La prezidanto de UEA silentas

Kio okazas pri la libroservo de UEA, la vendo de la domo, la nova administra sistemo kaj retejo? Neniu scias. La prezidanto ne respondas al demandoj de Libera Folio, do ni decidis kontroli, ĉu almenaŭ la supera decida organo de UEA estas informata. Tamen, ankaŭ en la komitata diskutejo la prezidanto silentas. Dum la lastaj du monatoj li sendis nur unu mesaĝon, kaj ĝi neniel rilatis al la funkciado de UEA.

Renato Corsetti tute regas la diskuton en la komitata listo de UEA, kun 24 mesaĝoj dum la lastaj du monatoj. Po dek mesaĝojn sendis Stefan MacGill kaj Rubén Sánchez, dum ĝenerala sekretario Aleks Kadar sendis kvin. Neniu alia komitatano sendis pli ol tri mesaĝojn dum la aktuala periodo.
Renato Corsetti tute regas la diskuton en la komitata listo de UEA, kun 24 mesaĝoj dum la lastaj du monatoj. Po dek mesaĝojn sendis Stefan MacGill kaj Rubén Sánchez, dum ĝenerala sekretario Aleks Kadar sendis kvin. Neniu alia komitatano sendis pli ol tri mesaĝojn. Fotoj: Aleks Andre, Robin van der Vliet, Argentina Esperanto-Ligo.

Antaŭ pli ol unu monato, la 26-an de septembro, Libera Folio kontaktis la prezidanton de UEA por peti pli aktualajn informojn pri la stato de la aferoj, pri kiuj li rakontis en la plej freŝa numero de la revuo Fenikso. Tie Duncan Charters rakontis interalie, ke la ĝenerala direktoro de UEA preskaŭ neniam vizitas la Centran Oficejon.

Samtempe li ne plu ŝajnis tute certa pri tio, ke UEA efektive iam forlasos la domon en Nieuwe Binnenweg 176. ”Se ni efektive lasos nian domon, ni povos uzi aŭ la TEJO-domon aŭ aĉeti iun pli grandan ol tiu TEJO-domo kaj havi ĝin kiel taŭgan Centran Oficejon”, li diris en la intervjuo.

Pri la libroservo evidente mankis konkreta solvo kiam la intervjuo estis farita:

”Do, ni pasigas sufiĉe da tempo kontrolante proponojn kaj ĝis nun ne venis perfekta. Sed ni daŭre laboras kun individuoj, kiuj kredas, ke ili povos eble trovi la ĝustan ekvilibron de laborantoj kaj volontuloj. Tio estus la plej bona afero: havi unu pagitan duontempan libroserviston kun volontuloj, kiuj povas helpi kaj plirapidigi la servojn. Sed alia problemo estas, ke oni ne vendas multajn librojn. Pro tio devas esti nur unu duontempa libroservisto, ĉar la homoj volas bitlibrojn.”

Tamen la intervjuo estis farita en Grésillon en aprilo, do de tiam pasis duonjaro, do eble iuj aferoj intertempe klariĝis. Sed tion ne eblas scii, ĉar dum tuta monato nenia respondo venis de la prezidanto de UEA.

Tial ni decidis kontroli, ĉu eble dum la pasintaj du monatoj eble aperis iuj aktualigoj en la komitata diskutlisto. La rezulto tamen estis nula. Dum septembro kaj oktobro aperis nur unu mesaĝo de la prezidanto en la komitata forumo, kaj ĝi tute ne temis pri aferoj de UEA. Anstataŭe Duncan Charters avertis ĉiujn siajn korespondantojn, ke iu kreis en lia nomo falsan retpoŝtan konton, el kiu estis senditaj anglalingvaj trompmesaĝoj.

Krom tiu mesaĝo de la prezidanto, aldone du estraranoj kontribuis al la diskuto en la komitata retlisto. François Lo Jacomo dum la aktuala periodo sendis du mesaĝojn, en kiuj li disputis kun alia komitatano pri la protektado de personaj datumoj, dum ĝenerala sekretario Aleks Kadar sendis kvin mallongajn mesaĝojn kun informo pri baldaŭa komitata kunsido.

Entute aperis do dum du monatoj sume ok mesaĝoj de estraranoj, kio egalas al 12 procentoj el la suma kvanto de mesaĝoj en la listo.

Trioble pli ol tiom da mesaĝoj sendis la plej aktiva persono de la listo tute sola. La nun 83-jara iama prezidanto de UEA Renato Corsetti sola aŭtoris 24 mesaĝojn, partoprenis en preskaŭ ĉiuj diskutoj kaj tiel verkis 36 procentojn el la tuta kvanto de mesaĝoj dum la aktuala periodo. Se kalkuli laŭ la aktiveco, oni povus pensi ke la prezidanto de UEA plu estas li.

Aliaj aktivaj mesaĝantoj en la listo estis Stefan MacGill kaj la argentina komitatano Rubén Sánchez, kiuj sendis po dek mesaĝojn dum la du monatoj. Pluraj el la mesaĝoj de MacGill estis nepersonaj novaĵbultenoj dissendataj al multaj adresoj, ne nur al la komitato. La mesaĝoj de komitatano Rubén Sánchez aliflanke estis tre personaj kaj temis interalie pri la stulteco de la EU-reguloj pri personaj informoj.

Pliaj naŭ personoj sendis dum la aktuala periodo po unu ĝis tri mesaĝojn, do entute partoprenis en la komitata diskuto 14 personoj. Entute la komitato de UEA havas 58 membrojn kaj 10 observantojn.

Neniu el la mesaĝoj aperintaj en la komitata listo enhavis informojn pri la vendo de la domo, pri la estonteco de la libroservo aŭ la reteja renovigo kaj nova administra sistemo de UEA. Do restas al ni nur atendi, eble iam respondoj venos.

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

0 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn