Kien iros CDELI kaj al kiu ĝi apartenas?

La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds en Svisio estas riĉega kolekto de materialoj pri Esperanto kaj la diversaj planlingvaj movadoj. En februaro 2023 demisiis ĝia nun 93-jara fondinto Claude Gacond. La estonteco de la arkivo malklaras. Antaŭ eventuala transporto al alia loko kaj sarkado nepre necesas profesia katalogado, skribas Rubeno Fernández Asensio en sia vidpunkta artikolo.

La salono de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en La-Chaux-de-Fonds, Svisio. CDELI estis iniciatita de Claude Gacond en 1954 kaj nun estas fako de la urba biblioteko. Foto:
La salono de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en La-Chaux-de-Fonds, Svisio. CDELI estis iniciatita de Claude Gacond en 1954 kaj nun estas fako de la urba biblioteko. Foto: Rubeno Fernández Asensio

Rubèn Fernández Asensio verkis magistriĝan disertaĵon pri esperantistaj arkivoj. Laŭ li, la esperantistoj mem devus pli bone konscii pri la vera karaktero de la movado, por povi komprenigi ĝin al eksteruloj. Pri tio li pli frue rakontis en intervjuo de Libera Folio.

Kuras onidiroj pri la stato de CDELI (Centre de Documentation et d’Étude de la Langue International), la konata esperantista kaj interlingvistika arĥivejo en Ĉaŭdefono (La Chaux-de-Fonds, Neŭŝatelo, Svisujo), kaj pri ĝia baldaŭa translokado al nova loko, dum ĝia oficiala retejo absolute silentas, eĉ pri la demisio de la 93-jara fondinto Claude Gacond en februaro 2023.

La Amikaro de CDELI, asocio de volontuloj kaj mondonacantoj subtentantaj CDELI-n, tiam elektis d-ron Sébastien Moret, docenton en Universitato de Laŭzano, kiel prezidanton, sed eĉ tiuj bone informitaj ne scias kiu anstataŭas Gacond kiel arĥiviston kaj ĉefan respondeculon. Dum li loĝis en Ĉaŭdefono kaj laboris en CDELI preskaŭ ĉiutage, nuntempe deĵoras regule nur vendrede du-tri amikaranoj loĝantaj en la apuda kantono Vaŭdo.

En oktobro 2022, dum la 94-a AMO-Seminario de UEA ”Kolektado kaj arkivado de esperantaĵoj”, s-ino Mireille Grosjean, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj membro de la Amikaro, donis la plej freŝajn novaĵojn kun sia propra komentario. La baldaŭan translokadon konfirmas ankaŭ la oficiala retpaĝo de la kantono Neŭŝatelo pri la projekto de nova Centro de Arĥivoj kaj Heredaĵo en Ĉaŭdefono gastigonta arĥivojn posedatajn de la kantona registaro, la ĉaŭdefona magistrato kaj la urba biblioteko.

En decembro 2022 estis publikigita la decido de la ĵurio por la aljuĝo de la arĥitektura konkurso, kaj tie, en organigramo pri la ejoj kaj interna cirkulado proponita al konkursontoj (Fig. 2 p. 10), en ”duon-publika” areo por respondeculoj kaj laborantoj de la diversaj arĥivaj fakoj de la biblioteko, aperas salono por ”kunlaborantoj de CDELI”; plie, la venkinta projekto vere inkluzivas 45-kvadratmetran salonon por ili, krom aljuĝi al ĝi parton de konservejo 170 kvadratmetrojn granda. Sekve CDELI vere iros al la nova kantona arĥivejo inaŭgurota en 2028, kune kun la aliaj arĥivoj en la biblioteko. Tio kongruas kun la ofta klarigo de lokaj esperantistoj, ripetata de Grosjean, ke CDELI estas ”fako” de la biblioteko.

Organigramo de la ĵuria raporto, postulanta ĉambron por ”kunlaborantoj de CDELI”.

Tamen Grosjean ne trankvilas, ĉar la aljuĝita magazeno estas dividota inter la havaĵoj de CDELI kaj tiuj de aliaj du arĥivoj aŭ fakoj, kaj ŝi, malgraŭ persona kontakto kun la direktoro, ne sukcesis ekscii kiom da spaco disponeblos post la translokiĝo; la bibliotekestro nur avertis, ke nuntempe mankas spaco por akcepti pli da esperantaĵoj. Plie, ŝi ankaŭ ne scias kiom da bretospaco okupas CDELI, malgraŭ demandoj al Gacond kaj aliaj komitatanoj de la Amikaro.

Tial ŝi timas, ke necesos trasarki la havaĵojn, kaj ke la komitato subtaksas la malfacilecon de la tasko:

”Imagu se ni devas kontroli la havaĵojn de CDELI por decidi kion transloki; tio estas giganta laboro… Estas decido pri ĉiu ero… Translokadon oni ne komencas prepari matene. Matene venas la kamionoj, kaj oni devas antaŭe ordigi, prepari la skatolojn, kaj decidi kio iros al la nova loko.”

Esperantistoj devus mem fari la preparon, ĉar ”la biblioteko ne povas decidi kion forĵeti” pro la simpla kialo ke ĝi ne posedas la havaĵojn laŭ deklaro de kultura skabeno kiun ŝi citas: ”kion Gacond arigis ne fizike apartenas al la biblioteko”.

Laŭ tio, la biblioteko posedas nur la spacon, kaj sekve povus peti ke esperantistoj vakigu ĝin pri sia privata, ne publika posedaĵo. Se tiel, CDELI submetiĝus al la sama risko kiu trafis la Fondaĵon Cesar Vanbiervliet en Kortrejko (Flandrujo). La leciono estus klara: esperantistoj estu obeemaj; kiam translokado tujos, ”ili ne konsultos nin sed venos kun postuloj”.

Plano el la venkinta projekto, indikanta ĉambron por ”kunlaborantoj de CDELI”.

En kiu senco do CDELI estas ”fako” de la urba biblioteko? La bibliotekaj jarraportoj neniam uzas tiun germanecan esprimon, sed nur listigas ĝin en aparta rubriko titolata ”aliaj bibliotekoj”. En tiu kategorio la aliaj ekzemploj vere estas privataj kolektoj nur deponitaj en la urba biblioteko: la asocia biblioteko de Svisa Speleologia Societo kaj la arĥivo de Civila Servo Internacia, ambaŭ kun siaj propraj katalogoj.

Laŭ la arĥitekta projekto neniu el la du translokiĝos, ĉar kompreneble ne eblas devigi ilin. Plie, la aserto ke la havaĵoj de CDELI apartenas nur al esperantistoj havas neniun konatan juran bazon. Laŭ artikolo 10-a de la fonda statuto de CDELI (tiu de 1967, ne tiu de la Amikaro), kies originalon mi konsultis en la arĥivo de CDELI mem, ĝia tuta havaĵo fariĝos posedaĵo de la biblioteko okaze de ĝia malfondo.

Tiun interpreton pravigas linio de la biblioteka raporto por la jaro 1970-1971, la unua mencianta CDELI-n: ”La statutoj de ĉi tiu centro faras nian bibliotekon posedanto de la dokumentaro de CDELI.” Simile tekstas aliaj fondaj dokumentoj kiujn mi konsultis, ekzemple la interkonsento de CDELI kun Svisa Esperanto-Societo, laŭ kiu ĉiuj arĥivaĵoj de SES transiros al posedo de la biblioteko post 30 jaroj.

La transdonaj aktoj de aliaj donacintoj klarigis ke la partoj ne tuj donacitaj estis testamentaj legacoj al la biblioteko; ĉar ĉiuj donacintoj krom Tazio Carlevaro jam forpasis, ĉiuj ĉi personaj legacoj estas nun publika posedaĵo. Koncerne CDELI’n mem, mi ne trovis protokolojn de ĝiaj asembleoj kaj de ĝia komitato post la jaro 1976-1977. Sekve, eblas konsideri ĝin efektive malfondita.

Tamen, oportunas por nespoj1Eble iom infaneca, slanga kaj malformala mallongigo “nespo”, nur uzata en tujmesaĝiloj, ne konvenas al la tono de ĉi tiu artikolo, sed jam delonge necesas krei nomon pli mallongan kaj belsonan, kaj pozitivan anstataŭ negativan, ol “neesperantistoj”, sen kiu la memkonscio kaj emancipiĝo de esperantistoj ĉiam lamos. “Neverduloj” estas tro metafora kaj beletra. Kelkaj membroj de la Esperanta Civito diras “gaĝoj”, sed tio estas pruntaĵo de la romaa lingvo kiu fakte signifas “neromaon”. Mi ne rigardas stranga aŭ sekteca la bezonon de tia nomo. Ĉu la angla “straight” estas sekteca? Certe malpli ol “malgejo”… Kion diri pri la esprimo “neŭrotipa” (neurotypical), kiu lastatempe furoras inter aŭtismuloj, aŭ pri la gesto “aŭdanto” uzata de surduloj en multaj gestlingvoj? “Virino” certe estas derivita de “viro” (kiel “women” de “men“), sed almenaŭ sufiĉe mallongas. Dum mia loĝado en Havajujo mi lernis ke mi estas “haole” (blankulo) kaj ne ofendiĝis tial, dum eŭropdevenaj novzelandanoj estas “pakeha“. Katalunoj tradicie nomas hispanparolantojn “kastilianoj” (castellans), ĉar la pli preciza “hispanoparlants” estas tro longa kaj sciencosona. El ĉiuj lingvaj minoritatoj nur diasporanoj, kiel romaoj, jidparolantoj kaj ni mem, bezonas komunan nomon por ĉiuj aliaj popoloj, ĉar ni loĝas inter ĉiuj. Nur pli facila distingo inter esperantistoj kaj nespoj en normala parolado kreskigos la internan solidarecon de la esperantistaro. Ĉiuokaze, por nespoj la ekzisto kaj uzo de esperanto estas en si mem sekteca, kaj ni estas nur ŝovinistoj de nia lingvo same kiel ĉiuj naciistoj; neniu pretendo aŭ memmensogo nia ŝanĝos tiun vidpunkton. Tial mi decidas entrepreni disvastigon de tiu nomo.

Ili volas mensogi kaj kredigi al esperantistoj, ke ili povus forpeli nin per piedfrapo, por ke ni, apenaŭ tolerataj okupantoj, pagu la kostojn de translokado, kiel ni pagis ĝis nun la kostojn de prizorgado kaj katalogado. La artikolo 9-a de la statuto devigis la bibliotekon disponigi siajn servojn kaj personaron al CDELI, kion ĝi faris en la unuaj jardekoj, kiam salajrata katalogisto dediĉis unu tutan tagon semajne al katalogado de libroj.

Tiu disponigo ĉesis ĉirkaŭ 1994, kiam la biblioteko transiris al komputila katalogo, sub la preteksto ke ĝi ebligis tajpi nenion krom la francan lingvon. Kiam en 2000 tiu teknika baro malaperis, la direktoro de la biblioteko konvinkis Gacond lernigi uzon de la katalogo al esperantistino, Martine Schneller, kaj mem pagi al ŝi el sia poŝo, tiel ke ĝuste financado de ŝia laboro estis unu el la kialoj fondi la Amikaron, malgraŭ tio ke antaŭe esperantisteco ne estis bezonata por katalogado, kaj ke fakte, de kiam Schneller emeritiĝis, la Amikaro mem dungis katalogistinon sen scio de Esperanto, senrilatan al la biblioteko, por daŭrigi la katalogadon.

Dum librokatalogado daŭras, la revuoj kaj arĥivaĵoj kontraŭe neniam estis katalogitaj, aŭ nur amatore. Ĉiuj arĥivoj de la biblioteko aperas en Flora, la arĥiva retkatalogo de la kantono, krom tiuj de CDELI. Ankaŭ, dum la nova arĥivejo enhavos oficejojn por la estroj kaj laboristoj de ĉiuj fakoj de la bibliotekaj arĥivoj, aperas neniu oficejo por respondeculo de CDELI, sed nur por ĝiaj ”kunlaborantoj”, fakte sensalajraj laborantoj.

La organigramo kaj plano spegulas la nunan hierarĥion, en kiu volontulaj esperantistoj nur obeas ordonojn kaj disponigas senpage siajn laborfortojn kaj monon. Dum Grosjean insistas, ke ĉiuj svisaj kulturaj institucioj havas amikarojn, la taskoj de la Amikaro de CDELI neniel similas al tiuj de la Asocio Apoganta la Urban Bibliotekon: la Amikaro akiras novajn arĥivojn, katalogas, kaj disponigas ilin al esploristoj. Tiuj estas strukturaj taskoj de profesia arĥivisto, kaj la statuto de CDELI vere donis al Gacond la titolon de ”Arĥivisto de CDELI”, malgraŭ tio ke lia laboro neniam estis pagita. Al mi, kiel arĥivisto, tio ŝajnas kaj nefakula praktikado de profesio kiun la biblioteko mem postulis, kaj senhonta ekspluatado.

Plano el la venkinta projekto, indikanta konservan magazenon dividotan inter CDELI, DAV (Département Audiovisuel) kaj INE (Imprimés des Montagnes Neuchâteloises).

Tamen, nek nespoj nek esperantistoj rajtas facilanime trasarki nekatalogitan arĥivon aŭ forĵeti ion ajn sen profesia superrigardo, ĉar tio lezus ĉiujn arĥivistikajn principojn, sed ankaŭ la leĝojn de la kantono kaj la Svisa Federacio. La tuto de la heredaĵaj kolektoj de la biblioteko estas inkluzivita en la kantona inventaro de kulturaj havaĵoj nacie kaj regione gravaj en la kategorio A (nacia graveco) laŭ la federacia leĝo por protekto de kulturaj havaĵoj.

Plie, en decembro 2022 la Conseil d’État, plej alta ekzekutiva povo en la Neŭŝatela Respubliko, dekretis inkludigi CDELI’n en la liston de ”dokumentaj havaĵoj kun kantona intereso” laŭ la Neŭŝatela leĝo pri protekto de kantona heredaĵo. Laŭ la Regularo aplikanta la kantonan leĝon, kiu ajn interveno sur protektitaj havaĵoj devas esti rajtigita de la Oficejo pri Heredaĵo kaj Arĥeologio ”eĉ se temas pri simplaj plutenadaj laboroj”, sendepende ĉu ili estas publike aŭ private posedataj.

La pasintjara biblioteka raporto informas, ke aliaj arĥivaj fakoj jam komencis prepari sin por la translokiĝo, dum de CDELI venas neniu signo, ke la spito estas komprenata. La 22-an de aŭgusto mi parolis kun la vicprezidanto kaj retejestro de CDELI, kiu ŝajnis tute senzorga, ne klarigante kiom da spaco estos por ĝi, aŭ ĉu la aŭtoritatoj planas disigi la havaĵojn inter la nova kaj malnova sidejoj.

Ne multe gravas, ĉu li nur ŝajnigis, kaj fakte li estas bone informita, ĉar ŝajne ne konvenas tiom da silento pri la estonteco de la dua plej grava interlingvistika kolekto en la mondo. CDELI ne estas privata posedaĵo de la Amikaro, sed publika posedaĵo de ĉiuj neŭŝatelanoj kaj svisoj, kaj morala posedaĵo de la tutmonda esperantistaro, kiu kreskigis tiun senegalan trezoron per donacoj dum jardekoj je neniu kosto por la ĉaŭdefona magistrato. Ni ĉiuj meritas pli da travidebleco.

Esperantistoj rifuzu perfortan translokadon de CDELI, ĝis la kolekto estos profesie katalogita okaze de eventuala trasarkado. Se neniu esperantisto trejnita en arĥivistiko estos disponebla, iu loka arĥivisto lernu nian lingvon almenaŭ ĝis legokapablo por tiu celo. Ni ĉesu esti timemaj gastoj kaj depostulu niajn rajtojn.

Rubeno Fernández Asensio

Postskribo: La komitato de la Amikaro de CDELI, pere de sia prezidanto, komentis malneton de ĉi tiu artikolo nur asertante ke ĝi ”entenas malprecizajn analizojn” (sen precizigi kiujn kaj sen korekti ilin) kaj ke tamen la komitato mem ne havas sufiĉan informon por antaŭvidi la estonton de la kolekto: ”En la nuna momento ne eblas hipotezi pri tiu estonto.”

Legu pli:La movado krizas kaj niaj arĥivejoj same”


  • 1
    Eble iom infaneca, slanga kaj malformala mallongigo “nespo”, nur uzata en tujmesaĝiloj, ne konvenas al la tono de ĉi tiu artikolo, sed jam delonge necesas krei nomon pli mallongan kaj belsonan, kaj pozitivan anstataŭ negativan, ol “neesperantistoj”, sen kiu la memkonscio kaj emancipiĝo de esperantistoj ĉiam lamos. “Neverduloj” estas tro metafora kaj beletra. Kelkaj membroj de la Esperanta Civito diras “gaĝoj”, sed tio estas pruntaĵo de la romaa lingvo kiu fakte signifas “neromaon”. Mi ne rigardas stranga aŭ sekteca la bezonon de tia nomo. Ĉu la angla “straight” estas sekteca? Certe malpli ol “malgejo”… Kion diri pri la esprimo “neŭrotipa” (neurotypical), kiu lastatempe furoras inter aŭtismuloj, aŭ pri la gesto “aŭdanto” uzata de surduloj en multaj gestlingvoj? “Virino” certe estas derivita de “viro” (kiel “women” de “men“), sed almenaŭ sufiĉe mallongas. Dum mia loĝado en Havajujo mi lernis ke mi estas “haole” (blankulo) kaj ne ofendiĝis tial, dum eŭropdevenaj novzelandanoj estas “pakeha“. Katalunoj tradicie nomas hispanparolantojn “kastilianoj” (castellans), ĉar la pli preciza “hispanoparlants” estas tro longa kaj sciencosona. El ĉiuj lingvaj minoritatoj nur diasporanoj, kiel romaoj, jidparolantoj kaj ni mem, bezonas komunan nomon por ĉiuj aliaj popoloj, ĉar ni loĝas inter ĉiuj. Nur pli facila distingo inter esperantistoj kaj nespoj en normala parolado kreskigos la internan solidarecon de la esperantistaro. Ĉiuokaze, por nespoj la ekzisto kaj uzo de esperanto estas en si mem sekteca, kaj ni estas nur ŝovinistoj de nia lingvo same kiel ĉiuj naciistoj; neniu pretendo aŭ memmensogo nia ŝanĝos tiun vidpunkton. Tial mi decidas entrepreni disvastigon de tiu nomo.
Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
jarek parzyszek
jarek parzyszek
2024-10-01 22:37

Nespoj (la vorto, kiu bone sonas), ne nepre zorgos pri malofte uzata arkivo. Bone ke la svisaj kaj la kantonaj leghoj “jure” protektas la kolekton, sed pli gravas la bezono kaj praktiko. En Pollando, simile kiel en multaj aliaj landoj, oni “liberigas” bibliotekajn spacojn de la malnovaj, neuzataj/nelegataj libroj, revuoj kaj aliaj kolektajhoj. Mi mem post la forpaso de mia Panjo, decidis disdoni/donaci kelkcenton da (iam tre zorge kolektataj de la Gepatroj – libroj), sed kion fari kun la ceteraj: libroj, gazetoj, diskoj, leteroj, fotoj mi tute ne scias. Mia filo interesighas nur pri dekkelkaj anktivajhoj. Miajn proprajn Esperanto-librojn kaj diskojn mi sukcesis iam donaci al la Vojevodia Publika Biblioteko, kiu ekde 2009 gvidas Esperanto-Libraron, kiel la 14-an filion, pri kiu zorgis dum multaj jaroj Elżbieta Karczewska kaj nun Maria Niemyjska. Sed tiu filio ne havas spacon por aliaj dokumentoj kaj esperantajhoj.La uzantoj de la biblioteka librokolekto malmultas. Parto de la dokumentoj kaj iom da libroj – nearkivigitaj trovighas en la sidejo de Fondumo Zamenhof/Bjalistoka Esperanto-Societo (BES), sed tie mankas spaco kaj profesia prizorgado. La nuna prezidanto de BES – Przemysław Wierzbowski zorgas pri la presita heredajho,redaktas kaj bele eldonigas chiujare (dek)kelkajn librotitolojn, sed kiel longe li havos fortojn tion daurigi? La samnivelaj: lingve kaj organize, esperantistoj mankas, ne nur en Bjalistoko. Ni esperas ke la Nacia Biblioteko en Varsovio plutenos parton de la granda kolekto de UEA, sed lau mia scio ghi ne ricevas kompleton de nove eldonataj libroj, nek revuoj. Kaj kio pri la historiaj dokumentoj? Mi mem po iomete kopias arkivajn dokumentojn de Pola Studenta Esperanto-Komitato de Asocio de Polaj Studentoj, sed mi nek havas kompleton de tiuj dokumentoj, nek kompetentas arkiviste, nek laboras sisteme. Grandajn kolektojn de PSEK-dokumentoj posedis jam forpasintaj: d-ro Tadeusz Ejsmont kaj Paweł Janowczyk, iom Ryszard Rokicki – fondinto kaj multjara redaktoro de “Acta Interlinquistica”, iom ordigis Krzysztof Śliwiński, emerita bibliotekisto de PEA, sed nenie ni havas centran kolekton nek centran katalogon de la “fruktoj” de nur 20-jara aktivado de PSEK. Ne ekzistas – lau mia scio – ordigita arkivo de preskau 120-jara Pola Esperanto-Asocio. Pri la arkivo de pli ol 100-jara esperantologio kaj interlingvistiko, krome de Esperanto-Muzeo en Vieno kaj CDELI en La-Chaux-de-Fonds, ni nur povas revi. Chu iam Arta Inteligent(ul)o: kolektos, ordigos, arkivigos kaj rete disponigos tian centran katalogon? Chu/de kiu tia kolekto estos uzata?

Laste redaktita 3 tagojn antaŭe de jarek parzyszek
Seikou
Seikou
2024-10-02 18:54
Respondo al  jarek parzyszek

Jarek, pri la arĥivo de PSEK, mi konsilas al vi serĉi, en kiu publika arĥivejo estas deponita la ĝenerala arĥivo de APS, kaj donaci al tiu arĥivejo la dokumentojn de PSEK. Ĉar de arĥivistika vidpunkto PSEK estis parto aŭ filio de APS, mi pensas ke profesiaj arĥivistoj ĝoje akceptos, se esperantistoj helpos en la katalogado. Ekzistas precedencoj: de 2013 la arĥivo de Germana Esperanto-Ligo troviĝas en la Germana Federacia Arĥivejo en Koblenco. Arĥivejoj ankaŭ akceptas librokolektojn se ili estas parto de arĥivo. La Germana Federacia Arĥivejo en Berlino havas grandan esperantan bibliotekon kiel parton de SAPMO (Stiftung Archiv der Parteien und Massen-Organisationen der DDR), kaj ankaŭ Detlev Blanke donacis sian arĥivon kaj bibliotekon al tiu arĥivejo.

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2024-10-02 21:34
Respondo al  Seikou

Dankon pro la sobraj kaj sekvindaj konsiloj, Seikou. MI provos kontakti ne nur, pli frue listigitajn, eks-PSEK-anojn kaj iliajn heredantojn. Bone ke en Germanio regas ordo, ne nur dank’ al la multjara laboro de estiminda d-ro Detlev Blanke, char estis multaj aliaj, kiuj pacience laboris kaj laboras en: Aalen, Berlino, Hamburgo, Leipzig, Munkeno, Paderborno, Herzberg kaj aliloke. Sed Ordnung regu ne nur en: Austrio, Germanio kaj Pollando, se sukcese evoluos la laboro en la Nacia Bblioteko. Mi komprenas ke de jarmiloj bibliotekoj kaj arkivoj estas fondataj kaj malaperas, kiel tiu en Aleksandrio au la granda librokolekto bruligita apud Reichstag, kaj neniu garantias kiom longe la decidoj kaj streboj de iamaj: fondintoj, donacintoj, administrantoj ne estos shaghitaj de novelektataj politikistoj, “ambiciaj” entreprenistoj, au per volo de popolo, preferanta cirkon kaj panon! Nia verda heredajho nek donas panon, nek amasan distron, do la shanco ke ghi estos zorge protektata de nespoj kaj facile konsultebla, ne grandas. Tamen savendas valoraj kolektoj kaj sekvindas bonaj ekzemploj de: Hodler, Gacond, Wahringhien, Szerdahely, Symoens, Fajszi, Lapenna, Tonkin, Biedulski, Blanke, Benczik k.m.a.

Seikou
Seikou
2024-10-04 6:05
Respondo al  jarek parzyszek

Malkiel lokaj bibliotekoj, publikaj arĥivejoj kaj naciaj bibliotekoj leĝe devas konservi siajn havaĵojn, ĉar ili estas publika posedaĵo. Tio savis ankaŭ la Esperanto-Muzeon en Vieno dum la nazia okupado. Por ili la defio ne estas konservado sed alirebleco: ili ne kontentigas ĉiujn bezonojn de esperantistoj. Tial komunumaj iniciatoj kiaj la Internacia Esperanto-Arĥivo en Belgio estas studindaj, ili povas komplementi publikajn arĥivejojn.

Monika
Monika
2024-10-02 9:26

Kun granda intereso mi eklegis la artikolon, ja iugrade mi sentas min koncernata pri CDELI. Ofte mi sxatas la artikolojn de Libera Folio, sed tiu cxi konsternis min! Kial skribi ekzemple, ke Claude Gacond demisiis? Cxu en la agxo de 92 jaroj oni ne rajtas emeritigxi kaj cxesi labori?? Pri la sinteno de la auxtoro de la artikolo mi dirus nur tion: laux mia scio li estis konvene bonvenigita kaj helpita en sia sercx-laboro pere de la volontulaj kunlaborantoj de CDELI. Trakti ilin kaj ilian laboron je tiu maniero, estas honto! Ecx se en la artikolo estas ja veraj faktoj kaj detaloj, trakti la problemon tiumaniere, estas honto! Redukti la vivoverkon de 93-jara meritplena homo (kaj esperantisto, sed unuavice HOMO), estas honto kaj senhoma krueleco! Cxu tio estis la celo? Se jes, tiam do, gratulon, vi sukcesis! Postuli, dikti, ordoni… kiel la aliaj devas fari sen alporti propran helpon, profiti de la bonvolo de la aliaj… jes, bedauxrinde tio ofte estas karakterizajxo de esperantistoj. La sola afero kio konsolas min estas tio, ke bonsxance Claude Gacond jam neniam legos tiun cxi acxan artikolon (krom se iu lauxtlegos gxin al li kaj mi esperas, ke ne!)!!!

Seikou
Seikou
2024-10-02 19:10
Respondo al  Monika

“Laŭ mia scio”? Monika, ne kredu ĉion, kion oni diras al vi. Jen la teksto de la konsentilo subskribita de mia profesoro kaj de la prezidanto de la CDELI-Amikaro: “La celo de tiu esploro estas esplori la staton de la Esperantaj arĥivoj en publikaj arĥivejoj kaj en
arĥivejoj mastrumataj de esperantistaj organizoj, pli bone kompreni la arĥivistikan percepton kaj bezonojn de la lingvo-parolantoj, kaj esplori la modelojn por publika-privata kunlaboro inter publikaj arĥivejoj kaj la esperantistaro.” Neniam mi promesis rezigni mian liberan objektivecon kaj ŝuti nur laŭdojn sur iu ajn. Kion mi faru, se la rezultoj evidentigas, ke esperantistoj laŭdinde laboremas sed ofte lasas sin manipuli de nespoj? Mi, loĝante eksterlande, katenita al plentempa laboro kaj ne parolanta la francan, helpas laŭ mia profesia kapablo, rimarkigante mankojn kaj proponante solvojn; ĉu tio estas “senhoma krueleco”? Laste, se CDELI vere estas “fako de la urba biblioteko” kaj publika arĥivejo, ĝi ne rajtas fermi la pordon al iu ajn, sed devas bonvenigi ĉiujn esploristojn sen escepto nek nigraj listoj; alie, vi privatigas publikan kolekton. Jam en Februaro mi skribis al la Amikaro por prezenti kaj diskuti la rezultojn de la esploro kun ili, sed ankoraŭ atendas respondon.

Monika
Monika
2024-10-03 7:23
Respondo al  Seikou

Jes, mi skribis “laux mia scio”, sed ne timu, mi ne kredas cxion, kion oni diras al mi. Mi skribis tion, cxar mi laboras regule en CDELI kaj mi scias kion mi scias. Mi absolute ne atendas, ke vi rezignu pri via libera objektiveco! Same mi neniam pridubis vian profesian kompetentecon! Sed la fakto, ke vi ne parolas la francan jam klarigas kelkajn aferojn, kaj al tio aldonigxas, ke vi certe faris viajn finajn konkludojn sen koni cxiujn detalojn de la vera situacio. Tio estas fakto. La senhoma krueleco por mi tute ne koncernas vian fakan laboron, sed kiel mi ja klare diris tion, gxi koncernas la traktadon de homo, Claude Gacond kaj lia vivoverko. Se li legus tiun cxi artikolon, gxi rompus lian koron kaj mi pretas defendi lin! Li ne estas profesia arkivisto, sed li lernis tiun metion tiom bone, kiom li povis de veraj bibliotekaj profesiuloj apud lia vera profesio kaj plentempa laboro (instruisto) kaj li sekvis ankaux la cxiamajn sxangxojn kaj en la fizikaj sistemoj kaj en la komputilaj sistemoj. Mi scias, cxar mi kunlaboris kun li dum iu tempo ankaux tiuterene. Li certe ne estas perfekta homo, sed li estas unu el tiuj homoj, tiuj esperantistoj, kiu donis al Esperanto cxion, kion li havis: tempon, monon, scion, koron, animon! Sekve: li meritas pli da respekto! Kaj ankorauxfoje: pri via tereno mi ne fakas, do mi certe ne komentos gxin. Mi pardonpetas, se vi sentis vin ofendita, tio ne estis mia intenco. Tre versxajne vi pravas pri mult(eg)aj aferoj, sed foje tre gravas ankaux la lokaj cirkonstancoj… Kaj tion mi aldonas simple laux mia logika pensmaniero.