Rusaj hakistoj atakas Monaton

Dum la lasta semajno rusiaj hakistoj atakas plurajn retejojn en Belgio. Inter tiuj troviĝas ankaŭ la retejo de la magazino Monato, kiu en la lastaj tagoj estis nur intermite alirebla. Monato aperigis kritikajn artikolojn pri la rusia invado de Ukrainio.

En Monato plurfoje aperis kritikaj artikoloj pri la milito de Rusio en Ukrainio.

Laŭ Paul Peeraerts, multjara kunlaboranto kaj ĉefredaktoro de Monato, la belgia ŝtata aŭtoritato pri reta sekureco telefone kontaktis la respondeculojn vendrede matene, atentigis pri la okazanta atako, kaj promesis poste doni pliajn informojn.

Krom la retejo Monato estis trafitaj kelkaj aliaj retejoj de amaskomunikiloj, sed ankaŭ ekzemple la retejoj de la flandria parlamento, la asocio por protektado de aŭtoraj rajtoj kaj la presista asocio.

Paul Peeraerts, ĉefredaktoro de Monato.

– Ŝajne tio okazas nun en Belgio, eble ĉar ni ĵus liveris armilojn al Ukrainio. Laŭ la lastaj novaĵoj temas pri grupo kun la nomo NoName057. En ilia Telegramkanalo troviĝas: ni plu sendos DDoS-salutojn al Belgio.

Similaj atakoj okazis pli frue en aliaj landoj, kiuj subtenas Ukrainion en la milito.

La angla mallongigo DDoS signifas ”distributed denial of service”, en Esperanto foje nomata ”sufoka atako”. En la praktiko tia atako signifas, ke multaj komputiloj samtempe sendas grandan kvanton da petoj al la atakata servilo, kiu tiel estas superŝarĝata kaj iĝas neatingebla.

Ofte la komputiloj, kiuj estas uzataj por la atako, estas kaperitaj sen scio de la posedantoj.

DDoS-atakoj estas relative primitivaj kaj sendanĝeraj. Por organizi tian atakon ne estas postulataj grandaj scioj, kaj la enhavo de la atakataj serviloj ne estas difektita. Post la fino de la atako ĉio denove funkcias normale.

La atakantoj mem mencias Monaton kiel “internacian magazinon” en siaj publikaj afiŝoj.

La apero de esperantlingva gazeto en la listo de la atakatoj tamen estis tiom surpriza, ke Monato eĉ estis menciata en la radiaj novaĵoj, rakontas Paul Peeraerts.

– La fakto, ke oni atakis multajn grandajn asociojn kaj entreprenojn, kaj inter ili nur unu malgrandan, nome nin, estas almenaŭ stranga.

En Monato post la komenco de la milito en Ukrainio aperis pluraj kritikaj artikoloj pri la atako de Rusio, sed ne evidentas, ĉu iu el tiuj instigis la atakon. Ĉiuokaze ne facilas imagi, ke ĝuste Monato estus elektita kiel atakcelo sen konsilo de iu esperantisto.

En dimanĉo okazas en Belgio lokaj elektoj. Laŭ la aŭtoritatoj la retaj atakoj neniel minacas la voĉdonadon, ĉar la balota sistemo havas nenian kontakton kun interreto.

Laŭ Paul Peeraerts la kvanto de la atakoj malpliiĝis dum sabato.

– Do, espereble baldaŭ la situacio normaliĝos.

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Korren-Kerren
2024-10-12 13:45

Antaŭ kelkaj tagoj oni sufokatakis kelkajn rusajn ŝtatajn amaskomunikilojn.
Mi ne sciis ke tio aktuale estis Venĝo de Verda Stelo 🙂

Sebastiano
Sebastiano
2024-10-14 19:41

Respekto al la pacaj batalantoj de NoName057!