Forpasis la konata verkisto István Nemere. Perdinte la konscion ĉe la stirilo de sia aŭto, li dum iom da tempo restis en malsanulejo sub profunda anestezo.
La plej fekunda verkisto en Esperanto, kaj eble ankaŭ la plej multverka aŭtoro tutmonde, festis la 8-an de novembro ne nur sian 80-an naskiĝtagon, sed ankaŭ la aperon de sia 800-a libro: probable mondrekordo.
Okaze de naskiĝtaga celebrado, Nemere ricevis surpriz-donacon de sia eldonisto: dum li mem kredis lanĉi sian 795-an volumon, la eldonejo fakte jam preparis kvin pliajn titolojn por atingi la impresan rekordon de 800 libroj eldonitaj.
Forlasante la festan eventon kaj survoje al laŭvica aŭtografado, Nemere perdis la konscion ĉe la stirilo de sia aŭto. Lia edzino Judit Szentgyörgyi vokis ambulancon, kaj oni transportis la verkiston al hospitalo, kie li restis sub profunda anestezo.
La 15-an de novembro Judit Szentgyörgyi sciigis en Facebook, ke ŝia edzo forpasis en la hospitalo.
“Karaj amikoj, konatoj! István Nemere demetis sian korpon en la 80-a jaro de sia vivo post sukcesa kaj ege fekunda vivovojo. Kiel grandioza kaj unika estas tio kion li kreis en sia vivo, multaj ne komprenis ĝis nun. Lia memoro restos kun ni por ĉiam per siaj libroj. Li verkis tiel longe kiel li vivis kaj vivis tiel longe kiel li verkis.”
Komence de 2023 Libera Folio demandis al István Nemere, kiom da libroj li verkis. 778, estis la sumo tiam, do intertempe aperis pliaj 22 libroj.
– Laŭ mia scio mi estas la mondrekordisto, se temas pri nun vivanta aŭtoro. Tio ne multe gravas, tamen mi ĝojas pro la fakto. Mi ne strebas al kvanto, sed ĉar mi verkas rapide, do tiel okazis preskaŭ senvole.
La plej multaj verkoj de István Nemere publikiĝis en la hungara. Lastatempe jam ne aperis novaj beletraĵoj de li en Esperanto.
– Mi konsideras min 10-procente esperantista kaj 90-procente hungara verkisto. Jes, mi silentas, ĉar vere neniu rimarkis la aperon de la lastaj tri libroj, kaj mi opinias, ke Esperantio tute bone povas ekzisti sen miaj libroj, li klarigis al Libera Folio.
La unua verko de István Nemere en Esperanto estis la novelaro ”La naŭa kanalo”. Lia unua romano en Esperanto estas ”La fermita urbo”, kiu aperis en 1982 kaj estis reeldonita en 2000.
Entute originale en Esperanto estis eldonitaj 22 libroj de Nemere. La plej nova el tiuj estas la romano ”Serpento en la puto”, kiu aperis en 2009. Ĝin recenzis Sten Johansson en Beletra Almanako.
Du mikronoveloj de Nemere aperis en la kolekto ”Vizaĝoj” en 2010. Krome en 2021 estis eldonita la dulingva krimrakonto ”Kiu serĉas, trovas”, kaj en 2024 la dulingva krimrakonto ”Ruza, kiel vulpo”.
En 2018–2019 aperis en Esperanta traduko la trivoluma ”Historio de Hungario” de István Nemere, originale verkita en la hungara.
Mi deziras al István Nemere bonan resaniĝon. Mi supozas, ke mi legis duonon el liaj libroj en Esperanto. Laŭ mia memoro, sed mi legis ilin antaŭ longa tempo, al mi plej plaĉis «Sur kampo granita».
Laŭ la artikolo: «Entute originale en Esperanto estis eldonitaj 23 libroj de Nemere. La plej nova el tiuj estas la romano ”Serpento en la puto”, kiu aperis en 2009.»
Sed Vikipedio havas (aŭ havis antaŭ minuto) liston de nur 22. OLE havas 23, sed laŭ tiu listo la lasta aperis en 2024 kaj estas dulingva. Do, ĉu mankas iu libro antaŭ 2010 en la listo de Vikipedio?
Dankon pro la atentigo. Ŝajnas, ke la dulingvaĵo “Ruza kiel vulpo” de 2024 erare estis kalkulitaj inter la originalaj libroj. Tio ne estis celo, kaj la cifero nun estas ĝustigita.
Jes ja, mi esperas, ke István resaniĝos kaj fartos bone! Bonŝancon al li!
Ankaŭ mi legis kaj tre ŝatis “Sur kampo granita”. Krome mi legis “La monto” (ankaŭ pri la milito kaj postaj eventoj), “La fermita urbo”, “Vizito sur la teron” (ambaŭ sciencfikciaj), “Vismar” (psikologia nuntempa), “Jesa” (mistika) kaj ĝuis ĉiujn. Espereble iam aperos pliaj novaj verkoj en Esperanto de li!
“Sur kampo granita” vere estas bonega romano kaj nepra legaĵo por ĉiu kulturita esperantisto. En la libroservo de la Budapeŝta UK en 1983 Vilmos Benczik laŭdis ĝin al mi kiel “absolute brilan” kaj li pravis. Mi estis tute ravita pri la verko, legis ĝin kelkfoje kaj recenzis por Esperanta Finnlando.
Mi, duonkulturita esperantisto, volonte plu kulturus min ekz. per ĉi tiu ankoraŭ nelegita romano. Tamen kiel? Nek ĉe UEA nek ĉe FEL (la plej gravaj kaj grandaj E-libroservoj) la verko estas plu havebla. Kaj mi supozas, ke aliaj (duon)kulturitaj, kulturataj kaj kulturotaj legantoj ekhavis la saman emon post via komento kaj trovis la saman obstaklon.
Vi povas prunti ghin de mi 🙂