”Esperantistoj preferas konvinkadi aliajn”

La Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, kredeble la plej ampleksa kaj plej oficiala universitatnivela instruado de Esperanto en la lastaj jardekoj, regule okazadis de 1998 ĝis 2024 sub la gvido de profesoro Ilona Koutny. Laŭ ŝi multaj esperantistoj preferas konvinkadi aliajn lerni Esperanton, sed opinias, ke ili mem ne bezonas plu lerni.

Bankedo kun la finstudintoj de 2024. Ilona Koutny meze.

Libera Folio: Kian signifon havis la interlingvistikaj studoj ĉe AMU por la Esperanto-movado?

Ilona Koutny: – Esperanto estas jam natura lingvo, ĝi funkcias kiel normale lingvoj funkcias: ni povas esprimi niajn pensojn kaj sentojn, interkomunikiĝi per ĝi, kaj ĝi ofte estas parto de identeco de esperantistoj kiel la gepatra lingvo.  Por iu ajn lingvo, sed ĉefe por minoritataj lingvoj – al kiuj lastatempe esperantistoj komparas Esperanton – estas grave havi lokon en la oficiala eduka sistemo. Tio montras iliajn vivkapablon kaj prestiĝon. Estas kompreneble, ke ankaŭ por la Esperanto-movado gravas havi oficialan rekonon kaj diskonigon en tiu formo. Lingvo kun 2 milionoj da parolantoj – kiel oni povas tion aŭdi, Amri Wandel parolas eĉ pri 3 milionoj – devus aperi en diversaj niveloj de la oficiala eduksistemo.

– Bedaŭrinde, Esperanto malofte estas instruata en lernejoj, en universitatoj eĉ malpli ofte. Se tamen, tiam temas pri lingvokursoj aŭ interlingvistikaj kursoj kiuj interalie prezentas ankaŭ Esperanton. Plenan instruprogramon (fakon) unue havis la Budapeŝta Eötvös-Loránd-Universitato (ELTE) kaj poste la Poznana Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU). István Szerdahelyi (1924-1987) instituciigis la universitatan instruadon de Eo en 1966 kaj la kun ĝi ligitan sciencan esploradon. Nun ni festas lian 100-jaran jubileon.

– Mi daŭrigis lian laboron en ELTE kaj post mia transloĝiĝo al Pollando fondis la postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn en AMU, en 1998, kaj la magistrajn studojn en 2022. Bedaŭrinde, la unikaj studoj ne havis sekvantojn.

Kial la universitato ne plu daŭrigas tiujn studojn?

Magistraj studentoj en Poznano 2024.

– Por subteni tiajn kompleksajn studojn necesas surloka instruisto-profesoro kaj ankaŭ aliaj kolegoj kaj multe da persisto, laboro. Mia ĉefa tasko en AMU estis la hungara fako kaj tiu de mia kolego, Michael Farris, estis la instruado de la angla lingvo, aldone ni prizorgis la interlingvistikan fakon. Por la postdiplomaj studoj, kiuj havis surlokajn sesiojn dufoje jare, la lasta grupo jam nur unufoje, ĉar ni povis uzi la retajn eblojn, kunlaboris pluraj eksterlandaj ĉefe universitataj kolegoj, de John Wells kaj Humphrey Tonkin tra Věra Barandovská-Frank kaj Katalin Kováts ĝis Nicolau Dols kaj István Ertl, por nur mencii la kutimajn kunlaborantojn. En la retejo de la universitato aperis raporto pri la fina sesio.

– Estis plano por konservi esperantologion kaj interlingvistikon en AMU post mia emeritiĝo. La fondo de la magistraj studoj pri interlingvistiko kadre de la studdirekto Lingvistiko kaj informmastrumado malfermis novan vojon, ja temis pri surlokaj studoj por junuloj kiuj volas magistriĝi. Tio respondis al la bezono de la bakalaŭraj studoj fonditaj en la Universitato en Zaozhuang en 2018 por daŭrigi iliajn studojn.

–Por tagaj studoj eblus peti la dungon de alia kolego, mia doktoriĝintino, Ida Stria. Post la sukcesa fondo kaj lanĉo de la magistraj studoj en 2022 (al kiu ŝi jam kunlaboris), por kiuj venis 10 ĉinaj studentoj, ni havis esperon ke en la sekva jaro venos studentoj el diversaj landoj kaj praktike realiĝos la planitaj interkulturaj studoj. La interkultura karaktero de la esperantologiaj studoj kombinitaj kun la daŭrigo de la angla kaj informatikaj konoj donas uzeblan diplomon al la kuraĝuloj.

Prelegintoj ĉe Internacia Kongreso de Lingvistoj en Poznano en septembro.

– Sed post la sukcesa unua jaro neniu aliĝis el la tuta mondo krom 5 ĉinaj studentoj. Tio ne sufiĉis por relanĉi la studojn, tiel malaperis la ŝanco dungi iun kaj konsidere mian emeritan aĝon la eblo estas fermita, do la unika sukcesa eksperimento finiĝis pro la malforteco de la Esperanto-movado. Mi sukcesis konvinki AMU pri la utilo de Esperanto por allogi eksterlandajn studentojn, disponigi interkulturajn teoriajn kaj praktikajn konoj tra Esperanto. Nur esperantistojn mi ne sukcesis konvinki pri la utilo de studado.

Kion eblus fari por ke tiaj studoj daŭru, ĉu ĉe AMU aŭ aliloke?

– Pesimisma respondo: post la provo en AMU mi konsideras ke la Esperanto-movado ne vere bezonas universitatajn studojn, ĝi preferas la hobian nivelon, amuziĝon kaj vojaĝojn helpe de Esperanto. Esperantistoj preferas konvinkadi aliajn por lerni Esperanton, sed ili mem ne bezonas plu lerni.

– Optimisma respondo: ELTE en Budapeŝto komencis universitatajn studojn pri esperantologio kaj dum pli ol 40 jaroj plenumis – eĉ se en malgranda skalo – sian rolon, AMU daŭrigis la formadon de esperantologoj, esperanto-instruistoj dum 26 jaroj kun bonaj rezultoj. Eble la ĉina universitato en Zaozhuang kun siaj bakalaŭraj studoj pluportos la torĉon. Miaj du eksgestudentoj ricevis laboron tie. Ankaŭ du aliaj jam instruas Esperanton en altlernejo en Ĉinio.

– Estas plano revivigi la postdiplomajn studojn en iom ŝanĝita, malpli longa formo en la Universitato de la Balearaj Insuloj, sub la gvido de Nicolau Dols. Mi helpos en tio kaj havas ankoraŭ multajn planojn. Feliĉe, ekzistas universitataj kolegoj kiuj science esploras Esperanton, kaj tiel akceptigas ĝin en lingvistiko, literaturo, sociologio. Elstare pruvis tion la Interlingvistika laborsekcio de la prestiĝa Internacia Kongreso de Lingvistoj (ICL), kiu okazis en septembro en Poznano kun 12 partoprenantoj.

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

27 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lu Wunsch-Rolshoven
2024-10-08 9:39

Ilona diris: “Esperantistoj preferas konvinkadi aliajn por lerni Esperanton, sed ili mem ne bezonas plu lerni.” Nu, eble malpli temas pri la principa konvinko, ke ni ĉiuj devas lerni, sed pli pri la demando, kion lerni kaj kiom. En multegaj lokoj mi vidas Esperanto-parolantojn, kiuj lernadas tion kaj jenon, pri la lingvo, ĝia strukturo ktp. Rilate al la nunaj studoj temis pri dediĉo de almenaŭ du jaroj plentempe al universitataj studoj pri Esperanto (kaj informmastrumado); ankaŭ pri iom da studomono, dum multlande studoj ne postulas tion aŭ apenaŭ.

En Hungario iam la kondiĉoj estis tiaj, ke en la universitato oni studis unu aŭ du pli ‘grandajn’ fakojn por esti instruisto kaj aldone Esperanton (kiel ‘malgrandan’ fakon). Oni povis ekhavi instruistan postenon en lernejo surbaze de la aliaj fakoj – kaj aldone eble instrui Esperanton, se estis interesitoj. Tio eble donis pli klaran kaj videblan perspektivon al eblaj studentoj.

Rilate al la bezono de eblaj finstudintoj el Poznano en la labormerkato, rilate al eblaj laborpostenoj post la studado: Ankoraŭ estas tiel, ke tre vaste disvastiĝintaj estas multaj miskredoj pri Esperanto. La EU-Komisiono plurfoje disvastigis la eraran konvinkon, ke Esperanto ne havas kulturon 😮 Antaŭnelonge mi interparolis kun juna kunlaborantino de EU, kiu tion diris – ke Esperanto ne havas kulturon. Imagu tion, pli ol 130 jarojn post la Unua Libro, en kiu jam aperis tri poemoj! Post publikigo de multaj miloj da libroj kaj da kantoj. Post kiam la Komisiono donis subvenciojn al pluraj dekoj da projektoj kun Esperanto, ĉe kio la projektoprilaborantoj devis simple vidi la Esperanto-kulturon. (Kaj tio estas nur unu sola ekzemplo de miskredoj – legeblas “ne lingvo”, “neniu evoluo”, “ne vortludoj” ktp.)

Ankoraŭ la Esperanto-komunumo ne faras ion ajn sisteman por batali kontraŭ tiuj misinformoj. Jam temp’ està, necesas ekagi.

Mi tre ĝojas pro la konstato, ke Esperanto intertempe estas vivanta kaj natura lingvo. Ni do evitu la terminon “planita” lingvo aŭ “konstruita” lingvo – ĝi estis ĝusta por 1887, Zamenhof laŭplane kunmetis la lingvon, sed poste la lingvo evoluis tre simile kiel aliaj lingvoj. Ni nomu ĝin ĉefe “internacia” lingvo. Indas simile ankaŭ plej ofte rezigni pri la uzo de la vortoj “Esperantistoj” kaj “Esperanto-movado”. Temas pri Esperanto-parolantoj kaj Esperanto-komunumo. La plimulto ne estas forte konvinkita pri la “esperantismo” kaj ili ankaŭ ne vere partoprenas en la movado por la disvastigo de Esperanto; ili simple parolas la lingvon.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-10-08 11:51
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Kompreneble Esperanto estas kaj restas planlingvo aŭ konstruita lingvo, ĉar tio estas la ĝusta scienca priskribo de ĝia deveno. Simile, la angla estas kaj restas ĝermana lingvo, kiel ajn ĝi ŝanĝiĝu, ĉar tio estas priskribo de ĝia deveno. Kaj iu kreola lingvo restas kreola lingvo, eĉ se ĝi perdas ĉiujn tipajn kreolajn trajtojn, ĉar ĝia deveno estas kreola.

Alia afero estas, ke la angla ne estas “tipa” ĝermana lingvo, nek Esperanto “tipa” planlingvo. Fakte mi argumentis en la revuo Esperantologio – Esperanto Studies, ke oni liberigu esperantologion disde la kadro de interlingvistiko kaj planlingvistiko, kiu povas limigi kaj foje eĉ misgvidi sciencajn studojn pri Esperanto:
https://interlingvistiko.net/wp-content/uploads/2024/07/ees58914.pdf

Lu Wunsch-Rolshoven
2024-10-08 15:40
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mia demando ne estas, ĉu laŭ la – eventuale iom postrestinta scienco – oni daŭre rajtas nomi Esperanton “planlingvo”. Kiu kredas, ke estas saĝe tiel nomi ĝin: Ek! 😀

Inter la Esperanto de 1887 kaj hodiaŭ estas simila diferenco kiel inter la piĝinaj kaj la kreolaj lingvoj (certe tamen ne sama diferenco): Kreiĝis vera popolo, kiu parolas la lingvojn, kun ofta transdonado de generacio al generacio ktp. Dum pri piĝinaj kaj kreolaj lingvoj oni havas nun du nociojn por la stato ankoraŭ sen kaj jam kun denaskuloj, por planlingvo tiel escepta kiel Esperanto io tia ankoraŭ mankas. Nu, ne miraklo, ĉar ja nur Esperanto faris tiun paŝegon 🙂

La punkto estas, ke la praktiko de Esperanto multe pli similas al la praktiko de ne-planlingvoj kiel la jida, la romaa, aliaj diasporaj lingvoj, ol al la (ne-)praktiko de io kiel la klingona aŭ Novial. Se oni metas Esperanton en la saman keston kiel la – lingvistike – ne-lingvoj kiel tiuj centoj da planlingvoj ankoraŭ tre similaj al ilia stato tuj post publikigo, oni facile kreas erarajn ideojn en la kapo de legantoj kaj aŭskultantoj.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-10-08 15:56
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

“Se oni metas Esperanton en la saman keston kiel la – lingvistike – ne-lingvoj kiel tiuj centoj da planlingvoj ankoraŭ tre similaj al ilia stato tuj post publikigo, oni facile kreas erarajn ideojn en la kapo de legantoj kaj aŭskultantoj.” – Pri tio mi tute samopinias, kaj efektive ĝuste tion mi argumentas en la artikolo, kies ligilon mi aldonis. Kaj oni povas klasi lingvojn diversmaniere. Sed se oni klasas lingvojn laŭ la deveno – kaj tio estas la plej kutima maniero, ekzemple diri, ke la germana estas lingvo ĝermana kaj hind-eŭropa – tiam mi por la deveno de Esperanto ne konas pli bonan terminon ol “planlingvo”.

Cetere, la fundamenta diferenco inter lingvoj piĝinaj kaj kreolaj estas ne la ekzisto de denaskuloj, sed la ekzisto de parolkomunumo de denaskuloj. Esperanto tamen ne havas parolkomunumon de ĉiutagaj parolantoj, kaj kiom ĝi havas ian parokomunumon, tiu ne unuavice konsistas el denaskuloj. Kreoliĝo estas bona analogio por Esperanto, sed vere nur parta.

Laste redaktita 7 tagojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Lu Wunsch-Rolshoven
2024-10-10 3:17
Respondo al  Jouko Lindstedt

Vi, Jouko, skribis:
“Sed se oni klasas lingvojn laŭ la deveno – kaj tio estas la plej kutima maniero, ekzemple diri, ke la germana estas lingvo ĝermana kaj hind-eŭropa – tiam mi por la deveno de Esperanto ne konas pli bonan terminon ol ‘planlingvo’.”

Nu, estas esenca diferenco en tiuj du priskribomanieroj ĉe la germana kaj Esperanto: Ĉe la germana oni informas, de kiuj lingvoj ĝi devenas, dum ĉe Esperanto oni tion ne mencias, nur ke la deveno estas planita. Mi tial sugestas mencii ĉe Esperanto kun simila emfazo kiel ĉe la germana, ke ĝi devenas el ĉefe latinidaj, ĝermanaj kaj iom slavaj lingvoj, kun gramatiko, kiu estas grandparte ĝenerale hindeŭropa.

Indas iom lasi flanken la aspekton de “planlingvo”. La planiteco de lingvoj ne estas kategoria, sed laŭgrada eco. La novnorvega estis laŭplane kunmetita el diversaj dialektoj en Norvegio, la ĉeĥa estis rekreita laŭplane, la moderna greka simile, la novhebrea, la indonezia, la turka kaj multaj aliaj (inkluzive de la itala antaŭ jarcentoj). Planiteco ne estas aparte bona por karakterizi Esperanton distinge de aliaj lingvoj. Reguleco kaj relative simplaj gramatikaj formoj troviĝas ankaŭ en aliaj lingvoj.

Mi certe konsentas, ke la analogio kun kreolaj lingvoj estas nur parta. Esperanto survojas al parolkomunumo de ĉiutagaj parolantoj (aŭ, ĉikaze, skribantoj kaj parolantoj). La diferenco ankaŭ ĉi tie estas pli laŭgrada. Se la tendencoj pluiros, se la virtuala mondo plu kreskos, la diferenco al kreolaj lingvoj malkreskos.

(La tajperaro ‘parokomunumo’ estas ĉi-teme amuza.)

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-10-10 10:41
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Vi skribis: ”Nu, estas esenca diferenco en tiuj du priskribomanieroj ĉe la germana kaj Esperanto: Ĉe la germana oni informas, de kiuj lingvoj ĝi devenas, dum ĉe Esperanto oni tion ne mencias, nur ke la deveno estas planita. Mi tial sugestas mencii ĉe Esperanto kun simila emfazo kiel ĉe la germana, ke ĝi devenas el ĉefe latinidaj, ĝermanaj kaj iom slavaj lingvoj, kun gramatiko, kiu estas grandparte ĝenerale hindeŭropa.”

Vi fakte miskomprenas, kion signifas ”ĝermana” aŭ ”hindeŭropa”. Ĝi signifas ne nur la devenon de la lingvomaterialo, sed ankaŭ la _manieron_ de la deveno: seninterrompan transdonon de la lingvo de unu generacio al la alia ene de parolkomunumo. Se vi ne volas paroli pri Esperanto kiel pri planlingvo sed nur emfazi la devenon de ĝia lingvomaterialo, vi argumentas same kiel la lingvistoj, laŭ kiuj ankaŭ la piĝinaj kaj kreolaj lingvoj ne vere ekzistas – Tokpisino estus simple nur unu el la ĝermanaj lingvoj. Sed malmultaj estus pretaj tiel redifini la nociojn de la historia lingvoscienco. La esenca afero en piĝinaj kaj kreolaj lingvoj estas, ke la intergeneracia trasdono iam rompiĝis; en Esperanto des pli.

Mi ne kredas, ke la informado/propagando pri Esperanto estas sukcesa, se ĝia premiso estas redifini kelkajn bazajn konceptojn de la historia-kompara lingvoscienco, kiu estas unu el la plej ekzaktaj branĉoj de lingvistiko.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-10-08 11:58
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Lu > Indas simile ankaŭ plej ofte rezigni pri la uzo de la vortoj “Esperantistoj” kaj “Esperanto-movado”. Temas pri Esperanto-parolantoj kaj Esperanto-komunumo.

Por science studi Esperanton, oni ne povas nei la ekziston de la Esperanto-movado nek tiun de la Esperanto-komunumo – gravas nur konstati, ke ili ne ĉiam koincidas. Oni ne evitu uzi iujn terminojn, sed difinu ilin klare kaj laŭeble distingu.

Lu Wunsch-Rolshoven
2024-10-10 3:22
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mia impreso estas, ke en almenaŭ 80% de la uzoj de “Esperanto-movado” la homoj fakte celas “Esperanto-komunumo”.

Jens Stengaard Larsen
2024-10-09 8:28
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Planlingvo estas simple la rezulto de lingvoplanado. La problemo estas ke lingvoplanado estas ligita kun malaltigo de la prestiĝo de la koncerna lingvokomunumo. Ju pli frue la lingvo ekhavis literaturon, des pli da kopiado de manuskriptoj okazis en ĝi, kaj speco de ortografio povis “nature” kreski el tio. Tiam alvenis la preso, kaj la presistoj emis ankoraŭ pli unuecigi la ortografion, tiom pli sukcese se ili povis profite eldoni ankaŭ vortarojn. Tio kompreneble (kursivigo sarkasma) estas multe pli natura lingvoevoluo ol se la aŭtoroj aŭ la aŭtoritatoj difinas la ortografion. Se ne agus tie la naturo, tio pruvus ke anarkio povas kelkfoje funkcii, kaj tion ja neniu volas havi.

Do, en ekstersciencaj kuntekstoj neniam parolu pli lingvoplanado kaj planlingvoj, kaj en sciencaj kuntekstoj ĉiam ligu planlingvojn kun ekzemploj de nacia lingvoplanado. Unu tia ekzemplo estas la fakto ke la Greka daŭre nomiĝas Greka, dum Latino nuntempe nomiĝas Itala. Estas en la lingvohistorio neniu rompo kiu pravigas tiun nomŝanĝon. Ĝi estas artefarita distingo, kaj la demando estas ĉu ne entute doni nomojn al lingvoj estas speco de lingvoplanado. Interesega demando, kiun oni tamen malfacile inkluzivus en baza ĝenerala informilo pri Esperanto.

Sed teorio gravas por Esperanto. Ni rilatas al la tutmonda Angla same kiel la Idistoj rilatas al ni: Ni proponas alternativon, kaj ni devas pruvi ke tiu alternativo estas supera al la nuna situacio kaj necesa por la mondo. Necesas identigi tiun minimumon da teoria lingvistiko kiun ĉiu Esperantisto devas koni por pravigi Esperantistecon al si mem kaj al siaj informatoj. En la klasĉambro sufiĉas ke nia lingvo estas surprize facile lernebla kompare al la kutimaj fremdlingvoj, sed ekster la klasĉambro ni devas povi montri aplikojn de Esperanto, kiujn oni ne atingas pli facile per la Angla.

Tiom kiom ordinaraj homoj konas lingvoteorion, ili ne eskapas la konkludon ke plej bone estus se la Angla fariĝus ĉies unua lingvo. La risko de tio estas negranda, ĉar ordinaraj homoj tre ofte (kaj tro ofte ankaŭ sciencistoj) ne akceptas la logikajn konsekvencojn de siaj teorioj. La Esperantistoj do devas unue konsciigi la homojn ke ili havas tiun teorion kaj ke ĝi havas tiun konsekvencon, kaj tiam argumenti ke la monda lingva diverseco estas konservinda kaj ke tio estas atingebla per Esperanto. Ĉu la esperantologio estas sufiĉe evoluinta por provizi al ni la armilojn por tio?

Laste redaktita 6 tagojn antaŭe de Jens Stengaard Larsen
Lu Wunsch-Rolshoven
2024-10-09 12:12

Kara Jens, vi skribis:

“Ni proponas alternativon, kaj ni devas pruvi ke tiu alternativo estas supera al la nuna situacio kaj necesa por la mondo.”

Feliĉe ne! Ni ne proponu “alternativon”, ni proponu aldonon. Kaj al homoj, kiuj scias la anglan, kaj al la nesciantoj de la angla (tiam aldono al la ceteraj scioj kaj eblecoj amuze pasigi la libertempon).

La angla havis 10 % de la tutmonda loĝantaro en 1950 (tiam preskaŭ nur denaskuloj). Hodiaŭ, 74 jarojn poste, ĝi atingis 20 % (5 % denaskuloj, 15 % nedenaskaj anglaparolantoj). Ŝajne malpli impone ol la anglemuloj deziris. 80 % de la monda loĝantaro ne parolas la anglan – kaj inter tiuj estas ankaŭ multaj bonedukitaj homoj. Oni povas vivi en multaj lokoj de la mondo sen aŭ preskaŭ sen la angla. En Japanio proksimume 15 % parolas la anglan …

Mi havas la impreson, ke indas proponi la anglan interalie al tiuj homoj, por kiuj la angla evidente estis tro malfacila aŭ tro temporaba por lerni ĝin ĝis bone uzebla nivelo. Ekzemple multaj japanoj, ankaŭ multaj homoj el orienta Eŭropo. Pri Pollando oni raportas, ke nur triono parolas la anglan, simile en aliaj landoj de EU. Ankaŭ en okcidentaj landoj kelkaj homoj kun malpli alta eduknivelo aŭ kun malpli da lingvotalento povas lerni Esperanton kun multa plezuro kaj gajo.

Mi daŭre renkontas homojn, kiuj diras al mi, ke ekzistas alternativo inter la angla kaj Esperanto, eble ankaŭ ke la angla estas pli grava, havas pli da renomo ol Esperanto ktp. Ĉiam temas pri homoj, kiuj jam parolas la anglan 😀 Tiam ne ekzistas alternativo, ĉu lerni la anglan aŭ Esperanton! La alternativo estas nur, ĉu ekzemple retumi aŭ rigardi televidon – aŭ lerni kaj ĝui Esperanton.

Jens Stengaard Larsen
2024-10-10 7:13
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Por povi aldoni Esperanton, oni bezonas alternativan pensmanieron. Se oni ĉiuokaze devas lerni la Anglan, kie la utilo de Esperanto? Kaj en la tute longa perspektivo, kio estas la utilo de lingva diverseco? Kial la nuna pozicio de la Angla ne estas, ne estu kaj/aŭ ne povas esti paŝo al ĝia ĝenerala akceptiĝo kiel ĉies unua lingvo, kaj kial ni ne rigardu tiun akceptiĝon kiel progreson?

Laste redaktita 5 tagojn antaŭe de Jens Stengaard Larsen
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-10-10 12:33

 Se oni ĉiuokaze devas lerni la Anglan, kie la utilo de Esperanto?

Se konkreta homo havos celojn, kiujn li pli facile povos atingi, uzante Esperanton, ol uzante la anglan, kial li devus rezigni de uzi ĝin?

Jens Stengaard Larsen
2024-10-11 7:37
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Nu, certe. La refutota argumento estas ke en la longa daŭro ĉiuj lingvoj krom unu sola venkinta estos hobioj.

Lu Wunsch-Rolshoven
2024-10-10 20:36

Nu, jen kelkaj el la utiloj de Esperanto (se oni ŝatas tion), eĉ se oni devis aŭ devas lerni la anglan:

  • Se la lernado de la angla ne gvidas ĝis uzebla lingvonivelo, eble tamen la lernado de Esperanto gvidos al tio. Certe ekzistas japanoj, kiuj ne sukcesis pri la angla, sed ja pri Esperanto. Same mi konas germanon kaj svison, kiuj ambaŭ malsukcesis pri la angla, sed jes pri Esperanto. Tiun ili ĝoje uzadas 🙂
  • Se oni sukcesis lerni la anglan, ekzemple en germana lernejo ĝis abiturienta ekzameno dum 1500 instruhoroj, eble eksterlerneje dum pliaj 500 horoj, tiam plej verŝajne por lerni Esperanton ĝis simila nivelo sufiĉos 200 ĝis 500 horoj de lernado kaj praktikado. Post tio komenciĝos la fazo, en kiu oni pli bone regas Esperanton, se la rilato de la praktikado-tempo de la du lingvoj estas favora. Favora por Esperanto laŭ mia supozo ĝi estas, se oni praktikas Esperanton dum pli ol la duono de la tempo por la angla (eble sufiĉas ankaŭ pli ol kvarono). Ĉiukaze ni scias, ke du trionoj de la Esperanto-parolantoj (Eo dum pli ol kvin jaroj) en Facebook-enketo diris, ke ili regas Esperanton pli bone ol sian plej bonan alian fremdlingvon.
  • La angla beletro estas verkita tre grandparte de angladenaskuloj. Sekve ĝi bele prezentas la mondrigardon de tiu minoritato de la mondo, sed multe malpli la kulturojn kaj vidpunktojn de la alaij 95 % de la monda loĝantaro. Esperanto tiurilate ne estas perfekta, sed ja ĝi ofertas beletron kun multe pli vasta rigardo al la mondo.
István Ertl
2024-10-10 20:50
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

“La angla beletro… bele prezentas la mondrigardon de tiu minoritato de la mondo, sed multe malpli la kulturojn kaj vidpunktojn de la alaij 95 % de la monda loĝantaro. Esperanto tiurilate ne estas perfekta, sed ja ĝi ofertas beletron kun multe pli vasta rigardo al la mondo.”
Unue: nu ja, ofertas, kutime ja ne senpage, sed vere ne temas pri profitiga negoco :-). Mi dirus: proponas.
Due kaj precipe: Via aserto povas pravi proporcie, sed la anglalingva beletro estas tia giganto kompare al la Esperantlingva ke eĉ se nur milone ĝi prezentus netipe anglecan mondrigardon, tio jam ampleksus la Esperantan beletron pluroble.
 

Jens Stengaard Larsen
2024-10-11 7:46
Respondo al  István Ertl

Nu, tiusence Esperanto estas aldono kaj ne alternativo. Ĝia literaturo prezentas unikan rigardon al la mondo, ne akireblan aliloke.

Jens Stengaard Larsen
2024-10-11 7:43
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

La du unuaj validas nur por la koncernaj homoj. Ili ne rilatas al la morteco de ĉiu el ni kaj al la socia evoluo. Sed la tria antaŭsupozas ke Angligo ne sufiĉas. En tiu utilo povus esti ia perspektivo.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-10-11 8:28
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Ĉiukaze ni scias, ke du trionoj de la Esperanto-parolantoj (Eo dum pli ol kvin jaroj) en Facebook-enketo diris, ke ili regas Esperanton pli bone ol sian plej bonan alian fremdlingvon.

Ĉu vi povus informi pli detale pri ĉi tiu enketo? Tio estas atentinda argumento favore al la lingvo.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-10-10 12:30
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

“Ni proponas alternativon, kaj ni devas pruvi ke tiu alternativo estas supera al la nuna situacio kaj necesa por la mondo.”

Feliĉe ne! Ni ne proponu “alternativon”, ni proponu aldonon. Kaj al homoj, kiuj scias la anglan, kaj al la nesciantoj de la angla (tiam aldono al la ceteraj scioj kaj eblecoj amuze pasigi la libertempon).

Jes. Kaj Zamenhof skribis pri tio ankoraŭ en 1887 en la antaŭparolo al la Unua libro. Kompreneble, tiutempe temis ne pri la angla, sed pri la franca.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-10-09 14:31

Jens: “La Esperantistoj do devas unue konsciigi la homojn ke ili havas tiun teorion kaj ke ĝi havas tiun konsekvencon, kaj tiam argumenti ke la monda lingva diverseco estas konservinda kaj ke tio estas atingebla per Esperanto. Ĉu la esperantologio estas sufiĉe evoluinta por provizi al ni la armilojn por tio?”
– Ĉiuj uzantoj de Esperanto rajtas nomi sin esperantistoj (laŭ la Bulonja Deklaracio), do ne diru, ke la esperantistoj devas fari tion aŭ alion. Paroli Esperanton ne kunportas devojn. La Esperanto-movado havas tiun taskon, kaj ĝi ne identas kun la Esperanto-komunumo. – Same, la tasko de esperantologio estas science priskribi Esperanton, ne provizi armilojn aŭ argumentojn por tio aŭ alio.

Jens Stengaard Larsen
2024-10-10 7:21
Respondo al  Jouko Lindstedt

La distingon inter movado kaj komunumo mi neniam klare komprenis. Tiun inter teorio kaj praktiko tamen ĉiam.

Sciencaj priskriboj estas la armiloj de praktika scienco-aplikado. La teoriaj sciencistoj respondecas nur pri la objektiveco de siaj esploroj, ne pri la aplikoj, kompreneble.

Aliflanke, ĉu unuopa lingvokomunumo povas havi sian propran sciencon? Ĉu ne jam tio estas sciencoapliko?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-10-10 9:27

Tre facile: movado havas (lingvopolitikan, socipolitikan) celon, komunumo ne (krom la celo simila al tiu de viruso – disvastiĝi por ne malaperi). Oni povas membri en la parolkomunumo de Esperanto (ekzemple kiel denaskulo) sen iel ajn agi en la movado aŭ subteni ĝin. Kaj oni povas ankaŭ partopreni en la movado kun tiel elementa lingvoscio, ke oni ne vere membras en la parolkomunumo.

Scienco propra al nur unu lingvokomunumo ne estas vera scienco. Ofte ekzemple la historion de diversaj nacioj esploras pli objektive la eksteruloj. Kiel bulgaristo, mi rimarkis en la bulgara lingvo kelkajn aferojn, kiujn la bulgaraj lingvistoj ne atentis. Feliĉe ekzistas almenaŭ kelkaj esperantologoj devenantaj de ekster niaj rondoj, ekzemple Esther Schor kaj Clemens Setz.

Jens Stengaard Larsen
2024-10-11 7:52
Respondo al  Jouko Lindstedt

Nu, laŭ movada vidpunkto la tuta homaro estas “ni”, kvankam nur malgranda parto praktikas la lingvan konsekvencon de tio. Sed tiam la komunuma vidpunkto ja devas esti tiu ke oni ĉesas esti homo kiam oni lernas Esperanton.

Seikou
Seikou
2024-10-11 18:20

Esperantistoj ĉiuaĝaj ja bezonas kaj deziras perfektiĝi en Esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko, aparte duondistance (tion pruvas la 20-jara sukceso de la postdiplomaj studoj) sed videble ne interesiĝas pri la stranga miksaĵo de esperantologio, anglaj studoj kaj informadiko proponita de la magistra programo. Ĝi estis tro fasonita laŭ la interesoj de junaj ĉinaj studentoj. Ankaŭ, ĉu ĝi ne postulis dujaran loĝadon en Poznano?

Estas bedaŭrinde ke Ilona emeritiĝas kaj ne eblos dungi anstataŭonton, sed esperanto ĉiam estos kromokupo por universitatanoj, neniam la ĉefa pandona fako kaj okupo. Mi mem estas pagata pro instruado de Esperanto en UNED, sed kompreneble tio ne estas mia ĉefa enspezo. Ankaŭ por Nicolau Dols (se li daŭrigos ion en la Universitato de Balearaj Insuloj) ĝi estos nur kromokupo.

Laste: Esperanto ne havas nur identigan valoron por denaskuloj, sed por ĉiuj esperantistoj. De la momento mem, ke ni identigas nin kiel esperantoparolantoj, la nespoj tuj etikedas nin ĉiujn ‘stranguloj’.

István Ertl
2024-10-12 12:24

Ilona Koutny petis afiŝi komenton ŝian:

“Mi trarigardis la „reagojn” al mia intervjuo. Tio plifortigis mian pesisman opinion pri la daúrigo de universitata instruado, ja NENIU reagis al la temo.
Kun la opinio de Lu koncerne la eksteran ignoron, misinformitecon mi konsentas, SED ĝuste mi volis atentigi ke ni serĉu la PROBLEMOJN ANKAÚ INTERNE.
Kial lingvistoj ignoras ofte esperanton? Ĉar ne estas videblaj studoj pri esperanto, malmultas esperantologoj kiuj serioze reprezentus esperanton en konvenaj forumoj. DO ne sufiĉas la scienca agado en Esperantio, MANKAS UNIVERSITATAJ STUDPROGRAMOJ por formi eperantologojn kaj profesiajn lingvoinstruistojn, tiel mankas ankaú prestiĝo.
 
Koncerne la anglan, ni ne povas batali kontraú ĝia rolo, ja malantaú esperanto ne estas politika kaj ekonomia potenco. La angla konkeras ne pro sia lingva perfekteco, sed per tio kion ĝi kunportas: laboreblecojn, aliron al multaj informoj, filmojn, muzikon… Esperanto ne povas konkuri en tiuj terenoj! Kaj se ĝi tamen transprenus tiun rolon, ĉu ĝi ne same endanĝerigus la aliajn lingvojn, kiel nun la angla?
Esperanto ne estas minoritata lingvo, ja ĝi celas internacian komunikadon, ne lokan. Reale, necesus trovi lokon apud la angla, iun alternativan aú aldonan rolon dum kiam ankoraú eblas, ja ELF (English as a Lingua Franca) prenas tiun rolon kiun ĝis nun eo ofertis (ankaú interkulturecon). Kadre de la magistraj studoj pri interlingvistiko tio estis realigata laú la eblecoj: lernado de la angla en supera nivelo kaj per ĝi la informatikaj konoj; lerenado de esperanto en supera nivelo kaj per ĝi kulturaj kaj interkulturaj konoj teorie kaj praktike.
                            Ilona Koutny”

Jens Stengaard Larsen
2024-10-12 15:11
Respondo al  István Ertl

La problemo ne estas de esperantologio, sed de lingvistiko entute. En la dana lingvista medio, ekzemple, oni tute rezignis pri la ideo de scienca progreso. Se iu ideo estas ĝenerale akceptita, ĝi restas akceptita, kaj ne estas anstataŭigebla per nova, pli bona ideo. Laŭ tiu vidpunkto, do, lingvistiko povas kreski, sed ĝi ne povas progresi. Ĝi estas planto, ne besto.

Se ankaŭ esperantologoj traktas sian fakon kiel planton, eble ne estas strange se ĝi vegetas.

Jens Stengaard Larsen
2024-10-12 16:11
Respondo al  István Ertl

La problemo ne estas de esperantologio, sed de lingvistiko entute. En la dana lingvista medio, ekzemple, oni tute rezignis pri la ideo de scienca progreso. Se iu ideo estas ĝenerale akceptita, ĝi restas akceptita, kaj ne estas anstataŭigebla per nova, pli bona ideo. Laŭ tiu vidpunkto, do, lingvistiko povas kreski, sed ĝi ne povas progresi. Ĝi estas planto, ne besto.

Se ankaŭ esperantologoj traktas sian fakon kiel planton, eble ne estas strange se ĝi vegetas.