La 17-an de novembro, en la aĝo de 93 jaroj, forpasis la konata svisa esperantisto Claude Gacond. Li estis honora membro de UEA, iniciatinto kaj multjara ĉefa aktivulo de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en La Chaux-de-Fonds.
Claude Gacond naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1931 en Neuchâtel en Svisio. Esperanton li eklernis en 1952 dum siaj pedagogiaj studoj, kune kun sia studkamarado Andrée Giroud, kiu poste iĝis lia edzino. Jam en la sekva jaro li iĝis la sekretario de Esperanto-Junularo de Svislando. Profesie li dum multaj jaroj aktivis kiel instruisto.
Unu el liaj grandaj atingoj estis la kreo kaj multjara prizorgo de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), kiu nun estas parto de la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds. Ĝi estas riĉega kolekto de materialoj pri Esperanto kaj la diversaj planlingvaj movadoj.
Claude Gacond forpasis en maljunulejo en La Chaux-de-Fonds dimanĉe la 17-an de novembro. Pliaj biografiaj informoj pri li troveblas en la Panteono de Edukado.net.
Mi havis la plezuron ekkoni lin ankoraŭ viva antaŭ nur du jaroj, esplorante lian kreaĵon, la eksterordinaran CDELI. Ĝis la vera fino Claude Gacond estis larĝanima kaj ekumena, kaj malatentis tendarajn dividojn: li ĝoje kaj gastame bonvenigis min en CDELI kaj respondis al miaj demandoj malgraŭ tio ke mi gastis en Kultura Centro Esperantista, kio igis suspektemaj kelkajn kunlaborantojn liajn. Por li multe pli gravis ke CDELI estu konata, ankaŭ ekster Esperantujo. Danke al lia helpo, inspiro kaj ekzemplo mia magistra tezo pri CDELI ricevis la plej altan poenton. Iru miaj kondolencoj al lia edzino Andrée, elstara esperantistino apud elstara esperantisto.
Kara Claude, ĉi tiun vendredon mi prezentos vian meritplenan agadon por la Internacia Konsilio pri Arĥivoj, jam la duan fojon. Via penado por internacia lingvo ne estos forgesita. Ripozu en paco!