, en la profundo de la socialisma epoko de Pollando.

En 1979, post oficialaj konsultiĝoj, la ĉefa estraro de Pola Esperanto-Asocio kune kun la Kultura Komisiono de Hungara Esperanto-Asocio kaj Instituto de Hungara Kulturo en Varsovio organizis finalon de pola-hungara konkurso pri deklamado. La aranĝo, nun konsiderata pra-Arkones, okazis en Poznano en la kulturdomo Orbita.

Samloke en la sekva jaro, de la 16-a ĝis la 19-a de oktobro 1980, okazis la unua Arkones, kun la temo ”Amatora arta agado en la lingvo Esperanto”. Tiu ĝenerala temo kun varioj restis la esenco de la aranĝo, kiu dum 44 jaroj okazis sume 38 fojojn, ĝis la ĉi-jara lasta enkarniĝo.

Por la orienteŭropaj esperantistoj precipe en la fruaj 1980-aj jaroj la relative neformala kultura aranĝo kun partoprenantoj el pluraj landoj, ankaŭ el la preskaŭ neatingebla okcidento, estis manifestiĝo de antaŭe nespertita libereco.

La populara semajnfina aranĝo kutime okazis en Poznano, dum la lastaj jaroj en la Fervojista kulturdomo en la centro de la urbo. Ĉefa organizanto dum du jardekoj, ĝis 2017, estis Paweł Janowczyk el Poznano, kiu revivigis la kunvenon en 1995, post kvarjara paŭzo.

Dum lia organiza periodo, Arkones iĝis unu el la plej gravaj kulturaj Esperanto-aranĝoj, kun muzika, teatra kaj kleriga programo. Paweł Janowczyk tamen en 2018 forpasis en la aĝo de nur 58 jaroj, kaj la ĉefrespondecon pri la organizado de Arkones transprenis aliaj aktivuloj de la esperantista kultura societo E-Senco en Poznano.

Dum multaj jaroj Arkones estis intime ligita kun la Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz en Poznano – kredeble la plej ampleksa kaj plej oficiala universitatnivela instruado de Esperanto en la lastaj jardekoj, paralele al kaj post la fermiĝo (en 2006) de la legenda Esperanto-fako ĉe Universitato ELTE en Budapeŝto.

La Interlingvistikaj Studoj en Poznano estis oficiale fonditaj en 1997 kaj la unua grupo komencis siajn studojn en 1998. La kursojn ekde tiam gvidis profesoro Ilona Koutny.

La studoj okazis duonĉeeste – en februaro kaj septembro ĉiam okazis unusemajnaj sesioj, kun lecionoj kaj ekzamenoj. Dum la cetera parto de la trijara kurso la studentoj devis labori hejme pri siaj taskoj. La fino de la septembra ĉeesta studsesio en Poznano tradicie koincidis kun Arkones, okazanta samurbe.

La oka trijara studgrupo, rekorde granda, ĵus trapasis sian lastan ekzamenon. Samkiel la ĉi-jara Arkones, ankaŭ tiu studgrupo estas la lasta, ĉar la universitato en Poznano post la emeritiĝo de profesoro Ilona Koutny ne plu aranĝos la Interlingvistikajn Studojn.


Pli pri la temo:

 

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2024-09-25 9:38

La studoj okazis duonĉeeste – en februaro kaj septembro ĉiam okazis unusemajnaj sesioj, kun lecionoj kaj ekzamenoj. 

Tradicie tiel, tamen ne plu por la oka studgrupo, tiu de 2021 ĝis 2024. Ĉi-kaze oni kunvenis surloke dum unu semajno en septembro, kun semajnfina sesio en la sekva monato, okazigita per Zomo. Ni tamen ne plu kunvenis surloke en februaro, kiel la antaŭaj grupoj: anstataŭ tio okazis virtualaj sesioj en tri semajnfinoj.